Esperanto:
Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?
Claude Piron
Antaŭparolo
La naciaj kaj lokaj lingvoj de la mondo estas firme ligitaj al specifaj popoloj kaj lokoj. Sed la Internacia Lingvo identiĝas kun neniu nacio aŭ geografia punkto.
Pri tiu nobla principo, kiu originis ĉe Zamenhof mem, tamen aŭdiĝas duboj de tempo al tempo inter kleruloj, precipe neparolantoj de Esperanto. Se Zamenhof konis esence nur eŭropajn lingvojn, oni demandas, kiel li povus eviti enkonstrui en sian lingvon eŭropajn gramatikajn kaj semantikajn principojn? Eĉ se sciencisto sentas sin devigata atentigi, ke ne ekzistas pure «eŭropaj» aŭ pure «aziaj» lingvoj — kaj eĉ se necesas emfazi ke semantikaj rilatoj inter vortoj estas plejparte rezulto de la utiligo de lingvo fare de ĝiaj parolantoj, ne de apriora difinado — tamen tiu serioza demando meritas seriozan respondon.
Se efektive la lingvo de Zamenhof montriĝus firme ligita al Eŭropo, evidente ĝiaj pretendoj al neŭtraleco inter la lingvoj estus grave kompromititaj. Oni prave povus tiam aserti, ke, kvankam ĝi estas pli facila ol la aliaj lingvoj nun uzataj en la internaciaj rilatoj, kaj do serioze konsiderebla kiel internacia lingvo, ĝi tamen ne estas senpartia perilo inter la kulturoj.
Sed la scienca pruvo de tiu ĉi demando kuŝas ne en la historiaj limoj de la scio de Zamenhof, nek en la supraĵaj karakterizoj de la lingvo, sed en la efektivaj spertoj en la lernado de la lingvo en diversaj mondopartoj kaj en la profunda strukturo de Esperanto mem. Pri la unua problemo — la efektiva lerneblo de Esperanto ne nur kontraste al aliaj lingvoj sed ankaŭ en komparoj inter lernantoj el diversaj mondopartoj kaj lingvogrupoj — ekzistas ioma ĝenerala scio sed tre malmultaj sciencaj studoj. Tiaj studoj estas urĝe bezonataj.
La dua demando — ĉu efektive Esperanto estas eŭropa lingvo en iu ajn rilato krom la plej supraĵaj — estas afero, kiu jam longe interesas la sciencistojn sed nur lastatempe ricevas seriozan atenton de personoj, kiuj bone konas kaj Esperanton kaj la komparan lingvistikon. La nuna studo de unu el niaj plej kleraj lingvistoj, s-ro Piron, kiu sentas sin ĉehejme ne nur en la denaska franca lingvo sed ankaŭ ekzemple en la ĉina, estas pionira verko sur kampo apenaŭ plugata.
Ĝi ne estas, nek celas esti polurita studo. Temas pri neformala prelego prezentita en Ĝenevo, la 15-an de majo 1976 okaze de Kultura Semajnfino. Feliĉe ni povas aperigi ĝin en la nuna serio kiel komencan paŝon, kiu ne nur montras la vojon al konvinka pruvo pri la plena internacieco de Esperanto sed ankaŭ instigas aliajn kompetentulojn eniri tiun tiel esence gravan sciencan terenon.
1. LINGVOKATEGORIOJ
Ĉu la esprimoj «eŭropa lingvo», «azia lingvo» signifas ion? Verdire ne.
En Azio oni parolas multajn lingvojn, kiuj, strukture kaj historie, apartenas al la sama familio kiel la plimulto el la eŭropaj lingvoj (la t.n. hindeŭropa familio): i.a. la iranan, la bengalan, la sinhalan. En Eŭropo, milionoj da homoj parolas lingvojn apartenantajn al kategorioj multe pli vaste reprezentataj ekstereŭrope, ekzemple la turkan, la finnan, la hungaran, la maltan.
Ĝenerale, kaj tradicie, oni dividas la lingvojn en tri kategoriojn; tiel distingiĝas la lingvoj:
a) fleksiaj, kiel la hindeŭropaj kaj ŝemidaj;
b) aglutinaj, kiel la hungara kaj turka;
c) izolaj, kiel la ĉina kaj vjetnama.
La kriterioj tradicie uzataj por klasi lingvon en unu el tiuj kategorioj estas la maniero, laŭ kiu la koncerna lingvo esprimas la gramatikajn rilatojn, kaj la procedoj, per kiuj ĝiaj vortelementoj transformiĝas aŭ grupiĝas por akiri novan signifon aŭ novan rolon en la frazo. Laŭ pli strukturisma formulo, oni povas diri, ke la kriterio estas la proporcio de morfemoj, kies formo povas varii.[1]
Tiusence, morfemo estas difinebla kiel la plej eta unuo kun lingva signifo. Ekzemple, la franca vorto reverrai (‹mi revidos›) entenas tri morfemojn: re signas ripeton, ver la ideon ‹vidi›, kaj rai estas t.n. amalgamo, samtempe esprimanta la signifojn ‹la persono(j) kiu(j) parolas›, ‹singularo›, kaj ‹futuro›. La koncepto morfemo do inkluzivas la lingverojn, kiujn PIV nomas «morfemoj», kaj tiujn, kiujn ĝi nomas «semantemoj».
La diversaj morfemoj de lingvo evidente havas malsaman oftecon. El la tri cititaj, re estas pli ofta ol ver (kaj ol ties allaj formoj vis/voi/voy/vu…), ĉar ĝi retroviĝas en ĉiaspecaj vortoj kun tiu sama signifo ‹ripeti›, ‹rekomenci›, ‹reveni›, kaj rai estas pli ofta ol re: ĝi fakte povas retroviĝi ĉe ĉiuj verboj, kun la tri supremenciitaj signifoj.
La plej oftaj morfemoj estas tiuj, kiuj signas gramatikan funkcion. Ilia signifa enhavo estas tre malriĉa (se mi diras «mi os on por i e», neniu informo, praktike, transpasas al vi). Ni nomos ilin gramatikaj morfemoj. Oni nomas semantemoj (aŭ leksemoj) la malpli oftajn morfemojn, kies signifa enhavo estas multe pli riĉa (la frazo «pren ŝpat labor ĝarden», eĉ se ne plene klara, tamen transdonas konsiderindan kvanton da informoj). Oni ĝenerale klasas inter la semantemojn la «afiksojn», kiuj, laŭ la difino ĝenerale uzata en lingvistiko — ne valida por la morfemoj, kiujn esperantistoj nomas «afiksoj» — utilas por derivado kaj ne povas esti uzataj solaj: re, en la franca reverrai, estas afikso: ĝi povas gluiĝi al multaj radikoj por formi derivaĵojn, sed ĉiam aperas ligite al alia semantemo.
Ni nun povas difini la tri tradiciajn lingvokategoriojn jene:
1. Se varias la formo de ĉiaspecaj morfemoj, inkluzive de semantemoj, kiuj ne estas afiksoj, la koncerna lingvo estas fleksia.
Ekzemple la franca:
voir/vu/vision (vidi, vidita, vido)
eu/ayant/avoir (havita, havanta, havi)
2. Se varias la formo nur de gramatikaj morfemoj kaj, inter la semantemoj, nur de afiksoj, la lingvo estas aglutina.
Ekzemple la hungara:
j (pluralo) = ak/ek/ok
domo = ház, domoj = házak
homo = ember, homoj = emberek
tablo= asztal, tabloj = asztalok
en = -ben/-ban
domo = ház, en domo = házban
mano = kéz, en mano = kézben
eco = -ság/-ség
libera = szabad, libereco = szabadság
freŝa = üde, freŝeco = üdeség
3. Se la formo de neniu morfemo varias, la lingvo estas izola.
Ekzemple la ĉina:
ino = nü
ŝoforo = siji, ŝoforino = nüsiji
amiko = pengyou, amikino = nüpengyou
ig(ad)o (en la senco de la angla-franca -isation/-ification) = —hua
industrio = gongye, industriigo = gongyehua
simpla = jiandan, simpligo = jiandanhua
[1]
Ni uzas ĉi tie la vorton «morfemo» ne laŭ la senco difinita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), sed laŭ la pli vasta internacia uzado, kiu ne konformas al la franca vortouzo preferita de PIV.