Ĉu eblas plene fidi la aserton de la Internacia Centro, ke la veneno ne estis malkovrita aliloke? Kion afrikanoj trovis, tion povus trovi ĉinoj aŭ birmanoj same bone. Tiaokaze, Liaŭ Fengguo povus scii pri ĝi, kaj eble aliuloj: membroj de la maldekstra grupo, kiu tiom admiras Ĉinion kaj eble havas rilatojn kun tiu lando pere de la ambasadorejo aŭ alimaniere.
Krome, almenaŭ unu farmacia laboratorio interesiĝis pri la koncerna substanco. Tio signifas, ke personoj ekster Afriko kaj Azio pristudis ĝin, havis specimenojn, konas ĝian efikon. Ĉu Gutmanis, kiel korfakulo, ne partoprenis tiun esploradon? Aŭ Karina Frisk, kiel farmaciistino?
Pozitivan aspekton la raporto havis en tio, ke ĝi mallarĝigis la tempospacon, dum kiu Paŭlo Jorli povis enkorpigi la venenon. Jano decidis serĉi pri tio konfirmon. Li telefonis al la ĉefurba toksologo, polica faka kunlaboranto, al kiu la valĉefa nekropsiinto antaŭe sendis la venenan restaĵon. La fakulo indikis, ke efektive, kunleginte la diversajn raportojn (li kompreneble ricevis kopion de ĉiu), li povas fiksi la gluton de l’ veneno je momento inter la tria kaj la oka posttagmeze, se paroli nur fizio- kaj toksologie. Se oni almetas aliajn konatajn faktojn, la tempo-eblecoj malgrandiĝas.
La konversacio de Karal kun la fakulo atingis jenajn konkludojn:
Se Jorli estus glutinta la venenon je la tria, li ne estus povinta ĉeesti la komencon de la kurso. Aliflanke, la stomakenhavo respondas je la manĝo preparita dumkurse, kaj estis parte digestita. Se li enprenis la venenon je la sesa, malpli de la manĝaĵoj estus digestita, kaj li estus manifestinta fine de la kurso simptomojn, kiujn la aliaj ne estus pretervidintaj. Se je la naŭa, verŝajne multe pli, aŭ ĉio – ĉe tia juna homo sen stomakaj problemoj – estus digestita.
Kvankam ne eblas vera precizeco, ĉar mankas multaj detaloj – individua digestrapideco, ritmo laŭ kiu la veneno eniĝis en la sangocirkulon, kvanto da enprenita ĥalkomfalino, ktp – tamen oni povas konjekti kun negranda erarmarĝeno, ke la veneno atingis la stomakon inter la sepa kaj la oka kaj duono. Praktike, tio signifas: aŭ tuj antaŭ la kurso, aŭ dum ĝi.
Karal demandis, ĉu la fakaj donitaĵoj de l’ raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco. La toksologo respondis, ke ne, sed ke la menciitaj artikoloj eble informas pri tio. Li tuj serĉos en la biblioteko kaj sciigos la detektivon.
Jano decidis reiri al la apartamento de s‑ino Satej por paroli kun la du ankoraŭ neviditaj loĝantoj.
La fizikstudento forestis, sed ne la afrikano. Ĉi-lasta estis eleganta viro, iom pli aĝa, laŭvizaĝe, ol la policano atendis. La unuaj impresoj de Jano resumiĝis en la vorto „longa“, ĉar la afrikano havis longajn krurojn, longajn brakojn kaj la kombino de tre maldika talio kun relative mallarĝaj ŝultroj emfazis la impreson de longeco. Jano amuziĝe pensis, ke „Lalonga“ estus bona afriksona nomo por tiu, sed la vera nomo estis Mulangonjumba. La vizaĝo impresis, se ne bele, almenaŭ plaĉe, sed kio imponis, tio estis la profunda basvoĉo.
Ve! La demandado dispremis plata la esperan atendon de Karal. La studento apenaŭ konis Paŭlon. Ili vivis en unu apartamento, sed en du apartaj mondoj. Paŭlo unufoje aliris la nigrulon por babili pri politiko, sed la alia nete rifuzis. Laŭ tiu, la interparolo okazis proksimume jene:
Mulangonjumba: Mi ne miksiĝas al politikaj aferoj.
Jorli: Sed via popolo estas maljuste traktata.
M.: Mi ricevas stipendion de via registaro. Kion ajn mi pensu, mi volas ĝin ricevi plu. Por mi, mia unua devo al mia lando estas fariĝi kuracisto kiel eble plej kompetenta.
J.: Nia lando estas demokrata. Ili ne rifuzos stipendion, se vi partoprenos en politika agado, des malpli en simpla diskuto.
M.: Mi multon ne scias pri via lando, kaj vi multon ne scias pri mia. Mi observadas; poste mi juĝos. Nun min interesas nur studi kaj plu ricevi stipendion.
J.: Multaj afrikanoj ne reagas kiel vi al invito politike pripensi.
M.: Ili estas ili, mi estas mi. Lasu min, mi petas…
De tiam, Paŭlo sisteme rifuzis eĉ pro nura etiketa ĝentileco saluti la afrikanon.
Dum Jano kaj Mulangonjumba parolis, alvenis la fiziko-studento Ivo Pares. Dankinte la alian, la detektivo iris al ĉi-lasta. Denove, la interparolo fruktis ne multe. Male al la afrikano, Pares ne rifuzis la diskuton kun Jorli, sed li rigardis ĝin teda bonkoreca devo.
„Tiu junulo bezonas … bezonis paroli. Kial ne aŭskulti lin?“
„Sed ĉu vi konsentis pri liaj ideoj?“
„Ne. Aŭ nur parte.“
„Ĉu vi tion diris al li?“
„Ne. Min ĝenis, ke Mumu“ – li mangestis al la nigrula ĉambro – „rigardas lin kun alta nazo. Tiu knabo malfeliĉis. Li bezonis amikecon, trovis ĝin – espereble – ĉe siaj amikoj-ruĝuloj. Se ĉi tie ni ambaŭ lin forĵetus, tio ne estus agrabla, ĉu?“
„Ĉu li ne provis logi vin al sia grupo?“
„Iomete, sed li tuj vidis, ke li ne sukcesos. Mi diris, ke mi estas malsanema, kio estas relative vera, cetere, kaj tro absorbita en mia studado. Tion li volonte kredis.“
Tuj vidiĝis, ke Pares ne tre sanas. Li estis maldika palulo kun maldensa blonda hararo, okulvitroj, kaj ĝenerala mira esprimo, kvazaŭ al li ne klarus, kie ĝuste la reala mondo troviĝas.
„Ĉu vi vidis lin multe?“
„Multe, nemulte, kion tio signifas? Laŭ la hazardoj de la tago, kiam ni renkontiĝis en la kuirejo ekzemple. Ni ne ofte matenmanĝis kune, ĉar li komencis labori multe pli frue ol mi, sed almenaŭ unu fojon semajne ni kune vespermanĝis. ‹Vi estas kompatinda malriĉa studento›, li diradis iom ironie, ‹permesu, ke mi regalu vin›. Li preparis ne malbonajn manĝojn, kelkfoje ĉinajn, ĉiam rifuzante, ke mi pagu la elspezojn. ‹Ĉine manĝi kostas nemulte, ĉar oni tiras la maksimumon el ĉio›, li klarigadis. Ŝajne, li fieris, ke lia murŝmira salajro lin ebligas grandsinjori al mi. Kaj mi efektive estas tre malriĉa.“
„Ĉu vi trovis lin moka, supereca?“
„Ne. Lia sinteno estis amika. Iom supereca, jes, kiel granda frato al malgranda. Li diris: ‹Vi estas poeto de teorio, mi konas la vivon pro ĝin sperti.› Li amis pri mi la fakton, ke mi donis al li la okazon sin senti supera, mone, energie, politike, al intelektulo. Li amis min ankaŭ pro tio, ke mia familio estas laborista.“
„Ĉu vi konis liajn amikojn, amikinojn?“
„Tute ne. Li kelkfoje menciis ilin, parolis pri seksaj atingoj, ktp, sed neniam tre serioze. Pri politiko li parolis nur teorie, subdirante, ke lia agado estas sekreta. Mi neniam lasis lin vidi, ke tiun agadon mi rigardas ludo.“
„Kion vi scias pri via alia kunloĝanto?“
„Mumu? Nenion. Eĉ ne lian tutan nomon. Li estas bona knabo, sed ne deziras amikiĝi kun mi. Mi respektas lian deziron. Vi scias, medicinaj studoj postulas egan memorlaboron. Mi scias dank’ al amiko, kiu studas kun li, ke li kondutas same en la univ’[3] … diskreta, laborema, afabla, sed ema resti sola en sia anguleto. Li havas amatinon, kun kiu li pasigas preskaŭ la tuton de siaj liberaj horoj. Li ne okupiĝas pri politiko, rifuzas meti sian nomon sub studentaj petskriboj, sed oni ĝenerale komprenas lian sintenon kaj lin ŝatas. Li ankaŭ ne okupiĝas pri aliaj knabinoj ol la amatino. Al mi ne plaĉas konfliktoj, kaj pro tio mi ĉiam diras ‹jes›; al li ne plaĉas konfliktoj kaj pro tio li ĉiam diras ‹ne›. ‹Samen celas, dise velas›, oni diras ĉe ni, en Tjazo-Alta. Sed ĉar li tion faras kun granda afabla rideto kaj rigardo signifoplena, neniu riproĉas lin. Se li ne sukcesis kun Paŭlo, estas pro la speciala fakto, ke tiu nenion pli deziris ol bonan nigran proleton, kiu konfirmus ĉiujn liajn ideojn. Kiam Mumu alvenis, li ĝojsaltis plafonen, sed baldaŭ la revo platiĝis.“
Koncerne praktikajn detalojn, utilajn por la enketo, Jano ne sukcesis ricevi multon, krom unu fakto, sed tiu gravegis: Paŭlo kutimis gluti sian kuracilon ĉiuvespere meze de la manĝo ‹por ke ĝi bone miksiĝu›, aŭ tuj poste, se li hazarde forgesis.