Выбрать главу

La neĝa blovado

Avizo de la redaktinto

Estas du manieroj traduki malnovajn tekstojn:

– ĉion modernigi kaj proksimigi al la leganto;

– patini la tekston, sentigi la tempan distancon.

Ambaŭ skoloj prezentas seriozajn argumentojn; estas situacioj kie pli gravas la unuj, kaj estas situacioj kie pli gravas la aliaj. Ĉi-okaze mi prezentas tradukon konforman al la dua skolo.

Favore al tio mi povas diri, ke la realo kaj la rilatoj prezentitaj en la novelo tutegale estas tre malsimilaj al la nuntempaj; modernigo iom ridindigas la enhavon. Sed precipe, estas tute speciala analogio inter la verko de Puŝkino kaj la verko de Grabowski: ambaŭ apartenas al epoko de estiĝanta lingvonormo.

Kvankam la ofta opinio ke Puŝkino kreis la modernan rusan lingvon estas historie malĝusta (la lastan baton al la Slavona tradicio faris Karamzin’, konato kaj samaĝulo de la gepatroj de A.S. Puŝkino), tamen eĉ en la epoko kiam estiĝis ĉi tiu novelo la novrusa literatura normo ankoraŭ ne definitiviĝis. Tion ilustras eĉ la originala titolo, elektita de Puŝkino: «Мятель» – nun oni skribas «Метель», eble etimolologie tio estas preferinda, sed en tiu moderna ortografio perdiĝas la nuanco de perturbo, ekscito kaj agitiĝo, kiu ja estas esenca parto de la novelo.

«La neĝa blovado» de Grabowski estas unu el la plej interesaj verkoj de la frua periodo, unu el malmultaj kiuj restas pli bonaj ol la postaj provoj retraduki aplikante pli modernajn rimedojn de pli evoluinta Esperanto. Eble ĝuste tial, ke ĝi estas verko samstadia kiel la originalo. Provu anstataŭigi la klasikan «neĝa blovado» per la pala PIV-a «blizardo», kaj eble vi sentos la diferencon.

Krome, «La neĝa blovado» estas la unua presita verko esperanta kies aŭtoro ne estas Zamenhofo; do, per tiu verko Esperanto reale apartiĝis disde la persono de sia kreinto kaj pruvis sian kapablon funkcii memstare, sendepende de tiu kreinto. A.Grabowski bone esprimis tion en sia Antaŭparolo.

Tamen mi malvolis turmenti la leganton per malgravaj diferencoj aŭ gravaj eraroj de la traduko de Grabowski. Ekz-e li skribas «oficero», «postiliono», kie la moderna lingvo havas «oficiro», «postiljono». Pli seriozaj korektoj koncernas genrojn kaj gramatikaĵojn («edziĝi» kun ina subjekto; formala subjekto en «ĝi estos permesite» ktp) – mi malvolis lasi erarojn kontraŭ kiuj oni nun rutine avertas en la elementaj kursoj de Esperanto. Aliflanke, mi laŭeble lasis interesajn vortojn kiuj principe estas same bonaj kiel la alternativo venkinta en la moderna lingvo (ekz-e «netrapaŝebla barilo» – nun oni preferus «netrapasebla barilo»); tiaj alternativoj nemalofte aperas en la verkoj de Puŝkino.

Du aŭ tri lokoj estas apenaŭ kompreneblaj. Ekz-e

[La doktoro] alvenis vespere kaj trovis ŝin malsanan je l’ fantaziado.

Tio fakte signifas (kiel korektite en la teksto): «Li alvenis vespere kaj trovis la ». La fundamenta vorto «deliro» ankoraŭ ne ekzistis en 1888; unue ĝi aperos jaron poste, en la vortaro Rusa-Esperanta.

Por ebligi al la leganto distingi inter la teksto de Grabowski kaj miaj korektoj, la korektoj (rilate al la eldono de 1893) aperas en iomete diferencanta tiparo, [1] Krom la lingvajn, mi ankaŭ korektis la plej krudajn sencajn erarojn (la rusa evidente ne estis la gepatra lingvo por Grabowski – tiom pli admirinda estas lia traduko).

La piednotoj plejparte apartenas al A. Korĵenkov (el la eldono de «Sezonoj»).

Sergio Pokrovskij

Antaŭparolo de la tradukinto

En la «Aldono al la dua libro de l’ lingvo internacia» la aŭtoro nin sciigas ke la «Amerika Filozofia Societo en Filadelfio» decidis kunvoki internacian kongreson de ĉiuj instruitaj societoj por decidi la finan formon de la lingvo internacia. La aŭtoro, transdonante sian laboron al la estonta kongreso, foriras de l’ sceno kaj volas resti nur simpla amiko de l’ afero, ne havanta jam la kompetentecon de ia kondukado aŭ leĝdonado. Mi ne bezonas ripeti tutan la enhavon de la broŝureto, kiun ĉiu amiko de l’ lingvo internacia certe legis. Por mallonge diri: la foriranta aŭtoro montras al ni en la broŝureto la vojon, kiel ni mem sen kondukanto povas nun tute libere labori por l’ afero, eldoni verkojn, krei vortojn kaj cetere, ĝis la estonta kongreso.

La verko de l’ aŭtoro, kiel ankaŭ la vojo, kiun li elektis, montris sin bonaj; la aŭtoro bone pripensis la ilojn, kiuj kondukas al la celo. Al ni hodiaŭ restas nur ekprovi, ĉu ni jam efektive povas stari mem sur propraj piedoj. Ni komencu! Por elprovi miajn fortojn mi elektis malgrandan rakonton, sur kiu mi antaŭ kelkaj jaroj lernis la rusan lingvon, kaj mi donis al ĝi internacian veston. La rakonteto, unu el la plej belaj de Puŝkin’, donas en sia simpleco kaj natura fideleco konvenan pentron de la karaktero de l’ lando kaj de ĝiaj anoj. – Kiel vere la aŭtoro de l’ lingvo internacia diris, ke oni povas tute libere esprimi siajn pensojn per la malmultaj vortoj de l’ vortareto, (dank’ al la kunmetebleco de la radikoj,) ni vidis en la «Dua libro» kaj en la «Aldono»; mi vidis tion saman dum la tradukado de la nuna rakonto. Mi preskaŭ ne bezonis krei novajn vortojn kaj povis tute fidele traduki, kvankam oni trovos, ke la rakonto estas riĉa je malsamaj vortoj. La solaj du nomoj de arboj, kiujn mi ne povis formi el la radikvortoj, mi prenis el la lingvo latina, ĉar en la botaniko ĝi ja estas internacia.

Mi deziras ke tiu ĉi libreto estu la komenco de l’ eldonado do similaj verketoj. Se ankaŭ aliaj amikoj de la lingvo internacia alportos similajn ŝtonetojn por nia konstruo, ni baldaŭ havos ne sole lingvon internacian, sed ankaŭ la unuan veran «bibliotekon internacian», kaj la afero iros tiam rapide antaŭen.

La tradukinto.

La neĝa blovado

Sub la sled’ la densa neĝ’ Kirliĝadas blanke. Jen soleca dom’ de preĝ’ Videbliĝas flanke.             ……… De l’ ventego ĉirkaŭbrak’ Neĝoflokojn ŝutas, Kaj la sledon korva grak’ Fajfe persekutas. Ĝi aŭguras pri dolor’ ! La ĉeval’ hastemas Akrasente for kaj for, La kolharoj tremas.
V. A. Ĵukovskij: «Svetlana»[2]

En la fino de l’ jaro 1811ª, en epoĥo al ni memorinda, vivis en sia vilaĝo Nenaradovo la bona Gavrilo Gavriloviĉ R. Li gloriĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo pro gastamo kaj koreco; la najbaroj ĉiuminute veturadis al li por manĝi, trinki, ludi kun lia edzino Praskovja Petrovna po kvin kopekoj je l’ bostono[3]; kaj kelkaj el ili – por rigardi ilian , gracian, palan kaj deksepjaran fraŭlinon. Ŝi estis rigardata kiel riĉa fianĉino, kaj multaj ŝin si aŭ .

Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tial kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de ŝi, estis malriĉa , kiu sin trovis forpermese en sia kompreneble per si mem, ke la juna brulis egale de l’ ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciiĝinte , malpermesis la eĉ pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan asesoron.

estis en korespondado, kaj ĉiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aŭ ĉe l’ malnova . Tie ili ĵuradis unu al la alia eternan amon, plendadis la sorto kaj faradis projektojn. Korespondante kaj interparolante tiasence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena :

вернуться

[1]

La diferencon videbligos nur libroprezentilo kiu atentas la stilajn difinojn de FictionBook, kia estas ekz-e CoolReader (kondiĉe ke la internaj stiloj de la bitlibro estas ŝaltitaj).

вернуться

[2]

A. Grabowski ne tradukis la moton. Ĉi tiun tradukon faris Klara Ilutoviĉ. LOdE, №134 (2005:12).

вернуться

[3]

Speco de kartludo.