„Kiel ili eksciis pri tio, ke la grupo de Jorli estas ligita al pli vasta organizo?“
„Per la fanfaronado de kelkaj anoj de la ‹revolucia grupo›. Ili supozis, pro diversaj faktoj, ke la grupo disponas pli da mono ol tiuj junuloj povus kotizi, kaj iĝis verŝajne, ke Jorli estas la haviganto. La knaboj, kiuj ŝatas ludi detektivojn, decidis sekvi lin ĉien. Ili asertas, ke ili propraokule vidis la fotitan longharulon transdoni monbiletojn al Jorli.“
„Interesege. Kie ili renkontiĝis?“
„Diversloke. Lokolisto estas sur tiu ĉi folio.“
„Jorli do aperis por via movado kiel danĝera. Ĉu eblus, ke Ordo kaj Disciplín kaŭzis lian morton?“
„Absolute ne. Tion mi scius. Mi sidas en la komitato.“
„Sed aparta membro, proprainiciate?“
„Ne. Disciplin’ en tiu movado estas ne nur vorto, sed realaĵo. Mi ne ŝatas tiun movadon, sed mi povas garantii, ke neniu membro de ĝi iam ajn murdis.“
„Ĉu viaj enketantoj eksciis ion pri la longharulo, kun kiu Jorli rendevuis?“
„Ne, ili ne sukcesis. Li estas nekredeble lerta por forvojigi sekvanton. Nur spurante Jorlin ili vidis lin kelkfoje.“
Karal lasis la junulon en Kastelnova, ĉar tiu preferis reveni trajne ol riski esti vidata, dum li eliras el la aŭto. La detektivo tre ĝojis. Tiuj informoj malfermis al li novajn perspektivojn.
Reveninte oficejen, li longe kontemplis la foton. Kvankam ĝi ne estis bona, ĉar farita de tro malproksime, Jorli tuj rekoneblis. Apud li staris viro eble kvardekjara, kun longaj haroj falantaj ĝisŝultre. La trajtoj ne estis facile distingeblaj. ‹Espereble›, pensis Jano, ‹la polica fotisto sukcesos fari el tio uzeblan portreton. Tiam ni dissendos ĝin al ĉiuj policejoj kaj ni iam kaptos la ulon, kaj per li multon pli scios.›
Komisiinte la polican fotiston fari sian plejon, Karal ekstudis la liston de la renkontoj inter Paŭlo kaj la viro longhara. Li komparis ĝin kun la notlibro trovita ĉe Jorli: je ĉiu rendevua dato, la libreto enhavis la horon plus triangulon, pri kiu la detektivo miris komence de sia enketo.
Bedaŭrinde, la lokoj menciitaj sur la listo estis ĉiam tre izolitaj. Estos malfacile trovi vidintojn, kiuj povos doni indikaĵojn taŭgajn por identigi la serĉaton. Oni devos ree fidi al rutino: pacienca serĉado fare de tuta taĉmento da policanoj. Ĝenerale procedo finfine efika, sed longa, longa, longa…
26
Longa ĝi ne estis, fakte.
Kiel ofte okazas ĉe vere harmoniaj paroj, la mensoj edza kaj edzina trafis sammomente la saman ideon. Tio okazis, dum la detektivo reveturis hejmen. Ĉe-sojle, lin akceptis Ĝoja kun rimarkinde brila rigardo.
„Jano! Imagu! Mi ekkomprenis, kial mi tiom perturbiĝis, aŭskultante Martan Bolomaj…!“
„Ĝoja! ‹Vinberoj-vinbero-vinber’…›! Mi opinias, ke mi fine sukcesis kompreni!“
Ŝi rakontis al li, kaj ankaŭ li al ŝi klarigis. Longe ili pridiskutis la aferon tiuvespere, en la plaĉe varma etoso, kiun kuna pensado kreas, feliĉige.
La sekvantan matenon, Jano frue alvenis en la ĉefpolicejon. Izabela sekvis post kelkaj minutoj, jarcente longegaj por la detektivo, kiu malfacile povus, sen ŝi, trovi la foton, kiun li bezonis…
Ŝi rapide trovis ĝin. Karal ĝin komparis kun tiu farita de la amatora detektivo ekstremdekstra. Ĉu estis li, ĉu iu alia? Estis malfacile juĝi, ĉar al la amatora foto precizeco mankis. Tamen…
Li petis la opinion de la polica fotisto. Ĉi tiu konfirmis:
„Oni ne povas esti certa … Tamen, se ne estas la sama persono, ili multe similas unu la alian. Kompreneble, la longaj haroj estas nur peruko; se mi kaŝas ilin, rigardu! Ĉu ne estas la sama viro?“
„Probable jes. Eble de la perukvendistoj kaj haristoj ni ricevos certecon.“
Leŭtenanto Remon, aŭdinte Karal raporti pri sia nuna suspekto, decidis organizi multvojan kontrolon.
„Estas relative kviete ĉi tie en la nuna tempo“, li diris. „Pli bone laborigi multajn super tiu kontrolado kaj rapide fini ĉi tiun aferon, ol lasi la tutan laboron al vi. Des pli, ke, se li fuĝus eksterlanden … Ni ne perdu tempon.“
Li do dividis inter la membroj de la sekcio la diversajn taskojn: viziti la haristojn-perukistojn kaj en Valĉefa kaj en la ĉefurbo; studi la financan aspekton; esplori la pasintan historion de l’ suspektato; ekscii pri lia maniero akiri ĥalkomfalinon; pliprofundiĝi en liaj rilatoj kun Marta Bolomaj, ktp.
Estis grandioza diskomisiado. Oni pridemandis najbarojn, servistojn, dungitojn, amikojn, perukistojn. Oni traserĉis – laŭ juĝista ordono – la bankajn kontojn. Oni informiĝis ĉe vojaĝagentejoj kaj aviadkompanioj. Oni konsultis ĉe la armeo la koncernan dosieron. Oni foliumis gazetojn serĉe al konfirmo pri tiu aŭ alia punkto.
Finfine, oni arestis lin. Sed li indigne deklaris.
„Mi faris nenion neleĝan. Mi tuj konfidos la aferon al mia advokato, kaj tiu submetos al tribunalo mian plendon pri neleĝa aresto kun grava misfamigo.“
Kun supereca mieno li sekvis la policistojn.
27
„Klarigu do detale, sinjoroj“, la altoficisto el la prokurorejo petis kun afabla rideto. Leŭtenanto Remon gestis al Karaclass="underline"
„Vi enketis kaj trovis. Estas via rolo raporti.“
Karal tusetis, prepare al longa raportado. Kvankam ĉio klaris liamense, li ne sciis, kiel komenci.
„Jure, povas esti tikla problemo“, li fine diris. „Sed ĝi ne koncernas min. Ĉiujn dirotajn faktojn ni povas pruvi, sed kiel niaj leĝoj pritraktas tian kazon, pri tio mi tute ne kleras. Jen kiel ni rekunmetis la tutan aferon.
„Eble la plej gravan eraron kulpis la armeo, kiam ĝi decidis specialigi junan brilan oficiron pri psikologia milito. Ĉi-lasta fako estis vera modo tiutempe. Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ gravas nun. Estu kiel ajn, li multe legis kaj studis tiutempe pri la maniero influi la homojn, aŭ ekspluati iliajn latentaĵojn. Ni cetere trovis sur liaj librobretoj tutan kolekton da verkoj pri tiu temo.
„Laŭ mia…“ (Jano Karal sin interrompis sekundeton. Li unue intencis diri ‹edzino›, sed iĝis necerta, ĉu la prokurorejo aprobos ŝian enmiksiĝon) „…opinio, li tiel lernis, ke se oni volas bone farigi taskon, plej grave estas ĝin konfidi al persono kun taŭga psika motivo por ĝin plenumi. Ke, se la psika profunda motivo estas sufiĉe forta, eĉ ne necesas peti la personon, sed ke eblas lin iom post iom gvidi al la deziro de la celata ago kaj al ties plenumo, tion bone komprenis la iama fakulo pri psikologia milito.
„La Gigant-magazeno estas, kiel vi scias, la plej malnova ĉiovendejo de Valĉefa. Petro Ervin, post la morto de la familianoj, retroviĝis sola posedanto de tiu grandega magazeno, kies direktoro li ankaŭ fariĝis. Inteligenta, sed diletanta, kaj kun multaj deziroj, kiujn li ne sciis superi, li malbone mastrumis sian posedaĵon. Li ne distingis sian privatan monon de la kaso magazena, kaj kiam li bezonis ion, li simple ĉerpis el ĝi, tiagrade ke, iom post iom, bankroto proksimiĝis neeviteble. Bone konata en Valĉefa, preskaŭ elektita urbestro, li estis unu el tiuj ambiciaj personoj, kiuj ne tolerus malbonan famon. Kiam evidentiĝis, ke lia konto pli ol malplenas, kaj li ne povas repagi impresajn ŝuldojn, li sentis panikon.
„Por elturni sin el ĝi, li repensis al sia militpsikologia trejno kaj al la posta homstudado, en kiun li siatempe profundiĝis. Kaj psikologie kaj ekonomike, lia kalkulo montriĝis ĝusta. Ekonomike, li notis, ke Gigánt des pli malprosperas, ju pli progresas la vendoj ĉe la sola vere konkura firmao: Alta Turo, pli nova magazeno, kiu, per modernaj metodoj, inteligenta prezpolitiko kaj direktado dinamika, laŭgrade logis al si klientaron antaŭe fidelan al la malnova valĉefa domo. Tiam li pensis: ‹en la nuna situacio ĉi-urbe, se Alta Turo forbrulus, dum du-tri monatoj, eble pli, – antaŭ ol ĝia direkcio povos restarigi la vendadon sur la antaŭa nivelo – ĝia klientaro por multaj aĉetoj sin turnos al Gigánt, kaj tio sufiĉos por replenigi nian kason›.