Ŝi sukcesis liberigi unu el siaj manoj, kiujn li tenis kaptita sub si, kaj per abrupta gesto ŝi sukcesis bati je tre preciza loko lian skroton. Li ekblekis dolore. Profitante, ke li tiel perdas aeron utilan por barakti, ŝi, per movo de la lumboj, kruroj kaj ventro, igis lin fali ellite. Tiam, ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis. Li senkonsciiĝis.
Garde observante, ŝi paŝis al la malfermita fenestro kaj ripete plenigis siajn pulmojn ĝisfunde, retenante en ili la aeron, antaŭ ol elspiri. Nur tiam ŝi telefonis al la polico.
– Mi estas impresita, – Karal diris, kiam ŝi eksidis en la seĝon vid-al-vidan.
Ŝi ridetis.
– Nu, mi estas certa, ke sola li ne povis mortige strangoli siajn viktimojn.
– Sola? Kion vi volas diri? ĉu helpis lin kunkulpulo?
– Jes: virina paniko. Se ili ne panikus, kaj ne perdus tiel sian rezistpovon kaj siajn rezervojn de aero, li neniam sukcesus ilin strangoli, li ne estas sufiĉe forta.
– Vi pravas parte, sed parte malpravas, – respondis Karal. – Li ĉiam elektis speciale malgrandajn kaj malfortajn virinojn. Viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la aliaj knabinoj, kiujn li atakis. Li elektis vin nur, ĉar tio tute ne vidiĝas el supraĵa rigardo. Sed vi pravas pri tio, ke en via savo grandan rolon ludis via kapablo superi la timon, kaj via nefleksebla volo rezisti. Plus kelkaj scioj luktfakaj, ŝajnas al mi.
– Nu, mi lernis defendi min, – ŝi diris ridete.
Li prenis notlibron kaj komencis skribi la depozicion.
14
Estis io simila inter Haroldo Gajer, la junulo, kiu atakis Nhan, kaj Ĝim Juga. Li estis malpli alta ol Ĝim, malpli forta ankaŭ, sed la okuloj, la haroj, la mentono estis sammodelaj. Kaj simila estis ankaŭ la ĉarmo.
Por la polico estis humilige devi liberigi Jugan. «Eksternorma renkontiĝo de koincidaj detaloj», ili klarigis. Sed tio montris, kiel malĝusta fojfoje scienca polictekniko povas esti. Oni kompreneble analizis la sangon kaj pubharojn de tiu alia junulo, kaptita ĉe l’ freŝa faro: ili prezentis la samajn karakterizojn kiel tiuj de Ĝim. Humiliga, verdire, ne facile akceptebla konstato pri malpravo.
Kaj nun tiu junulo sidis sub pridemandado, kaj obstine mutis. Se la polico nur imagus, kio okazas en lia cerbo!
– Kial vi ilin strangolis? – la stulta policano demandis.
Sed li estas pli forta. Li ne respondos. Li nur pensis: «Kompreneble mi devis strangoli ilin, ili estigis en mi pekajn dezirojn. Ili devigis min malpurigi mian animon. Sub sia eta, svelta korpo, ili estis la Malbono».
– Sed kial vi… vi enperfortis en ilin tiun longan, dikan objekton?
La polico ja trovis ĉe la arestito specon de artefarita faluso el rigida plasta materialo. Ĝi konsistis el partoj, kiuj povis engliti unu en la alian, tiel ke, por portiĝi, ĝi ne estis pli longa ol polica klabo, dum en funkcia pozicio ĝi longis pli malpli 50 centimetrojn.
Ruza esprimo aperis sur lia vizaĝo. Sed li diris nenion, kaj nenion li diros. Li nur memoris.
Kiom aĝa li estis? Ĉu deksesjara? Li revidas sin, en tiu arbaro. Kiom li ŝatis grimpi sur la arbojn, sur la arboj! Tio estis lia teritorio, lia rifuĝejo, por revi sola, aŭ legi. Kiel precize li revidas tiun tagon!
Li sidas sur malalta branĉo, kaj jen alvenas Ĝim, Ĝim Juga, la samvilaĝano. Ĝim ne povas vidi sian samaĝulon, kaŝitan en la folioj. Li rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ por certiĝi, ke ĉeestas neniu. Sekurigita de la kompleta silento, li eligas sian kacon, videble ne por urini.
Jen li komencas ĝin masaĝi. Fascina vidaĵo, absolute fascina. Ĉar lia organo fariĝas tiel longa, longa! Kaj dika! Vera paliso ĝi estas, ne peniso. Ĉu eblus forturni la okulojn? Kaj daŭre, malrapide, kiel konscienca metiisto, li masaĝas. Iom post iom, liaj movoj akceliĝas, ĝis fine ili alprenas furiozan ritmon. Kaj jen okazas la eksplodo.
Kiel tiuj policanoj povus kompreni? La gejsero skande funkciis dum almenaŭ 10 minutoj, kraĉante siajn genojn ĝis distanco de 20 metroj, surverŝante la teron, la foliojn, la branĉojn, kaj milojn da insektoj, en nekredebla praa fekund-rito.
Kiu homo povus kompreni la efikon de tia spektado? Tia sceno ne forgesiĝas, ĝi ne allasas forgeson, ĝi revenas nokton post nokto en sonĝoj, en premaj, angoraj sonĝoj. Ĝi igas freneza.
Neniu, ĉefe policano, povus kompreni la kulton: kiam li skulptis el ligno la unuan reproduktaĵon de la ĝima faluso, kaj ĉiutage adorkliniĝis antaŭ ĝi. Estis bona ideo: ekde tiu tago, la angorsonĝoj ĉesis. Li portis florojn al tiu altaro kaj bruligis kandelojn aŭ incensbastonetojn apud ĝi. Tiuepoke jam lia patrino mortis, kaj patron li neniam havis. Vivtenante sin kiel laboristo, li loĝis sola, kaj trovis egan konsolon en la kulto.
– Kial? Kial? Kial? – demandas la policanoj.
Stultaj obstinuloj! Li ne respondos, ĉar respondi li ne povus. Kial paroli al homoj, kiuj ĉiaokaze ne povos kompreni?
– Kial tiujn virinojn? – ili demandas.
Plu silenta, li prezentas al ili nur sian revkaptitan esprimon, kun sfinksa rideto. Virinoj, ĉu?
Li memoras la unuan. Ŝi estis bela, gaja, kaj li videble plaĉis al ŝi. Li ne estus imaginta antaŭe, ke estus tiel facile venigi ŝin al sia loĝejo. Ili drinkis, drinkis. Sed alkoholaĵo ŝajne igis ŝin pli kaj pli postulema. Kaj supereca.
– Nur tion vi havas! – ŝi diris ironie, prenante en sian manon lian viran ileton. Tiaj rimarkoj pli kaj pli igis lin perdi sian memcertecon. Li apenaŭ estis en ŝi, jam lia semo ŝprucis, kaj ŝi mokis lin plu.
Tiuj insultaj diroj ŝiaj estis neakcepteblaj. Tial li montris al ŝi, ke li havas pli. Li prenis la dion faluson de sur ties altaro kaj ĝue perfortis la freŝmortan korpon per ĝi.
– Kial? Kiel? Kion? – demandas la policanoj.
Li ne respondos. Ili eĉ ne scias pri tiu unua. Li sukcesis forporti la kadavron al la aŭteto, kiun li ĵus akiris de amiko ŝtelisto. Neniu vidis lin. Kaj poste li ĵetis ĝin en la riveron. Oni ankoraŭ ne trovis ĝin, kaj la polico certe imagas, ke kiel centoj da junulinoj, ŝi ien forkuris kaj foje reaperos.
Post tiu…
Pasis pluraj monatoj, kaj fine li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe. Tiel li havigis al si unu virinon ĉiumonate. La uzo de tiu giganta faluso pensigis lin pri Ĝim. Li eĉ ĝue esperis, ke tiun oni suspektos. Ja kial oni lasas libera tian monstron? Ulojn kun tia organo oni devus enŝlosi, aŭ almenaŭ kastri.
– Kial? Kiam? Kiun? – la polico demandas.
Li ne respondas. Li ne respondos. Sur la ekrano de lia menso repasas la filmo de liaj heroaĵoj. La blonda iom vulgara, la brunhara de la kinejo, la aliaj. La polico ne komprenos, tial preferindas silenti. Li havas puran konsciencon. Li faris nur sian devon. Ĉiufoje post kiam li definitive forpasigis unu el tiuj maldeculinoj, kiuj tiel facile konsentas kuŝi kun viro, ĉiufoje poste li konstatis, ke lia seksumilo grandiĝis. Baldaŭ – kial ne esperi? – eble ĝi fariĝos kiel la dio mem.
Antaŭ la konsternitaj policanoj, kiuj parolis plu, li neaŭdante malzipis sian pantalonon, eligis la pendaĵeton, kaj komencis ĝin karesi starige.
– Novaĵo interesos vin, – Jano ĝoje diris al sia edzino.
– Ĉu vere?
– Jes. Ni komprenas la misteron de la simileco inter la laboratoriaj rezultoj pri la du arestitoj, la ĝusta kaj la malĝusta.
– Ĉu estis kunkulpulo en la laboratorio, kiu intence fuŝis…?
– Ne. Kiel komplikan ideon vi ekhavis! Estas multe pli simple. Ni rimarkis, laŭ la identigaj paperoj, ke ambaŭ viroj devenas de la sama vilaĝo, kaj ni enketis tie. Montriĝis, ke Haroldo Gajer, la vera krimulo, estas duonfrato de Ĝim Juga. Sed nek unu nek la alia tion sciis. Haroldo estis edukita kiel senpatra knabo kaj lia patrino neniam diris la veron al li. Kvankam multaj vilaĝanoj la aferon suspektas, tre malmultaj havas certecon.
– Eble Haroldo tion divenis. Eble li pro tio malamis kaj ĵaluzis sian duonfraton, kiu vivis en pli bonaj familiaj cirkonstancoj ol li. Tio eĉ povus klarigi la uzon de la stranga artefarita faluso, tiel simila al la vera de Ĝim.