9
Ĝoja refermis la bakujon.
„Post kvin minutoj ĝi estos preta“, ŝi diris, kaj tuj levis la kapon.
Ŝia edzo staris en la kuirejo kun plena glaso enmane, kaj rigardis ŝin ridetante.
„Vere vi min mirigas“, ŝi diris. „Mi kredus, ke la manko de tiu toksologia raporto vin ĉagrenus aŭ igus nervoza. Sed jen vi staras tute kvieta, kvazaŭ vi ĝuus la situacion.“
„Ĝi estas ĝuebla precize tial, ke la raporto ankoraŭ ne alvenis. Kiam mi scios, mia horizonto estos limigita. Sed nun mi povas fantazii ion ajn. Tio donas al mi senton de libero, kiun mi vere ŝatas.“
„Sed vi ne povas rezoni serioze, dum vi ne scias pri l’ veneno.“
„Mi do rezonas neserioze, kaj vi ne imagus, kiom tio helpas. Estas aperitivo, antaŭfrando. Kiam mi scios pri la veneno – se entute temas pri veneno – la ĉefmanĝaĵo komenciĝos. Ĉi tiu antaŭludo min ravas.“
„Ĉu vi jam suspektas iun?“
„Ĉiujn, escepte de la amatino. Ŝi aŭtente priploris lin, mi pri tio ĵurus. Sed mi suspektas mian emon ne suspekti ŝin. Finfine, ŝi havas teatran temperamenton. Eble ŝi nur rolis plorantinon.“
„Sed kial ŝi mortigus lin?“
„Mi ne scias. Povus esti, ke li intencis ŝin forlasi. Li jam faris tion antaŭe. Ŝi preferis perdi lin propramane ol senti sin pasive forĵetita.“
„Kaj kion pri la ceteraj?“
„La apotekistino povas pagigi al li la fakton, ke li metis ŝin flanken. Ŝi okupas strategian lokon por veneni, ĉu ne?, kun tia profesio.“
„Kaj la kuracisto?“
„Ankaŭ al li estus oportune. Ĉi-kaze mi ne vidas motivon, sed estas facile imagi. Eble lia edzino fojfoje samlitis kun la bela kliento…“
„Ankaŭ la etnografon vi suspektas?“
„Jes ja, devige. Li jam estis implikita en stranga afero kun knabino revoluciema. Povus kuŝi politika motivo ĉi tie. Sed se tio ne sufiĉas, mi trovos alian por vi: envion. Li estas terure malbela, kun nigraj kaj flavaj dentoj, sulkoj neplaĉe lokitaj, misforma nazo. Li ŝajnas ankaŭ ne tre sana mense, laŭ la maniero sin teni. Li estas fraŭlo. Eble lia neplaĉa vizaĝo faris, ke li neniam sukcesis allogi virinon. Ĉu tio ne vekus murdan malamon kontraŭ belulo kiel Paŭlo?“
„Valdunjan almenaŭ vi metas eksterlisten?“
„Tute ne! La edzino sekrete nutris amflamon al Paŭlo. Li vidis lin ĉiutage. Ili kune tagmanĝis laborloke. Plie, li ne simpatiis kun la politikaj ideoj de l’ belulo…“
„Via talento suspekti ĉiun min timigas. Espereble vi ne suspektas min.“
„Vin? Donu al mi unu minuton, kaj mi trovos. Ĝenas la fakto, ke vi ne konis lin. Sed eble vi lin konis…“
„Tamen, sen motivo…“
„Vi, sen motivo? Vi estas psikologino, ĉu ne? Eble vi dezirus science analizi tion, kion travivas murdanto. Kaj mi ne estas apolone bela. Eble vi renkontis Paŭlon, kaj lia beleco naskis en vi sentojn, kiuj vin timigas, ĉar vi deziras resti fidela. Por forigi la tenton, oni forigas la tentanton…“
„Jano! Kia sadisma imago! Kiel vi povas…?“ Ŝi sciis, ke estas nur ludo, kaj tamen io preskaŭ timis en ŝi. Li tion sentis kaj tuj agis kurace: pasie li ŝin kisis.
„Mi vin amas. Pardonu min! Kian ideon vi havis, edziniĝi al aĉa policano!“
La rimedo estis ĝusta. Tian kison neniu suspektanto povus doni. Ŝi nun sciis, ke estis nur ŝerco. Ŝia koro malpeziĝis. ‹Kia infana reago!›, ŝi pensis. ‹Ĉu mi ne fidus mian Janon?› Sed estus tiel abomene, se li suspektus ŝin…
10
„Saluton, Izabela“, Jano Karal ridetante diris al la polica sekretariino. „Ankoraŭ nenio de la toksologaj moŝtoj?“
„Nenio. La trovita substanco estas afero tute nekonata ĉi tie. Neniu povis ĝin firme identigi nialande. Ili do sendis la specimenon al la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj. Sed tiuj aranĝoj ne funkcias kun ega rapideco.“
„Bone.“
Tiu vorto ne estis pura aŭtomata eldiro: ĝi esprimis la animstaton de l’ detektivo, kiu ne malŝatis la pluan prokraston.
„Kaj ĉu vi trovis pri la ĉinkuira kurso?“
Ŝi donis al li folion.
„Jen mi tajpis ĉion: organizantojn, lokon, datojn, kursgvidanton, liston de gelernantoj kun koncizaj faktoj pri ĉiu.“
„Dankon, Izabela. Mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn. Vi estas nemalhavebla.“
Li iris al sia oficejo kaj atente konsideris la tajpaĵon. La fakton, ke la (eble) mortiga substanco estis tiel stranga, povus klarigi importado el Ekstremoriento, kio instigis scii pli pri la koncerna kurso, des pli notinda, ke verŝajne la junulo mortis nelonge post partopreno en ĝi.
Gvidis la kurson iu s‑ro Ljaŭ Fengguo, singapura ĉino alveninta kiel infaneto en Sanktavalon, kie lia patro malfermis la unuan ĉinan restoracion de la regiono. La listo enhavis du virojn (inkluzive de Jorli) kaj kvar virinojn; inter ĉi-lastaj Jano mire rimarkis la mencion: Elsa Gutmanis, 43-jara, edzino de korkuracisto, 3 Muzea Placo.
Li decidis komenci de la komenco, kaj provis renkonti la kursgvidanton. Bedaŭrinde, tiu estis nek hejme, nek en sia restoracio. Jano do transiris al la sekvanta nomo.
Estis la alia viro: Sergjo Agister, 41-jara, gimnastika instruisto, respondeculo pri korpa edukado en Belfonta Mezlernejo.
Surprizite, ke gimnastika instruisto sekvas kurson pri kuirarto, Jano direktis sin al la donita adreso. Li tintigis la pordan sonorileton.
Malfermis la pordon atlete kunmetita viro, kiu, strange, donis al Jano impreson de jam-konato, kvankam la detektivo ne dubis, ke li neniam renkontis lin antaŭe. Sergjo Agister havis kvadratan kapon kun forta makzelo kaj vizaĝo regultrajta, kies sunbruna haŭto impresis scivolige, kvazaŭ iel la koloro ne estus tute natura. Li surhavis baletan pantalonon kaj blankan torsoveston, kiuj tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis.
La detektivo klarigis, ke li anas al la polico, kaj kadre de enketo ŝatus informojn pri la kurso de ĉina kuirarto.
La viro afable respondis, per iom naza voĉo, kaj la veninton gvidis salonen.
Enirante, Karal preskaŭ ekkredis, ke li sonĝas, tiel malmulte li atendis la nun vidatan spektaĵon. La salono estis meblita kun delikata gusto per moderna meblaro sendube multekosta. Verdaj plantoj ĝin ornamis laŭ estetike tre plaĉa aranĝo. Inter ili japana eta pino, kun branĉoj admirige torditaj al belega konturo, tuj kaptis la okulon. Sed ne tio mirigis la detektivon, kiom la muroj. Sur unu, apudfenestra, li vidis longan-altan afiŝon: grandigitan foton de l’ Davido mikelanĝela; sur la dua vastegan spegulon; kaj sur la tria grandan foton de lia nuna gastiganto, 20 jarojn pli juna, vestita, se escepti etan kalsoneton, nur de impresa muskolaro.
Tio per si mem ne estis ordinara. Tamen la granda surprizo troviĝis sur la kvara muro. Ĝi igis klara la kialon de l’ jamkona impreso, kiu tiklis Janon tuj ĉesojle. Estis denove grandskala afiŝo, sed ĉifoje komerca: reklamo por konata bankalsono, ĝi konsistis el kolorfoto de atleta juna viro, sunbrunigita, ridete montranta vicon da belegaj dentoj, sur fono de blua ĉielo, blua blankŝaŭma onda maro, kaj kelkaj palmoj. Ĉielangule belliteris la nomo „Palmarea“, marko de l’ bankalsono. Tiun afiŝon siatempe oni vidis en la tuta mondo, kiam la fama firmao lanĉis la modon de tiuformaj kalsonoj. La juna fotito evidente estis Sergjo Agister.
„Bela, ĉu ne?“ La naza voĉo efikis rekonsciige al Jano, kiu kvazaŭ perdiĝis en kontemplado dum kelkaj sekundoj. „Tiu afiŝo valoras oron. Ĝi signis la komencon de mondona kariero. Sidiĝu, mi petas.“
Karal eksidis, sin demandante, kian efikon povas havi sur homon la fakto vivi inter granda spegulo kaj du grandaj fotoj de sia korpo. Li devos peti la fakan opinion de Ĝoja.
„Vi do vizitadas kurson pri ĉina kuirarto?“ li demandis.
„Jes. Kion ekzakte vi volas scii pri ĝi?“
„Mi klarigos pli poste; verŝajne plej helpos min unue, ke ni simple babilu pri ĝi.“