Ne necesas havi tre delikatan guston por rimarki la tro oftan uzadon de mir’, bel’ kaj ĉarm’, de la sufiksoj eg kaj de la superlativo la plej … -a.
Daŭrigata sur multaj paĝoj, tia stilo ĉesos impresi la leganton kaj fine efikas al li lacige kaj tede. Jam longe antaŭ ol la leganto atingis la finon de la libro, tiuj vortoj similas sensukigitajn citronojn ne povantajn plu ellasi eĉ nur unu guton da signifo.
En verko de tia amplekso (pli ol 200 paĝoj) oni devas — precipe komence — uzi tiajn vortojn tre ŝpareme, por ke oni ne similu la vetkuranton, kiu tuj post la starto uzos ĉiujn siajn fortojn, pro kio ne restis al li sufiĉe da ili por glore atingi la finon. Tial la aŭtoro de la ĉi-supre aludita verko ne plene sukcesis. Lia vortotrezoro estis tro malgranda kaj pro tio li ne kapablis variigi sian stilon.
Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi pri sufiĉe da sinonimoj kaj pri iom da lerto por — se necese — esprimi sin alie.
Donante tiun konsilon, ni fakte suriras la kampon de la beletro, de la vort-artisto, kio ne estas la celo de ĉi tiu verko. Tamen la atentigo ankaŭ pri ĉi tiu peko kontraŭ bona stilo povas esti utila por akiri bonan esprimmanieron.
9. Evitu nenecesajn neologismojn!
Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.
a) La neologismoj anstataŭ la «mal-vortoj»
Iam ni ricevis de amiko jenan leteron:
Ĉi kune mi resendas al vi la libron, kiun mi antaŭ du jaroj pruntis de vi. Pardonu, ke mi tiom longe lasis vin atendi. Verdire, mi ĝin forgesis. Mia memoro iĝas febla, el kio vi povas konkludi, ke mi oldiĝas.»
Nia Esperanto-konscienco protestis kontraŭ tiuj kaj aliaj neologismoj, kiuj celas anstataŭi la vortojn kun la prefikso mal. Kial iuj inter ni favoras tiujn kaj tiajn neologismojn?
Ni konsideru kelkajn argumentojn kontraŭ la uzado de ĉi tiu prefikso:
En «Parnasa gvidlibro» prof. Waringhien diras, ke
«la ofta uzado de mal, ne aŭ sen por signifi la kontraŭojn … malutilas la poezion, ne ĉar ili estas nesufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas kontraŭsence elvokantaj.» — «Kiel morfemo la negacio estas tute sena je poezia valoro. Ne rimarkante tion, kelkaj poetoj faris verajn kontraŭsencojn; por ke la leganto sentu la malon de koncerna impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas, ĉar oni ne forigas la tiel evitendan impreson: oni elvokas la imagbildon, dum oni kredas ĝin forpeli. Dezirante priskribi grizan vintran tagon, Grabowski skribis: La tago malvarma, malgaja, sensuna…, verso taŭga por doni impreson de sunplena somertago: tiun bildon la uzo de mal ne forigas de la spirito de la leganto… Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio…»
En «Literatura mondo» 1932 Jean Forge traktas kun Stellan Engholm la saman temon:
«Do, laŭ vi Esperanto estas memstara literatura lingvo», diras Forge, «sed ĉu vi, verkante ne sentas kelkfoje ĝian artefaritecon, ĝian konstruitecon? Ekzemple, la multaj pre- kaj sufiksoj laŭ mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. La vortoj, kiel malami, varmeta, malvarmega, ktp, ofte havas specialan esprimon aŭ terminon en la naciaj lingvoj; ili, por tiel diri, estas pli „palaj“ en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte ŝajnas — mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn — ke teksto bone tradukita el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresas ol en sia antaŭa origina formo.»
«Tion mi ne sentas», kontraŭdiras Engholm, «sed ni konsideru, ke ni staras ankoraŭ en la komenco de la literatura lingvo en Esperanto. Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne penetris tre profunde en la sentojn de la esperantistoj — kiel tio okazis ĉe la ĉiutage uzata nacia lingvo…»
«Mi komprenas», interrompis Forge, «vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo. Precipe la originala verkisto devas liberiĝi tute de sia nacia lingvo».
Ankaŭ Waringhien diras, ke nia lingvo ne estas sufiĉe elvokanta:
Oni nomas elvokiveco de iu vorto ĝian kapablon veki en la spirito de la leganto vidimpreson, imagbildon: la vorto «neĝo», ekzemple, estas elvokanta, ĉar aŭdante ĝin ni mense vidas la blankan kaj malvarman teron glimbrili de pala suno. Nu, tiun kapablon havas tro malmulte da Esperantaj vortoj: ĉiuj povas konstati, ke plej ofte nacilingva traduko de poemo estas pli elvokanta ol la eĉ pli perfekta Esperanta.
Kaj same kiel Engholm, li opinias, ke la kaŭzo de la nesufiĉa elvokiveco (elvokanteco) estas
la maloftega uzado de Esperanto en la ordinara familia vivo; ĝi estas precipe skribita lingvo, kiun oni parolas nur post longaj intertempoj kaj nedaŭre. Nu, la ĉiutaga uzado havas tiun efikon, ke ĝi nedisigeble ligas la objekton aŭ ĝian imagbildon kun la vorto. Se mi neniam havis okazon indiki markrutaĵojn per ilia nomo, mi ja scias per mia vortaro, ke «klifo» signifas france «falaises», sed la franca, ne la esperanta vorto estas elvokanta. Same okazas pri la kunmetitaj vortoj, kiuj respondas al simplaj nacilingvaj vortoj (ekz. patrolando[5]) se oni ne daŭre kutimiĝas percepti rekte la simplan ideon tra la malsimpla formo, la spirito ĝin mallerte analizos en ĝiajn elementojn kaj tial ne ricevos la drastan imagbildon, kiu tiel gravas en la poezio.
Jen, do, la kaŭzo de la nesufiĉa elvokiveco de tiaj vortoj: la malofta uzado.
Observante nian Esperanto-praktikadon, ni povas konstati, ke ne nura parkera lernado, sed praktika uzado ligas la vortojn al la objektoj aŭ iliaj imagbildoj. Komence la vortoj estas al ni fremdaj kaj ni tradukas ilin, sed ju pli ni aplikas la lingvon, des pli firmiĝas tiu interligo kaj des pli frue ni komprenas kaj uzas ilin. Fine ni ne plu tradukas, ĉar ili fariĝas nia posedaĵo.
En la grupo, al kiu ni komence aliĝis, oni parolis preskaŭ ĉiam Esperanton, kaj ni trovis tion memkomprenebla por societo, kiu sin okupas pri fremda lingvo. Verŝajne dank’ al tiu kutimo oni ne sentis la por Waringhien kontraŭsencan elvokon de la mal-vortoj en la poemo «La pluva tago» tradukita de Grabowski: