Aĥ, - diris onklino Vajna, pririgardante ĝin kontraŭ lumo. - Tiu ĉi ĉarma Amad... Se vi scius kiel deviga kaj simpatia estas tiu homo! Sed mi vidas ke vi ne matenmanĝis... Lunĉon vi manĝos en la urbo, kaj nun mi regalos vin per miaj toastoj. General-kolonelo Tuur diradis ke nenie en la mondo oni povas gustumi tiajn toas- tojn.
Plezure, - diris mi, tremetante denove.
Pordo post dorso de onklino Vajna vaste
malfermiĝis, kaj en la vestiblon, sonore fra- pante per la kalkanumetoj, enflugis tre beleta knabino en kurta blua jupo, kaj malferma blan- ka bluzo. En ŝia mano estis restaĵo de kuketo, kaj ŝi kantetis tra la nazo modan melodion. Ek- vidinte min ŝi haltis, lerte transĵetis tra la ŝultro saketon sur longa rimeneto kaj, klininte la
kapon, pe-glutis.
Vuzi, - diris onklino Vajna, kunpremante la lipojn. - Vuzi, tio estas Ivan.
Tute ne malbone! - eksklamaciis Vuzi. - Saluton!
Vuzi! - riproĉe diris onklino Vajna.
Ĉu vi alveturis kun la edzino? - demandis Vuzi, etendante al mi la manon.
Ne, - diris mi. Ŝiaj fingroj estis mal- varmetaj kaj molaj. - Mi estas sola.
Tiam mi ĉion montros al vi, - diris ŝi. - Ĝis la vespero. Nun mi devas kuri. Kaj vespere ni promenos.
Vuzi! - riproĉe diris onklino Vajna.
Nepre, - diris mi.
Vuzi enŝovis en la buŝon restaĵon de la kuketo, kisetis la patrinon je la vangon, kaj im- petis al la eliro. Ŝi havis glatajn sunbrunajn gambojn, longajn kaj sveltajn, kaj tonditan nukon.
Ho, Ivan, - diris onklino Vajna, ankaŭ rigardante post ŝi, - en nia tempo estas tiel malfacile kun junulinoj! Ili tiel frue adoltiĝas, tiel rapide lasas nin... De kiam ŝi eklaboris en tiu ĉi salono...
Ĉu ŝi estas ĉe vi tajloristino? - interesiĝis
mi.
Ho ne! ŝi laboras en Salono de Bona Hu- moro, en fako por maljunulinoj. - Kaj ĉu vi scias, oni aprezas ŝin tie. Sed pasintjare ŝi un- ufoje malfruiĝis, kaj nun ŝi devas esti tre sin- garda. Vi mem vidas, ŝi ne sukcesis eĉ dece konversacii kun vi, sed tre verŝajnas ke ŝin atendas jam klientino... Vi povas ne kredi, sed ŝi havas jam konstantan klientaron... Tamen kial ni staras ĉi tie? La toastoj malvarmiĝos...
Ni eniris la mastran duonon. Mi plenforte penis teni min kiel decas, kvankam mi sufiĉe svage imagis al mi kion tio signifas.
Onklino Vajna sidigis min ĉe la tablon, petis pardonon, kaj eliris. Mi ĉirkaŭrigardis. Tio estis ĝusta kopio de mia salono, nur muroj estis ne bluaj sed rozkoloraj, kaj post la verando estis ne maro, sed malalta barileto, dividanta la kor- teton de la strato. Onklino Vajna revenis kun pleto, kaj metis antaŭ mi tason da bakita kre- mo, kaj telereton kun la toastoj.
Ĉu vi scias, ankaŭ mi matenmanĝos, - diris ŝi. - Mia kuracisto ne rekomendas al mi matenmanĝi entute, kaj des pli neniokaze baki- tan kremom, sed ni tiel kutimiĝis. Tio estis ŝatata matenmanĝo de la general-kolonelo. Kaj, ĉu vi scias, mi penas preni nur loĝantojn-virojn; tiu ĉarma Amad bone komprenas min. Li kom- prenas kiel mi bezonas tion - eĉ iam sidi jen tiel kiel ni sidas nun ĉe taseto da bakita kremo...
Via kremo estas mirinde bona, - rimarkis mi sufiĉe sincere.
Ho, Ivan! - onklino Vajna metis la tason, kaj svingetis la manojn. - Ja vi diris tion preskaŭ same kiel la general-kolonelo... Kaj kiel strange, vi eĉ similas lin. Nur vizaĝo lia estis iom malpli larĝa, kaj li ĉiam matenmanĝis en la uniformo...
Jes, - diris mi kun bedaŭro. - Uniformon mi ne havas.
Sed iam vi havis ĝin! - diris ŝi, ruzete mi- nacante per la fingreto. - Ja mi vidas. Ho, kiel tio sensencas! Homoj estas nun devigataj ĝeni sian militistan pasintecon. Kiel stulte, ĉu ne? Sed ilin ĉiam perfidas la rekteco, tute specifa heroeca staturo. Tion oni ne povas kaŝi, Ivan.
Mi faris komplikan nedifinitan geston kaj, dirinte «M-jes», prenis la toaston.
Ĝis kiom tio stultas, ĉu? - verve daŭrigis onklino Vajna. - Kiel oni povas konfuzi tiujn di- versajn nociojn - militon kaj armeon? Ni ĉiuj malamas militon. Milito - tio estas terure. Mia patrino rakontis al mi, ŝi estis tiam knabino, sed ĉion memoras: subite venas soldatoj, krudaj, fremdaj, parolas fremdan lingvon, ruktas. La oficiroj estas tiel senceremoniaj, kaj tiel sencivi- lizitaj, ili laŭte ridegas, ofendas la ĉambristino- jn, odoras, pardonu, kaj tiu sensenca elir- malpermesa komandanta horo... Tamen tio es- tas milito! Ĝi meritas ĉiun malaprobon! Kaj tute alia afero - armeo. Vi certe memoras, Ivan, tiun bildon: militistaro, starigitaj pobatalione, sev- ereco de la linioj, virecaj vizaĝoj sub la kaskoj, la armiloj brilas, surŝultraj ŝnuretoj glimas, kaj poste la komandanto sur speciala milita aŭto laŭveturas la liniojn, salutas ilin, kaj la batal- ionoj respondas obeeme kaj kurte, kiel unu homo!
Sendube, - diris mi. - Sendube tio impre- sis multajn.
Jes! Kaj tre multajn! Ĉe ni oni ĉiam diris ke estas necese senarmiĝi, sed ĉu oni povas neniigi armeon? Tio estas ja lasta rifuĝejo de vireco en nia tempo de ĉiuloka falo de moroj. Tio estas sovaĝe, tio estas ridinde - regno sen armeo...
Jes, ridinde, - konsentis mi. - Malfacilas kredi, sed de subskribo mem de la pakto mi ne ĉesas smajli.
Jes, mi komprenas vin, - diris onklino Va- jna. - Al ni restis nenio por fari. Al ni restis nur sarkasme smajli. General-kolonelo Tuur, - ŝi el- prenis la poŝtuketon, - li mortis kun sarkasma smajlo sur la lipoj... - Ŝi almetis la tuketon al la okuloj. - Li diris al ni: «Amikoj, mi ankoraŭ es- peras ĝisvivi tagon kiam ĉio disfalos». Morale rompita, perdinta sencon de la ekzisto... Li ne eltenis vakuon en la koro... - Subite ŝi vigliĝis. - Jen rigardu, Ivan... Ŝi vigle elkuris en na- jbaran ĉambron, kaj alportis pezan malnov- modan fotografaĵan albumon.
Mi tuj alrigardis la horloĝon, sed onklino Va- jna ne atentis tion kaj, eksidinte apude, malfermis la albumon sur la plej unua paĝo.
Jen estas la general-kolonelo.
La general-kolonelo estis aglo. Ĉe li estis mallarĝa osteca vizaĝo, kaj travideblaj okuloj. Lia longa korpo estis semita per ordenoj. Plej granda ordeno, en formo de multpinta stelo, kadrigita per laŭra krono, brilis en regiono de la apendico. En liva mano la generalo enpremis la gantojn, kaj la dekstra tuŝis manumon de la ponardo. La alta kolumo kun ora pasamento ap- ogis la suban makzelon.
Kaj jen la general-kolonelo je manovro.
Ankaŭ ĉi tie la general-kolonelo estis aglo.
Li instrukciis siajn oficirojn, kliniĝintajn super mapo, sternita sur frunta blendo de giganta tanko. Laŭ formo de la raŭpoj, kaj laŭ fluaj traj- toj de la spekta turo mi rekonis pezan sturman tankon «mamuto», destinitan por superi atom- frapitan zonon, kaj nun sukcese uzata per sub- akvistoj.
Kaj tio general-kolonelo en tago de sia kvindekjariĝo.
La general-kolonelo estis aglo ankaŭ ĉi tie. Li staris ĉe festena tablo kun pokalo en la mano, kaj aŭskultis toston je sia honoro. Suban livan angulon de la fotografaĵo okupis svaga kalvaĵo kun elektra reblilo, kaj apud la generalo, rave rigardante lin de malsupre, sidis tre juna kaj tre ĉarma onklino Vajna. Mi kaŝe provis palpe es- plori dikecon de la albumo.
Kaj tio estas la general-kolonelo dum la
ripozo.
Eĉ dum la ripozo la general-kolonelo restis aglo. Vaste dismetante la gambojn li staris sur la plaĝo en tigra pantaloneto, kaj per armea bi- noklo pririgardis la nebulan horizonton. Ĉe liaj piedoj ludis en la sablo nuda infano tri aŭ kvar- jara. La generalo estis tendeneca kaj muskola, la toastoj kaj la kremo ne difektis lian figuron. Mi komencis brue streĉi la horloĝon.
Kaj tio... - komencis onklino Vajna, foliu- mante la paĝon, sed tiam en la salonon sen- frape eniris nealta korpulenta homo, vizaĝo kaj precipe vestaĵo de kiu ŝajnis al mi ekstreme konataj.
Bonan matenon, - prononcis li, iom klin- inte flanken la glatan smajlantan vizaĝon.
Tio estis sama doganisto en sama blanka uniformo kun arĝentaj butonoj kaj arĝentaj ŝnuretoj sur la ŝultroj.
Ho, Peti! - diris onklino Vajna. - Ĉu vi jam venis? Bonvolu konatiĝi, tio estas Ivan... Ivan, tio estas Peti, amiko de nia domo.