Выбрать главу

„Mi ne povas resti ĉi tie. Ju pli … ju pli … des pli mi sentas, ke mi ne elportos. Ĉu mi…“

„Via filino sendube povas vin akcepti siahejme, ĉu ne?“

„Kompreneble.“

„Do iru al ŝi. Policisto restos ĉi tie. Li klarigos al la du studentoj, kiam ili revenos. Venos aliaj oficistoj por la rutinaĵoj, kaj poste ni forportigos la korpon kaj sigelfermos la pordon de la ĉambro.“ (Ŝi ektremis, kiam li gestis tien.) „Ĉu helpos, se mi telefonos al via filino kaj vin kondukos en mia aŭto al ŝi?“

Ŝiaj okuloj plenis je danko, dum ŝi diris la nomon kaj telefonnumeron.

2

Leŭtenanto Remon rigardis atende-atente. Jano prenis el poŝo paperon kaj komencis:

„Mi ĵus ricevis la nekropsian raporton. Stranga afero. La stomako enhavas diversajn legomojn ne tre rekoneblajn, se escepti pecojn de paprikofrukto, kiu digestiĝas pli malrapide, kaj kaĉon ankoraŭ ne tute digestitan, eble el salikokoj, porka viando kaj rizo. ‹Doktoro tranĉisto› trovis spurojn de nekonata substanco, al kiu li emas alskribi la morton, sed li mem neniam renkontis ĝin antaŭe, malgraŭ sia longa sperto. Li konsultos ĉefurban toksologon. La stato de la korpo estas la sama, kiel ĉe … la ĝusta fakvorto estas ĉi-papere, se vi volas, ke mi serĉu … mi diru simple: korohalto, vi scias: kiam la koro malsanas, kaj oni tro streĉas la fortojn, kaj korbatado subite fiaskas mortige.“

„Kion pri lia koro? Ĉu vi havis tempon informiĝi?“

„Bona hazardo helpis. Mi trovis dokumentojn de la kontraŭmalsana asekuro, tie demandis. Nu, li antaŭ du semajnoj submetiĝis al perioda medicina kontrolo. Li estis perfekte sana. La asekurkompanio donis al mi la adreson de atleta klubo, kies ano li estas. Ili konfirmis: li gajnis plurfoje kurkonkursojn. Ankaŭ tie estas kuracista kontrolo. Neniu kardia malordo povus ekzisti.“

„Ni do atendu la toksologian raporton.“

„Jes, verŝajne kulpas tiu substanco.“

„Je kioma horo li mortis?“

„Provizore metite je noktomezo, kun unuhora erarmarĝeno ambaŭflanke.“

„Ĉu povas esti akcidento?“

„Estas tro frue por diri.“

„Sinmortigo?“

„Ne tre probable. Li elmetis neniun noton, kian lasas multaj sinmortigontoj. Aliflanke, ĉu persono, kiu intencas fini sian vivon, preparas por la morgaŭo delikatan manĝon kun viandopecoj lasataj dum horoj en iu spica-saŭca miksaĵo?“

Ŝvebis silento, densa per pripensado, tiel koncentrita, verdire, ke impresis, kvazaŭ eblus ĝin palpe percepti. Ĝin rompis Jano.

„Ĉu vi volas vidi la fotojn?“

Ekrigarde, la leŭtenanto mire-admire fajfetis.

„Bela peco!“ li komentis. „Ĉu amrilatoj?“

„Poŝtkarto ne lasas dubon pri tio. Ĝi estis sendita enkoverte kaj finiĝas per ‹Mi sopiras senti vian korpon ĉe l’ mia, karesi la vian ĝissate. Adore via, Lejla›.“

„Familia nomo? Adreso?“

„Ne. Sed ŝi facile troveblos pere de la aliaj konatoj, espereble.“

„Parencoj?“

„Ne, laŭ la loĝiga sinjorino. Gepatroj mortis, kaj ankaŭ la sola fratino. Laŭ ŝi, eĉ kuzon aŭ onklinon li ne havis.“

„Kion pri la aliaj konantoj?“

„Mi intencas viziti lian mastron, kaj la diversajn personojn listigitajn en lia adresaro. Ĉi-lasta estas enmetita en poŝa notlibro, kiun mi foliumis. Mi ne trovis en ĝi ion specialan, krom la fakto, ke regule troviĝas mencio de horo sekvata de triangulo. Tio povas esti banalaĵo, eble amrendevuo. Se jes, ĝi signifus almenaŭ du virinojn, ĉar unu el tiuj ‹horo-plus-trianguloj› aperas je la dato, kiam ‹Lejla› estis ducent kilometrojn for, elsendanta sian amon poŝtkarte.“

„Tion vi devas esplori. Lia beleco povas agi ĵaluzige. Kion alian?“

„La libroj. Plejparte maldekstra-revolucia literaturo. Tuta kolekto da ‹El Popola Ĉinio›, k.s.“

„Tion vi trovos ĉe multegaj junuloj niatempe!“

„Jes. Sed mi ne povas preterlasi tiun direkton. Ankaŭ ĉe tiaj grupoj povas naskiĝi terura ĵaluzo, politika, sed ne malpli danĝera…“

Elirinte, Jano Karal iris rekte al sia oficejo. Ĉio okazinta ĝis nun estis kvazaŭ antaŭparolo. Nun komenciĝos la vera laboro.

Preterpasante, li donis kelkajn instrukciojn al Izabela, la policeja sekretariino-referencistino, tre kompetenta virino, ĉiam kapabla diri, kiun personon kontakti por ricevi tiun aŭ alian informon, kaj trovi post nuraj minutoj la gazeton, en kiu pritraktiĝis iu esplorinda evento.

Metodema, Jano faris liston de la pridemandotoj. Li aliros ilin sinsekve.

3

S‑ino Valdunja lin akceptis tre afable. Verdire, polica detektivo Karal sentis sin favorata de la dioj ankaŭ rilate la regionon, kie li plenumis sian serĉistan funkcion. La sanktavala distrikto – laŭlonge de l’ rivero Tjazo, la ‹Sankta Valo de Tjazo› – estas fama pro sia milda vivo kaj la natura ĝentileco de sia loĝantaro. Eĉ en relative granda urbo kiel Valĉefa, kie disvolviĝas ĉi tiuj okazaĵoj, regas ĝenerala afableco. Kia kontrasto kun la zono ĉirkaŭ Farobel, kie li antaŭe deĵoris! La farobelanoj estas agresemaj harditoj kaj ilia parolmaniero staras ĉelime de vulgareco, kion Jano tre malŝatis. En Sanktavalo, kontraŭe, oni sentas sin kvazaŭ ĉe elito, tiel dignaj, bonedukitaj, dolĉavortaj aperas la loĝantoj. Des pli plaĉa tio estas, ĉar ili havas neniun senton de supereco, neniun malestimon al la alilokanoj. Ne. Ili dignas nature, kaj se ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, eĉ en la plej humila manlaboristo, tio entenas nenion afektan; aristokrata, ilia konduto restas spontana kaj simpla.

Tion Karal alte taksis. Li naskiĝis en la ĉefurbo, sed, eble pro sia kampara deveno, neniam kutimiĝis al la tiea snobeco. Spertinte la orgojlan ĉefurbon kaj la trivialon de Farobel, li trovis plaĉe valora la ekvilibron de l’ sanktavalanoj. Li ŝatis ĝin en Ĝoja, sia edzino; li ŝatis ĝin en Remon, la estro; kaj li tuj sentis, ke li ŝatos ĝin en la bonvenigema edzino de l’ mastro-farbisto.

Ne, la edzo ne estas hejme. Li ne finas la laboron fiksahore. Tute malgrandan entreprenon li havas. Entute estas nur du laboristoj, plus li. Unu el ili – eble malsana? – ne venis hodiaŭ. Espereble nenio serioza okazis, ĉar li ĉiam sciigas, se hazarde li ne povos veni labori, kion li ne faris ĉifoje. Ĉu eble ŝi povas helpi al la oficista moŝto?

Jano hezitis. Ĉu pli bone tuj diri aŭ ĉu lasi ŝin paroli? La unua ebleco estus pli honesta, kaj Karal ne ŝatis trompi konfideman personon. La dua enhavus ion perfidan, ĉar normale, en similaj cirkonstancoj, homo tuj anoncus la kaŭzon de sia vizito. Aliflanke, li estas policano, kaj utilaj informoj eble riceviĝos, se li prokrastos la eldiron. Li do elektis la duan eblecon.

„Ĉu vi bone konis Paŭlon Jorlin?“

„Ke mi bone konas, mi ne rajtus diri,“ ŝi respondis kun la plaĉa frazmuziko de la sanktavalanoj, „sed mi tamen relative ofte babilis kun li.“

„Tamen vi diras, ke vi ne konas lin.“

„Por koni homon, oni devas manĝi kun li kilogramon da salo. Paŭlo fojfoje manĝis ĉe ni, sed ne tiakvante! Des pli, ke ni ne multe salas.“ Ŝia rido sonis gaje. „Cetere, li stas sekretema. Li rajtas, ĉu ne? Se li ne volas konfidi, mi respektu lian deziron. Diru al mi! Ĉu vi scias ion prie?“

Janon, kiu pase notis la dialektan formon „sti“ anstataŭ „esti“, ĉiam amuzis la regiona vorto „prie“. Li ofte taŭzetis pri ĝi sian edzinon, certa pri ŝia indigna reago, t.e. rebato, ke ĝi estas tute regule formita kaj tre praktika vorteto, kiun ne uzi estas nur afekta ĉefurba snobaĵo.

„Mi tuj klarigos, sed bonvolu unue diri: kia homo li estas, krom sekretema?“

„Bela, sinjoro, bela! Fajne skulptita vizaĝo. Svelta, rapidmova korpo. Kelkfoje mi timas, ke mi tro ametas lin, kio ne decas al edzohava mi, ĉu?“

„Sed la karaktero?“ diris Jano, samtempe pensante, ke la lasta konfeso de s‑ino Valdunja ne faciligos lian taskon.

„Kiel diri? Retiriĝema, inklina silenti li estas. Kelkfoje tre gaja, kelkfoje, eble pli ofte, kvazaŭ perdita en malĝoja revo. Vi scias, okazis katastrofo en lia vivo. Li ne havas familion. Tio ne beligas la vivon. Por diri la veron, mi trovas lin iom mistera. Kiam li elmetas sian malĝojan rideton, onin trafas mikso de kompato kaj deziro koni, kaj samtempe oni sentas, ke neniam oni scios…“