Выбрать главу

Ĉu vi atendas? - diris ŝi.

Ŝiaj okuloj brilis, kaj de ŝi disvastiĝis odoro de vino, tabako kaj parfumo.

Atendas, - diris mi. - Sidu, atendu ni kune.

Ŝi faliĝis sur la sofon kontraŭ mi, kaj metis la piedojn sur la telefonan tableton.

Ĵetu cigaredon al la laboranta homo, - diris ŝi. - Kvin horoj mi ne fumis.

Mi ne fumas... Ĉu mi telefonu ke oni al- portu?

Dio mia, ankaŭ ĉi tie sopirulo... Lasu la telefonon, alie denove venos tiu virinaĉo... Serĉu en la cindrujo, kaj trovu stumpon sufiĉe longan.

En la cindrujo estis multe da longaj cigared- stumpoj.

Ili ĉiuj estas lipruĝigitaj, - diris mi.

Donu, donu, tio estas mia lipruĝo. Kiu vi estas?

Ivan.

Ŝi klakis la bruligilon, kaj ekfumis.

Kaj mi - Ilina. Ĉu ankaŭ vi estas alilan- dano? Ĉiuj vi, alilandanoj estas iel larĝaj. Kion

vi faras ĉi tie?

Mi atendas na Rimajer.

Ja ne. Kio venigis vin ĉi tien? Ĉu vi de la edzino saviĝas?

Mi estas fraŭlo, - diris mi modeste. - Mi venis verki libron.

Libron? Jen kiaj konatuloj ĉe tiu Rimajer... Libron li venis verki. Problemo de sekso ĉe sportistoj impotentoj. Kiel ĉe vi statas pri seksa problemo?

Por mi tio ne estas problemo, - diris mi modeste. - Kaj ĉe vi?

Ŝi mallevis la gambojn de la tableto.

He, he... Ne tiel forte. Ĉi tie ne estas al vi Parizo. Antaŭe la hararanĝaĉon kurtigu, ĉar sidas vi kiel perŝo...

Kiu kiu? - Mi estis tre tolerema, restis kvardek kvin minutoj por atendi.

Kiel perŝo. Ĉu vi scias, vagas tiaj... - Ŝi faris per la manoj nedifinitajn movojn apud la oreloj.

Ne scias, - diris mi. - Mi venis antaŭ ne- longe. Mi ankoraŭ scias nenion. Rakontu, tio es- tas interese.

Nu ne, iu ajn sed ne mi. Ĉe ni oni ne babi- las. Nia afero estas simpla: donu, ordigu, mon- tru la dentojn, kaj silentu. Profesia sekreto. Ĉu vi aŭdis pri tiu besto?

Aŭdis, - diris mi. - Sed kie «ĉe ni»? Ĉu ĉe kuracistoj?

Ial tio ŝajnis al ŝi tre ridinda.

Ĉe kuracistoj!.. Jen kiel vi... - ridegis ŝi. - Tamen vi estas knabo ne malbona, kun langeto... Ĉe ni en la Buroo ankaŭ estas unu tia. Li diros - ĉiuj kuŝas. Kiam ni priservas fiŝulojn oni ĉiam taskigas lin, fiŝuloj ŝatas gajadi.

Kaj kiu ne ŝatas? - diris mi.

Tion vi vane. Inteloj, ekzemple, forpelis lin. Forigu, - diras ili, - la stultulon... Aŭ jen nun, ĉe tiuj gravedaj viraĉoj...

Ĉe kiu?

Ĉe sopiruloj... Aŭskultu, sed vi, mi vidas, komprenas nenion. De kie vi tia alveturis?

El Vieno, - diris mi.

Nu, kaj kio? Ĉu ĉe vi en Vieno forestas sopiruloj?

Vi eĉ imagi ne povas kio ja forestas en Vieno.

Eble tie, ĉe vi, forestas ankaŭ neregulaj kunvenoj?

Jes, forestas, - diris mi. - Ĉe ni ĉiuj kun- venoj estas regulaj. Kiel aŭtobusa linio.

Ŝi distriĝis.

Eble ĉe vi ankaŭ kelnerinoj forestas?

Kelnerinoj estas. Kaj iam troviĝas super- baj ekzempleroj. Do vi estas kelnerino, ĉu?

Subite ŝi saltleviĝis.

Ne-e, tiel ni ne daŭrigos! - kriis ŝi.- Por hodiaŭ sufiĉas al mi sopiruloj. Vi tuj estos obeema, kaj drinkos kun mi je kamaradeco...

Ŝi komencis faligi botelojn kuSantajn sub la fenestro.

Fek! ĉiuj malplenas... Eble vi estas ankaŭ abstinulo? Ha, jen estas iom da vermuto... Ĉu vi drinkos vermuton? Aŭ mi petu viskion?

Komencu ni de vermuto, - diris mi.

Ŝi frapis la botelon sur la tableton, kaj pre- nis de la fenestra breto du glasojn.

Atendu minuteton, mi lavu ilin, oni rubon enĵetadis... - Ŝi foriris en la banĉambron, kaj daŭrigis paroli de tie: - Se vi okazus ankaŭ ab- stinulo, mi eĉ ne scias kion mi farus pri vi... Jen kia malordaĉo ĉe li ĉi tie, en la banĉambro, Satas mi tion! Vi kie ekloĝis, ĉu ankaŭ ĉi tie?

Ne, en la urbo, - respondis mi. - En Dua Ĉeurba.

Ŝi revenis kun la glasoj.

Kun akvo aŭ la puran?

Puran, prefere.

Ĉiuj alilandanoj drinkas la puran. Kaj ĉe ni oni drinkas ial kun akvo. - Ŝi eksidis sur brakon de mia brakseĝo, kaj brakumis min je la Sultroj. Ŝi ege odoris je alkoholaĵoj. - Nu, je «ci»...

Ni drinkis kaj interkisis. Sen iu ajn plezuro. Ŝiaj lipoj okazis tre farbitaj, kaj la palpebroj es- tis pezaj pro sendormeco kaj laco. Ŝi metis la glason, trovis en la cindrujo ankoraŭ unu ciga- redstumpon, kaj revenis sur la sofon.

Sed kie estas tiu Rimajer? - diris Si. - Kiom oni devas atendi? Ĉu ci delonge konas lin?

Ne, ne tre.

Laŭ mi li estas kanajlo, - diris ŝi kun nea- tendita malico. - Ĉion li elkonfesis, kaj nun kaŝiĝas. Ne malfermas, bruto, kaj ne respondas telefone. Aŭskultu, ĉu eble li estas spiono?

Kiu spiono?

Ha, multas ili, fatrasuloj... El Abstina So- cieto, moraluloj... Spertuloj kaj Aprezuloj ankaŭ estas sufiĉe aĉaj...

Ne, Rimajer estas deca persono, - diris mi kun ioma streĉo.

Deca... Ĉiuj vi estas decaj. Komence. Ankaŭ Rimajer estis deca, ŝajnigis sin bonkore- ta, gajeta... Kaj nun rigardas kiel krokodilo!

Bedaŭrinda, - diris mi. - Verŝajne li ek- memoris pri la familio, kaj ekĝenis.

Neniun familion li havas. Kaj, entute, al diablo lin! Ĉu mi verŝu al ci?

Ni drinkis ankoraŭfoje. Ŝi ekkuŝis, kaj metis la manojn post la kapon. Poste ŝi diris:

Ja vi ne ĉagrenu. Kraĉu. Vino ĉe ni abun- das, dancegos ni, kuros al droŝko... Morgaŭ es- tas futbalo, metu ni je «Bovoj»...

Sed mi ne ĉagrenas. Je «Bovoj» do je «Bovoj».

Ho, «Bovoj»! Kiaj knaboj! Tutan vivon rigardus mi ilin... Manoj kiel fero, alpremiĝi al li - kiel al arbo, honestan vorton...

Oni frapetis la pordon.

Eniru! - kriegis Ilina.

En la ĉambron eniris, kaj tuj haltis alta mezaĝa osteca homo kun helaj lipharoj, kaj helaj konveksaj okuloj.

Pardonon, - diris li. - Mi volis vidi na Ri- majer.

Ĉi tie ĉiuj volas vidi na Rimajer, - diris Ili- na. - Bonvolu sidi, atendu ni kune.

La nekonato klinis la kapon, kaj alsidis la tablon, metinte la kruron sur la femuron. Verŝa- jne li estis jam ĉi tie. Li rigardis ne ĉirkaŭaĵojn, sed la muron antaŭ si. Tamen eblas ke li ne es- tis scivolema. Evidente nek mi nek Ilina intere- sis lin. Al mi tio ŝajnis nenatura: laŭ mi tia paro kiel mi kaj Ilina devus ekinteresigi iun ajn nor- malan homon.

Ilina leviĝetis per la kubuto, kaj komencis fikse pririgardi la nekonaton.

Iam mi jam vidis vin, - deklaris ŝi.

Ĉu vere? - malvarme diris la nekonato.

Kio estas via nomo?

Oskar. Mi estas kamarado de Rimajer.

Jen kiel bone, - diris Ilina. Ŝin evidente incitis indiferenteco de la nekonato, sed dume ŝi detenis sin. - Ankaŭ li estas kamarado de Rima- jer, - ŝi per la fingro montris min. - Ĉu vi estas konataj?

Ne, - diris Oskar, kiel antaŭe rigardante la muron.

Mi estas Ivan, - diris mi. - Kaj tio estas amikino de Rimajer. Ŝia nomo estas Ilina, kaj ni

ĵus drinkis je kamaradeco.

Oskar sufiĉe indiferente alrigardis na Ilina, kaj ĝentile klinis la kapon. Ilina, ne demetante de li sian rigardon, prenis botelon.

Ĉi tie ankoraŭ restis iom, - diris ŝi. - Ĉu vi volas drinki, Oskar?

Ne, mi dankas vin, - malvarme respondis Oskar.

Je kamaradeco! - diris Ilina. - Ĉu vi ne volas? Vane.

Ŝi verŝetis en mian glason, la restaĵon elverŝis en la sian, kaj tuj drinkis.

Neniam mi pensus, - diris ŝi, - ke ĉe Ri- majer povas esti amikoj kiuj rifuzas drinki. Tamen mi vidis vin ie!

Oskar levis la ŝultrojn.

Dubinde, - diris li.

Ilina evidente ardiĝis.

-Iu fatraso, - informis ŝi min laŭte. - Hola, Oskar, eble vi estas intelo?

Ne.

Kial ne? - diris Ilina. - Klaras ke vi estas intelo. Ja vi en «Musteleto» kunpuŝiĝis kun kal- va Lejz, rompaĉis la spegulon, kaj Modi van- gofrapadis vin...