Выбрать главу

„Ĉu vi konas liajn amikojn?“

„Tute ne. Mi foje vidis lin hazarde sur la ponto de Pontostrato, tenanta knabinon ĉebrake, sed li neniam parolus pri tiaj intimaĵoj kun mi. Sed kial vi faras al mi tiom da demandoj? Kio okazis? Ĉu li faris ion malbonan?“

Jano petis pardonon, ke li ne tuj diris, kaj nun rakontis kelkavorte pri la morto. S‑ino Valdunja iĝis tute pala. Videble ŝi ne atendis similan novaĵon.

Precize je tiu momento la pordo malfermiĝis. Eniris laborvestita kvindekjarulo, kiu ekhaltis vidante fremdulon, sed tuj prezentis la manon kun afabla rideto, dum la okuloj rigardis demande la detektivon. Nur poste li rimarkis la ŝokitan vizaĝon de sia edzino. Liaj brovoj kuntiriĝis.

„Kio …?“

„Timoté! Paŭlo…“

„Io okazis al Paŭlo“, li prononcis malrapide, duon-demande, duon-aserte.

„Jes, sinjoro,“ Jano diris per voĉo mallaŭta, „kaj mi ŝatus pridemandi vin, ĉar…“

„Akcidento?“ la murŝmiristo interrompis.

„La afero ne estas klara, s‑ro Valdunja. Tial, se vi bonvolos doni al mi kelkajn precizigojn…“

La mastro sin turnis al la edzino.

„Lasu nin“, li diris, kaj ŝi pantoflis kuirejen.

Jano klarigis, ke li apartenas al la polico, kaj ripetinte la okazaĵon, demandis:

„Ĉu Paŭlo Jorli venis labori hieraŭ?“

„Jes, tute normale. Ni finis laboron je la kvara, kaj mi diris, ke li povas reiri hejmen.“

„Kia li estis?“

„Kiel kutime. Li neniam kantas ŝmirante muron, kaj li ne kantis ĉifoje. Li ne estas tre komunikiĝema, sed ne malpli hieraŭ ol iam ajn.“

„Ĉu la alia laboristo estis kun vi?“

„Ne, li faras laboron aliloke.“

„Vi do rimarkis nenion specialan, ĉu?“

„Nenion.“

„Kia homo estas Paŭlo Jorli?“

„Bona laboristo, kvankam li ne faras ion pli ol li strikte devas. Sed kion li faras, li faras bone. Mi supozas, ke kun tia vizaĝo, li havas ĉiujn knabinojn, kiujn li volas. Tamen prie mi scias nenion, nur supozo mia. Mi persone trovas lin tro belkapa por impresi vire, sed se kredi la kinon, tiaj uloj allogas.“

„Kion politike?“

„Kiel scii, kun tiuj knaboj? Ilia buŝo flamas pri revolucí,“ respondis la mastro, kun la tipa sanktavala kutimo elizii de tempo al tempo substantivon, „sed koncerne posedadon ili estas pli burĝaj ol maljunaj laboristoj. Ili ne suferis, kion suferis ni, jen ilia manko. Por ili, politika ago stas maniero montri sin, konvinki sin pri sia heroeco, kaj ne kio ĝi estas ĉe ni: malfacila rimedo igi la mondon pli justa…“

Jano mense notis la pronomon „ili“: la diroj de mastro Valdunja verŝajne pli esprimas ideojn pri la junularo ĝenerale ol la veran eston de Paŭlo. Li revenigis al la temo sian kunparolanton:

„Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin mem?“

„Ej, mi ne konis lian koron. Tamen mi dubas. Li tro ŝatis manĝi. Homo, kiu ŝatas bongustaĵojn, eĉ se lipe revolucia, ne inklinas ĉesigi sian vivon, ĉu? Jen mia opinio. Sed kial vi parolis pri akcidento? Ĉu li falis, aŭ io simila?“

„Mi ne rajtas diri ĉi-stadie de enketo. Vi scios pli poste. Ĉu lia koro estis sana?“

„La koro? Ne. Li foje aludis, ke lia koro misfunkcias. Mi vidis lin gluti kuracilon kun sia manĝo. Mi scivolis, sed demandis nenion, ĉar li ne volonte parolis pri si.“

„Ĉu vi konas lian kuraciston?“

„Ne. Sed la asekurkompanio verŝajne…“

Jano pensis, ke gravos certiĝi ĉi-rilate. Ĉu la raportoj pri la „perfekta sano“ preterlasis ion?

La konversacio ne liveris pliajn interesaĵojn, kaj la detektivo adiaŭis siajn afablajn gastigantojn, kontenta konstati, ke la bildo pri Paŭlo Jorli nun iĝas pli preciza. Al la skemo de korpo iom post iom aldoniĝis trajtaro psika, kaj la personeco, kvankam nur elemente konata, pli klare konturiĝis.

La suno kaŝis sin malantaŭ okcidenta monteto. Reaŭtante hejmen, Jano retrovis plezure la mil detalojn, kiuj prikantis printempon. Nun, kiam la labortago finiĝis, li tute flanklasis la pensojn pri la juna forpasinto. Li laŭiris la riveron, sorĉata de la belo de l’ pontoj kaj de la akvaflua muaro. Li pensis, ke Ĝoja lin atendas, kaj dum li mense konsideris sian agrablan sorton, ombro da kulpeco lin trafis: ĉu vere decas al homo tiel kaj tiom feliĉi?

4

De la trotuaro Jano rimarkis, ke la apoteko estas senhoma. Li eniris. La porda sonorileto venigis grandan sveltan blondulinon, kun lipoj tro ruĝaj por plaĉi al Karal, kiu ĉe virino ne ŝatis maldiskretan artefaritecon.

„Mi volus paroli kun f‑ino Karina Frisk.“

Sinjaŭlino Frisk“, ŝi respondis. „Estas mi.“

‹Ano de la Virinliberiga Movado›, pensis Jano, kiu persone tute aprobis la uzon de unusola dirmaniero por „f‑ino“ kaj „s‑ino“, sed kiu trovis ridinda la formon sinjaŭlino: kial ne simple uzi ĉiam sinjorino, kiel oni faras pri sinjoro sen distingi la edzojn disde la fraŭloj?

Li malfermis sian paperujon kaj montris la polican pruvilon murmurante:

„Polico.“

Ŝi atendis, ke li daŭrigu. Ĉu la defia esprimo estis reala, aŭ nur subjektive fantaziata de Jano?

„Ŝajnas, ke vi konis iun Paŭlon Jorlin.“

„Ha, lin? Efektive.“ Naza muskoleto leviĝis malestime, kvazaŭ la nura ideo odoraĉus. Ŝi videble intencis daŭrigi, sed tuj sin regis, singarde.

„Kiam vi vidis lin lastfoje?“ la detektivo demandis.

„Mi ne scias. Antaŭ tri, kvar monatoj. Kial vi volas scii? Ĉu li faris ion fuŝan? Malaperis?“

„Mi diros al vi poste. Kial vi pensas, ke li eble faris ion fuŝan kaj malaperis?“

„Se ne, la polico ne interesiĝus pri li, ĉu? Krome, tia ulo kapablas fari ion ajn. Se vi diros al mi, ke li prirabis bankon, mi ne miros. Sed konkretajn detalojn pri lia vivo mi ne povus doni. Li nun estas tute ekster mia sfero.“

„Antaŭe li do estis en ĝi! Kiarole?“

„Li estis en ĝi, kaj tion vi scias; alie vi ne demandus min. Mi konatiĝis kun li pere de politika grupo, kiun mi ekkonis kiel studentino, kaj kies ĉefo li poste fariĝis. Ni amikiĝis. Li estis sprita. Komence mi trovis lin gaja, sed baldaŭ konstatis, ke li estas ne vere ĝoja, nur ekscitita. Malseriozulo, fakte. Mi kontentas, ke mi ne plu rilatas kun li.“

„Pri kio li ŝatis paroli?“

„Revolucio. Ŝanĝi la socion. Organizi la lukton kontraŭ la potenculoj. Ĉiam la samo.“

„Ĉu vi konsentis kun li?“

„Ĝis certa grado, jes. Mi volonte batalos por pli justa socio. Sed al li realismo komplete mankas. Mi ne tre miras vidi vin. Li verŝajne faris ion fuŝan. Se polico kuras post ulo, tio pruvas, ke la ulo misorganizis sian agadon. Li neniam kapablis ĝuste taksi la konsekvencojn de siaj agoj.“

„Ekzemple?“

„Ekzemple, foje li iris skandali dum publika parolado organizita de Ordo kaj Disciplin’, la ekstremdekstra movado. Li sentis sin glorkovrita, ĉar li ilin insultis kaj kriaĉe perturbis la kunvenon. Nu, mi estas preskaŭ certa, ke tiuj faŝistoj havas informantojn. Ne estas dubo, ke ili facile malkovris, kiu li estas kaj kion li faras. Aliflanke, la trankvilaj burĝoj, kiuj sidis en la salono, evidente ne faris eĉ unu paŝeton maldekstren pro la paŭlaj kriaĉoj, sed iom pli konvinkiĝis, ke ‹ordo› necesas. Rezulto: li endanĝerigis sian revolucieman grupon kaj perdigis al la Afero maldekstra kelkajn eblajn simpatiantojn. Ĉu inteligente?“

„Vi juĝas lin laŭ tre fakta maniero. Ĉu vi ne opinias, ke lia entuziasmo kaj aŭdaco ion valoras?“

„Vi, policano, tion sugestas? Nekredeble! Ne, tiakampe oni devas juĝi laŭ la konkretaj rezultoj. Entuziasmo! Se vi scius … Pro tiu lia ‹heroa› skandalo, iu nana sencerba dikulineto amflamiĝis por li kaj tiel bone laŭdis kaj okulumis al li, ke li ekkonfidis al ŝi respondecojn, kiuj kondukos la grupon al katastrofo. Blinda li estas. Se eta nigraharulino komplete stulta tiel facile kun li manovras, imagu, kion la politikaj kleruloj faros! Eble vi estas ĉi tie, ĉar ili jam sukcesis kompromiti lin.“