Nun certe ne estos malfacile al vi mem klarigi, kial en la sekvantaj frazoj en la kolumno A la vortoj almenaŭ, ankoraŭ, jam, eĉ, nur, tiel, ja kaj aliaj ne staras sur la ĝusta loko, se la tradukinto volis redoni la signifon en la kolumno B.
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
19. Almenaŭ mi bezonas tri horojn. | Mi bezonas almenaŭ tri horojn. |
20. Mi nur havas dudek jarojn. | Mi havas nur dudek jarojn. |
21. Dum la transflugado li nur atentis sian maŝinon kaj sian kompason. | Dum la transflugado li atentis nur siajn maŝinon kaj kompason. |
22. Oni nur al mi komisiis konduki ŝin tien. | Oni komisiis al mi nur konduki ŝin tien. |
23. Nur varbu sanajn laboristojn. | Varbu nur sanajn laboristojn. |
24. Vi do ankoraŭ min konas? | Vi do ankoraŭ konas min? |
25. Ŝi iros al S-ino V. por petegi ŝin ankoraŭ atendi unu tagon. | Ŝi iros al S-ino V. por petegi ŝin atendi ankoraŭ unu tagon. |
26. Ĉu la sinjoro jam tion scias? | Ĉu la sinjoro jam scias tion? |
27. En Londono oni jam lin konsideris strangulo. | Jam en Londono oni lin konsideris strangulo. |
28. Ĉu vi eĉ al mi envias la panon? | Ĉu vi eĉ la panon envias al mi? |
29. Neniu eĉ lin vidis eksterdome. | Eĉ neniu vidis lin eksterdome. |
30. Li ja ŝin ne konas. | Li ja ne konas ŝin. |
31. De neniu el la knabinoj ŝi tiel publike estis ofendita. | De neniu el la knabinoj ŝi estis publike tiel ofendita. |
32. Prefere al mi diru, kien tiu sinjoro iris. | Prefere diru al mi, kien tiu sinjoro iris. |
33. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ al ŝi faris. | Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ faris al ŝi. |
34. Antaŭe mi devas ion diri al vi. | Mi devas antaŭe diri al vi ion. |
35. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne de ŝi eliris. | La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne eliris de ŝi. |
36. (El Esp. organo): Je la oka ĉiuj membroj preskaŭ ĉeestis. | Je la oka preskaŭ ĉiuj membroj ĉeestis. |
Sub influo de sia nacia lingvo oni ofte pekas en Esperanto kontraŭ la vortordo. Sed se ni metas la malĝustan frazon kontraŭ la ĝustan, tuj trafas nin, ke la lasta estas pli klara ol la unua, kiu fakte diras ion alian, ol la aŭtoro volis diri.
Parolate, la malĝusta frazo tamen povas doni la deziratan sencon per la tono, la «muziko» de nia parolo. Ekz., kion signifas la frazo: «Vin ankaŭ mi regalos»?
La tono de nia voĉo povas doni al ĝi la deziratan signifon: «Vin ankaŭ — mi regalos (akcento sur «vin ankaŭ»). Ĉiu komprenos el tio: «Ankaŭ vin mi regalos».
La skribita frazo vekas dubon, kiu ne ĉiam estas forigata de la kunteksto. Pripensu ankaŭ, ke, se la frazoj en kolumno A devus esti komprenataj laŭ la signifo de la frazoj en kolumno B, kiel oni do devus redoni la laŭvortan sencon de la frazoj en kolumno A? Ekz. se al «Mi ankaŭ loĝis tie» oni donas la signifon: «Ankaŭ mi loĝis tie», kiel oni devus skribi, se oni efektive volas diri: Mi ankaŭ loĝis (do ekz. ne nur laboris) tie?
c) Ŝanĝo de vortordo
La libero ŝanĝi la kutiman vortordon estas uzata — kiel ni menciis antaŭe — ankaŭ por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel — nuancon en la signifo de la frazo. La nuda fakto, kiun la frazo esprimas, ne ŝanĝiĝas per tio, sed aperas sub alia lumo. Ekzemlpe, se mi volis demandi iun, ĉu li faris tion, kion mi komisiis al li, mi diras: «Ĉu vi faris tion?». Se mi volis demandi, ĉu li aŭ iu alia faris tion, mi diras: «Ĉu vi faris tion?» aŭ «Ĉu faris tion vi?». En la unua frazo mi devas akcenti «vi». Tio ne estas necesa en la dua frazo, ĉar ni ŝovis la subjekton malanataŭen, do sur nekutiman lokon, kie la akcento per si mem falas sur «vi».
En «Vivo de Zamenhof» de Privat ni trovas multajn ekzemplojn de nekutima vortordo, el kiuj ni citos la jenajn:
1. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
2. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo.
3. Ne multaj estas la lernantoj, kaj ne riĉa la paro.
4. Peza kaj dolora estis la ofero.
5. Bruas paŝoj kaj paroloj... Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj... Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas vendemuloj.
6. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj.
7. Grandiĝis la infanaro kaj estis ne sufiĉa la salajro.
8. Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro.
9. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso; jen la tri ĉefelementoj en la formado de la Zamenhofa genio.
10. Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj la tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli.
11. Kiel ĉefon kaj animon de l’ amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratoj kaj kolegoj.
12. Ĝojo granda, sed zorgo peza.
13. Alta la revo, granda la tasko.
14. Sur latva tero kvar gentoj malsamaj logadis en urboj kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj.
15. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.
16. Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino.
17. Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem.
En ĉi tiuj frazoj ĉiu ŝanĝo de la kutima vortordo estas pravigebla en la stilo de ĉi tiu verko. Ne kapriĉe la aŭtoro aranĝis la vortojn alie! Li celis ion per tio: