„Mi unue pensis: nur akcidento eblas, sed evidente tio esprimas mian deziron, ne la veron faktan. Sinmortigo? Li amegis la vivon, sed kiu scias … tia delikata animo … Kaj ekskludi murdon mi ankaŭ ne povus. Ĉu vi ne kolektis faktojn determinajn?“
Jano kapneis, kaj revenis al nerespondita demando:
„Kiam vi vidis lin lastfoje?“
„Merkredon, ĉe la kuirarta kurso.“
„Je kioma horo vi disiĝis?“
„Je la oka kaj duono proksimume. La kurso daŭras de la sepa ĝis la oka, sed oni neniam respektas la horojn. Ĝi komenciĝis iom malfrue lastan fojon, kaj poste mi babilis kelktempe kun Paŭlo.“
„Kia li estis tiam?“
„Tute normala. Ne deprimita, se vi tion celas. Ne, li estis gaja, iom ekscitita. Mi invitis lin al glaseto, sed li volis tuj reiri hejmen, ĉar li sentis sin laca, ne sufiĉe dormis la antaŭan nokton. Tiuvespere li ne aspektis kiel memmortigonto.“
„Kion vi kurse lernis fari?“
„Ni preparis supon el kokida buljono kun spinacoj kaj ŝinko, buloj el salikokoj kaj porkaĵo kun askalono, kaj frititan rizon kun malforta paprikofrukto, vi scias, ne la eta pimenta, sed la verda sonorilforma.“
„Ĉu vi tion manĝis?“
„Jes, kiel kutime.“
„Ĉu vi scias, kial Paŭlo Jorli aliĝis al tiu kurso?“
„Jes, li diris al mi. Li adoris ĉion ĉinan: la pensojn de Prezidento Maŭ, la neekziston de riĉuloj en Ĉinio, la Grandan Proletaran Revolucion, ktp, kaj de tie lia intereso vastiĝis al kulturo kaj manĝo. Kiam li mortis, se mi rajtas demandi?“
„Mi preferas ne diri, dum la enketo daŭras.“
„Jes, mi komprenas. Alibioj, kaj tiel plu … Nu, mi estas je via dispono.“
11
La pordo, sur kiu malnova flaviĝinta karto anoncis: „Marta Bolomaj, kudristino“ malfermiĝis ne pli ol dek centimetrojn: ĉeneto malhelpis pluan movon. Longa nazo, surrajdata de okulvitroj, sub disa tufaro da grizblankaj haroj, aperis en la interspaco, dum la malfermantino staris en tia klina pozicio, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne havus korpon: nur la kapo vidiĝis.
„Kion vi volas? Kiu vi estas?“ diris akuta voĉo, malfide.
„Polico“, respondis detektivo Karal.
„Vian pruvilon, mi petas“, estis la reago.
Jano ĝin montris. Nur post longa suspektokula rigardado, ŝi malfiksis la ĉeneton kaj lasis lin eniri. La malriĉa loĝejo plenis je aĵetoj – ornamaj, memorigaj – kaj malnovaj familiaj fotoj.
Ŝi indikis al li seĝon apud la kuireja tablo, kaj proponis:
„Ĉu tason da kafo?“
„Volonte“, diris Jano, surprizita, ke ŝia suspektemo ŝanĝiĝis al sinteno gastama.
La maljunulino surhavis ne tre puran antaŭtukon, sur malnovmoda nigra robo. Iel, ŝia sulkoplena vizaĝo impresis komike, eble pro ŝia maniero rigardi super la okulvitroj, lokitaj malalte sur la nazo. Ŝi verŝis al Jano tason da kafo, kaj same al si, post kio ŝi rigardis lin fikse, senvorte, kun atenda mieno.
„Kadre de enketo, mi bezonas informojn pri kurso de ĉina kuirarto. Mi pensis, ke neniu ilin pli ĝuste donos ol persono viaaĝa, kiu bone konas la vivon kaj scias observi…“
„Flanklasu la flaton, amiketo, kaj la tutan ĉirkaŭan sukeraĵon“, ŝi interrompis. „Mi ĝojas, ke la polico fine okupiĝos pri seriozaj aferoj.“
„Kiuj seriozaj aferoj?“
Ŝi alprenis mallaŭtan voĉon, kvazaŭ iu riskus ilin aŭdi:
„La komploto, ĉu ne? Vi fine akceptis mian konkludon: komploto.“
„Kiu komploto?“
„Vi scias, ĉu ne? Mi jam sufiĉe rakontis al viaj kolegoj. Mi nun havas certecon: ili komplotas.“
„Kiuj?“
„Ili, kompreneble. Ĉiuj kune. Ĉinoj, marksistoj, jezuitoj, framasonoj … Tial mi iras al la kurso. Krom pro la fakto, ke mi tre ŝatas bonmanĝi.“
Jano Karal komencis amuziĝi. Laŭ la donitaĵoj de Izabela, f‑ino Bolomaj aĝis 79 jarojn. La simpla fakto, ke tiaaĝulino sekvas kurson de kuirarto jam estis neordinara. Nun montriĝis, ke ŝi suferas de persekutiĝa manio aŭ io simila. Tio per si mem ne estas speciale ĝojiga, sed ŝiaj vizaĝesprimoj kaj ŝanĝoj de voĉo vere komikis, tiagrade, ke kelkmomente Karal sin demandis, ĉu ĉio ĉi ne estas humura moko al li.
„Kaj kiucele ili komplotas?“ li demandis.
„Por renversi la socion, kapti la povon, ekspluati la simplulojn … kiel mi scius? Sed mi aŭdas ilin.“
„Kiujn precize?“
„La du virojn, ekzemple. Ili oftege parolas pri revoluci’. Unu stas malpli singarda ol la alia, kaj li tro laŭtas pro ekscitiĝo. La juna kun bela vizaĝo. Mi aŭdis lin plurfoje: ‹Ni devas fajrigi tiun putrintan socion,› li diras, ‹bruligi ĝin ĝisfunde, kaj rekomenci de nulo.› La alia – tiu granda fortika specimeno – videble konsentas kun li, sed li ĉiam parolas flustre, kaj mi neniam sukcesis lin aŭdi. Li ĉiam troviĝas ĉeflanke de l’ junulo, kaj ĵetas ĉirkaŭ si singardajn okulojn, pro timi, ke oni kaptos lin ĉe l’ freŝa far’…“
‹Pure sanktavala,› pensis Karal, kiu ĉiam konsideris, ke la parolmaniero rivelas pri persono multon utilan. Ĉi-kaze, li pretus ĵuri, ke Marta Bolomaj pasigis sian tutan vivon en Valĉefa, almenaŭ sian infanecon: la vorto sti anstataŭ esti, la frazmelodio, la neakademia uzo de prepozicia infinitivo, kaj la eliziado, laŭ la fama regulo de l’ sanktavalaj lernejoj: „nek tro, nek maltro: por kleri kaj klari, ĝin uzi kaj ŝpari“,[2] ĉio ĉi signis apartenon al la valĉefa popolo. Krome, la fakto, ke ŝi tipe mallongigis la tabelvortojn (ŝi diris preskaŭ kju, kjo, ĉjam, tje) kaj prononcis trene kelkajn vokalojn, perfidis vivon en Transtjaza kvartalo.
Post paŭzeto, ŝi daŭrigis:
„Kaj ne forgesu, ke la kurson gvidas ĉino, aŭtenta ĉino,“ ŝi okulumis signife, „kiun mi ankaŭ vidis murmuradi kun ili, ĵetante al mi avertajn rigardojn, kvazaŭ ili dirus: ‹atentu la antikvulinon, ŝi suspektas nin, aŭ ŝi jam malkovris›.“
„Ĉu vi efektive malkovris ion?“
„Ili provis min veneni.“
„Kion?“
„Jes. Ni lernis prepari saŭcon per sojolikvaĵo, vino, fekulo ktp. Vi scias, oni pecetigas viandon kaj ĝin lasas en tiu kelkhore, se eblas. Nu, dum momento, kiam mi rigardis al la ĉin’, mi vidis tiun junulon ŝuti kuleron da mi-ne-scias-kia pulvoro en mian saŭcon, samtempe okulumante al la kamarado kaj direktante al li sian humuran rideton! Humuro! Nigra humuro de detruemul’ mi tion nomas. Ili mokas min, ĉar mi ne manĝas la komunan manĝon, nur tion, kion preparis mi mem. Ke mi vidas lin, li ne konsciis, pro miaj okulvitroj. La okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon. ‹Utile, utile›, mi diras al li; utile, kiam fuŝuloj volas vin atenci. Nebezone diri, ke serĉe al pruvo, mi … hehe … mi … hehehe … mi ‹mallerte› renversis la saŭcon, samtempe rigardante tre atente la anĝelvizaĝon. Nu, ne povas esti dubo, ties mieno montris, ke diskrevis lia esper’. Mi eĉ pensas, kvankam mi ne estas tute certa, ke li kubutis al la kunulo, dum li kape montretis al mi.“
„Sed kial ili malbonvolus al vi?“
„Kial? Ne naivu, frateto. Ĉar mi scias. Ĉar mi suspektas. Kaj nun mi eĉ pli timos, tial ke eble ili kontrolas miajn vizitojn, kaj scios, ke policano ĉi tien venis. Ili pensos, ke mi rakontis, kaj mi fariĝos por ili danĝer’. Dio! Vi devos organizi gardadon por mi…“
„Kaj kion pri la aliaj lernantoj? Kiuj ili estas?“
„La aliaj? Unu eble 40-jara virino, kaj du pli junaj, kiuj venas kaj sidas ĉiam kune. Estus malfacile scii, ĉu ili partoprenas la komploton. La 40-printempa – edzin’ de kuracisto, mi aŭdis – neniam manĝas, kion ni preparis. Ŝi eĉ ne lekas al si la fingrojn. Strange, ĉu ne? Por kio do ŝi venas, se la bongustaĵoj ne interesas ŝin? Stas vere, ke la bela anĝel’ ŝin allogas. Kiam li alparolas ŝin, ŝiaj okuloj alprenas esprimon kiel … kiel cervin’ ĉe akvo freŝa.“
„Ĉu vi iris al la kurso pasintan merkredon?“
„Tute certe. Mi neniam forrestis.“
[2]
Kelkaj – ho horore! – eĉ pli akcentas la sanktavalecon de la formulo dirante: „Por kleri kaj klari, ĝin uzi