Выбрать главу

Mi nehaste eksidis la peroneton. Inter ni es- tis ĉirkaŭ dek metroj.

Jen kiu voĉeto estas ĉe vi! - diris mi fide. - Kiel ĉe mia konato bufedisto el Mirza Ĉarle.

Kiam vi alveturis? - demandis li.

Momenton... - Mi alrigardis la horloĝon. - Antaŭ horo kaj duono, proksimume.

Antaŭ vi ĉi tie loĝis unu aĉa homo, - diris li, kaj komencis rigardi flanken. - Li donacis al mi naĝkalsoneton, striitan, mi engrimpis baniĝi, sed ĝi dissolviĝis en la akvo.

Aj-aj-aj! - diris mi. - Ja tio estas ne homo sed iu monstro. Oni devus dronigi lin en plupo.

Mi ne sukcesis, - diris la knabo. - Mi vo- lis, sed li jam forveturis.

Ĉu tio estas tiu Ĥuger? - demandis mi. - Kun Marta kaj knaboj?

Ne. De kie vi prenis tion? Ĥuger jam poste loĝis.

Ĉu ankaŭ li estis aĉa homo?

Li ne respondis. Mi apogis la dorson al la muro, kaj komencis rigardi la straton. El kon- traŭa pordego elrampis aŭto, turniĝis, ekmuĝis per la motoro, kaj forruliĝis. Tuj poste preter- hastis ankoraŭ unu tia aŭto. Ekodoris aroma benzino. Poste aŭtoj ekiris unu post la alia, ekestis eĉ malfacile sekvi ilin per la rigardo. En la ĉielo aperis kelkaj helikopteroj. Tio estis tiel nomataj senbruaj helikopteroj. Sed ili flugis su- fiĉe malalte kaj, dum ili flugis, estis malfacile konversacii. Tamen la knabo, ŝajne, ne intencis konversacii. Ankaŭ eliri li ne intencis. Li faris ion en la arbustoj, starante kun sia plupilo, kaj tempo de tempo rigardetis min.

Ne plupu li min de tie, pensis mi. La he- likopteroj iris kaj iris, la aŭtoj hastis kaj hastis, kaj ŝajnis ke ĉiuj dek kvin mil leĝeraj aŭtoj ekruliĝis sur Dua Ĉeurba, kaj ĉiuj kvincent he- likopteroj ekpendis super domo sepdek ok. Tio daŭriĝis dek, proksimume, minutoj, la knabeto tute ĉesis rimarki min, kaj mi sidis kaj pensis kiujn demandojn mi devas prezenti al Rimajer.

Poste ĉio ekestis kiel antaŭe: la strato malpleniĝis, benzina odoro difuziĝis, la ĉielo ekestis pura.

Ĵa kien ili, ĉiuj kune? - demandis mi.

La knabo eksusuris en la arbustoj.

Kio, ĉu vi ne scias? - demandis li.

Sed de kie mi sciu?

Mi ne scias - de kie. Na Ĥuger vi ial konas...

Na Ĥuger... - diris mi. - Na Ĥuger mi konas tute hazarde. Sed pri vi ĉiuj mi scias ne- nion. Kiel vi loĝas ĉi tie, pri kio okupiĝas... Jen, ekzemple, kion vi faras nun tie?

La preventilo difektiĝis.

Do donu vi ĝin ĉi tien, mi riparos. Kial vi tiel timas min? Ĉu mi similas iun ajn aĉan

homon?

Ili ĉiuj ekveturis labori, - diris la knabo.

Malfrue komenciĝas ĉe vi laboro. Jam ve- nis tempo tagmanĝi, sed vi nur nun iras labori... Ĉu vi scias kie troviĝas hotelo «Olimpik»?

Certe mi scias.

Ĉu vi akompanos min?

La knabo prokrastis.

Ne, - diris li.

Kial?

Nun lernejo finiĝas. Mi devas hejmen iri.

Ha, jen kio! - diris mi. - Tio signifas do ke vi preterlasas, aŭ kiel oni diras ĉe vi?.. En kiu klaso vi lernas?

En la tria.

Ankaŭ mi lernis iam en la tria.

Li elŝoviĝis el la arbustoj.

Kaj poste?

Kaj poste en la kvara. - Mi leviĝis. - Nu bone. Konversacii kun mi vi ne volas, akompani min vi ne volas, pantaloneto ĉe vi estas malse- ka, iru mi al mi. Nu, kial vi rigardas? Eĉ ne volas diri al mi vian nomon...

Li silente rigardis min, kaj spiris per la buŝo. Mi ekiris al mi. La kremkolora vestiblo estis difektigita, kiel ŝajnis al mi, senrevene. La grandega karbo-nigra makulo sur la muro ne in- tencis sekiĝi. Iu hodiaŭ estos punata, pensis mi.

Sub miaj piedoj mi ekvidis ŝnuret-bulon. Mi levis ĝin. Fino de la ŝnureto estis ligita al porda

manilo de mastra duono de la domo.

Tiel, pensis mi, ankaŭ tion ni komprenas. Mi deligis la ŝnureton, kaj ŝovis la bulon en la poŝon. En la kabineto mi prenis el la tablo pu- ran folion da papero, kaj preparis telegramon al Maria: «Venis bonorde Dua Ĉeurba sepdek ok kisas Ivan». En la gvidlibro mi trovis telefonon de Priserva Buroo, transdonis la telegramon, kaj denove telefonis al Rimajer. Kaj denove Rimajer ne respondis. Tiam mi vestis la jakon, rigardis min en la spegulo, rekalkulis la monon, kaj in- tencis jam eliri, kiam rimarkis ke pordo en la vestiblon estas malfermita, kaj tra la interspaco rigardas okulo.

Mi, certe, rimarkis nenion. Mi atente priri- gardis antaŭon de mia kostumo, revenis en la banĉambron, kaj iom da tempo purigis min, fa- jfetante, per la polvosuĉilo. Kiam mi revenis en la kabineton, la grandorela kapo, enŝoviĝinta en la duonfermitan pordon, momente malaperis - elstaris nur brileta tubeto de la plupilo.

Eksidinte la brakseĝon mi, laŭvice, malfer- mis kaj fermis ĉiujn dek du kestojn de la tablo, inkluzive la sekretajn, kaj nur tiam denove ekri- gardis la pordon. La knabo staris sur la sojlo.

Mia nomo estas Len, - informis li.

Mi salutas vin, Len, - diris mi neatente. - Mia nomo estas Ivan. Eniru. Verdire mi intencas tagmanĝi. Ĉu vi tagmanĝis hodiaŭ?

Ne.

Jen kiel bone. Kuru al la patrino, prenu ŝian permeson, kaj iru ni.

Len silentis, rigardante la plankon.

Ankoraŭ estas frue, - diris li.

Kio estas frue? Ĉu tagmanĝi?

Ne, iri... tien. La lernejo finiĝas nur post dudek minutoj. - Li denove silentis. - Krom tio tie troviĝas tiu dika ulo kun la ŝnuretoj.

Ĉu li estas aĉa homo? - demandis mi.

Jes, - diris Len. - Ĉu vi vere foriras nun?

Jes, mi foriras, - diris mi, kaj elpoŝigis la ŝnuret-bulon. - Jen, prenu... Kaj kio se unua elirus la patrino?

Li levis la ŝultrojn.

Se vi vere foriras, - diris li, - do ĉu povas mi sidi ĉe vi?

Kio ja, sidu.

Kaj ĉu ĉi tie estas neniu alia?

Neniu.

Li ne venis al mi por preni la ŝnurbulon, sed permesis veni al si, kaj eĉ preni sin je la orelo. La orelo vere estis malvarma.

Mi skuetis la orelon kaj, puŝetante la kn- abon al la tablo, diris:

Sidu kiom vi volas. Mi revenos ne tuj.

Mi dormos ĉi tie, - diris Len.

Ĉapitro tria

Hotelo «Olimpik» estis dek-kvin-etaĝa, ruĝa kun nigra. Duono de la placo antaŭ ĝi estis oku- pata per aŭtoj, en centro de la placo, en eta flo- rejo, staris monumento, prezentanta homon kun fiere levata kapo. Preterirante la monumenton mi subite trovis ke tiu ĉi homo estas konata al mi. Pro la konsterno mi haltis kaj pririgardis. Sendube: en ridinda malnovmoda kostumo, apogante la manon je nekomprenebla aparato, kiun mi erare opiniis esti daŭrigo de la abstrak- ta bazŝtono, sur placo antaŭ hotelo «Olimpik» staris Vladimir Sergeeviĉ Jurkovskij, malestime rigardante senfinon per la duonfermitaj okuloj. Sur la baza ŝtono per orumitaj literoj estis elĉizite: «Vladimir Jurkovskij, la 5-a de decem- bro, jaro de Pesilo». Mi ne kredis, ĉar tio estis tute neeble.

Al homoj kiel Jurkovskij oni ne starigas monumentojn. Dum ili vivas, oni enoficigas ilin je pli-malpli gravajn postenojn, oni glorigas ilin dum jubileoj, oni elektas ilin en anojn de akademioj. Oni premias ilin per ordenoj, kaj honorigas per internaciaj premioj. Kaj kiam ili mortas, aŭ pereas, - oni verkas pri ili librojn, oni mencias iliajn verkojn, sed ju pli poste, des malpli ofte, kaj, finfine, oni forgesas ilin. Ili foriras el memoro, kaj restas nur en la libroj. Vladimir Sergeeviĉ estis generalo de scienco, kaj rimarkinda homo. Sed ne eblas meti monu- mentojn al ĉiuj generaloj kaj al ĉiuj rimarkindaj homoj, des pli en landoj, kun kiuj ili neniam havis rektan rilaton, kaj en urboj, kiujn ili, eĉ se vizitis, do nur preterveture...

Kaj en tiu ĉi ilia jaro de Pesilo Jurkovskij eĉ ne estis generalo. En marto li, kune kun Dauge, plenumis esploron de Amorfa Makulo sur Urano, kaj unu el la esplorbomboi eksplodis en nia lab- ora sekcio. Riproĉitaj estis ĉiuj, kaj kiam en la septembro ni revenis nian planedon, Jurkovskij estis tuta kovrita per violkoloraj likenoj. Li estis kolera, kaj diris ke nun li naĝos ĝissate, sun- bruniĝos, kaj ekos konstrukcii novan esplor- bombon, ĉar la malnova estas fekaĵo...