„Ĉu vi konas la nomon de tiu virino, kiu lin…“
„Virino? Tiu karnobulo, vi volas diri! Jes, Lejla Gorazdo ŝi nomiĝas. Ŝi verŝajne kunkulpas en lia fuŝaĵo.“
„Ĉu vi opinias, ke Paŭlo Jorli estas sinmortiga tipo?“
Ŝi rigardis lin dum sekundo tre intense, kun malfermita buŝo. Evidente, ŝi ĵus komprenis, ke ŝi tute misinterpretis la kaŭzon de lia veno. Per obtuza voĉo ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la proprajn vortojn (kaj eble la eventualajn konsekvencojn de l’ ĵusa sin-esprimo):
„Ĉu li mortis?“
Malrapide, Jano kapjesis.
„Pro kio? Kiel?“
„Mi ne rajtas diri. Ni serĉas. Vi diris, ke vi amikiĝis al li. Kiagrade?“
„Mi ne timas la vortojn. Ni estis samlitaj. Pli bone, ke mi tion diru mem, vi certe ekscius finfine. Jes, mi estis lia amdonantino. Pri sinmortigo vi volas scii, ĉu? Ne estas facile respondi. Kiam li ne estis ekscitita, li emis deprimiĝi. Krome, li parolis, kvazaŭ morti por li signifus nenion. Tamen, por mortigi sin mem, oni bezonas kuraĝon, ĉu ne? Li estis kuraĝa, kiam tio povis veki admiron, kiun li videble ĝuadis. Sed la kuraĝo sin mortigi estas io alia: ne estas publiko por aplaŭdi, oni devas fronti la finon de ĉio, scii, ke oni ne plu gustumos la bonajn fruktojn de l’ tero … Mi ne povas imagi lin kapabla kunstreĉi la kuraĝon necesan por tia fina decido. Aliflanke, se li ne plu povus fronti siajn admirantojn, se io fia, kion li faris, neeviteble koniĝus, eble tiam li akceptus tiun lastan solvon. Vere, mi ne povas diri.“
Eniris kliento, kio interrompis la dialogon. Antaŭ ol foriri, Jano, kompletigis sian informiĝon per kelkaj personaj demandoj pri ‹sinjaŭlino› Frisk – kiu, li eksciis, nur antaŭ tri jaroj finis la farmaciajn studojn – kaj havigis al si liston de personoj, kiuj formis kun Jorli politikan grupeton. Kompreneble, tiu listo ne estis kompleta, kaj enhavis precipe individuajn nomojn (ĉar la familiajn ŝi multokaze ne sciis), sed ĝi tamen povis utili. Ŝajnis al Jano, ke ŝiaj okuloj alprenis venĝplezuran brilon, kiam ŝi skribis por li la koncernan nomaron.
Nur kiam li sidis denove en sia oficejo li ekpensis, ke la alveno de l’ kliento en la apotekon, rompante la interparolon, forgesigis al li informiĝi pri la sanstato de Paŭlo Jorli kaj pri la medikamento menciita de s‑ro Valdunja. Pri tio li devos demandi alifoje.
5
Trovinte la adreson de Lejla Gorazdo, detektivo Karal decidis tien piediri. Estis trans la parko, kaj en tia bluĉiela tago, speco de sento naturreligia forte invitis lin omaĝi printempon per parka promeno. Li sciis el longa sperto, ke trankvile paŝadi estas por li unu el la plej bonaj rimedoj meti ordon en la impresojn kaj lasi la ideojn interkonektiĝi.
Fakte, dum li promenis en la plaĉa tilia parfumo de parka vojeto, la sama penso ripetiĝis en li, nome, ke li ne povos utile mediti pri la afero antaŭ ol ricevi la toksologian raporton kaj diversajn detalojn pri la deveno kaj vivhistorio de la juna forpasinto. Sen scii la fizikan kaŭzon de l’ morto, li povas nenion konjekti pri la interpersona, se tia eĉ ekzistas. Se venenado okazis, la tempa faktoro tre gravos por difini, kiu – ĉu vole ĉu nevole – respondecas pri ĝi. Sed tio implicas, ke oni konu la daŭron, kiun la veneno bezonas por havi sian funebran efikon. Aliflanke, por kompreni la kazon, necesos kelkaj bazaj informoj pri la bela Paŭlo, kiujn la koncerna polica servo nun serĉas.
Tamen, ĉiu konversacio kun iu, kiu konis la junulon, alportas novajn elementojn, kaj la dialogo kun la „karnobulo“ certe ne malhavos intereson, se juĝi laŭ la mieno de sinjaŭlino Frisk. La vorto „karnobulo“ igis Janon rideti. Pensante, ke, laŭ la apotekistino, Lejla havas nigrajn harojn, la detektivo demandis sin, ĉu kontrasta impreso ludis rolon en la sukceso de f‑ino Gorazdo kun Paŭlo Jorli. Post blonda sveltulino, dikulino nigrahara. Ĉu post la intelektulino, ŝi aperis konkretema? Kaj pasia, post la racia faktulino, verŝajne pli ol iom malvarma? Atentu, Jano, amiko! Tiaj diametraj kontrastoj pli ofte ekzistas en homa menso ol en vivo reala. Ne lasu kliŝojn trompi vin!
Ke ne temis pri subjektiva antaŭjuĝo, tion pruvis Lejla Gorazdo en la kvin unuaj minutoj da babilo. Sed por tio, detektivo Karal devis iom atendi. Montriĝis, ke la knabino laboras en „superbazaro“ – en ties viandopaka sekcio, se paroli pli precize – kaj Jano ne vidis ŝin antaŭ ol la labortago finiĝis, je tagmezo, kiel ĉiusabate. Li ja ne volis perturbi ŝian deĵoron, kaj veki scivolon inter la gekolegoj.
Li alparolis ŝin, dum ŝi eliris el la laborloko. Demandito estis montrinta al li tre malaltan virinon, ‹sferecan› (li diris al si), kun abundo da nigraj haroj kaj tre bruna haŭto, kiu parolis kun kolegino, farante tutan nervan koregrafion[1] de rapidaj gestoj.
Kiom ajn la detektivo penis kontroli sian subjektivecon, li nur povis klini sin antaŭ la faktoj: la vivo liveris al li perfektan kontraston. Lejla Gorazdo prezentis la stereotipon de sudulino tiel senmanke, kiel Karina Frisk la nordulinan.
Tiel emociiĝa ŝi estis, ke kiam Jano diris sian funkcion, ŝi eksaltis, paliĝis, ruĝiĝis, metis la manon al la koro, poste al la buŝo, kaj ripetis, kvazaŭ estus la plej agonia novaĵo tutmonde:
„Polico?!“
Videble ŝi apenaŭ kapablis kredi, ke tia aŭtenta ŝtatfunkciulo ŝin alparolis.
„Vi konas, ĉu ne?, viron nomatan Paŭlo Jorli.“
„Pli ol iom!“ ŝi preskaŭ kriis, „sed kion…“
Klare, ŝi ankoraŭ ne sciis pri lia morto. Male al tiuj de aliaj lokoj, la gazetoj de Sanktavalo ne ĵetas sin kiel rabbirdoj preden sur la sensacion, kiun mistera morto prezentas. La loĝantaro – almenaŭ la origina, pli kaj pli invadata nuntempe de alilokanoj – tro respektas la homajn sentojn por ŝati tian kutimon. Tiu sindeteno de la loka gazetaro ofte montriĝis valora helpo por tasko polica, kaj Jano Karal ĝin ege aprobis.
Denove lin tiklis la demando: ĉu diri aŭ ne diri tuj? Ke tia skrupulo lin trafis, montras, ke la sanktavala influo (kaj tiu de lia sanktavala edzino, kompreneble) ne preterpasis lin. Alie, efikeco estus la sola konsiderata faktoro. La skrupulo do venis, sed ne venkis:
„Mi tuj klarigos, sed mi unue devas peti vin respondi kelkajn demandojn.“
„Li estas arestita, ĉu ne? Pro kio? Pro ŝmire skribi sur la Granda Ponto?“
Jano apenaŭ notis la regionan uzon de „pro“ kun infinitivo. Interesis lin la rivelo, ke Paŭlo Jorli partoprenis en la „ŝmira milito“, kiun faris unuj al la aliaj la ekstremismaj grupoj de la urbo. Oni ne plu memoras, kiel ĝi komenciĝis. Estis batoj kaj rebatoj, plus la interveno de sprituloj, eble politike ne tre precizaj, sed inspirataj de la skribaĵoj. Ekzemple iun matenon sur granda muro aperis:
MARKSISMO = MURDO
La sekvan matenon estis korektite aclass="underline"
MARKSISMO = MERDO
Dum la posta nokto, iu ŝmiris ĉion nelegebla, kaj grandliteris apude:
FAŜISTOJ = FUŜISTOJ
ktp, ktp.
La farba skribo grandponta iom malsimilis. Ĝi tekstis:
BOJKOTU Ĉ-T
„Ĉ‑T“ estas mallongigo de „ĉiotrovejo“, nomo plej ofte uzata de la popolo por signi la grandan magazenon „Alta Turo“. Kial tiu ĉiovendejo vekis la koleron de iu dekstra aŭ maldekstra grupeto, tute ne estis klare.
Estu kiel ajn, Karal plezure konstatis, ke kun tia homo, kia Lejla Gorazdo, li devos malmulte demandi. Ŝi mem elbabilos al li ĉion, kion ŝi scias, proprainiciate. Fuŝa revoluciulino, verdire! Se la politika agado de Jorli estus pli ol ludo, neniam li uzus la servojn de tia emociiĝa parolŝprucigilo.
Ŝi daŭrigis antaŭ ol li malfermis la buŝon:
„Li estas kuraĝa. Tion mi ŝatas en li. Li ne konsideras la propran riskon. Li pretas arestiĝi, eĉ morti, pro sia idealo. Ne kiel aliaj, kiuj, pretekste de realismo, malkuraĝus fari ion ajn…“