Aŭskultante kun streĉita atento, Ĝoja mense notis, ke iu kliento de Marta Bolomaj konis Paŭlon Jorlin. Por la enketo gravus scii, kiu. Sed rekte demandi verŝajne vekus suspektojn, kiuj povus instigi al falsa diro aŭ eĉ al rifuzo paroli plu. Ŝi do decidis fari poste diskretan demandon.
La maljunulino eligis profundan ĝemspiron kaj daŭrigis:
„La beleco de l’ diablo. Estis tute prave. Li logis min per io anĝela survizaĝe. Ho, kiom li logis min! Sed lia parolo stis infera. Detrui, detrui, detrui. Fajro, fajro, fajro. Kaj malamo. Nur tiavorte li parolis. Kaj mi sentis, ke mia koro tremas, ke mi … ke mi volus protekti lin, kiel ŝafidon oni emas defendi. Jes, mia koro tremis. Mi sciis, ke li komplotas. Mi aŭdis, ke li planas revolucion. Mi aŭdis per propra orelo. Kaj li igis min senti amon, teneron, kompaton al li. Diabla beleco. La diablo stis anĝelo, ĉu vi scias? Anĝelo, kiu rifuzis Dion. Tiu knabo stis nehoma. Anĝelo, kiu kraĉis al Di’. Ĉu tion vi elportus? Kiu sankora tion elportus? Tial mi likvidis lin. Laŭ lia principo: likvidi la aliulon, antaŭ ol tro malfruas. Stis facile interŝanĝi la skatolojn…“
Ŝi haltis, ĉiam plu reve rigardante la pejzaĝon. Kaj subite ŝia esprimo ŝanĝiĝis kaj ŝi turnis al Ĝoja samtempe serenan kaj humuran vizaĝon.
„La polico ĉion scias. Sed kiam ili demandas min, mi neas“, ŝi eligis etan ridon, kvazaŭ la ideo ŝin amuzus. „Mi neas, estas ludo. Mi scias, ke ili scias. Sed ili ne scias, ke mi scias, ke ili scias prave. Ili dubas. Tio stas mia forto, mia supereco: ili dubas, kaj mi havas certecon. Sed sufiĉe pri tio. Mi konfidis al vi, ĉar vi memorigas min pri Hektór Farnadzo. Farnadzo el Altafago ne povus sti komplotanto, ĉu?“
„Kiel oni povus deziri al vi malbonon?“ Ĝoja diris kun aŭdebla sincereco.
„Tion vi ne povas imagi, ĉar via koro estas pura. Sed ve! Se vi nur scius…“
Ŝvebis momento dense silenta.
„Ĉu multaj personoj vin konsultas?“ Ĝoja demandis, taksante favora la momenton.
„Ho jes“, Marta respondis, kun videbla fiero. „Ili ĉiam miras pri mia kapablo tiom scii el la kartoj.“
„Kiaspecaj homoj?“ diris Ĝoja, esperante, ke per tiuj du vortoj ŝi sukcesos ricevi kelkajn utilajn informojn.
„Ĉiaspecaj“, klarigis la alia. „Riĉaj kaj malriĉaj, inteligentaj kaj stultaj, multaj, pri kiuj vi neniam aŭdos, kaj kelkaj bone konataj en la urbo. Ĉu vi aŭdis pri prof. Birnbaŭm? Li min regule konsultas. Amuze, alia ulo, kiu min ankaŭ konsultadis, kvankam tute ne parenca al li, havas vere similan aspekton. Sen miaj okulvitroj mi ilin konfuzus! Fervojisto li estas, laŭnome Kiŝ. Li venigis al mi multajn klientojn: vitriston Rubor, butikistinon Petretan, kaj bravan dikan Karmonen, ankaŭ fervojiston. Iu f‑ino Hari, sekretariino, parolis pri mi al sia mastro, riĉulo Agarjan, kaj ankaŭ tiu nun min vizitas regule. Vi konas la nomon, ĉu ne? Li estas bone konata, kiel aliaj el miaj konsultantoj: firmaestro Ervin, eksdeputito Durivér, aktoro O-…“
Dum Marta Bolomaj, kun la videbla ĝuo de iu sin gratulanta pri la propra sukceso, elbobenis liston ŝajne kompletan (eble eĉ pli riĉan, ol vero postulus!), okazis al Ĝoja unu el tiuj travivaĵoj, kiujn teoriaj mensoj povus trovi eviteblaj, sed je kiuj fakte abundas la vivo reala: dum momento ŝia animo estis skuata de sovaĝa ŝtormo, en kiu fiero, memoroj, ĝojo, timo, pensoj, deziro kaj panika sento interkoliziis en vasta karambolado. Ĉio ĉi komenciĝis per la plaĉa konscio, ke la maljunulino efektive citis nomojn. Sed baldaŭ enŝteliĝis pensoj fiera: ‹estas grave por la enketo› kaj bedaŭra: ‹domaĝe, ke mi ne povas noti›. Ĉi-lasta naskis timon: ‹se mi ne sukcesos ĉion memori, kion diros Jano?›, sekvatan de pli kaj pli streĉa traserĉo de la iamaj psikologiaj studoj: ‹Kiam mi studis memoron, ni faris eksperimentojn pri la mensa konservo de listoj de sensencaj silaboj. Konkludo estis, ke el tia listo oni memoras plej bone la unuajn kaj la lastajn erojn. Mi do koncentru mian atenton sur la mezajn …›. Tiam venis paniko: ‹Ej! Anstataŭ aŭskulti ŝin, mi pensas pri teoriaĵoj! Kion ŝi estis diranta?›
Efektive, dum la ĉi-supraj sentoj kaj pensoj ŝtormis perturbe, la ekskudristino disvolvis plu la nomaron, kiun Ĝoja perceptis kvazaŭ malproksiman, periferian zumadon, el kiu reeĥis malesperige en la menso nur areto da sensencaj silaboj.
‹Stulta mi estas,› Ĝoja koleris kontraŭ si, ‹mi perdis unikan okazon.› Sed, kun la filozofeco de homo, kiu konas la propran malforton, kaj el ĝi dramon ne faras, ŝi tuj retrovis sian ekvilibron. ‹Ba! Pli poste venos alia okazo …› ŝi pensis trankviliĝe.
Marta Bolomaj dume parolis plu:
„Mi trovas vin plej aminda, mia kara,“ ŝi diris, „sed tamen al mi estus neeble. Mi sentas, ke mi ne povas nun kartodiveni. Tro da emocioj mi havis lastatempe. Eble alian fojon?“
Sed alia fojo ne estis. Veterŝanĝo alportis subitan malvarmon. F‑inon Bolomaj kaptis pneŭmonio. Ŝia maljuna korpo ne vivis „trae“, kiel ŝi estus dirinta. Laŭ la opinio de la flegistinoj, ŝi ne vere deziris vivi plu. Ŝi forpasis serena.
24
„Venontfoje, uzu magnetofonon“, Jano diris incitete.
„Ne, ne, ne kaj ne! Tio por mi estus krimo“, Ĝoja indignis. „Sanktavalo eble estas la sola region’ en la mondo, kie oni respektas la Homan Personon“ – la grandliteroj percepteblis en ŝia tono – „kaj tia ĝi devas resti. Surbendigi la parolojn de iu, kiu ne suspektas vian faron, estas … estas…“ ŝi ne trovis la vorton, „nu, mi kontraŭas plej firme. Estas hontinda trompo.“
„Sed vi diris, ke vi edziniĝis al kuzo. Ĉu tio ne estis trompo?“
„Grrr!“ ŝi respondis kolere.
Li amis ŝin kolera
„Ne estas same“, ŝi provis sin defendi. „Mi diris, ke mi radikas en Altafago, kaj tio estas ver’. Mi diris, ke mi estas nepino de Hektór Farnadzo, kaj tio estas ver’. Mi diris: ‹kiu povus deziri ion malbonan al vi?›, kaj tio estis vere miaj penso kaj sento, ĉar mi trovis ŝin tre kara. Mi devis iom ruzi, efektive, kaj preferus ne, ĉar mi abomenas trompon. Sed inter tia eta-eta mensogeto kaj la spiona uzo de magnetofon’ estas sojlo ne surpasenda. Se oni komencos tiel surbendigi senaverte, post kelka tempo oni aŭskultos privatajn konversaciojn ĉe telefono, aŭ malfermos leterojn en polica oficej’. Tiel naskiĝas policaj ŝtatoj diktatoraj.“
„Ne koleru, kara, ĉu vi ne vidis, ke mi incitas vin pro la plezuro rigardi la fajron de via animo?“
„Stultulo!“ ŝi respondis, duonkolere-duonindulge.
„Vi radias kosman belecon, dum vi koleras, kaj mi amegas vin tiam; sed se daŭras tro longe, mi ne ŝatas.“
„Ĉu vi ne povus amegi min, eĉ kiam mi estas trankvila?“
„Jes, certe, sed, vi scias, iom da vario, tio spicas.“
„Nun, pro via incita ludo, mia pensoĉen’ estas des pli definitive rompita.“
„Nu, estus nehome postuli, ke vi memoru tian liston da nomoj. Ni eĉ ne scias, ĉu ŝi ne fanfaronis. Vi menciis Birnbaŭm, Kiŝ, Rubor, Durivér. Se aliaj revenos al via konscio, notu ilin. Se ne … Nu, nu … Mi provos ne bedaŭri la mankon de sonbendo.“
Jano malbone dormis. La sonĝo efikis turmente. Li sentis ion, serĉis, palpis, ne trovis. Voĉo virina ridaĉis ripetante: „Ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas … ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas … ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas … hahahahaha!“ Kaj li sentis sin bubeto mokata de rondo el knabinoj. Poste la knabinoj venis al li kun pleto, sur kiu prezentiĝis abundaj beraroj. „Vinberoj, vinbero, vinber’…“ ili diris, kun la sama moka rido. Sed kiam li volis kapti la fruktojn, la knabinoj fuĝis for, dum reeĥis longe en li, kvazaŭ mistika melopeo, la konstante ripetata trivorto: „vinberoj-vinbero-vinber’, vinberoj-vinbero-vinber’…“