Выбрать главу

Rimarkoj:

Kvankam la vortordo en ĉi-supraj frazoj estas iom alia, ol tiu, al kiu ni kutimiĝis, oni ne povas nomi ĝin nepre erara. En certaj okazoj — kiel ni vidis ĉi-antaŭe, ĝi eĉ povas esti necesa. Sed se la tuta libro 200-paĝa, el kiu ni citis tiujn frazojn, estas tiel verkita sen unu neceso, tia stilo impresas nenatura kaj eĉ efikas incite.

La kutima vortordo estas: subjekto, predikato, komplemento(j), laŭ la ordinara irado de la pensoj,[2] ekz.:

La patro skribas en la ĝardeno leteron al sia filo.

Estas dezirinde, ke ĉiu elemento en la frazo staru apud tiu, al kiu ĝi rilatas. Oni do ne diru:

La patro skribas leteron al sia filo en la ĝardeno, ĉar tia aranĝo estas miskompreniga: oni pensas, ke estas la filo, kiu troviĝas en la ĝardeno.

Pro stilaj, nuancaj kaj akcentaj motivoj oni povas, ofte eĉ devas ŝanĝi tiun ordon, sed oni ĉiam zorgu, ke la rezultato havu la celitan sencon kaj ke la signifo ne ŝanĝiĝu.

b) Deviga vortordo

En iu Esperanto-grupo trafis nin jenaj vortoj, skribitaj sur nigra tabulo:

«Ĉi tie oni nur parolu Esperanton».

«Ĉu ne estas permesate kanti ĉi tie?» — mi demandis la prezidanton, supozante, ke kantado eble ĝenus la najbarojn.

«Ni certe rajtas kanti en nia kunvenejo», — li respondis, — «kial ne? Per kantado ni ĉiam komencas niajn vesperojn. Kial vi demandas?»

«Pro tiu frazo sur la nigra tabulo.»

«Tio estas instigo paroli ĉiam Esperanton», li diris. «Vi scias, ke ordinare oni post kelka tempo refalas en sian nacian lingvon. Tiukaze ni atentigas la pekinton pri la frazo sur la nigra tabulo.»

«Mi komprenas. Via intenco estas bona, sed… tion vi ne esprimas per la frazo!»

«Mi ne komprenas…»

«Vi ja volas instigi la membrojn, ke ili parolu nur Esperanton, ĉu ne?»

«Jes.»

«Nu, tie staras io alia, nome: «Ĉi tie oni nur parolu Esperanton», tio estas ne kantu, ne legu, aŭ ne skribu Esperanton. Ĉu vi nun komprenas?»

«Je-e-es…»

«Sed vi volis diri: „Ĉi tie oni parolu nur Esperanton“.»

«Vi pravas, vere. Mi ĉiam opiniis, ke la vortordo estas libera, sed nun evidentiĝas al mi, ke mi eraris.»

«Nu, mi ne volas diri, ke ĝi tute ne estas libera, sed almenaŭ ne tute…»

Efektive, en ĝenerala senco la vortordo estas libera, sed tio ne signifas, ke oni rajtas aranĝi la vortojn arbitre. Estas vere, ke koncerne la distingon inter subjekto kaj objekto la frazoj:

Johano amas Marion, kaj

Marion amas Johano

ne povas kaŭzi miskomprenon; ambaŭ signifas la samon.[3] Sed tiaj ekzemploj servas ordinare kiel klarigo pri la utilo de la akuzativa formo, per kiu oni povas distingi la anton disde la ato. En diversaj lingvoj oni distingas ilin per la vortordo; en tiuj lingvoj la frazo Johano amas Mario signifas Johano amas Marion.

Ankaŭ en Esperanto la kutima vortordo estas uzata, ĉu por akiri pli bonan stilon — vidu la antaŭan ĉapitron — ĉu por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel krei nuancon en la signifo de la frazo. Pri tio poste.

Nune ni volas paroli pri la loko, kiun iuj vortoj devas okupi en la frazo pro tio, ke sur alia loko ili donus al la frazo alian sencon ol tiun, kiun ni celas. Klara ekzemplo pri tio estas la frazo: Ĉi tie oni nur parolas Esperanton. Ĝi estas senerara, sed ne esprimas tion, kion la prezidanto volis diri.

Ankaŭ la vortoj ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, jam, nur kaj kelkaj aliaj staru antaŭ la vortoj aŭ la vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas — kiel ni jam konstatis — la signifo de la frazo.

La temo, kiun ni nun komencis pritrakti, ne estas tute nova por ni. Jam en elementa lernolibro ni lernis, ke la vorto ne devas stari tuj antaŭ la vorto aŭ vortgrupo, kiun ĝi neas, kp:

1.A. Mi tute ne komprenas tion.
B. Mi ne tute komprenas tion.
2.A. Mi ne renkontis lin.
B. Mi renkontis ne lin, sed lian fraton.
3.A. Tiu artikolo ne aperis en «La Progresanto».
B. Tiu artikolo aperis ne en «La Progresanto», sed en «Laborista Esperantisto».
4.A. La patro ne legas librojn, sed skribas leterojn.
B. La patro legas ne libron, sed gazeton.

Oni do ne diru:

   1. Mi ne renkontis lin, sed lian fraton.

   2. Tiu artikolo ne aperis en «La Progresanto», sed en «Laborista Esperantisto».

   3. La patro ne legas libron, sed gazeton,

ĉar la verboj renkonti, aperi, legi ankoraŭ devas servi por respektive lian fraton, en «Laborista Esperantisto» kaj gazeton.

Atentu tion ankaŭ en jenaj frazoj:

1. En dimanĉo oni devas ne labori, sed ripozi. (Ne diru: ne devas, ĉar oni efektive devas fari ion, nome ripozi).

2. Ne mi mensogis, sed vi!

3. Ne bele li parolis, sed klare.

4. Mi legis ne la dikan, sed la maldikan libron.

5. La leteron skribis ne mia patro, sed mia patrino.

6. Ne ĉio, kio brilas, estas oro.

7. Pri tio kulpas ne mi, sed ŝi.

8. Tiu ĉapelo apartenas ne al mi, sed al Karlo.

9. Vi ne diru tion!

10. Vi diru ne tion!

11. Ne vi diru tion!

12. Ne tute bona.

13. Tute ne bona.

Ekzemploj de Zamenhof:

1. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.

2. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra) povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas utila, sed ne necesa.

3. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj.

Jen sekvas frazoj, kiuj pro malĝusta loko de la ĉi supre menciitaj vortoj ricevis alian signifon ol tiun, kiun celis la aŭtoro de la originalo. Ni ĉerpis ilin el la sama verko, kiun ni aludis ĉi-supre.

En la kolumno A ni donas post ĉiu frazo inter krampoj la nedeziritan signifon.

En la kolumno B ni metas la frazon korektitan laŭ la senco de la originalo.

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
1. La najbaroj ne sin okupu pri la vizito. (Do: ili okupu aliajn personojn, ne sin) La najbaroj ne okupu sin pri la vizito.
2. Tia solvo tamen ne al ŝi malplaĉis. (Do: al kiu malplaĉis tia solvo, se ne al ŝi?) Tia solvo tamen ne malplaĉis al ŝi.
3. Ne ŝin ĝenu, patro! (Do, kiun la patro ĝenu?)Ne ĝenu ŝin, patro!
4. Ne tion forgesu! (Do forgesu ion alian, ne tion!)Ne forgesu tion!
5. Ni ne pri tio silentu! (Do pri aliaj aferoj ni silentu, ne pri tio.)Ni ne silentu pri tio!
6. Vi ne tion faru! (Do, kion mi faru?)Vi ne faru tion!
7. Tiu bato tamen ne al ŝi sufiĉis. (Tiu bato sufiĉis al alia persono, ne al ŝi.)Tiu bato tamen ne sufiĉis al ŝi.
8. Vi verŝajne ne tion povas kredi. (Vi verŝajne povas kredi aliajn aferojn; ne tion.)Vi verŝajne ne povas kredi tion.
9. Ŝi ne sin movis. (Ŝi movis iun alian, ne sin.)Ŝi ne movis sin.
10. Kontraŭstaro absolute ne vin helpos. (Kontraŭstaro helpos alian personon, ne vin.)Kontraŭstaro absolute ne helpos vin.
11. Ĉi tiu ĉirkaŭo ne al ŝi konvenas. (Ĉi tiu ĉirkaŭo konvenas al alia persono, ne al ŝi.)Ĉi tiu ĉirkaŭ (aĵ)o ne konvenas al ŝi.
12. Mia filo ankaŭ ŝin konas. (Kiun mia filo konas krome?)Ankaŭ mia filo ŝin konas.
13. Via avo ankaŭ kuniru. (Kion la avo faru krome?)Ankaŭ via avo kuniru.
14. Se tiu Nubar kaj lia filino alvenis en tian kavernon kaj ankaŭ tie mortis... (Ĉu Nubar antaŭe mortis aliloke?)Se tiu Nubar kaj lia filino alvenis en tian kavernon kaj tie ankaŭ mortis...
15. Ĉi tiun jaron vi edziĝos kun Jane? Sed Jonny ankaŭ ŝin atentas! (Jonny atentas do ankaŭ alian knabinon?)Sed ankaŭ Jonny ŝin atentas!
16. Vi estu ruza kaj diru, ke vi ankaŭ tiel nomiĝas. (Vi nomiĝu ne nur Jansen, sed ankaŭ Petersen) Vi estu ruza kaj diru, ke ankaŭ vi portas tiun nomon.
17. Mi ankaŭ loĝis tie. (Mi, ekz., ne nur laboris tie)Ankaŭ mi loĝis tie.
18. La aliaj ankaŭ vidis ĝin. (La aliaj do ne nur aŭdis ĝin)Ankaŭ la aliaj vidis ĝin.
вернуться

[2]

La ordinara irado de la pensoj estas: la temo (io konata) → la remao (nova informo, komento). La temon povas esprimi la subjekto aŭ ajna alia frazparto. Ekz-e en la «Fundamenta ekzercaro» aperas: «Sur la tero kuŝas ŝtono» (§6; unue aperas la konataĵo esprimita per komplemento; laste la remao, esprimita per la subjekto); sed «La patro estas en la ĉambro» (§8; «la patro» estas kaj temo, kaj la subjekto; la interesaĵo, la remao estas lia kieo: «en la ĉambro»). «Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni» (§31) — la temo estas «lernolibron»; la remao estas tio, kion oni pri ĝi faru; ĉar la sintaksa objekto estas la temo, tial la sintaksa objekto aperas komence de la frazo. — Red.

вернуться

[3]

Ne tute ĝuste. La unua frazo informas nin pri tio, kiun amas Johano; kaj la dua pri tio, kiu amas Marion. («Kiun amas Johano?» — «Johano amas Marion.»; «Kiu amas Marion?» — «Marion amas Johano.») — Red.