Donante al certa vorto alian lokon, ol la kutima, li reliefigis aŭ akcentis ĝin. Tiel la frazo ricevis ian viglecon kaj koloron, kiuj plene konvenas al la temo, kaj kiuj ĉe normala vortordo mankas.
Legu en «Vivo de Zamenhof» la cititajn frazojn en la kunteksto kaj poste aranĝu ilin laŭ la normala vortordo: tiam vi rimarkos, ke la ĉarmo, la aparta impreso, la reliefo, la akcento, la nuanco estas malaperintaj. La frazoj tiam impresas tro malvarme, afere, sobre, kvankam ilia fakta signifo ne ŝanĝiĝis.
Ekzistas diversaj kaŭzoj, kial alia vortordo, ol la kutima, estas preferinda. Tial «Plena Gramatiko» avertas, ke «oni ne faru ŝanĝojn senkaŭze, ĉar nur tiamaniere oni povas atingi, ke la ŝanĝo signifu ion, ke oni eksentu el ĝi certan nuancon: la akcentadon de iu frazelemento.»
Krome, ni vidis en tiu ĉi ĉapitro, ke senkaŭza ŝanĝado enhavas la danĝeron, ke oni diros ion alian, ol kion oni volis diri.
4. Bona stilo estas simpla
Por atingi klarecon oni aranĝu siajn frazojn en logika sinsekvo kaj evitu ĉirkaŭvojojn, detalecon kaj senutilan balaston. Sed aliflanke oni evitu ankaŭ troan koncizon, kiu ofte starigas la leganton antaŭ enigmojn. Klarigu tion kelkaj ekzemploj:
La kunmetaĵoj: vaporŝipo, abonpago, rapidvagonaro, bonkora, scivola, altranga, bondeziroj, voĉdoni, piediri estas jam komune uzataj kaj pro tio tute klaraj. Sed legante la vorton diadoro ni haltas: ĝi ŝajnas neologismo, sed vane ni serĉas ĝin en Plena Vortaro. En la enhavo de la verko, en kiu ni trovis ĝin, evidentiĝis, ke ĝi estas vorto, kunmetita el di kaj adoro = adoro al dio. Sed skribante di-adoro aŭ adoro al dio ni faras la vorton tuj travidebla.
La vorto mesmistero estas same malklara. Laŭ la verko, portanta tiun titolon, ni komprenis, ke ĝi signifas mistero de la meso. La traduko mistero de la meso estas pli klara kaj pli belsona. Ĉe eventuala ripeto povas sufiĉi mes-mistero aŭ mesmistero, ĉar tiam la ideo estas al la leganto jam konata.
En la Esparanto-literaturo oni renkontas plurajn ne tuj kompreneblajn kaj tro longajn kunmetaĵojn. Ili dankas sian naskiĝon al la naciaj lingvoj, kiuj havas por tiu ideo nur unu vorton — kunmetitan aŭ ne — kiun la aŭtoro aŭ tradukinto volis nepre esprimi same per unu vorto.
Disigo de la kunmetitaj partoj aŭ streketo inter ili povas fari tiujn vortojn pli flue kompreneblaj, ekzemple:
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
1. sekvinbero | seka vinbero |
2. junitagoj | juniaj tagoj |
3. glacikampbalaisto | glitkureja balaisto (poste en la verko: balaisto) |
4. glitŝuligilo | glitŝua ligilo, aŭ: ligilo de glitŝuo |
5. turnmalfermeblaj fenestroj | turne (aŭ porde) malfermeblaj fenestroj |
6. lingvuzo | lingvouzo; lingvouzado |
7. lingvekzercoj | lingvaj ekzercoj |
8. petrolpendlampo | pendanta petrola lampo; petrola lampo, poste simple: lampo |
9. ĝardenpiedvojo | ĝardena vojeto |
10. merkredmatene | merkredon matene |
11. lundposttagmeze | lundon posttagmeze |
12. pavimmalpuraĵo | malpuraĵo de la pavimo |
Ju pli simple ni esprimas nin, des pli facile oni nin komprenas. Frazo, kiun oni devas relegi por kompreni ĝin, ne estas bonstila, ĉar bona stilo neniam ĝenas la legadon, sed male, ĝin faciligas. Ankaŭ de parolanto oni atendas, ke li parolu klare kaj tuj kompreneble, ĉar malklaran frazon skribitan ni povas relegi, sed parolanton ni ne povas interrompi por peti, ke li rediru la lastan frazon!
Malbonan stilon oni renkontas pli ofte en tradukoj ol en originaloj. Tio estas evidenta, ĉar en originalo oni inklinas al la plej simpla esprimado de la pensoj, sed dum tradukado oni spertas la influon de la originala teksto. La tradukanto ja volas sekvi la originalon kiel eble plej precize. Tio estas, kompreneble, laŭdinda, sed li ne malatentu, ke la enhavo konsistas ne nur el vortoj, kiujn oni devas anstataŭigi per vortoj en alia lingvo, sed ankaŭ el sentoj, impresoj, emocioj, atmosfero, ktp, kiuj kune kolorigas kaj nuancas la vortojn, la tutan tekston, kaj tiel elvokas en la leganto plenan bildon de tio, kion la aŭtoro volis diri. La traduko devas redoni tion. Por tion atingi, la tradukanto ofte devas iom flankeniĝi de la originalo, ĉar la esprimpovo, la esprimmaniero kaj la esprimforto en la diversaj lingvoj ne estas ĉiurilate egalaj. Por ke iu vorto aŭ teksto reliefiĝu, la tradukanto ne malofte devas modifi la tekston.
Por ilustri tion ni donas kelkajn ekzemplojn:
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro de ĉasistoj sole kulpigas, se iu venas hejmen kun manplena ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li, kvankam ne hejmen portis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu netrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj. | Pro tio Ancĵo la Ĉasisto neniam plendis pri la ĝenaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn solajn kelkaj ĉasistoj kulpigas, kiam ili venas hejmen kun malplena ĉasosako. Tial li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, pri kiuj — kvankam li ne portis ilin hejmen — li tamen estis konvinkita, ke ili en netrovebla rifuĝejo mortis pro siaj vundoj. |
En la kolumno A estas prezentita longa kaj stranga frazo. La komencaj vortoj «Pro tio, ke» kaj iom poste «kaj ke» igas nin scivolaj pri tio, kio okazis pro tio, ke Aĉjo la Ĉasisto neniam plendis ktp, sed tiu alplenigo ne sekvas, kaj la pensoj anstataŭ iri rekte antaŭen implikiĝas pro la malĝusta kombino kvankam … sed.
Esplorante la originalan tekston, ni konstatas, ke la tradukinto sin lasis gvidi de sia gepatra lingvo. Ĉar la frazo estis tro longa, ni hakis ĝin en du partojn. Pro tio la vortoj «Pro tio» devus esti ripetataj. Sed ĉar tia ripeto sonas malbele, ni skribis duafoje «tial». Malgraŭ tio la frazo ne estas kontentiga. La originalo ja estis verkita en stilo, kiun oni nuntempe ĝenerale ne uzas. Pri tiaj stilistoj la nederlanda lingvisto prof-o Gerlach Royen O.F.M. diras:
Ekzistas aŭtoroj, kiuj kun plezuro skribas frazon du paĝojn longan. Oni povas diri, ke tio estas respektinda, kiel, ekzemple, oni vidas akrobaton laboranta. Tiam ankaŭ mi diras: «Tio estas respektinda» kaj mi ne kapablas imiti lin. Sed por la aŭtoro tio ne estas normala, regata stilo. Kondiĉo por bona stilo estas, ke en unu frazo estu dirata nur unu afero, kaj en ĝi ne aperu pensoj dume alvenintaj.
Estas pli bone, diri ion rekte, ol poste korekti per interfrazoj, ĉar tio malfaciligas la komprenadon. Unua postulo estas, ke la aŭtoro estu klara. Kiu pensigas siajn legantojn, agas bone, sed kiu lacigas ilin per akrobata stilo, faras gravan eraron.
Tiaj frazoj aspektas kiel implikiĝintaj faden-volvaĵoj. Por povi kompreni ni devas malimpliki ilin. Tio ne ĉiam estas facila, kiel montriĝas en jenaj citaĵoj, en kiuj la tradukintoj sklave sekvis la originalon anstataŭ redoni ĝin en lingvo glate legebla.
(A) Ne tiel … | (B) … sed tiel ĉi |
---|---|
1. Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo? — malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn el la retaĵo de la ĉasaĵujo. | Sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo — en kiu li tranĉis por si bastonon — malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj. «Ĉu mi povas porti la leporon, Anĉjo?» — li demandis, vidante la harajn krurojn, elstarantajn el la ĉasosako. |