7. Nesufiĉa akcento
La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub nekonsciata influo de la gepatra lingvo oni ne chiam atentas tion, pro kio la bildo, kiun oni volas krei en la imago de la leganto, ne estas same klara en Esperanto kiel ĝi estas en la originalo, eĉ povas kaŭzi dubon kaj miskomprenon, ekz.:
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
1. Ne unu momenton mi bezonis atendi. | Eĉ ne unu momenton mi bezonis atendi. |
2. Ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo. | Eĉ ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo. |
3. Li estis tiom surda, ke li ne povis aŭdi unu vorton de la parolado. | Li estis tiom surda, ke li eĉ ne unu vorton de la parolado povis aŭdi. |
4. Jaĉjo ne diris vorton. | Jaĉjo ne diris eĉ unu vorton, aŭ: Jaĉjo tute silentis. |
5. Ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin. | Eĉ ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin. |
6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ ne povas. | Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ nun ne povas. |
7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita — kaj tia mi estas ankoraŭ — ke Esperanto venkos. | Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita — kaj tia mi estas ankoraŭ nun — ke Esperanto venkos. |
8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu. | Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu alia; aŭ: … kiel al neniu antaŭe. |
9. Forgesante mian laboron kaj ĉion, mi kuris al la brulo. | Forgesante mian laboron kaj ĉion alian, mi kuris al la brulo. |
10. Kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando. | Same kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando. |
11. Ĉiuj hundoj danke svingis la voston, kiam ili ricevis sian duan fiŝeton, sed ne unu faris tion tiel fervore kiel Barbe. | Ĉiuj hundoj danke svingis la voston, kiam ili ricevis sian duan fiŝeton, sed neniu faris tion tiel fervore kiel Barbe. |
12. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj tre bravan. | Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj eĉ tre bravan. |
13. Regajigis ŝin, ke iu atendas ŝin, se estas nur fraŭlino B. | Regajigis ŝin, ke iu ŝin atendas, eĉ se estas nur fraŭlino B. |
14. La samtempa morto de miaj patrino kaj patro estis la granda travivaĵo de mia infanaĝo. | La samtempa morto de miaj patro kaj patrino estis la plej granda travivaĵo de mia infana tempo. |
15. Mi estas konvinkita, ke amo kaj vero formas potencon, kiu superas ĉiun potencon. | Mi estas konvinkita, ke amo kaj vero formas potencon, kiu superas ĉiun alian potencon. |
16. Li ne havis glitŝuojn. Li eĉ ne havis ŝuojn. | Li ne havis glitilojn; eĉ ŝuojn li ne havis; aŭ: Li ne havis glitŝuojn; eĉ ordinarajn ŝuojn li ne havis. |
Rimarkoj ĉe:
1. «Ne unu momenton» povas signifi «neniun momenton» kaj «pli ol unu momenton». La celo de la originalo estas: «neniun momenton» — «eĉ ne unu momenton». Same ĉe 2.
3. Tio signifas, ke la tutan paroladon li povis aŭdi, escepte de unu vorto!
6. Voĉe oni povas akcenti «ankoraŭ», sed legate tiu akcento ne reliefiĝas. Tial estas necese aldoni la vorton «nun».
16 . «Ŝuojn» ĉe la fino de du frazoj sonas malbele. Oni povas eviti tion anstataŭigante la vorton «glitŝuoj» per «glitiloj», aŭ aldoni «ordinarajn».
8. Bona stilo estas varia
Ne nur la vestoj de nia korpo, sed ankaŭ tiuj de niaj pensoj suferas pro uzado. Vortoj kaj esprimoj tre ofte uzataj en iu verko iom post iom perdas sian freŝecon, sian esprimforton kaj faras la tekston monotona kaj teda. Presipe en temoj kiaj historio, vojaĝado, raportoj pri kongresoj k.s., kiuj postulas sinsekvan notadon de faktoj kaj okazintaĵoj inter si pli-malpli similaj, kaŝiĝas la danĝero fali en tiun pekon kontraŭ bona stilo.
En iu vojaĝraporto ĝia aŭtoro senĉese ripetis la samajn — nur kelkajn — adjektivojn por esprimi sian miron kaj admiron pri tio, kion li vidis kaj spertis dum sia vojaĝo. Kiel ekzemplon ni donas ĉi-sube rikolton el nur 15 sinsekvaj paĝoj:
mirinda vetero — mirinda marbordo — belega vetero — beleco de la insularo - mirinde — grandegaj parkoj — belega sanktejo templo kiu rivalas laŭ beleco — belega libro — mirinde bela — plej mirindaj sanktejoj — mirindaĵoj de tiu urbo — mirinda sanktejo — belaĵoj — pagodo unu el la plej belaj — s-ro X. klarigis mirinde — la plej belaj misteraĵoj — ni admiris la belan oktobran pejzaĝon — estas mirige — oni admiris la akvofalon kaj aliajn belaĵojn — estis belega dimanĉo — lertega sekretario — bonega ideo — ni rigardis la belegan teatron — en la bela centra parko — ĉarmaj knabinoj — belegaj kimonoj — la stacioj estis belege kaj bonege ekipitaj — ĉarmaj samideaninoj — monto, kies pinto estas blankega — ni vizitis la plej grandajn te-pakejojn — ĉarmaj pejzaĝoj — fama kaj belega monteto — ĉarmaj knabinoj — mirindaj kimonoj — ili dancis belege — donaco de la ĉarmega fraŭlino — estis tre belega silka pakaĵo-tuko.