En preskaŭ ĉiu enketo de Jano Karal, okazis nokto, kiam li faris speciale vivajn sonĝojn, ĉirkaŭatajn de neordinara etoso, kun impreso, ke gravas memori kiel eble plej multe da detaloj.
Kutimo establiĝis ĉe la geedzoj tiurilate: tuj kiam estis oportune, Jano rakontis sian sonĝon, kaj Ĝoja lin helpis pritrakti ĝin. Tiun pritrakton ili nomis ‹akuŝado›, kaj ĝi efektive ĝenerale kondukis al interesaj ideoj.
Laŭ Ĝoja, sonĝo havas plurajn signifo-nivelojn. Ekzemple en la ĵus farita de Jano, ŝi rekonus, kiel unuan nivelon, memorojn el infanaĝo: sentojn de eta bubo malsupera al pligranduloj aŭ malkontenton de knabo, kiu ne povas ĝui tuj, kion li deziras. Oni ankaŭ povus vidi, kiel alian nivelon, la malagrablan senton de l’ plenkreska detektivo provanta sensukcese solvi misteran problemon. Sed – kaj pro tio Ĝoja volonte rolis kiel akuŝistino – oni ankaŭ povas distingi nivelon de problem-ellaboro.
„Ŝajnas, ke vi ne sufiĉe atentis la profitanton, en tiu ĉi enketo“, ŝi afable diris. „Via dorma konscienco tion riproĉas al via taga rolul’.“
„Efektive, nun, kiam vi diras tion, mi ekkonscias, ke en mia pensa serĉado pri l’ krimulo, mi zorgis praktike nur pri personoj ne kun materia, sed kun senta motivo: amo, ĵaluzo, samseksemo, aŭ kun politika. Tiaj motivoj ofte agas reale. Ĉi-kaze, Marta Bolomaj mem konfesis al vi, ke ŝi mortigis Paŭlon pro duobla timo: timo al li pro komplotado, timo al la propraj sentoj, al la fakto senti sin logata al neakceptebla junulo. Sed mi efektive ne pensis, ke iu povus ricevi pure materian gajnon el la morto de Jorli. Unuavide, tio ŝajnas neebla. Sed povas esti, ke mi ne sufiĉe konsideris tiun eblon.“
„Alia eblo, kiun vi ĉifoje tute ne konsideris, estas ĉantaĝo. Ĉu ne povus esti, ke Paŭlo Jorli ĉantaĝis iun, pri kiu li sciis ion kulpigan, kaj tiu decidis ĉesigi lian vivon?“
„Tion mi pripensis, sed mi forĵetis la ideon: se Paŭlo ĉantaĝus, li ricevus monon, kaj tiu mono estus ie. Materie li ne estis tre sukcesa homo.“
„Ĉu li ne donus la monon al sia revolucia grupo?“
„Eble, jes. Ni eksciis, ke tiu aŭ alia agado, verŝajne farita de lia grupo, postulis pli da mono ol ĝi normale havus. Ĉu vi pravus, finfine?“
„Kaj kion signifas por vi ‹vinberoj›? Estas ja vinberoj, kiujn vi provas kapti sensukcese en la sonĝo.“
„Vinberoj? Mi havas neniun ideon. Vinbero estas bero por vino. Sed tio elvokas nenion, kvankam … Ideo trafulmis tra mia cerbo, sed mi tuj perdis ĝin. Incita afero. Nu, mi esperas, ke mi retrafos ĝin pli poste. Ĝi ŝajnis valora.“
25
„Leŭtenanto Remon petas vin iri tuj al lia oficejo“, Izabela diris, tuj kiam Karal revenis en la ĉefpolicejon.
Remon estis, kiel kutime, plej afabla.
„Mi ĝojas, ke vi jam revenis. Mi timis, ke mi devos sendi iun alian, kio ne tre taŭgus, ĉar vi ja okupiĝas pri ĉi tiu enketo.“
„Sendi kien?“
„Al interesa tasko. Ĉu via privata aŭto estas en la korto?“
„Jes.“
„Bone, vi uzos ĝin. Sur la voj’ al Kastelnova, post la fervoja ponto, troviĝas granda benzinejo. Estas sur la dekstra flanko, kiam oni eliras el Valĉefa. Ĉu vi konas?“
„Jes.“
„Laŭlonge de la vojo post la benzinej’ staras vico da platanoj. Je la 10.30 ĉe la tria platano, vi vidos junulon altan 172 centimetrojn, kun nigraj buklaj haroj. Li havos brunan pseŭdo-svedledan jakon, brunan pantalonon, nigrajn ŝuojn. El la jakpoŝo eliĝos ekzemplero de Tribún. Li havos nigran dikan ledan sakon kaj gitaron, tenos mane kartonon, sur kiu grandlitere skribiĝis VALĈEFA kaj dikfingre veturpetos. Vi ne povas mistrafi lin, ĉar la indiko ‹Valĉefa› estas absurda por iu, kiu forlasas la urbon. Li konas la priskribon kaj platonumeron de via aŭto, kaj de tiu de Izidoro, sed mi diris, ke plej probable venos vi, ne la kolego. Kiam li vidos vin proksimiĝi, li elmetos la kartonon. Vi haltigos la veturilon. Li venos al vi kaj diros: ‹Ĉu vi povas konduki min al Valĉefa?› Vi respondos: ‹Al Valĉefa, sendube, ĉu tra Kastelnova aŭ tra Mirjago?› Li respondos: ‹Stulta mi estas, ne al Valĉefa mi iras, sed al Kastelnova.›“
„Kun tia precizo, ne estas risko trafi iun malĝustan.“
„Efektive. Tion petis li. Li tre timas fuŝon.“
„Bone. Fuŝo ne okazos. Kiu li estas?“
„Trovaĵo de Izabela. Vi petis ŝin trovi manieron ekscii pri la ekstremdekstra grupo, kontraŭ kiu Jorli fojfoje agis. Ne estis facile. Sed vi konas Izabelan. Ŝi konas ĉiun kaj ĉion ĉi-urbe. Se ŝi ne konas rekte, ŝi konas iun, kiu konas iun, kiu konas iun. Aŭ ŝi scias, kie oni trovos informon pri loko, kie oni trovos informon pri … ktp. Tiu junulo estas membro de la komitato de Ordo kaj Disciplín.“
Telefono sonis. Antaŭ ol ĝin preni, Remon rapide vortis:
„Mi ne havas tempon diri pli. Iru. Li klarigos mem.“
La vojo al Kastelnova, la fervoja ponto, la benzinejo, la tria platano: jen li estas. „Ĉu vi povas konduki min…?“ Ĉio okazis laŭplane.
Kiam la junulo sidis en la aŭto apud Karal, ĉi-lasta demandis:
„Kien ni iru?“
„Egale“, diris bela basa voĉo. „Nur gravis, ke neniu sciu, ke okazas kontakto inter mi kaj la polico, kaj ke neniu aŭdu nin.“
„Bone, ni iru direkte al Kastelnova. Mi aŭskultas vin.“
„Ne estos longe. Ĉu vi scias, kiu kaj kio mi estas?“
„La ĉefo ne havis tempon klarigi.“
„Jen. Kiam fondiĝis la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín, la ĉi-tiea judaro ektimis. La memoro pri Hitler kaj liaj similuloj ankoraŭ tro freŝas. Juda organizo do decidis loki iun kiel eble plej alte en la hierarkion de la movado, por informi pri ĉia eventuala plano kontraŭjuda.“
„Ĉu Ordo kaj Disciplín estas kontraŭjuda?“
„Fakte ne. Almenaŭ ĝis nun. Mi dubas, ke ĝi iĝos tia. Tiu faŝismo similas la nazian nur parte. Sed estas nature sin gardi kontraŭ tia evoluo, ĉiam ebla.“
„Kaj vi…“
„Mi estas la judo, kiun oni sukcesis sekrete elektigi al la komitato. Malagrabla pozicio, kredu min. Mi estas spiono, kun ĉiuj danĝeroj ligitaj al tiu rolo.“
„Jes, mi komprenas. Ĉu vi scias ion pri Jorli?“
„Nia movado ne prenis lin serioze, ĝis la tago, kiam evidentiĝis, ke lia revolucia grupo havas monon, kiun ĝi kapablas uzi kontraŭ ni. Ordo kaj Disciplín estas bone organizita, kun mensostrukturoj indaj je polica ŝtato. Ĝi decidis enketi pri tio. Mi resumos al vi la malkovrojn: 1) La grupo de Jorli estas ligita al internacia organizo de samaj grupetoj; 2) ĝi ricevis monon de tiu organizo; 3) ili funkcias laŭ la sistemo: nur unu persono rilatas kun aliaj ĉeloj, time, ke la sekretoj diskoniĝos; 4) Jorli estis la peranto kun la organizaĵo; 5) li regule renkontis viron, kiu transdonis al li monon, kaj verŝajne instrukciojn.
„Mi donos tuj al vi fotokopion: folion kun listo, bedaŭrinde nekompleta, de tiuj renkontoj, kaj foton de la koncerna viro kun Jorli; ilin sukcesis foti unu el niaj enketantoj.“
„Diable! Vi estas pli bone organizitaj ol la polico!“
„Estas ekzakte tio, kion diras niaj membroj. Ili rigardas la policon aro da ripozemuloj, kaj decidis trejni sin por la tago, kiam sukcesos la maldekstremuloj kaj demokratia polico disrompiĝos. Eble la polico devus pli okupi sin pri tia grupo, kia Ordo kaj Disciplín.“
„Ne ekzistas politika polico ĉe ni, kaj ni jam havas sufiĉe por fari sen tio. Sed la polica ludo de viaj kamaradoj tre utilas ĉi-kaze. Kvankam la ideo, ke nin helpas faŝista bando al mi ne plaĉas.“
„Ne faŝista bando vin helpas, sed kontraŭfaŝista judo, kiu spionas ĉe ĝi. Sen mi, vi scius nenion. Ĉar ili transdonus nenian informon al la polico, kredu min.“