Выбрать главу

Sur planedo, en socio, kie tiom da verkoj epopeas la tragikajn aspektojn de la homa vivo, agrablas al historiisto foje raporti pri la ĝermo de feliĉa para vivo. Kiel jus rakontite.

Al tiu planedo ridete rigardis du estaĵoj homformaj, kies lumaj korpoj al surterulo ne videblis, ĉar ili situis en transa dimensio. Jes, ili kontemplis tiun planedon, ties urbeton Valmu, kaj, se esti tute preciza, difinitan ĉambron en Hotelo Belmonta. Ili tre kontentis pri si.

– Vi laboris efike, – diris Gabriel al Prof. Ketulen.

Kaj en tiu transa mondo ĝoja eĥo ripetis: «…fike, fike, fike…»

Glosaro

Legantoj, kiuj ne klare komprenis, pri kio temas ĉi tiu verko, verŝajne ricevos sufiĉan ideon pri ĝi tralegante la ĉi-sekvan glosaron. Ĝi enhavas la radikojn uzatajn en la rakonto, kiuj ne troviĝas en Plena Vortaro nek en ties Suplemento, aŭ kiuj tie estas difinitaj alimaniere.

adoleski: esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo, kaj estas karakterizita per la ekfunkciado de la seksaj glandoj (PIV)

balano: la konusforma ekstremaĵo de la peniso (PIV)

batiko: metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj, vaksante sinsekve la netinkturotajn partojn (PIV)

ejakuli: spermelĵeti (PIV)

ekzibi: elmontri siajn seks-organojn

elnorma: kiu eliras el la normoj, eksternorma, eksterordinara

faluso: erektita peniso

fiki: sekskuniĝi (PIV)

frustri: malhavigi al iu kontentiĝon de deziro, bezono aŭ tendenco

glano: komuna nomo de la balano (ekstremaĵo de la peniso) (PIV)

handikapito: kiun fizika aŭ mensa misformiĝo metas en iurilate malsuperecan staton

kaco: homa peniso (PIV)

klimakso: plej supra punkto, apogeo (PIV); plej intensa momento en travivaĵo

Polaroid: fotoaparato, el kiu la fotoj eliras, finfaritaj, post mallonga en-aparata prilaborado (registrita marko)

porna: pornografia

seksumi: havi seksan rilaton

Prilingva rimarkigo

Personoj, kiuj ankoraŭ legis neniun verkon el la «ĉu»-serio de Johán Valano, miros pri tiaj formoj kiel, unuflanke, falús, penís, kaj, aliflanke, rilate al sekse ludi, pro tro malsekigi, ktp. Tiuj estas ekzemploj el la dialekto de Sanktavalo, kie okazas la eventoj ĉi-sube rakontataj. En tiu dialekto, oni de tempo al tempo elizias la o-finaĵon de substantivo kaj tion signas, ne per apostrofo, sed per dekstrakorna supersigno super la vokalo de la silabo akcentata (memór = memor’ = memoro). Alia karakterizo de tiu dialekto estas, ke oni uzas infinitivon post iu ajn prepozicio.