11
– S-ino Karal!
La nokto estis aparte malluma, la strato aparte senhoma, ŝi ektimis.
Ŝi tuj rekonis la viron, kiu, antaŭ nelonge, ekzibis sin en ŝia kabineto de la psikosociala konsultejo. Sed lia vizaĝo, ĝenerale tiel ĉarma, ĉi-foje teruris. Al la malestimo, kiu pentriĝis sur ĝi, miksiĝis io minaca.
Li ekkaptis ŝiajn manradikojn, premante ilin tiel forte, ke ili doloris.
– Kien la profesia sekreto? – li demandis per obtuza, furioza voĉo.
– Vi diris al mi, ĉu ne, ke ĉio inter ni estas konfidenca, – li daŭrigis, – kaj mi stulte kredis vin. Mi sciis, ke vi estas edzino de policano, tial mi demandis pri la sekreto. Mi imagis vin honesta. Kiam vi konfirmis, ke miaj konfidencoj estos respektataj, mi kredis vin, kaj…
– Mi neniam perfidis viajn konfidencojn, – ŝi interrompis, – kaj mi ne komprenas, kio okazas al vi.
Ŝia tono estis sincera kaj li dum sekundo hezitis. Sed li tuj retrovis sian ĵusan humoron:
– Kiel bele vi komedias! La polico venis al mi. Ili demandis ĉiaspecajn detalojn pri miaj faroj je tiu aŭ alia momento. Longan liston ili havis. Kaj poste, ili devigis min montri miajn plej-intimaĵojn, kaj ili mezuris. Ili suspektas min pri longa serio da krimoj, da seksaj krimoj. De kie, se ne de vi, venis la informo pri mia vira longeco?
Parolante, li laŭgrade tiris ŝin al mallumega pasejo.
– Mi ne scias de kie, – ŝi diris malforte. – Mi nur povas ĵuri al vi, ke mi nenion perfidis.
– Mi fidis je vi, mi fidis je vi, – li raŭkis, kaptante ŝiajn ŝultrojn kaj skuante ŝin. – Ĉu vi komprenas, ke mi fidis je vi? Ke mi trovis vin komprenema, simpatia. Kaj nun …
Ŝi iĝis eĉ pli pala. Ŝi ne kapablis pensi. Ŝi diris al si, ke li estas freneza, kaj ke neniu argumento povus lin konvinki. Ekperlis larmo.
– Mi povas diri al vi nenion alian ol la veron, – ŝi diris per mallaŭta voĉo, tre malsama ol la kutima. – Mi neniam menciis vin aŭ vian problemon al mia edzo, nek al iu ajn, sed vi ne kredos min.
Liaj manoj proksimiĝis al ŝia kolo. Ondo de angoro ŝin ekkaptis. Ŝi sentis, ke ŝi baldaŭ panikos preter prudento. – Ĉu vi intencas murdi min, kiel vi murdis 10 senkulpajn virinojn? Eble vi…
– Kion? Vi kredas, ke mi estas tiu murdema seksmaniulo? Kaj vi nomas vin psikologo?
Lia indigno sonis tute sincera, sed liaj okuloj iĝis strange ruĝecaj, febraj, kaj liaj manoj nun atingis ŝian gorĝon.
– Mi murdis neniun. Venis konsulti vin viro kun serioza psikologia problemo, kiu fuŝas al li la vivon, kaj anstataŭ helpi, anstataŭ eĉ kompreni, vi lin imagis krimulo, kaj denuncis al via edzo. Eble vi efektive meritas, ke mi strangolu vin…
Ŝi levis la brakojn por depreni liajn, nur reflekse, ne fide, ŝi ja sciis lin tiom pli forta! Sed ĝuste je la momento, kiam ŝi opiniis, ke verŝajne jen alvenis ŝia lasta spirminuto, potencaj brakoj kaptis lin de malantaŭe.
– Sufiĉe! – kriis la profunda voĉo de policisto.
Ĝim eĉ ne provis rezisti la areston. La rigardon de malestimo, kiun li ĵetis al Ĝoja, tiu ne pretas forgesi.
– Mi estas senkulpa, – li balbutis, – ni nur diskutis, iom vigle.
Sed la du policistoj forkondukis lin.
12
Tri tagojn poste, geedzoj Karal diskutis la aferon, paŝante direkte al la ĉefpoiicejo.
– Feliĉe, ke tiu junulino informis nin pri la longfalusulo, – Jano diris al Ĝoja. – Se ni ne aranĝus, ke policisto konstante sekvu lin, vi eble ne plu apartenus al ĉi tiu mondo! Mi min demandas, ĉu vi ne havas tro striktan komprenon pri profesia sekreto.
Ili pasis tra la parko, man-en-mane, kiel ofte dum belaj vesperoj. Ŝi nur levis la ŝultrojn.
– Ĉu vi ne havas dubon, ke kulpas li?
– Neniun. Lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo, kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni nun uzas.
Krome, vi scias, ke ni trovis virajn pubharojn en la plimulto el la kazoj, kiel ofte ĉe seksaj atencoj. Nu, laŭ la polica laboratorio, tiuj devenas de li.
– Ĉu la certeco estas absoluta?
– Nu, la laboratorio ne havas absolute plenan certecon, sed post la aresto oni kompreneble prenis harspecimenojn el tiu lia korpoparto, kaj ĉiuj sciencaj analizoj kaj observoj faritaj konfirmas plenan kongruecon. Mi persone ne havas dubon, ke estas li.
– Kompatindulo! – Ĝoja ekkrietis.
– Kion? Ĉu vi taksas lin kompatinda? Kvankam li preskaŭ sufokis vin?
Ĝoja miris pri la propra reago. Kaj samtempe ne vere miris.
– Mi ne estas tiel certa kiel vi. Dum tiu renkonto, kiam viaj policistoj subite intervenis, kaj arestis lin, li ne vere provis strangoli min. Li ne premis serioze.
– Tion vi diras nun; ĉe la policejo vi estis malpli certa.
– Ĉu vere?
– Jes.
– Tamen mi trovis lin sincera.
– Kio estas sincereco? Sed ĉiaokaze, la nuntempa sangotipa klasado fariĝis vere preciza, kaj la harindiko konfirmas. Estus eksterordinara hazardo, ke alia viro ol li lasus tiujn spurojn, kiuj perfekte kongruas kun liaj fiziologiaj karakterizoj, inkluzive de la vundospuroj kaŭzitaj per lia fenomena … armilo. Sed eble vi kompatas lin pro tio. Li rakontis al vi pri la seksa mizero de viro tiel dotita de la naturo, kaj kun via bona koro, vi sukcesis kompreni lin kvazaŭ de interne. Sekve vi lin kompatas, eĉ se li estas krimulo.
– Eble, – ŝi respondis. Sed ŝi ne estis kontenta.
Ŝi akompanis lin ĝis la pordo de la ĉefpolicejo, kie li devis likvidi raporton tiuvespere, kaj ĉe la sojlo tenere kisis lin ĝisrevide. Dum ŝi promene revenis hejmen, provante detale memori la scenon kaj juĝi, ĉu Ĝim reale emis ŝin strangoli, ŝi ne imagis, en kia tertremeca stato la prokurora kaj polica burokratio troviĝas. La novaĵoj, la ordonoj, la onidiroj, kiuj tien antaŭe alvenis – dum Jano ĝuis siajn liberhorojn kun Ĝoja – apenaŭ ne kaŭzis revolucion. Kiel Jano sukcesis fini sian raporton, tion neniu povos diri: miraklojn oni ne klarigas. Sed li restis longe babilante kun la kolegoj pri la lastaj eventoj, antaŭ ol repeli sin hejmen, ĝisnaŭze senkuraĝigita.
– Mi freneziĝos, – li sputis, malfermante la pordon.
– Nature, – Ĝoja senpense komentis. Ŝi estis kudranta, kaj, koncentrante la atenton al sia laboro, ŝi ne turnis la rigardon al li, kiam li eniris, kio malhelpis ŝin konstati lian furiozan esprimon. Liajn vortojn ŝi aŭdis sen miro. Ŝi konis lin. En ĉiu enketo prezentiĝis momento, kiam li anoncis, ke li nepre perdos definitive la saĝon.
– Kion oni ĉi-foje faris al vi? – ŝi demandis pli afable. Nur tiam ŝi perceptis, laŭ lia vizaĝo, ke iu kvazaŭ forŝtelis de li la tutan emon plu aktivi. Grumble, malvarmkolere, li respondaĉis:
– Estas absolute nekredeble. Ni enketas, ni ŝvitas, ni faras fortostreĉojn, kaj kiam ni ĵus solvis la misteron, kaj justico povus komenci sian taskon, jen altaj instancoj malfaras nian tutan laboron.
– Altaj instancoj, ĉu?
– Jes. Diplomatiaj konsideroj, ili diras. Kaj ankaŭ ekonomiaj. Imagu, ke la ambasadoro de iu forperdita emirlandeto intervenis ĉe la koncerna ministro, tuj kiam li eksciis, ke ni arestis Jugan, por ke tiun oni liberigu! Nun, tiu ambasadoro asertas, ke ĉiumonate je plenluna nokto, Ĝim troviĝis en lia hejmo.
Ĝoja ektremis, io tre malvarma traglitis ŝian spinon. Pri la afero ŝi ja sciis pli ol Jano povis diveni.
– Ĉiumonate je plenluna nokto? – ŝi ripetis mire. – Kion diable li faris tie?
– Amon. Aŭ pli ĝuste seksumon. Almenaŭ, tio estas nia dedukto, ĉar oficiale, li nur estis amike invitata. Ĉiaokaze tiu diplomato el Zob-el-… nu, mi forgesis la nomon, de tiu eta emirujo, estas konata samseksemulo. Ŝajnas, ke li enamiĝis al Ĝim kaj ĝuas liajn servojn, laŭdire, ĉiumonate, kiam la luno plenas. Tion diris, neoficiale, la advokato de Ĝim Juga, kiun tiu moŝto mem proponis al la arestito.
– Unufoje monate! Nekredeblas. Kiel li klarigas tiun strangan regulecon?
– Li asertas, ke li konatiĝis kun Ĝim dum plenluna nokto, kaj havas ian superstiĉon, kiu igas lin inviti Jugan je tiuj datoj.