Выбрать главу

– Sed … Kion diras Ĝim?

– Li ĝis nun rifuzis komenti la aferon. Li montriĝas ege embarasita. Li plu asertas, ke li estas senkulpa, kaj ke tion li ne bezonas pruvi. Neniu civitano devas pruvi sian senkulpecon, li ripetas, kaj li pravas, el jura vidpunkto. Eĉ se tiu sinteno ne estas vere efika, finfine.

– Mi povus atesti, ke la ambasadoro mensogas, – Ĝoja flustris, pensema.

Jano rigardis ŝin nekomprene.

– Vi, ĉu vere? Ĉu mi bone aŭdis? Aŭ ĉu mi estas tiel laca, ke mia cerbo misfunkcias?

Ĝoja mordis al si la lipon, ekkonsciante, ke ŝi preskaŭ perfidis profesian sekreton. Ŝi ne sciis certe, kiuj estas ŝiaj rajtoj kaj devoj, laŭjure, se temas pri murdo, sed ŝi decidis ĉiaokaze prisilenti la aferon. Ŝi ne povus allasi, ke homo, kiu konfidis sekreton al ŝi, perdu pro ŝi la liberecon, eĉ se li estas kulpa. Helpis ŝin decidi la fakto, ke al lia kulpeco ŝi malpli kaj malpli kredis.

– Vi misaŭdis, Jano, – ŝi diris per tre stranga voĉo, kiu sendis la edzon al profundegoj de perplekso. Ĝuste en horo, kiam li bezonus plej firman apogon de sia edzino, ĝuste tiam ŝi rekomencis konduti laŭ maniero incite nekomprenebla.

Ambaŭ silentis. Jano pensis pri Ĝoja. Ĝoja pensis pri la fakto, ke ŝi ne povus atesti pri la konfeso de Ĝim al ŝi rilate la ambasadoron. Eĉ se la profesia sekreto ne plu aplikiĝas, kiam temas pri murdo – kion ŝi devos kontroli, cetere – kaj eĉ se ŝi ŝanĝus sian decidon silenti, estus facile al la advokato de Ĝim, antaŭ la prikrima tribunalo, neniigi ŝian ateston substrekante, ke ŝi estas edzino de policano implikita en la afero, kaj ke ĉio, kion ŝi diras, eble celas helpi la edzon. Estus pli facile dubigi pri ŝia veremo ol pri tiu de la moŝto araba.

– Pri kio vi pensas? – Jano scivolis.

– Pri la tribunalo. Mi bildigis al mi la proceson pri Ĝim. Mi vidis lin akuzita de la prokuroro, kaj min atestanta…

– Ankaŭ mi pensis pri tio. Ĉu ne mirinde, kiel ofte niaj pensoj disvolviĝas similvoje?

Li preferis ne diri, ke li sufere pensis, fakte, pri ŝiaj nekompreneblaj reagoj.

– Kaj vi, Jano, kion vi imagis rilate al tiu primurda tribunalo?

– Mi vidis sinsekvantaron da araboj, ripetantaj malsamvorte ekzakte saman ateston, plej imprese por ĉiuj ĉeestantoj. Tiun ideon mi kunprenis el la oficejo. Ŝajnas, ke la juristoj en la prokurorejo estas furiozaj, ĉar nun ili frontas al atestoj de la diplomato, de lia sekretario, de lia ŝoforo, de lia ĉefservisto kaj de mi-ne-scias-kiom da araboj, kiuj unuvoĉe proklamas, ke Ĝim ĉeestis je ĉiu plenluna nokto. Imagu, kiel prezentiĝos la kazo antaŭ la ĵurio, kiam unu araba atestanto post la alia venos kaj ĵuros, ke Ĝim troviĝis kun la moŝto! Ĉu la prokuroro sukcesos konvinki, ke ĉiuj tiuj nur obeas la mastron? Ĉu li povus eĉ provi tion diri sen kaŭzi seriozan diplomatian incidenton?

– Vi pravas.

– Tiu lasta komplikaĵo komplete elĉerpis miajn fortojn. Mi starigas al mi tiom da nesolveblaj demandoj! Kion signifas la konduto de tiu ambasadoro? Kial kaj kiel Ĝim konatiĝis kun viro el tute alia medio, kun statuso diplomata? Ĉu estas en la afero io tute alia ol la seksaj krimoj, pri kiuj ni enketis? Iu suspektinda flanko, pri kiu ni tute ne pensis? Kaj kial Ĝim ne tuj jesis al la savaj vortoj de la arabo?

– Ĉu lia embaraso ne povus fonti el tio, ke li ne emas konfesi sian samseksemon? Nia socio tute ne estas tolerema por tiuj homoj, kaj eble li havas kondiĉitan defendreflekson treege fortan pri tiu aspekto de sia vivo.

– Fakte, ni scias, ke li ne estas samseksema. La enketo pri li kondukis nin al iu prostituitino, kun kiu li kelkfoje rilatis. Ankaŭ ŝi enamiĝis al li. Ŝajnas, ke ĉiuj, viroj kaj virinoj, enamiĝas al tiu krimulo.

Ĝoja glutis salivon. Ŝi memoris, ke ŝi ne tiom malproksimis de simila travivaĵo. Ĝim vere estis viro potence amveka.

– Kion ŝi diris pri li?

– Ŝi ploris. Ŝi diris, ke li certe ne estas kulpa, ke ŝi neniam vidis viron kun tiel delikataj sentoj, ke li tute ne estas egoisma aŭ sadisma, nur terure suferas pro manko de taŭgaj kunulinoj. Ŝi mem ege ŝatus akcepti lin en sin, sed tute simple ne povas pro timo vundiĝi.

– Ke li rilatas sekse kun virinoj, tio ne pruvas, ke li ne ĝuigas samseksulojn. Eble li tion faras por mono. Aŭ eble, kiel diras la maristoj, li funkcias jen vapore jen vele. Ĉu tiu virino konvinkis vin, ke Ĝim ne murdis?

– Tute ne. Ŝi efektive parolis, miaopinie tute sincere, pri liaj deltkataj sentoj, sed ŝi spontane menciis ankaŭ, ke ŝi timis lin, kiam li premis ŝin al si. Ŝi timis, ke li ne rezistos la deziron penetri ŝin, kaj ŝin difektos. Ŝi diris, ke laŭ ŝia impreso, li devis mobilizi preskaŭ superhoman volforton por ŝin forpuŝi, tiom liaj okuloj montris intensan deziron; ŝi eĉ uzis la vortojn «besta esprimo». Poste, ŝi konsciis, ke ŝia maniero paroli kreas malbonan impreson pri li, kaj komplete ŝanĝis ĝin. Ŝi ekdiris, ke ŝi neniam parolis tiusence, ke ni misinterpretis pro niaj antaŭjuĝoj. Sed mi aŭdis ŝin propraorele. Mi ne eraris. Laŭ mia opinio, ŝi iom timas lin, kaj lin tre amas. Ŝiaj respondoj tradukas tiun sentokonflikton.

– Kia eksterordinara afero! Ekde la komenco, ĉio estas malsama, ol ĉe kutimaj kazoj, ĉu ne?

– Jes. Kaj mi ankoraŭ ne diris la plej nekredeblan!

– Ĉu vere estas io pli?

– Jes, sed vi neniam imagus, kio.

– Kio do?

– Mi diris, ĉu ne?, ke la prokurorejo estas en furioza freneza stato. Ili ricevis instrukcion de la ministro nepre liberigi Jugan.

– Jes. Vi tion diris. Mi miris pri ministra interveno. Kion ili faros? Ĉu ili riskos malobei?

– Ili decidis prokrasti kiel eble plej longe la aferon, sed ne scias, kiel ili fine elturniĝos. Ĉio povus finiĝi per grandioza politika skandalo.

– Sed kial la ministro …?

– Laŭ miaj informoj, tiu araba ambasadoro, kiu intervenis ĉe li, estas treege riĉa. Iel la prokurorejo eksciis, ke li promesis al la ministro unu el siaj naftofontoj, se Ĝim liberiĝos!

– Nekredeble! Kaj la ministro …

– …akceptis. Ĉu ne bele?

13

La informo, ke oni efektive arestis la seksmaniulon, kaŭzis ĉe multaj belaj, malaltkreskaj knabinoj agrablan senpeziĝon. Nun ili povos denove amindumi sentime kun ĉarmuloj nekonataj. Kiel, ekzemple, faris ĉi-vespere Nhan[2].

Dum la tuta vespero, Nhan trovis sian kunulon plena je ĉarmo. Plaĉvizaĝa kaj belkorpa, li disĵetis spriton malavare, kaj, kvankam ŝi sciis, kion tiaj frazoj valoras el viro, kiu deziras virinon, tamen tre agrablis la flataj vortoj pri ŝia senkompara azia beleco, pri la sensimila svelteco de ŝia figuro, pri la senrivala logo de ŝiaj lipoj.

Sed nun, kiam ili nude kuŝis sur la lito, dolĉe prilumata de la plenluno, ŝi sin demandis, ĉu ŝi agis prave invitante lin al sia apartamento. De kelkaj minutoj, ja, liaj okuloj alprenis strangan, timindan rebrilon.

Kiam liaj manoj fermiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo, ŝia nebula suspekto fariĝis subite evidento treege akra. Li estas danĝera seksmaniulo, eble eĉ tiu, kiu krimis antaŭe. Eble la polico eraris. Ŝi rapide enspiris pulmoplenon da aero. Aŭ ĉu estus nur ludo? Unu rigardo al liaj okuloj sufiĉis, por certigi, ke ne. Ili estis alimondaj. Kaj lia gesto tute ne estis luda, sed perfekte laŭcela ekstrangolo. Freneze, kun freneza silento, li premis pli kaj pli.

Fakte, li grave eraris. Kiel li povus scii, ke en la tribo de Nhan, ie en la vietnamiaj montoj, oni instruas jam al infanoj kiel masaĝi kaj ekzerci la kolmuskolojn, por ege disvolvi ilian forton? Tiun kutimon Nhan, malgraŭ la multaj komplikaj aventuroj, kiuj kondukis ŝin al Eŭropo, neniam perdis. Krome, ŝi travivis tro da mortgravedaj situacioj por paniki nun, en la propra apartamento, nur pro la sadismo de tiu juna viro, kies fizika forto ne estis tiel impona, se juĝi laŭ lia nuda korpo.

– Li laciĝos antaŭ ol mi, – diris al si Nhan, dum la samlitulo premis kaj premis la kolon, kaj ŝi streĉis kaj streĉis ties muskolojn.

вернуться

[2]

Prononcu: Njan