5
– Naŭ mil usonaj dolaroj aŭ dek ok mil svisaj frankoj monate! – ekkriis al si Ĝim Juga.
Tio estis nekredebla. Sed ĉu oni faras tiajn ŝercojn? La leterpapero ŝajnis aŭtenta. Li relegis la leteron.
Ne estis dubo. Tiu araba emirlando proponas al li 9000 usonajn dolarojn monate por trejni ties futbalan teamon. Sed li ne estas fama! De kie ili ricevis liajn nomon kaj adreson? Kial ili sin turnas al li?
Li ne sciis, ĉu akcepti la proponon aŭ ne. Kompreneble tiu sumo estis giganta, kompare kun lia nuna salajro de simpla elektristo, sed kion tio kaŝas? Kaj ĉu li elportus la klimaton, la etoson, la malproksimecon for de ĉio ŝatata?
Tremamane li prenis la telefonon. Almenaŭ li akceptos la menciitan rendevuon, eĉ se nur por informiĝi pli.
Kiam, du tagojn poste, laŭ la ricevitaj instrukcioj, li sonorigis ĉe la pordo de la privata vilao, kie loĝas la ambasadoro, li ne sentis sin tre komforle.
Li ne kutimis rilati kun tia medio, kaj ĝi impresis lin. Krome, la tago estis varmega, kaj li, kiu preskaŭ neniam surmetis kravaton, trovis malagrabla la fermitan kolumon.
Ĉefservisto bonvenigis lin kun granda ĝentileco. Li kondukis lin al atendoĉambro, klarigante, ke bedaŭrinde la ambasadora moŝto pro oficialaj devoj iom malfruos, sed ke dume la estimata gasto ne hezitu drinki el la bufedo, kiom ajn li deziros, kaj rigardi la televidon aŭ eĉ vidkasedon, se tio al li plaĉos. La ĉefservisto montris, kiel simple estas funkciigi la aparaton, kaj kie la bendoj troviĝas.
Ĝim verŝis al si glason da biero kaj foliumis magazinon, kiu tie troviĝis. Post minuto, li ŝaltis la televidon, sed je tiu horo neniu programo kaptis lian atenton. Li malofte uzis vidregistran aparaton, kaj, sentante sin nerva, pensis, ke eble la relativa noveco de tia maŝino agos trankvilige. Li enmetis kasedon, hazarde elektitan, ŝaltis la aparaton, kaj turnis la rigardon al la ekrano.
Estis treege varme en tiu malvasta ejo, kaj li senjakigis sin. La kasedo ne estis tre interesa: ne estis sono (aŭ li ne sukcesis funkciigi ĝin) kaj vidiĝis nur du viroj manĝantaj kun virino en luksa restoracio. Li forprenis la kravaton. Sur la ekrano nun la triopo troviĝis en dormĉambro kaj la du viroj ride komencis senvestigi la knabinon.
«Erotikaĵo!», li pensis, «aŭ pli ĝuste pornaĵo». Oni diris al li antaŭe, ke riĉaj araboj tre ŝatas tiajn spektaĵojn, sed li neniam imagis, ke li foje havos okazon partopreni en ilia plezuro.
Ŝvito komencis perli sur lia frunto. La varmo estis neeltenebla. Li malfermis tri butonojn de sia ĉemizo kaj plu rigardis la ekranon. Estetike ne bela, nek valora kulture, la filmo tamen estis ekscite atentokapta. Li sentis ian rigidiĝon inter la femuroj.
Li konis sin, kaj saĝeco volus, ke li haltigu la programon. Sed… nu… li diris al si: «Fino baldaŭ venos». Fakte, la programo estis longa, kaj planita por redoni viglon eĉ al plej laca maljunulo. Dume, la rigidiĝo kreskis tiagrade, ke li devis ŝovi la manon en la kalsonon por reorienti la klabon supren, kien ĝi povu senbare altiĝi; aliel, la streĉo fariĝus dolora, kaj danĝera por la pantalono.
En la apuda ĉambro, la ambasadoro kaj lia sekretario rigardis tra spegulo sen-stantega.
– Ĉu vi vidis? – la moŝto diris al sia helpanto.
– Jes. Li devis meti ĝin tiel, ke ĝi povu kreski sen renkonti ĝenon. Via sistemo belege efikas. Vi havis tre bonan ideon ankaŭ antaŭvidi hejton.
– Rigardu! – li bidplene susuris la ambasadoro. – La serpento rapide stariĝas sub lia ĉemizo. Pro la zono ĝi ne povas oblikvi. Baldaŭ ĝia kapo montriĝos, kie li malbutonis la ĉemizon. Jen! Rigardu, kiel dika ĝi estas!
– Miaopinie, nun estas la ĝusta momento, se via ambasadora moŝto plu deziras …
– Vi pravas. Ek! Mi iru! – Kaj la moŝto ekstaris.
Li paŝis senbrue al la tuj apuda ĉambreto, kie Ĝim kontemplis la erotikan programon. La pordo, bonege oleita, malfermiĝis silente. Ĉiaokaze, bruon Ĝim eble ne aŭdus, tiel absorbita li estis. La pornaĵo komplete forgesigis al li, kie li estas, kaj kial.
– Sinjoro Juga! – ekparolis malantaŭ li treniĝa voĉo.
Ĝim surpriziĝe skuiĝis. Li ne havis la tempon turni sin, nek rebutoni la ĉemizon, jam la ambasadoro staris antaŭ li.
– Ne timu, ne embarasiĝu, – admonis milde la moŝto, indikante la elĉemizan balanon per grasa montrofingro. – Mi venigis vin pro ĝi. Venu al mia kabineto. Mi estas la ambasadoro de Zob el-Ĝemal.
Rebutoninte la ĉemizon, Ĝim, tro perturbita por pensi, reprenis sian jakon kaj aŭtomate sekvis la ambasadoron. La ĉambro estis vasta, kun moderna meblaro. Sur larĝa skribotablo troviĝis dika libro, dosieroj kaj ĉiaj dokumentoj. La temperaturo estis agrable malvarmeta. Invitite de sia gastiganto, Ĝim eksidis en profundan ledan apogŝegon. Li honte konsciis pri la nekaŝebla faluso, kiu, ŝajne, rifuzis nun moliĝi.
– Espereble vi pardonos mian etan ruzon, – voĉis la moŝto. – Mi intence lasis vin atendi en varmega ĉambro, kie la sola distraĵo estis erotikaj vidkasedoj. La spegulo en tiu ĉambro ne havas stantavolon, tiel ke mi povis observi vin de ĉi tie, nevidate. Vi agis ekzakte laŭ mia espero, kaj…
– Sed kion vi deziras? Kiel vi eksciis pri mi?
– Belfalusuloj ege plaĉas al mi. Mi eksciis pri vi pere de mia sekretario, homo plej kapabla kaj fidela. Li vizitis por la propra plezuro unu el tiuj sinjorinoj, kiuj konsentas vendi siajn ĉarmojn altapreze por longeta horo. Li vidis ĉe ŝi foton de viro, tute nuda, kun erektita fenomenaĵo. Li demandis, ĉu ŝi scias ties nomon. Ŝajnas, ke vi diris ĝin al ŝi. Ne estis malfacile trovi vin. Mia sekretario bone konas miajn gustojn. Kiam mi eksciis pri vi, mi iĝis tre ekscitita.
Li paŝis al Ĝim, komencis malbutoni la ĉemizon kaj tuŝis la vivpulsan amilon.
– Mirinda, mirinda! – li krietis, kaj liaj okuloj pleniĝis je volupta admiro.
Li plu malbutonis la ĉemizon, kaj forprenis ĝin.
– Staru! – li diris, kaj Ĝim obeis, kun menso ne tre klara. Li duonkredis, ke li sonĝas.
– Vi havas belegan torson. Neniam mi vidis tiel elnorman ĝuilon sur fono de tiel bela brusto ĉe tiel ĉarma vizaĝo. Mia sekretario ne mensogis. Mi timas, sinjoro, ke mi enamiĝas al vi.
Li malbukis la zonon.
– Ni liberigu tiun karan kaptiton, – li flustris kun rideto. – Ĝi reprenu sian naturan pozicion. Jen.
Faliginte la pantalonon kaj la kalsonon, li kunigis la manojn kvazaŭ preĝe kaj admire himnis:
– Kiaj femuroj! Kia kisinda pilkoparo! Kara amiko, vi estas donaco de Dio al mi. Perfekta respondo al miaj sopiroj.
Ĝim ne sciis, kion fari. Jam kiam la ambasadoro tuŝis lian zonon, li preskaŭ repuŝis lin, sed lia volo estis kvazaŭ paralizita pro la strangeco de la situacio, la nekredebla monpropono kaj funda, nepreciza sento, ke al ambasadoroj oni ne agas kiel al iu ordinara. Nun li eksentis sin stulta, antaŭ tiu grasulo, starante nuda ĝis la maleoloj, kien la pantalono glitis.
– Kiom mi proponis al vi? Naŭ mil dolarojn monate, ĉu ne? Tio estis nur por allogi. Mi nun konstatas, ke vi valoras almenaŭ 12 000.
– Por fari kion?
– Reveni kun mi al la emirlando. Mia posteno ĉi tie estos baldaŭ finita. Mi reiros mialanden. Kaj viroj bele dotitaj de la naturo estas mia sola plezuro. Vi estas pli ol bele dotita: grandioze, gigante. Mi havas tiom da mono, ke mi ne scias, kion fari per ĝi. Fluas nafto, kaj mi monon enpoŝigas. Trejni la futbalteamon estas kompreneble nur preteksto, se vi bezonos ĝin. Se vi preferas alian laboron, aŭ neniun laboron, al mi estas egale.
– Sed vi ne pagos min nur por min rigardi, ĉu?
– Ne naivu, karulo, tio ne estus ebla. Tamen, mi ne estos tro postulema. Mi deziras ludi per via korpo, per via dieca ĝudonilo. Mia plej granda sopiro estas fiki vin de malantaŭe kaj samtempe masaĝi ĉi tiun ĉefverkon de la naturo. Se mi povus atingi, ke ni ambaŭ kulminu samsekunde, mi estus la plej feliĉa homo sur la tero.
Ĝim provis kvietigi sian menson, por almenaŭ ĉenigi kelkajn koherajn pensojn, sed ne prosperis al li.
– Ne timu, mi uzos vazelinon, aŭ ion similan, – la ambasadoro diris, ne tre klare.