Jano Karal diskrete skribis la donitajn informojn sur notlibreto, dum ŝi poŝtukis al si la okulojn. Li ekdiris:
„Ni devas trovi, ĉu iu kulpas. Helpu min. Ĉu li havis malamikojn?“
„Paŭlo malamikojn? Ĉiaspecajn li havis! Sendube multaj burĝoj timis lian influon sur la junulojn. Kaj la faŝistoj de Ordo kaj Disciplin’ lin malamegis, ĉar li perturbis iliajn kunvenojn por lanĉi al la hezitantoj nerefuteblajn verojn. Krome li estis tiel bela, virinoj volis lin allogi. Kiam li diris ‹ne plu› al tiu farmacia ulino, ŝi ne facile akceptis, ke li elektis min. Li foje diris al mi: ‹Ŝi aspektas fiŝe malvarma, sed ŝi interne estas infero de malamo› … Estas ŝi. Estas ŝi! Kiel stulta mi estis, tion ne vidi tuj! Ŝi furiozis, ke li forlasis ŝin. Ho jes! Diru, kiamaniere li mortis? Ĉar ŝi ne kuraĝus frapi front-al-fronte. Mi mense vidas ŝin miksi siajn venenajn fungojn aŭ mi-ne-scias-kiun mortigan likvaĵon. Ne kuraĝa bato, nur venĝo laboratoria…“
Rigardante la vizaĝon de Lejla, tordatan de malamo, Karal pensis: ‹Se mortigos vi, ne venenon vi prenos, vi komencos per parolo, poste uzos la ungojn, kaptos iun ajn taŭgan objekton kaj frapos ĝismorte.›
„Venu“, li diris. „Vi ankoraŭ ne tagmanĝis. Iru hejmen kaj ripozu.“
„Ripozi! Ĉu vi frenezas? Mi devis pasigi kun li la posttagmezon. Kion mi faru? Diru al mi! Kion mi faru?“
Dum ŝi ree plorsingultis, li metis sian brakon en la ŝian, kaj ŝin facilmove starigis. Ŝi iris apud li, elgrincante neaŭdeblajn vortojn. Li akompanis ŝin hejmen, nur duonsukcesa en sia provo kvietigi ŝian agresemon, kiun li trovis eventuale danĝera.
6
Pluraj kuracistoj havas oficejon ĉe Muzea Placo, sed nur unu estas korfakulo. D‑ro Lazár Gutmanis – grizharulo kun okulvitroj kaj fajnaj trajtoj de intelektulo – tuj rekonis la foton de Paŭlo Jorli, sed li komence rifuzis lin priparoli, citante la profesian sekreton. Nur kiam detektivo Karal klarigis, ke la junulo mortis sen komprenebla kaŭzo, la kuracisto konsentis diskuti lian kazon. Li traserĉis sliparon, kaj trovis la necesajn detalojn, inkluzive de elektrokardiogramo.
„Li ne mortis pro kormalsano, tion mi povas garantii“, li diris.
D‑ro Gutmanis parolis kun kanta fraztono tiel tipe sanktavala, ke Jano tuj prepariĝis al kelkaj „o“-mankoj.
En la sanktavalaj lernejoj, oni instruas al la infanoj de tempo al tempo forigi la finan „-o“ de substantivo, por eviti monotonecon, aŭ kiam la ritmo de la frazo tion pravigas. Neniu sanktavalano skribus leteron lasante ĉiujn o-finaĵojn. Sed anstataŭ uzi apostrofon, oni tie metas dekstrakornan supersignon sur la lastan vokalon de l’ vorto, skribante, ekzemple, ‹sinjór direktoro› aŭ ‹sinjoro direktór›. Ofte pri tio amike bataletas geedzoj Karal. Kiam ŝi diras: „Vi el la urbego snobe uzas neklarajn longajn vortojn por impresi fakule“, li rebatas: „Kaj vi en Sanktavalo havas tiel delikatajn orelojn, ke diri simple, kiel ĉiu normalulo, ‹sinjoro doktoro› al vi ŝiras la timpanon, vi devas prononci ‹sinjoro doktor’, sinjor’ doktoro› kvazaŭ vi poemus tuttage, sed vi tiel hontas pri via vortofuŝo, ke vi eĉ ne kuraĝas meti apostrofon, kiu montrus al ĉiuj, ke vi ion forprenis. Ne. Vi metas supersignon, kun la naiva espero, ke la manko ne vidiĝos…“ Tiam ŝi indignas: „Vi verfalsanto! Ni kaŝas nenion. Simple, la akcento translokiĝas sur la lastan silabon, kaj ni tion montras supersigne, kiel en la hispana…“
Jano prave divenis: jam ĉe la sekvanta frazo aperis eliziita vorto:
„Fakte lia kor’ estis tute sana, kiel normale ĉe tiaaĝa homo. Li havis nur kromsistolojn, sed tiujn oni povas alskribi al la ekscese emocia teren’. Vi sciu, pli ol la ordinara kardiologo, mi profunde studis apudfakojn – psikiatrion, endokrinologion … – ĉar … nu, mia profesio min interesegas, kaj la psikosomata unuo estas tia, ke … Sed mi ne komencu rajdi sur mia ĉevaleto, tio vin tedos senprofite. Mi diru, ke mi paroligis tiun junulon, kvankam li nevolonte malfermis sian koron, nu … mi ne eksciis multon … tamen sufiĉe por preskribi al li novan medikamenton, kiu reguligas la korritmon ĉe tiaj kazoj, kaj efikas milde trankvilige al la menso. Kompreneble, mi ne scias, ĉu li glutadis ĝin. Sed mi emus pensi, ke jes. Lia kardia misritmo lin timigis multe pli ol objektive necesus. Li petis min farigi sanganalizojn, kiuj vere ne postuliĝis. Temas pri viro psike nestabila, kun impresiĝema karakter’: minuskomplekso, duboj pri la propra vireco, sur fono hipokondria … Tia homo senmanke glutas preskribitan kuracilon, jes, tion oni povas fidi.“
Karal, zorge notinte la nomon de la kuraca kunmetaĵo, por ĝin komuniki al la polica medicinisto, demandis:
„Kiom ofte li devis gluti ĝin?“
„Prave, prave, jes. Dozologio ofte estas delikata, ĉu ne vere? Sed ne ĉifoje: unu norman ĉiuvespere mi preskribis, t.e. 100 mg, kaj unu pli, se la koro vere bategus maltrankvilige. Sed eĉ 300 mg ne havus danĝeran efikon, kaj eble mi diris al li: zorgu ne preni pli ol tri en unu tago.“
„Ĉu li akcidente povus enŝovi en sin tro fortan dozon?“
„Ne. Tia tipo tre zorgas pri sia sano, kaj li ne impresis min, kiel mortodezira. Ŝajnus nekredebla, ke li uzis tro multe.“
„Ĉu iu povus prepari la medikamenton por li kaj intence doni tro?“
„Ne. Temas pri longeta gelatena kapsulo, ne pri gutoj aŭ pulvor’, kiun oni metus en trinkaĵon. Se iu forprenus la pulvoron el la kapsul’ por ĝin miksi kun manĝo, malplaĉa naŭza gusto tuj perceptiĝus, kaj li preskaŭ certe ĉesus manĝi. Ne, tiun medikamenton oni glutigas al si mem, neniu povas interveni. Kredu min, sinjor’ detektivo, lia morto neniel rilatas kun iu kormalsan’, nek kun mia preskribaĵo.“
Dum la milda doktoro parolis, Jano sin demandis, de kiom da generacioj lia familio loĝas ĉi tie. Se laŭnome klare latva aŭ litova judo, d‑ro Gutmanis ne malpli evidente edukiĝis en Sanktavalo: ĉio en lia maniero paroli tion atestis.
„Se vi trovos la kaŭzon de l’ morto, sciigu min, tio min interesas“, la kardiologo diris adiaŭante.
Strange, al Jano tio impresis, kvazaŭ iom ironia. Sed tiajn pseŭdo-intuojn oni prefere ne tro fidu. Kiam enketo komenciĝis, ĉio ŝajnas suspekta. Sindemande, kion la toksologia raporto indikos, la policano repaŝis oficejen.
7
La koncerna raporto ankoraŭ mankis, sed la rezultoj de l’ rutina serĉado estis ricevitaj, kio estis bona novaĵo.
Jano Karal tiel eksciis, ke Paŭlo Jorli naskiĝis en la industria regiono de Kvarlamen: li do ne estis sanktavalano. Laŭ enketo de la tiea polico, li estis la filo de paro laborista. Tragedio okazis, kiam li aĝis ses jarojn. La domo, kie li loĝis, komplete brulis, kaj inter la viktimoj troviĝis liaj gepatroj kaj fratino iom pli juna ol li. La knabo estis akceptita de senedza onklino, kiu edukis lin, ĝis ŝi mortis; li tiam estis dekokjara. En la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado, kvankam kelkaj liaj instruistoj opiniis, ke li estas pli inteligenta ol unuavide montriĝas, kaj ke nur psika nestabileco malhelpas lin plene uzi siajn mensajn kapablojn. Li faris murŝmiristan-farbistan metilernon en Kvarlamen, post kio li forlasis la regionon, kaj tie oni sciis nenion pli pri li.
Oni retrovis lian spuron en diversaj urbetoj de Sanktavalo, en kiuj li ne restis longe. Fine li alvenis ĉi tien, al Valĉefa, kaj trovis laboron ĉe Timoteo Valdunja, kun kiu li restis ĝis la forpaso. Li luis ĉambron en diversaj lokoj, laste ĉe s‑ino Satej. Nek en Kvarlamen nek en Sanktavalo la polico havis okazon interesiĝi pri li. Ke li kulpis pri sloganŝmiro, neniu oficialulo sciis, nek ke li estis la junulo, kiu krie interrompis aranĝon de Ordo kaj Disciplín. La ĵurnalistoj, kiuj raportis la incidenton, ne sukcesis trovi la identecon de la skandalinto.