Tamen ne en ĉiam oni povas agi tiel. Multo dependas de la ĉirkaŭa teksto, ne nur en la signifo, sed ankaŭ en vortouzo. Tial ni finas ĉi tiun ĉapitron per jenaj vortoj de Lanti, kiu en sia traduko «Kandid» serioze klopodis malpezigi sian stilon:
Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco, ktp. Estas neeble difini tute precizajn kaj absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda: necesas foje insisti, por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke la logika mallonga formo estas malbonsona…
Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas sin kateni per tre severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos kaj fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto.
6. Bona stilo estas logika
Kvankam en Esperanto la logiko ne regas absolute, ĝi tamen ludas pli gravan rolon ol en la lingvoj naciaj. La logiko ja devas ŝirmi ĝin kontraŭ tiaj nacilingvaj influoj, kiaj farus ĝin internacie nekomprenebla aŭ igus nin diri ion alian ol kion diri ni intencis, alivorte: per logika pensado ni evitos ne- kaj miskomrenon.
Konata ekzemplo de nekomprenebla teksto — laŭvorte tradukita el la rusa lingvo — estas tiu, kiun kiel ekzemplon donis D-ro Zamenhof en unu el siaj Lingvaj Respondoj:
Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fine Aŭgusto.
«Tiu ĉi sama peco», diris D-ro Zamenhof, «en stilo Esperanta sonus tiamaniere:
Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas al vi, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.»
En la ĉapitro 3ª (b) mi donis diversajn ekzemplojn de frazoj, kaŭzantaj miskomprenon pro neĝusta loko de iuj vortoj, ekz.: «ĉi tie oni nur parolu Esperanton», per kiu frazo oni volis diri: «ĉi tie oni parolu nur Esperanton». Jen kelkaj ekzemploj de alispeca mallogika esprimmaniero:
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite restis staranta. | Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite haltis. |
2. La kongreso okazos dum Aŭgusto. | La kongreso okazos en Aŭgusto. |
3. Ĉi tie mi dormis dum la kongreso. | Ĉi tie mi dormis okaze de la kongreso. |
4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon, dum fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart. | Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon; kaj poste fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart. |
5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kun siaj malamikoj. | Tie regis virinoj, kiuj batalis kontraŭ siaj malamikoj. |
6. «Ĉu ni restos aŭ ĉu ni foriros?» — demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis ilin. | «Ĉu ni restu aŭ ĉu ni foriru?» — demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis ilin. |
Rimarkoj ĉe:
1. Oni ne povas resti staranta, se oni ne estas staranta! Li ja estis kuranta! Krome ne estas eble subite resti staranta! Kio do okazis? Nu, li simple haltis!
2. La frazo «La kongreso okazos dum Aŭgusto» estus korekta, se la kongreso okazus de la 1-a ĝis la 31-a de Aŭgusto. Sed per dum Aŭgusto oni ordinare volas diri: en Aŭgusto.
3. La frazo fakte diras, ke li dormis tiam, dum aliaj aliloke kongresis!
4. La fraŭlino ne kantis samtempe kun la prezidanto.
5. En pluraj lingvoj oni uzas post «batali» kun kaj kontraŭ en la sama signifo. Sed Anglio batalis kun Francio kontraŭ Germanio. Ili batalis ne kun, sed kontraŭ la faŝismo.
6. «Ĉu mi ricevos monon?» Jen demando al antaŭdiristino. Ŝi ja scias, kion la estonteco kaŝas al ni (se oni volas kredi tion). «Ĉu ni restos aŭ ĉu ni foriros?» estas frazo samspeca. En tiu ĉi okazo oni devas esprimi sin per la subjunktivo: «Ĉu ni restu, aŭ ĉu ni foriru?».
Ne eblas mencii ĉiujn erarojn koncerne logikon, sed pri unu speciala eraro ni volas akcente atentigi la legantojn, ĉar ĝi estas tre populara. Ni aludas la participojn absolutajn: en adverba participo ni povas esprimi plenan subpropozicion, ekz.:
Aŭdante tion, ŝi ekploris.
La uzado de adverba participo en tiaj frazoj estas ĝusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la ĉefpropozicio. Ĉi supra frazo do estas korekta: ŝi aŭdis kaj ŝi ekploris, do same, kiel en la plena subpropozicio: Kiam ŝi aŭdis tion, ŝi ekploris. Konsideru nun la jenajn frazojn:
1. Aŭdante tion, larmoj fluis el ŝiaj okuloj.
Tiu frazo ne estas korekta, ĉar la — neesprimita — subjekto de aŭdante estas ŝi, sed la subjekto de fluis estas larmoj. La frazo signifas, ke la larmoj aŭdis tion! Sed la aŭtoro volis diris: Kiam ŝi aŭdis tion, larmoj fluis el ŝiaj okuloj.
2. Demandante al si mem, ĉu tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, trakuris glacie malvarma tremado tra lia korpo.
Laŭvorte tio signifas, ke glacie malvarma tramado demandis al si, ktp. Sed la aŭtoro intencis diri: Kiam li demandis sin, ĉu tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, glacie malvarma tremado trakuris lian korpon.
Korektu la jenajn frazojn en la kolumno A kaj komparu vian solvon en la kolumno B:
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
1. Trinkinte tason da kafo, la vojaĝo estis daŭrigata. | Trinkinte tason da kafo, ni daŭrigis la vojaĝon. |
2. Juĝante laŭ liaj vestoj, li estas pastro. | Juĝate laŭ liaj vestoj, li estas pastro; aŭ: Se mi juĝas laŭ liaj vestoj, li estas pastro. |
3. Estante homevitema, la altira forto, kiun la malsanulejo havis por ŝi antaŭ unu horo, nun estis for. | Ĉar ŝi estis homevitema, la altira forto, kiun la malsanulejo havis por ŝi antaŭ horo, nun estis for. |
4. Enfermite mi sendas al vi nian la plej novan prospekton. | Ĉi-kune mi sendas al vi nian la plej novan prospekton; aŭ: Mi enfermis nian la plej novan prospekton. |
5. Konante tiujn du faktojn, ŝajnas al mi facile por ĉiu pripensema homo prezenti al si jenan eblon. | Ĉar mi konas tiujn du faktojn, ŝajnas al mi facile por ĉiu pensema homo prezenti al si jenan eblon. |
6. Promenante, lin kaptis la deziro bani sin. | Promenante, li ekdeziris bani sin; aŭ: Kiam li promenis, lin kaptis la deziro bani sin. |
7. Aŭdante pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis, suno ekbrilis en nia animo. | Kiam ni aŭdis pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis al ni, ekbrilis suno en nia animo. |
8. Ĉion konsiderinte, la vegetara nutraĵo estas pli bona. | Se ni ĉion konsideras, la vegetara nutraĵo estas pli bona; aŭ: Ĉion konsiderinte, ni opinias, ke la vegetara nutraĵo estas pli bona. |
9. Esplorante iun lingvan fenomenon en Esperanto, la bazo de la esploro devas esti Esperanto mem. | Se ni esploras iun lingvan fenomenon en Esperanto, la bazo de la esploro devas esti Esperanto mem; aŭ: Esplorante iun lingvan fenomenon en Esperanto, oni devas bazi sian esploron sur Esperanto mem. |
10. Tremegante kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro. | Dum li tremegis kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro. |
11. Klininte sin super la kolo de sia ĉevalo, ĉi tiu rapidegis ĝis la rando de la erikejo. | Post kiam li klinis sin super la kolo de sia ĉevalo, ĉi tiu rapidegis ĝis la rando de la erikejo. |
12. Lin kaptis furiozo, legante pri ĉi tiu skandalo. | Lin kaptis furiozo, kiam li legis pri tiu skandalo. |
13. Pensante pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo. | Kiam ŝi pensis pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo. |
15. Aŭskultante vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto. | Kiam mi aŭskultis vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto. |
14. Bruna (= estante bruna) kiel arabino, ŝiaj okuloj estis profundaj kaj nigraj kiel la nokto. | Bruna kiel arabino, ŝi havis okulojn profundajn kaj nigrajn kiel la nokto. |
16. Kiel nederlandano (= estante nederlandano) miaj oreloj devis kutimiĝi al tiu esprimo. | Ĉar mi estas nederlandano, miaj oreloj devis kutimiĝi al tiu esprimo. |
17. Je la oka, la reĝino enirante, estis kantata la nacia himno. | Je la oka, dum la eniro de la reĝino, estis kantata la nacia himno. |
18. Trinkante je la sano de niaj amikoj, preterpasis nin kelkaj amsterdamaj stratmuzikistoj. | Kiam ni trinkis je la sano de niaj amikoj, preterpasis nin kelkaj amsterdamaj stratmuzikistoj; aŭ: Trinkante je la sano de niaj amikoj, ni ekvidis kelkajn amsterdamajn stratmuzikistojn preterpasi. |
19. Reveninte en la urbon, bultenoj pri la mobilizado altiris nian atenton. | Kiam ni estis revenintaj en la urbon, bultenoj pri la mobilizado altilis nian atenton. |
20. Kiam la vagonaro eniris la stacidomon, la aerpremo kaptis la hundon kaj ĵetis ĝin sur la dorson. Baraktante kelkajn momentojn per la piedoj, la vagonoj ruliĝis trans la beston, ne vundante ĝin. | Kiam la vagonaro eniris la stacidomon, la aerpremo kaptis la hundon kaj ĵetis ĝin sur la dorson. Dum ĝi baraktis kelkajn momentojn per la piedoj, la vagonoj ruliĝis trans la beston, ne vundante ĝin. |
21. Pentoplene konfesante sian kulpon, la prokuroro postulis tri semajnojn da mallibero. | Post kiam la juĝoto pentoplene konfesis sian kulpon, la prokuroro postulis tri semajnojn da mallibero. |