Выбрать главу

La traduko de tiaj frazoj ofte postulas multajn pripensadojn. Oni do erarus, opiniante, ke tradukisto, sidante antaŭ sia skribmaŝino, povas labori seninterrompe. Eĉ la plej spertaj el ili serĉas dum multaj tagoj solvon por iu esprima aŭ stila malfacilaĵo, kiun ili ne volas redoni malklare, ridige, aŭ priskribe.

Pri la hundo de ĉi tiu ĉasisto ni legas, kun kiom da signoj de ĝojo ĝi forlasas la hejmon por iri ĉasi kun sia mastro. Jen la daŭrigo de la rakonto:

2. Lia mastro nur bezonas kapti la pafilon kaj tiu ĉi movo tuj aperigas antaŭ la ekflamigita imago de la hundo la plej belegajn perspektivojn de ĝuo kaj feliĉegeco, pri kiuj mi estas konvinkita, ke la nomitaj ĝojsignoj estas nur malfortaj pruvoj kompare kun la sento, kiu tratiklas ĝian vilan bruston kaj tiel estas, malgraŭ ke ĝi tre bone scias, ke por ĝi ĉiuj plezuroj de la tago konsistos en kurado, starado, pelado kaj alportado, ne povante iam aŭ intertempe havi kelkan esperon al la plej malgranda parto de la akiraĵo. Sufiĉas nur, ke ĝia mastro ekprenu la pafilon, por ke tuj aperu antaŭ la ekflamiĝinta imago de la hundo la plej brilaj perspektivoj pri ĝuo kaj feliĉo. Mi estas konvinkita, ke kompare kun la sento, kiu travibras ĝian vilan bruston, la nomitaj ĝojsignoj estas nur malfortaj pruvoj pri tiuj perspektivoj. Ĝi tamen tre bone scias, ke por ĝi ĉiuj plezuroj de la tago konsistos nur el kurado, starado, pelado kaj alportado, sen kelka espero ricevi eĉ plej malgrandan parton de la akiraĵo.

La maldekstra frazo estas tro longa kaj tro komplika.

3. La perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj.La perdrikoj, ĉiufoje forflugante, restis antaŭ li.
4. Sed tiel lia animo estis priokupita de perdrikoj, ke mi preskaŭ kredas, ke leporo povus laŭlarĝe transiri lian vojon, sen ke li, kiel ajn bona ĉasisto li estis, tion rimarkus, krom tro malfrue. Sed lia animo estis tiel okupita de perdrikoj, ke mi inklinas kredi, ke [li] — kiel ajn bona ĉasisto li estis — nur tro malfrue rimarkus leporon transirant[a]n lian vojon.
5. Trafite Trees alrigardis ŝin. En tiuj vortoj, en la tono de la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net kompare al ŝia, senzorga, sed al Net mankis iu vivcelo. Ŝi havis sian infanon. Trafite Trees rigardis ŝin. En tiuj vortoj kaj en la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net, senzorga, kompare al la ŝia. Ŝi havis sian infanon, sed al Net mankis vivcelo.

La vortoj «kompare al ŝia senzorga» estas malklaraj: kies vivo estas senzorga: ĉu la vivo de Trees, aŭ la vivo de Net? Laŭ la originalo la vivo de Net kompare al tiu de Trees. Ankaŭ la modifo de la lasta parto faras la frazon pli klara.

La penso iru, kiom eble, rekte antaŭen kaj dume ne iru returne al iu nekonvena loko en la frazo por sekvi de tie alian direkton, ĉar tio ĝenas la komprenadon, ekz.:

6. En la unua tempo de sia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. En ĝi estis tiom da amindeco, tiom da tuta nova ĉarmo, la vivado kune kun li en propra hejmo. Komence de ilia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. Estis tiom multe da amindeco, tiom multe da tute nova ĉarmo en la vivado kun li en propra hejmo.
7. Ŝi nun timis tion pro sia infano kiam ŝi pripensis, ke ĝi estas grandiĝonta sen patro, eksteredzeca infano, ŝi povus kriegi pro mizero. Ŝi nun timis tion pro sia infano; pripensante, ke ĝi — eksteredzeca infano — estas kreskonta sen patro, ŝi povus kriegi pro mizero.

La vortoj «eksteredzeca infano» kondukas nin returne al «ĝi». Tio ne favoras glatan komprenon. Pli bone estas doni al tiuj vortoj la ĝustan lokon, nome — kiel apozicion de «ĝi» (vidu B).

8. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras antaŭe, kiam ili estas jungitaj al sledo. Estas kelkfoje tre saĝaj hundoj, tiuj ĉefoj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obeas ilin. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras fronte, kiam ili estas jungitaj al sledo. Kelkaj el tiuj ĉefoj estas tre saĝaj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obeas ilin; aŭ: … Inter tiuj ĉefoj estas kelkaj tre saĝaj, ktp.

«Kelkfoje» estas tie ĉi neĝuste uzita. Temas ne pri la nombro de fojoj, sed de ĉefoj.

9. Inter la dikaj sinjoroj de la lasta tempo jura doktoro Henriko Johan Bruis meritis, kvankam ne la unuan, tamen ankaŭ lokon. Inter la dikaj sinjoroj de la lasta tempo ankaŭ sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis meritas lokon, kvankam ne la unuan.
10. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue nia Bertus, kiun ni perdis per la morto, kaj nun vi kaŭzis tion al ni. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue trafis nin la morto de Bertus, kaj nun tio, kion vi kaŭzis al ni.

Ĉi tiu citaĵo estas prenita el traduko de riproĉa letero de patrino, kies filo antaŭnelonge mortis, al sia filino, kiu kondutis malbone. La rilato inter du partoj de la citaĵo ne estas klare esprimita kaj tial alilandanoj ne tuj komprenas tiun ĉi parolmanieron. La teksto en B estas tuj komprenebla.

11. Kun tima sento ŝi sidis en la vagonaro. Ankoraŭ neniam ŝi estis tiel longe for de sia infano — kaj plie tiu butiko, al kiu ŝi estis iranta! Ŝi sidis en la vagonaro kun tima sento pri sia infano: ankoraŭ neniam ŝi forlasis ĝin por tiel longa tempo — kaj krome pri la butiko, al kiu ŝi nun iris! aŭ: Ŝi sidis en la vagonaro kun tima sento pri sia infano — kiun ŝi ankoraŭ neniam por tiel longa tempo forlasis — kaj krome pri la butiko, al kiu ŝi estis iranta!

Ĉi tiu citaĵo temas pri virino, kiu akceptis oficon de vendistino en butiko en alia urbo. Tie ŝi loĝos pensione kaj tial ŝi povos nur unufoje semajne reiri hejmen por unu tago. Dum tuta semajno ŝi do ne revidos sian infanon, kiun ŝi konfidis al sia patrino. En la vagonaro survoje al sia nova okupo, la pensoj pri sia infano kaj la butiko premas ŝin. La frazparto «kaj plie tiu butiko, al kiu ŝi estis iranta!» ne montras klare rilaton kun la antaŭaj vortoj. En B la rilato estas pli klara.

12. Ŝi tralegis la gazeton por konvena okupo, sed ĉiam estis eksterdoma laboro — kaj kion en tiu okazo pri la infano? Ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur laboron eksterdoman; kion ŝi do faru pri la infano, se ŝi akceptus tian laboron? (aŭ: kie do ŝi lasu la infanon, se ŝi akceptus tian laboron?)

Ankaŭ en ĉi tiu frazo la rilato inter du partoj ne estas klare esprimita. La originala frazo signifas, ke ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur eksterdoman laboron. Tian laboron ŝi ne povis akcepti, ĉar ŝi ne sciis, kie ŝi devus lasi la infanon. La kunteksto eble helpas nin kompreni tiajn frazojn, sed oni esprimu sin prefere rekte. La redaktita frazo en B estas simpla kaj klara.

La jena citaĵo estas pli malsimpla ol la antaŭaj. Por ke vi povu iom orienti vin ni citas unue la frazon, kiu ĝin antaŭiras. La okazaĵo havas lokon en malgranda boato:

Harris, vagante ĉirkaŭe, tretis sur la piedkalon de Georgo. Se ĉi tio estus okazinta antaŭ la manĝo, Georgo esprimus esperojn kaj dezirojn rilate al la sorto de Harris en ĉi tiu mondo kaj la transa, kiuj frostotremigas penseman homon. Anstataŭe li diris: «Atentu, mia knabo, estu singarda.»

Klopodu nun glatigi ĝian daŭrigon:

13. Kaj Harris, anstataŭ respondi per siaj plej malagrablaj tonoj, ke oni apenaŭ ne povas treti sur iun parton de la piedo de Georgo, se oni ja devas sin okupi en distanco de dek metroj de tie, kie sidas Georgo, sugestante, ke mezgrandan boaton Georgo kun piedoj tiom longaj, neniam rajtas eniri, kaj konsilinte, ke li pendigu ilin trans la boatrando, kiel li certe estus farinta antaŭ la manĝo, nun diris: «Ho, mi tre bedaŭras, maljuna knabo, mi esperas, ke mi ne dolorigis vin.» Kaj Harris ne respondis kun sia kutime plej malagrabla tono, ke oni, devante sin okupi en distanco de dek metroj de tie, kie sidas Georgo, apenaŭ ne povas treti sur iun parton de ties piedo. Li nek aludis, ke al Georgo, kun kruroj tiom longaj, oni ĉiam devus rifuzi eniron en mezgrandan boaton, nek konsilis, ke li pendigu siajn krurojn trans la boatrandon, kiel li antaŭ la manĝo certe estus farinta. Sed anstataŭe li diris nur: «Ho, mi tre bedaŭras maljuna knabo; mi esperas, ke mi ne dolorigis vin.»