Ne ekzistas motivo kontraŭbatali vortojn internaciajn. Ekzemple, oni povas uzi kremacio apud cindrigo; evolui apud disvolviĝi; aŭtoro apud verkinto, verkisto; braceleto apud ĉirkaŭmano; redakcio apud redaktado, redaktoraro, redaktejo; inspektoro apud inspektisto; prononco apud elparolo; giganto apud grandegulo, kaj tiel plu.
Tiaj internaciaj vortoj posedas en nia lingvo validan pasporton laŭ la 15-a regulo de Plena Gramatiko de Esperanto el la Fundamento:
«La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto el la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortogafion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la fundamentan kaj la ceterajn formojn de tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.»
Sed kial floto apud ŝiparo? Kial bunta apud diverskolora, multkolora; ascendi apud supreniri; incendio apud brulego; reportero apud raportisto; polmo apud manplato; pojno apud manradiko; kirko apud preĝejo; polekso apud dikfingro; gluteo apud sidvango; pado apud vojeto; desaponti apud seniluziigi; spektatoro apud rigardanto ktp?
Jen vortoj, kiujn mi kolektis ne el poezio aŭ alta prozo, sed el komunlingvaj artikoloj, noveloj, romanoj.
Kial la verkintoj uzas tiujn vortojn? Se ili juĝis ilin pli internaciaj, ol la fundamentajn, profitus el tio nur tiuj, kiuj scias la lingvojn, el kiuj ili etas prenitaj. Sed la «unulingvulo» kies gepatra lingvo ne kontribuis al tiu listo nur malprofitas!
Ĉu ili opinias la novajn vortoj pli belsonaj? Ni opinias la malnovajn ne malpli belsonaj. Ĉu ili trovas la malnovajn tro longaj, tro kunmetitaj, nesufiĉe elvokantaj? Nu, se oni uzas Esperanton tiom regule, ke ĝi iĝis familiara, tiam la vortoj, kiel ekzemple supreniri kaj malsupreniri estas same facile uzeblaj, kaj same elvokantaj, kiel la vortoj unu- aŭ duelementaj.
Kutimo kaj rutino venkos la komencajn barojn!
Ĉu ni kontraŭu do ĉiujn neologismojn? Kompreneble ne! La vivo, la socio, la tekniko, la scienco konstante evoluas, kaj kune kun ili evoluas la lingvo, kiun ili trapenetras. Observu ekzemple dum nur unu tago la uzon de via nacia lingvo, kaj vi konstatos, ke plurfoje vi surpaŝas sciencan aŭ teknikan vorton. Nuntempe ni ne povas malhavi vortojn, kiel demoralizi, diskrediti, partizano, staplo, rapsodo, tombolo, valuto (ĉiuj Zamenhofaj) kaj: aspirino, buldozo, celofano, devaluti, difterio, elektrono, fascini, garaĝo, helikoptero, hormono, insulino, mentolo, mitralo, nilono, penicilino, plasto, erodi, vitamino, viskozo, viruso, reaktoro, sero, roboto, saboti, stencilo ktp.
Klopodi bari la eniron en la komunan lingvon de tiuj kaj similaj vortoj kaj anstataŭigi ilin per vortoj priskribaj estus malracie, eĉ neeble.
Sed ni povas — kaj eĉ devas — kontraŭstari tiajn neologismojn, kiaj efektive estas nenecesaj en la komuna lingvo, precipe tiajn, kiaj celas nuligi la sistemecon de Esperanto, aboli la uzadon de afiksoj kaj klasikaj kunmetaĵo kaj per tio — ĝiajn plej karakterizajn kaj allogajn trajtojn, kiuj faras la lingvon facile lernebla eĉ por tiuj, kiuj ricevis nur elementan instruon.
En la alta literaturo — proza kaj poezia — la aŭtoroj kaj tradukantoj havu la rajton uzi siajn specialajn vortojn literaturajn, kondiĉe, ke ili klarigu ilin, sed ili ĉesu uzi ilin en artikoloj, noveloj, romanoj kaj aliaj verkoj, por kiuj la klasikaj formoj kaj esprimmanieroj sufiĉas. Se ili agas tiel, kaj se ni, legantoj, ĉiam protestos ĝustatempe — t.e. antaŭ ol la nova, nenecesa neologismo estos sankciita de la uzado — tiam ni kune tenas la evoluon de la lingvo en egalpezo!
c) La karaktero de «Plena Vortaro»[6]
Kiam ni riproĉis nian maljunan amikon, ke li uzis la neologismojn febla kaj olda (en oldiĝi) anstataŭ malforta kaj maljuniĝi, li respondis al mi: «Sed ili ja troviĝas en Plena Vortaro!»
Tiun respondon oni plurfoje povas aŭdi, tamen ĝi montras miskomprenon pri la karaktero de Plena Vortaro kaj pri la tasko de la vortaristo. Oni pensas, ke Plena Vortaro estas oficiala, almenaŭ ke ĉiuj vortoj en ĝi estas rekomendindaj!
Kiom ajn ni admiras Plenan Vortaron — oficiala ĝi ne estas kaj ne ĉiuj vortoj en ĝi estas rekomendindaj!
La tasko de la vortaristo estas registri ĉiujn vortojn, uzitajn en la literaturo, por ke la leganto, kiu renkontas nekonatan vorton, povu trovi ĝian signifon en la vortaro. Pri Plena Vortaro tio ne signifas, ke la koncerna vorto estas oficiala aŭ rekomendinda. La uzantoj atentu, ĉu la vortoj en Plena Vortaro komenciĝas per granda litero — kio signifas oficiala — aŭ per malgranda litero — kio signifas neoficiala. Montriĝis tamen, ke tiu diferencigo inter «oficiala» kaj «neoficiala» al multaj ne estas sufiĉe klara. Eble estas pli bone estontece presigi la neoficialajn vortojn ruĝaj![7]
Oni uzu neologismojn el Plena Vortaro nur, se la lingvo ne disponas pri taŭga vorto oficiala!
Oni ankaŭ ne kreu mem facilanime novan vorton, sed antaŭe bone pripensu la intencon. La jena ekzemplo estu instruo: la vorto preĝejo signifas «konstruaĵo en kiu oni preĝas» (P.V.), do ankaŭ judaj kaj mahometanaj konstruoj, en kiuj oni preĝas, estas preĝejoj, kvankam oni prefere nomas ilin respektive sinagogo kaj moskeo.
En la lasta tempo aŭdiĝis la propono enkonduki por kristanaj preĝejoj la vorton kirko. La propono naskiĝis evidente el sento pri simetrio: «se judoj kaj mahometanoj posedas apartan vorton por tiu konstruaĵo, kial do ne ankaŭ kristanoj havu ĝin?» — oni rezonas.
Ni ne volas tuŝi la demandon, ĉu la vorto «kirko» estas tiom internacia, kiom «sinagogo» kaj «moskeo»; pli grava demando estas: ĉu aparta nomo por kristana preĝejo estas necesa? Ni opinias, ke ne. La uzado de sinagogo kaj moskeo limigis la signifon de preĝejo aclass="underline" «konstruaĵo, en kiu preĝas kristanoj». Ĉiu mem povas konstati tion: legante la vorton «preĝejo», pri kio ni pensas? Ordinare pri kristana, ne pri juda aŭ mahometana preĝloko. En la praktiko ĝi do estas konata preskaŭ nur en tiu signifo. Kial do enkonduki la vorton kirko? La evoluo donis al preĝejo duan signifon, kaj ni opinias, ke estas konsilinde registri ĝin en Plena Vortaro.[8]
Neologismojn oni kreu nur en okazo de vera bezono. Tiu bezono ne montriĝis koncerne la vorton kirko kaj koncerne plurajn aliajn.
10. Bona stilo estas en harmonio kun la temo
«Filmomuziko devas esti en harmonio kun la filmo, kiun ĝi akompanas. La filmo kaj ĝia muziko devas formi unu tuton. La publiko ne rimarku la muzikon aparte. Muziko, kiu turnas la atenton for de la filmo, ne taŭgas. Ju pli harmonie la muziko rilatas al la filmo, des pli intense ni travivas la dramon.»
Tiel iam parolis filmo-recenzisto. Simile oni povas paroli pri temo kaj stilo. La stilo devas esti en harmonio kun la temo kaj formi kun ĝi unu tuton. La leganto ne rimarku la stilon aparte. Stilo, kiu turnas la atenton for de la temo, malhelpas glatan komprenadon. En niaj gazetoj kaj literaturo ni renkontas jen kaj jen frazojn, kiuj, kvankam gramatike senriproĉaj, estas tiom komplike konstruitaj, ke ili similas ĵigojn.
[6]
Kiam la libro estis verkata, PIV ankoraŭ ne aperis, kaj la ĉefa normiga vortaro estis Plena Vortaro. Nun, kiam PV jam malnoviĝis, ĉio pri ĝi dirita povas esti valida koncerne ankaŭ PIV-on kaj Novan PIV-on. —
[7]
En NPIV la findamentaj vortoj estas markitaj per komenca steleto. La vortoj poste oficialigitaj estas markitaj per la cifero, signifanta la numeron de oficialaj aldonoj al la fundamenta vortaro. Se al la vorto mankas kaj steleto, kaj cifero — do la vorto estas neoficiala. Kompreneble, tio ne signifas, ke la vorto estas malpermesita por uzado, sed oni prefere trovu la oficialan ekvivalenton aŭ sinonimon por ĝi. —
[8]
En Nova PIV la vorto «preĝejo» havas jam du signifojn. La unua restas la sama, kiel en PV. La dua, markita per vinjeto «komunuza senco», tekstas: «Kristana preĝejo». —