„Kaj kion li faris?“ Jano demandis amuziĝe.
„Li aŭskultumis atente, min paroligis, kaj petis de mi la samon.“
„Ĉu vi akceptis?“
„Mi diris: ‹Tamen, sinjoro doktor’, estas multekoste.› Li ĝemspiris kaj diris: ‹Estas laŭtarife, kaj la asekuro pagos.› Kion fari? Mi iris al la Popola Apoteko por la kuracil’, kaj jen la tuta afero.“
„Kaj ĉu la kuracilo bone efikis?“
„Efikis? Verdire, nek bone nek malbone. Mi ne uzis ĝin.“
„Kial do?“
„Mi timis. Finfine la edzino eble stas unu el la komplotantoj. Kaj tiu junulo … ĉu estis vera konversacio, aŭ koda transdon’ de informo … Ne, ne. Mi ne sentis min sufiĉe sekura. Tamen refoje mi havis malbonan nokton kun kapriola koro, kaj mi forte hezitis. Dumnokte, se la koro angorigas, oni pretas gluti ion ajn por sin savi … Mi multe hezitis, sed fine decidis ne.“
„Vi do ankoraŭ havas la medikamenton. Ĉu vi bonvolus ĝin montri?“
Ŝi restis silenta kelkmomente, kun koncentriĝa esprimo. Finfine ŝi stariĝis, iris al meblo, kaj prenis el tirkesto skatolon similan al tiu trovita ĉe Jorli.
„Vi estas bonŝanca, ke mi ankoraŭ ĝin havas“, ŝi diris. „Mi intencis seniĝi je ĝi.“
„Ĉu vere? Pro kio do?“
„Komprenu min. Kiam mi eksciis, ke tiu junul’ mortis venenita, mi pensis: ‹jen tro riska afero› kaj decidis ĝin forĵeti. Sed mi estis interrompita, kaj nur nun, kiam vi parolis prie, mi ekmemoris…“
Nur pene Karal tenis la vizaĝon senmova. Kun malrapido ŝuldata al la fortostreĉo, kiun li devis fari por regi sin, li diris:
„Mi devas peti, ke vi min akompanu al la policejo.“
„Kial?“ ŝi demandis sen eĉ eta emocio.
„Rutinaĵoj“, li mensogis. „Vi baldaŭ vidos.“
„Ĉu la polico partoprenus en la komploto kontraŭ mi?“ ŝi grumblavoĉe diris, tamen neniel rezistante lian peton. Ŝi surmetis mantelon. „Piedire?“
„Mia veturilo nin atendas ĉe la trotuaro“, li diris, surprizita ke ŝi ne kontraŭstaras.
Nur en la aŭto li demandis, milde:
„Kiel vi eksciis, ke Paŭlo Jorli mortis venenita?“
„Nu, ĉiuj scias, ĉu ne … la gazetoj … aŭ la sinjor’ en la kurso…“
Sed neniu gazeto menciis la aferon, kaj neniu kursano, eĉ neniu eksterpolica (krom Ĝoja kaj Stefano), fakte, sciis ion ajn pri la maniero, laŭ kiu Jorli mortis. Tio ĉiam restis severe observata polica sekreto.
Dum momento, kiam la veturado ne postulis grandan koncentriĝon, Karal rigardis sian apudulinon. Mire li rimarkis, ke ŝia vizaĝo sin formas al triumfa esprimo.
„Mi nun memoras“, ŝi bonhumore voĉis. „Mi ĝin vidis el la kartoj.“ Ŝi tiel aludis sian ludkartan divenadon.
„Mankis nur tio“, Jano diris al si ĉagrene.
La fingrospura fakulo tuj konfirmis, kio al Karal ŝajnis jam preskaŭ certa: la fingrostampoj sur la medikamentujo estas tiuj de Marta Bolomaj.
Montriĝis, ke la medikamenton, kiun la maljuna virino donis al la polica detektivo, aĉetis Paŭlo Jorli en apoteko sur Fontabelstrato, laŭ preskribo de d‑ro Gutmanis. Sur la ena plasta ujo troviĝis fingropremaĵoj nur de la junulo. Sur la ekstera kartona skatolo, la spuroj, pro la naturo de la materialo, ne estis sufiĉe klaraj por ebligi identigon.
19
„Mi ne kontentas, mi ne kontentas“, grumblis la prokuroreja altoficisto. En lia oficejo kunvenis Karal kaj leŭtenanto Remon. „Jes ja, vi havas motivon: ŝi malamis la knabon, kiun ŝi persekutiĝe rigardis preta ŝin mortigi; vi havas manieron: interŝanĝi la du kuracilskatolojn; vi havas oportunan eblecon: dum la jako pendis enireje, ŝi facile povis interŝanĝi la skatolojn kaj lasi en lia jako la venenitan; vi havas pruvon pri ŝia manipulado: la fingrospurojn sur la ujo de l’ mortigaj kapsuloj.“
„Unue min surprizis trovi tiom da precizaj fingrospuroj“, komentis Jano Karal. „Sed kiam montriĝis, ke estas la ŝiaj, ĉio iĝis klara. Ŝi estas ruza, sed ŝia menso funkcias kiel en la antaŭa jarcento. Ŝi nenion scias pri polica tekniko. Ankaŭ samkaŭze ŝi lasis tiel facile troveblan spuron en la apoteko. Pli moderna menso tiujn erarojn ne kulpus.“
„Jes. Vi pentras koheran bildon. Alia pruvelemento estas neatakebla: ŝi sciis pri l’ veneno, dum por la ĝenerala publiko, eĉ la proksimaj amikoj, Jorli same verŝajne povis trafi morton akcidentan, aŭ ponardan, aŭ alian. Ĉu estas ia ŝanco, ke ŝi sciis el aliulo pri la venena teori’?“
„Ne,“ respondis Jano, „krom se la ĉino raportis miajn demandojn, aŭ la apotekistino. Sed eĉ tio estas vere neprobabla. Ne forgesu, ke ŝi malfidis ĉiun, eĉ la ĉinan kuiriston, pro lia nura ĉineco. Kaj la apotekistinon laŭnome ŝi ne konis. Mi eĉ dubas, ĉu tio sufiĉus por konkludi pri venenado.“
„Mi samopinias“, la altoficisto respondis. „Ŝi ne sciis tion el ekstere. Aŭ ŝi estus dirinta ĝin por sin defendi kontraŭ aresto. Do la kazo preskaŭ ĉiurilate estas kompleta. Kaj tamen io ĉagrenas min, kaj sendube ankaŭ vin, sinjoroj.“
„La elektitan venenon, ĉu ne?“ diris la basa voĉo de leŭtenanto Remon.
„Jes. De kie do ŝi prenis ĝin? Kiel simpla kudristino povus havigi al si venenon tiel etkvante produktatan, tiel malfacile akireblan? Tio estas la mankanta er’ en la akuza ĉeno. Sen ĝi ni povas nenion fari. Estas via tasko respondi ĉi tiun demandon, sinjoroj.“
20
Vespere venis Stefano.
„Mi vere estas mirinda detektivo“, li diris.
„Kial?“ Ĝoja demandis, nekapabla subpremi ridon fronte al la komika vizaĝo de la nevo.
Ĉi-lasta okulumis:
„Kio signas bonan detektivon? Ĉu io alia ol nazo? Bona nazo, kapabla sekvi spure la krimulojn, kiel hundo la mastron? Nu, mi pasis sur la Granda Ponto, kaj jen odor’ de cepoj, fungoj, fritiĝanta kokido, saŭco ruĝavina tiklis mian flarilon. Mi sekvis ĝin, salivanta kiel pavlova hundo[5], kaj jen mi estas, preta palati mian plej ŝatatan frandon ĉe mia kara onklino.“
Jano intervenis:
„Ĉiam ĝuema, ĉu ne? Nu, nu! Estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon. Mi onkle eduku vin. Vi pagos vian manĝon per informoj.“
Stefano sin turnis al Ĝoja:
„Ne estas viro, tiu ulo, nur informo-spongo. Dilema estas mia situaci’. Miaj vivprincipoj devigas min respekti spongojn, sed miaj edukprincipoj ne allasas kuraĝigon de perversa obsedo. Diru, Ĝoĝoj’, kiel min elturni?“
„Ŝajnas al mi,“ ŝi ridetis, „ke al junulo pli konvenas sekvi viv- ol edukprincipojn, kaj ĉiaokaze, je sia aĝo, via onklo staras ekster edukeblo.“
„La spongo do sorbu ĉiun mian informon. Pri kio, Kara-Karal?“
„Pri Landarte. Li instruas en via universitato. Ĉu vi konas lin?“
„Ho jes! Dadar’ ni lin nomas. Mi sekvas lian kurson pri ‹Enkonduko en la strukturon de la bantuaj lingvoj›.“
„Kion vi pensas pri li?“
„Strangulo. Kontraŭ nia civilizo, kvankam li neniam vojaĝas al Afriko sen magnetofon’, fotoaparato, amaso da skribiloj kaj paperfolioj, plus kredito de la Scienca Esplora Fonduso. Li ŝajnas al mi kompetenta, sed kiu povus lin kontroli?“
„Ĉu ne la afrikaj studentoj?“
„Kiam afrikano fariĝas studento ĉi tie, li scias malpli pri la primitivaj triboj ol eŭropa etnografo. Sed efektive, lingve, Landarte estas neatakebla. Afrikanoj diris al mi, ke li tre bone parolas almenaŭ la ĉefajn bantuajn lingvojn. Pri la cetero, ili diras, ke li komprenas ĉion fuŝe, kiel ĉiuj blankuloj pri Afriko. Kiel povus esti alie? Ĉu vi imagus iun el Farobel prelegi korekte pri la sanktavala menso?“
„Ĉu vi opinias lin kapabla murdi iun?“
„Dadar’, murdi iun? Ne. Por murdi oni devas esti ĉu sangobola kaj mortigi la alian dum nesuperebla koler’, ĉu organizita, kaj malvarme plani sian krimon paŝon post paŝo. Dadar’ ne estas sufiĉe varmsanga por iam ajn koleri, kaj li estas tiel ĥaosa en siaj aranĝoj, ke li trafus sin antaŭ ol la viktimon.“
[5]
pavlova hundo: hundo de Pavlov. Pavlov estas la rusa fiziologiisto (1848–1936), kiu eltrovis la kondiĉitajn refleksojn, i.a. studante la salivajn reagojn de hundoj.