Выбрать главу

„Ĉu ĉiuj ĉeestis?“

„La du viroj, sen ia dubo. Ankaŭ la kuracistedzino. Nun pri la du amikinoj? Ne. Se unu stus sen la alia, mi tion rimarkus, kaj ankaŭ se ambaŭ ĉeestus. Do, tiuj du ne venis.“

„Ĉu vere neniam okazis, ke vi ne iris al la kurso? Je via aĝo, tamen devas esti problemo kelkfoje.“

„Kia stranga policano vi estas! Ĉu vi ne scias, ke la kurso okazas en la apuda dom’? Tiel ke mi nur devas desupri, kaj fari ne pli ol du paŝojn trotuare, puŝi pordon, kaj jen mi estas. Tre oportune por mi. Ĉiaokaze, mi ĝuas bonegan sanon.“

„Kaj la aliaj? Ĉu ankaŭ ili estas sanaj?“

„Fizike ili stas tute normalaj, kiom mi povas juĝi. Sed la knabo ofte ekscitiĝas. Ĉu tio stas saneco, vi decidu mem.“

„Tiuj du, ĉu ili aspektis malĝoje aŭ deprimite pasintan merkredon?“

„Absolute ne. Ili ridis kaj gajis kune, kvankam kiel ilia konscienco tion ebligas, mi diri ne povas, se konsideri iliajn fiajn intencojn rilate al mi…“

„Ĉu tiu afero pri la pulvoro en saŭcon okazis pasintfoje?“

„Jes, sinjor’ policano, ne pli frue ol merkredon. Ĉu vi imagas mian angoron?“

„Kial vi ne denuncis ilin al la polico?“

Ŝi rigardis lin nekomprene.

„Sed mi tion faris! Kial do vi estus tie ĉi, se ne pro tio? Mi tuj iris en la kvartalan policejon al serĝento Delaĉár.“

Jano ridetis embarase, serĉante, kion diri. Antaŭ ol li trovis respondon, ŝi jam reparolis:

„Ŝajnas al mi, bubeto, ke vi stas stranga policano. Montru al mi refoje vian pruvilon, aŭ mi tuj telefonos al la policejo.“

La detektivo montris ĝin, sed ŝia komika vizaĝo fermiĝis: evidente, ŝi suspektis plu. Ŝi zorge notis lian nomon sur papero kaj diris, ke ŝi nun havas laboron por fari. Se la sinjor’ policano bonvolos eliri…

Ŝin forlasinte, li rapidis al la najbara policejo, kiu troviĝis tute proksime. Kiam li eniris, li vidis, ke la serĝento telefonas. Ĉi-lasta bone konis la detektivon. Vidante Janon eniri, li tuj mangestis, ke tiu proksimiĝu. Aŭdiĝis la voĉo de l’ serĝento:

„Jano Karal? Jes, mi certigas al vi, ke li estas ano de la polico. Detektivo ĉe la Centra Oficejo. Kion? Momenton, mi petas, mi devas respondi je la alia telefono. Restu ĉee, mi tuj reparolos.“

Li metis la manon sur la mikrofonan parton de la aparato, kaj mallaŭte diris al Jano:

„Estas tiu maljuna frenezulino Marta Bolomaj. Mi komprenas nenion el ŝia diro. Ĉu vi estis ĉe ŝi?“

Karal kapjesis.

„Bone, kion mi devas diri al ŝi? Ke ni komunikis ŝian plendon al la Centra kaj ili vin sendis por enketi?“

Ĉe kapjeso de Karal, la serĝento reparolis en la telefonon:

„Mi konfirmas, kara fraŭlino, detektivo Jano Karal estis oficiale sendita al vi kadre de enketo, kiu rilatas al via plendo … Mi petas pardonon? … Ne! … Moŝta fraŭlino, bonvolu … La polico devas sekvi regulojn … Estas tuta organizo por … Ĝis alia fojo, fraŭlino!“

Li levis la kapon al Jano.

„Kia fenomeno!“ li diris. „Ĉiun duan aŭ trian semajnon ŝi venas plendi, ke tiu aŭ alia ulo ŝin persekutas kaj volis ŝin mortigi. Aŭ estas plendo kontraŭ la junuloj, la politikaj partioj, kion ajn vi volas.“

„Mensmalsana?“

„Kiel multaj je ŝia aĝo. Krom tiuj ideoj de persekutiĝo, ŝi estas sana kaj normala. Tial ni jesas al ŝi kaj lasas ŝin trankvile vivi. Se vi volas mian opinion: ĉar ŝia vivo fakte estas tute malplena, zorgi pri fantaziaj komplotoj okupas ŝiajn tagojn, jen ŝia problemo. Kvankam verdire…“

Li subite haltis.

„Kion vi volis diri?“ scivolis Jano.

„Ho, mi ĵus pensis, ke mia teorio ne taŭgas. Ŝi ja havas ion alian por okupi sian tempon: ŝi kartodivenas.“

„Ĉu vere?“

„Jes. Kaj vi ne imagus, kiom da personoj iras ŝin konsulti! Eĉ tute inteligentaj civitanoj, bone konataj en la urbo. Vere, oni sin demandas, kien evoluas la mondo. Ekzemple Oljo, la aktoro, ŝin konsultas. Ankaŭ Ervin, vi scias, la riĉulo, kiu posedas la Gigant-magazenon! Prezentu tion al vi! Homo, kiu studis en universitato. Kaj oni eĉ diris al mi, ke ŝin vizitas ankaŭ profesoro Birnbaŭm, kvankam tion mi ne scias proprascie, kaj konfirmi ne povus.“

„Kiel la klientoj ekkonas ŝin?“

„Multo diriĝas de unu al alia, supozeble. Sed ŝi ankaŭ metis anoncojn en la gazetojn. Kiam ŝi ne plu vidis sufiĉe bone por kudri, ŝi lanĉis sin en tiun kartoaferon, kaj ŝi bone sukcesis, kun sia komika vizaĝo. De tempo al tempo, se ŝi bezonas monon, ŝi presigas anoncojn por multigi la konsultantojn. Unu tia aperis antaŭ kelkaj tagoj en Tribún. Mi vidis ĝin.“

‹Nekohera personeco›, diris al si Jano, kiam, dankinte la serĝenton, li retroviĝis surstrate. ‹Ŝi suspektas la plej oficialan policanon, vidas komplotojn ĉie, sed akceptas klientojn, kiuj venas al ŝi tute nekonataj, nur post gazeta anonco.›

12

‹Kiom malsame homoj aranĝas sian hejman etoson!› diris al si la detektivo, sekvante s‑inon Gutmanis en ties salonon, kaj ĝin mense komparante kun la serio da lokoj, kien la enketo lin kondukis: ĉe la ge-Valdunjaj, simpla malnova malkara meblaro; ĉe s‑ro Landarte, ĥaoso da paperoj; ĉe s‑ro Agister, rafinita, iom japaneska moderna aranĝo kun gigantaj virfotoj; ĉe f‑ino Bolomaj, eta-eta loĝejo plenŝtopita per senkarakteraj mebloj, ornamaj objektaĉoj kaj familiaj fotoj senorde flaviĝintaj; ĉi tie, belguste aranĝita salono, tre vasta, kun grandiozaj kurtenoj, du-tri valoraj pentraĵoj kaj videble multekosta aŭtente malnova meblaro.

„Mi atendis vian viziton“, ŝi diris, kiam ambaŭ sidis sur apogseĝoj pli belaj ol komfortaj. Tiu altkreska virino, kun flaveca haŭto kaj nigraj haroj kombitaj hartubere, sin tenis embarase, kvazaŭ ŝi neniam plene adaptiĝis al sia alta figuro kaj dezirus sin kaŝi sub pli diskreta formo. Ŝi kunigis la manojn sur la krucitaj genuoj, kaj ŝia pozo, kiu rivelis bele formitajn nilonŝtrumpajn krurojn, malhavis naturecon. Jano pensis: ‹Ŝi sentas sin rigardata, kaj tion deziras kaj malŝatas samtempe.›

„Ĉu vere?“ li diris.

„Jes. Mia edzo rakontis al mi. Mi hazarde eksciis, ke mia kunlernanto fojfoje lin konsultas, kaj post vidi vin, li min informis pri la forpas’ de s‑ro Jorli.“

Ŝia voĉo kantis laŭ la konata melodio de la Tjaza valo. Jano, kiu havis neordinaran kapablon mensregistri ĉiujn detalojn, kaj konsideri tri aŭ kvar aferojn samtempe, cerbe listigis la demanditojn sub tri titoloj laŭ la maniero prononci: kulturite sanktavala, senkulture sanktavala, ekstervala; dume lin trafis la penso, ke la voĉoj aŭ parolformoj tiom diferencas kiom la loĝejoj, kaj ankaŭ ili liveras pri iu individuo multe pli da informoj ol tiu mem konscias.

„Kion vi pensis pri ĝi?“

„Mi apenaŭ kapablas ĝin kredi. Li estis stranga viro, certe, sed pensi, ke li mortis…“

„Per kio li estis stranga?“

„Per sia ekscitiĝo, sia infaneca revoluciemo, sia obsedo ‹forbruligi la kapitalistan socion›. Mi sentis ion detruan, sadisman en li. Ne gravis por li la konstruo de nova socio, sed li antaŭĝuis la plezuron vidi, ke l’ malnova mortas en sufero. Mi scias, ke multaj junuloj simile sentas (kvankam eble malpli ĉe ni, en Sanktavalo, ol aliloke) sed en li tiuj rimarkoj impresis min kiel pli seriozaj, kredataj pli sincere.“

„Kiel li rilatis kun vi?“

Ŝi ruĝiĝis.

„Moke, komence“, ŝi fine diris. „Ekzemple, li foje diris: ‹Jen fiaskis la granda burĝino›, kiam mi tro atendis por miksi la ovojn kun la fritiĝanta riz’. Poste, kiam li eksciis, ke mi estas la edzino de la koristo, li iĝis pli afabla, kvankam li ne kapablis subpremi komentojn pri tio, ke ‹kuracisto perlaboras nedece multe da mono› aŭ similaĵoj.“

Ŝi hezitis, alprenis hontan esprimon dumsekunde. Jano konstatis, ke ŝi malfacile regas siajn emociojn: kion ajn ŝi sentas, tio tuj esprimiĝas vizaĝe.

„Se paroli honeste, sinjoro polican’, mi dirus, ke li agis sadisme al mi per tio, ke li jen kaj jen uzis vundajn dirojn, dum li certe rimarkis, ke lia ĉarmo ne lasas min indiferenta. Mi tro prudentas por ligiĝi al tia viro. Sed mastri sian animon ne ĉiam facilas, kaj ĉiufoje, kiam li lanĉis al mi unu el siaj anĝelaj ridetoj, io fandiĝis al mi en la kor’. Tio evidentis al li sen ia dubo, kaj mi fojfoje sentis, ke liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon. Mi opinias, ke mi estis por li ludilo, kiun li uzis por venĝa plezuro turmenti, kvankam mi neniam faris al li ion malbonan, neniam alparolis lin malestime, aŭ io simila.“