Выбрать главу
Eclass="underline" Longfellow (Fund. Krestomatio)

Ni komprenis tiujn mal-vortojn ne laŭ la vojo: varma → malvarma, suna → sensuna, sed senpere, rekte. Kaj la poemo agordis nin malgaja, same kiel nuba pluva tago en novembro en nordaj landoj. Ni admiras la tradukinton, kiu sukcesis redoni en fremda lingvo la sentojn de la aŭtoro kaj tiel estigi la saman animstaton ĉe la leganto. La kelkfoja ripetiĝo de mal ne ĝenis nin, sed ĝuste kontribuis al tiu agordiĝo.

Jen, do, ekzemplo pri la utilo de ripetiĝo!

Kontraŭe, la vortoj, kiujn ni malofte aŭ neniam legas, aŭdas aŭ uzas, eĉ kiam ili ne estas konstruitaj per iuj afiksoj (kaj devas ja estis elvokivaj laŭ Waringhien) — ili ĉiam restas al ni fremdaj. Ekzemple, por iu traduko ni bezonis la vorton eglefino. Kaj kvankam ĉi tiu fiŝo estas tre populara en nia lando, kaj Esperanto jam multajn jarojn estas nia ĉiutaga lingvo, ni devis serĉi la tradukon en vortaro. La kaŭzo estas simple, ke en niaj ĉiutagaj interparoloj ni neniam uzis tiun vorton, ne bezonis ĝin (eble pro tio, ke ni ne ŝatas tiun fiŝon). Kaj tiel estas pri multaj aliaj vortoj, kaj ne nur en Esperanto.

Kiam ni eklernas Esperanton tamen ne ĉiuj vortoj estas al ni tute fremdaj. La vortojn, ĉerpitajn el nia gepatra lingvo aŭ el lingvo fremda, kiun ni lernis stude, ni ne bezonas traduki, sed komprenas ilin rekte, ekzemple la vortoj hundo, kato, lando estas por ĝermanaj popoloj senpere ligitaj kun la objektoj aŭ imagbildoj, kiujn ili prezentas, same kiel la tiel nomataj internaciaj vortoj, tio estas vortoj, apartenantaj al multaj lingvoj aŭ akceptitaj de ili, ekzemple: doktoro, telefono, telegrafo, organizo kaj similaj.

Nun ni rigardu la neologismojn, kiuj estas proponataj por anstataŭi la mal-vortojn, almenaŭ en poezio:

basa = malalta dura = malmola febla = malforta frida = malvarma humida = malseka lanta = malrapida olda = maljuna pigra = mallaborema rara = malofta softa = mallaŭta streta = mallarĝa tarda = malfrua turpa = malbela magra = malgrasa kurta = mallonga obskura = malluma plumpa = malgracia povra = malriĉa trista = malĝoja noci = malutili

Ni komprenas, ke al la proponintoj ĉi tiuj vortoj estas pli elvokantaj ol la koncernaj mal-vortoj, ĉar ili jam konis tiujn radikojn, ĉu el sia gepatra lingvo, ĉu el lingvoj fremdaj, kiujn ili jam lernis kaj pli multe praktikis ol Esperanton.

Sed al tiuj, kiuj ne scias fremdajn lingvojn kaj kies gepatra lingvo ne estas identa nek parenca al la lingvoj, el kiuj tiuj neologismoj estas prenitaj, tiuj vortoj diras same malmulte, kiel la samsencaj vortoj el la lingvoj sanskrita, japana aŭ bantua.

Al tia «unulingvulo» estas tute egale, ĉu febla signifas malforta kaj olda = maljuna aŭ inverse, ĉar mankas al li la apogo de fremdaj lingvoj. Sed Zamenhof donis al li alian apogon: la afiksojn — ĉi-okaze la prefikson mal, kaj la vortojn tiel kunmetitajn li komprenos komence efektive per ĉirkaŭvojo, sed poste — per ofta uzado — per vojo rekta, same kiel ni lernas ĉiun alian novan vorton.

Per regula praktikado de fremda lingvo ni vivigas la vortojn; ili ricevas por ni sian signifon kaj ni lernas pensi en ĝi; tial oni plej funde ĝin lernas, loĝante kelkan tempon en la koncerna lando, kie oni devas uzi ĝin. Por esperantistoj tiu «lando» estas la lokaj grupoj, la internaciaj kongresoj, la interpersonaj paroloj kaj korespondaj rilatoj inter kaj ekster la limoj de la propra lando, kaj ne malplej — nia literaturo. Entute la atmosfero de nia celado.

Povi uzi la lingvon tiom intense, kiom nian gepatran lingvon, postulas persistajn penadon kaj ekzercadon, por kiuj ni uzu ĉiun taŭgan okazon. Oni pripensu, ke ion valoran oni neniam akiras senpene! La ofta kontraŭdiro, ke «en interrilatoj naciaj oni uzu la nacian lingvon, ĉar Esperanto estas destinita nur por rilatoj internaciaj», ŝajnas al mi travidebla preteksto por kaŝi oportunemon. Oni legu la opinion de Zamenhof pri la uzado de Esperanto en nacia kadro en Originala Verkaro, paĝo 401 [Vidu la Aldonon].

En la multaj Esperanto-kongresoj, kiujn ni partoprenis, frapis nin ĉiufoje denove kiom facile kaj lerte multaj «unulingvuloj» manipulas Esperanton, kiom flue ili defendas sian opinion aŭ atakas opinion kontraŭan, kiom verve ili esprimas sian kritikon, indignon, koleron kaj plezuron kaj kiom tuje ili reagas per konsentaj, malaprobaj aŭ ŝercaj interrompoj, eĉ per vortludoj. Mal-vortoj ne ĝenas ilin, nek la aŭskultantojn… La kaŭzo? Ĉar Esperanto en ili vivas!

Kontraŭe, multaj aliaj, eĉ kleruloj pretendantaj scii kelkajn lingvojn, balbutas, serĉas vortojn, evidente tradukas, ĉar … mankas al ili konstanta praktikado, kaj pro tio Esperanto por ili ankoraŭ ne estas elvokanta.

La favorantoj de la «anti-mal-vortoj» proponis ilin por la poezio, por la alta literatura lingvo, por krei ekvivalentojn de tiuj vortoj, kiuj en naciaj lingvoj estas uzataj en «alta stilo», ne en la ĉiutaga vivo.

Ĉu la Esperantaj ekvivalentoj de tiaj vortoj vere esprimas la «altsferan signifon», kiun la poetoj volas sentigi al ni?

En sia verko «Kien la poezio?» Brendon Clark diras pri tio:

«La argumentado, ke la neologismoj en Esperanto estas analogaj al la poeziaj vortoj de la naciaj lingvoj estas disputebla. Plejparte tiuj poeziaj vortoj estas postvivantoj de iu antaŭa formo de la sama lingvo; ili ne estas la nekonataj antaŭirantoj de ia estonta formo.»

Grava demando estas: ĉu la legantoj rekonas en tiuj vortoj ion similan al la literaturaj aŭ poeziaj vortoj el siaj naciaj lingvoj? Ni sincere konfesas, ke ĝis nun ili impresas nin kiel vortoj fremdaj, sen ia speciala koloro aŭ odoro. Kaj tiun impreson havas ankaŭ multaj aliaj esperantistoj. La kaŭzo estas evidenta: en naciaj lingvoj tiaj vortoj apartenas al altstilaj literaturaĵoj, kiel poemoj, paroladoj, predikoj k.s. Kaj limigitaj en tiu kadro ili konservis sian aromon. Sed uzate en la ĉiutaga lingvo ili sonas komike.

Nia lingvo estas ankoraŭ sufiĉe juna. Pro tio la priparolitaj neologismoj ankoraŭ ne distingiĝas kiel vortoj poeziaj kaj altprozaj. Kaj ili neniam distingiĝos tiaj, se niaj aŭtoroj ne ĉesos uzi ilin en la ordinara, ĉiutaga literaturo.

Se Esperanto efektive bezonas vortojn literaturajn, la uzado klare montru ilin tiaj. Ili aperu do ekskluzive en poezio kaj en altstila prozo. Nur en tiu okazo ili povos iom post iom ricevi la deziratan aromon, dum la mal-vortoj ne forglitos el la uzado kaj la lumo, kiu iam falis sur la terurajn grandegajn vortarojn, ne estingiĝos!

b) Aliaj neologismoj

Krom la neologismojn, kiuj celas anstataŭi mal-vortojn, oni jen kaj jen uzas aliajn neologismojn nenecesajn, ĉar ekzistas taŭgaj vortoj por ili en la fundamenta lingvo, ekzemple: ascendi kaj descendi = respektive supreniri kaj malsupreniri: oni ascendasdescendas ŝtuparon. Kial oni ne suprenirasmalsupreniras la ŝtuparon? «Ili estas tro longaj», oni diras. Nu, ni uzis dum 35 jaroj Esperanton en la ĉiutaga vivo, sed neniam trafis nin la troa longeco de tiuj vortoj. Ankaŭ pri tio ni devas diri, ke la kaŭzo estas, ke supreniri kaj malsupreniri estas por ni vortoj vivantaj. Kaj tial neniel fremdaj kaj strangaj. Ascendi kaj descendi ni sentas kiel vortojn fremdajn, same kiel alilingvajn vortojn en nia gepatra lingvo, kiujn ni kontraŭbatalas, se nia gepatra lingvo jam posedas taŭgan vorton kaj ne bezonas prunti el lingvoj fremdaj.