– Pardonu, pri kio vi parolas?
– Vazelino. Ne. Mia sekretario trovis … Mi ne memoras la nomon … specon de produkto, per kiu mi ŝmiros mian aĵeton por penetri vin sendolore. Kaj se vi deziros, mi metos iom da ĝi ankaŭ sur miajn manojn, por ne suferigi vin frote. Ĉu vi eltenas longe, antaŭ
Lia triviala maniero paroli malhelpis la junulon mensfunkcii taŭge. Se li sin esprimus alude, aŭ kun okulumoj, eble estus malpli facile kompreni, sed iel ĉio estus pli tolerebla.
Serĉante vortojn por respondi, aŭ eble iom da ekstera apogo en ĉi tiu strangega aventuro, Ĝim turnis la okulojn al la fenestro. Nur malprecize li divenis movon, tuj antaŭ ol percepti ege agrablan sensacon ĉe la plej sentoriĉa parto de la vira ornamaĵo. La eta grasa arabo ĵus komencis leki langapinte la rimeneton de lia glano. La membro, kiu estis moliĝinta jam de kelkaj minutoj, tuj rekreskis al potenca staro. Kiel konstante tiutage, la junulo estis kaptita inter du disaj inklinoj. Unuflanke, tiu riĉulo, kiu kondutis, kvazaŭ li posedus la knabon, naŭzis lin, kaj Ĝim sentis impulson lin bati planken kaj piedfrapi. Aliflanke, la pure fizika plezuro esti tie lekata montriĝis ĝuinde intensa, kaj krome la juna viro ankoraŭ ne decidis, kion fari pri la «labor»-propono. La anoncita sumo ja signifus post nur unu jaro da nenifaro kapitalon, kiun li ne povus ŝpari eĉ dum jaroj per sia nuna salajro.
Ĝis nun, liaj ĉarmo kaj longa peniso alportis al li nur komplikaĵojn en la vivo. Kial ne kelktempe profiti de ili por akiri la monon, kiu signos la komencon de libera vivo?
El tiuj batalantaj fortoj, ne venkis la impulso bati. Jam la plezuro fariĝis tro granda, kaj Ĝim ĉesis reagi kiel homo, por kiu la naturo de la kunulo gravas; li fariĝis kvazaŭ nur besto, nur korpo ĝusopira, al kiu estas egale, ĉu la plezuron donos viro aŭ virino. La eta arabo ne plu ekzistis. Nur vibrigis la knabon senpersona tiklo kondukanta pli kaj pli rapide al kulmino.
Kial la ambasadoro subite ŝanĝis sian faron, Ĝim tute ne povis diveni. Eble li sentis, ke la junulo baldaŭ orgasmos, kaj li volis, ke la ludo daŭru pli longe. Post kelkaj sekundoj sen io ajn, li komencis malrapide masaĝi la pulsantan palison ambaŭmane. Tio estis multe malpli ekscita komence, sed post kelka tempo la konstanteco de la longaj iroj kaj venoj tamen pli kaj pli ĝuincitis la nervojn, ĉefe kiam la graseta mankavo atingis la elstaran bazon de la glano.
Kiam la faluso ekpafis, la moŝto forprenis siajn manojn, surprizite percepti skuon tiel fortan. Ĝim fleksis la genuojn, la spinon rondigis, kaj ne povis ne eligi ĝemeton de volupto.
Ĝenerale, dum orgasmo, li forgesis ĉion, ŝanĝite al pura ĝuado. En similaj okazoj, li kutime ne pensis, ne perceptis sian ĉirkaŭajon, ne memoris kun kiu li estas, nur sensis specon de giganta tertremo, en kiu lia tuta vivo transformiĝis al ondo post ondo de ĝuo intensega. Mense, spirite, li ne plu ekzistis, lia individueco forsvenis kaj ankaŭ preskaŭ la tuta korpo, li iel fandiĝis kun la tuta kosmo, sed, kunfanditaj, la tuta kosmo kaj li sumiĝis nur al la konscio esti vibra kolono plezurkraĉa. Li estis la Vivo.
Sed ne ĉi-foje. Verŝajne ĉar lin pli kaj pli tentis la propono ĵus farita, li konfuze duonpensis, ke estus preferinde ne tro tegi per sia erupciaĵo la altvalorajn objektojn en ĉi tiu ĉambro. La unua ŝpruco fakte faris nur makulon sur la riĉa orienta tapiŝo, sed la dua, pli vigla, trafis rekte en murfiksitan abstraktan pentraĵon, kiu eble multe valoris. Iom movante sin, li atingis kurtenon el belega ŝtofo, reflekse turniĝis al la alia flanko, tiel ke liaj gutegoj peze pluvis sur la skribotablon, malsekigante ĉiujn dokumentojn. Elĝemante raŭkan «Pardonon!», – li direktis sin al sia gastiganto, kiun li malavare inundis. Kiam li provis forturni sin de li, li surŝprucis antikvan tapeton, kiu ornamis unu el la muroj, kaj nur tiam ekhavis la ideon orienti la pafon al la larĝa fenestro, kiel al celo malpli danĝera.
– Admirinde, admirinde! – aplaŭdis la arabo, dum la ĝima fekundsuko igis la fenestron malpli kaj malpli travidebla.
– Kaj ĝi daŭras plu kaj plu, – la diplomato aldonis post kelkaj minutoj, viŝante per papertuko sian senharan kranion, sur kiun ĵus blanke pluvis de la plafono.
Li rondrigardis la ĉambron. Sur ĉiu meblo, sur du muroj, sur la plej larĝa fenestro videblis egaj ŝmiraĵoj, kiuj sen rapideco fluis malsupren. De kelkaj lokoj plafonaj, de la lustro kaj de la altaj folioj de ornama filodendro[1] densaj gutoj iom post iom falis.
– Ho, amiko! – la grasulo ekkriis, kaj Ĝim, turnante sin al li, nevole elsendis sian lastan ŝprucon sur lian dekstran okulon. La arabo viŝis sin.
– Ho, amiko! – li reeĥis entuziasme. – Kia potenco! Mi gratulas vin. Sed diru, ĉu vi detenis vin dum monatoj, por stoki tiajn rezervojn?
Ĝim laŭgrade revenis al la reala situacio, kvazaŭ el alia mondo. Li konfuze divenis, ke lia kunulo ĵus diris ion.
– Pardonu! – li balbutis. – Ĉu vi parolis al mi?
– Jes. Mi demandis, kiam okazis via lasta …e …elŝpruco.
– Antaŭ du tagoj, se mi ne eraras.
– Kaj vi elsendas tiom ĉiufoje?
– Bedaŭrinde jes.
– Kial bedaŭrinde? Ĉu vi ne fieras?
– Fieras? Se vi nur imagus, sinjoro, sinjoro …ambasadora moŝto, se vi nur imagus, kiom da praktikaj problemoj la seksa vivo kaŭzas al mi!
– Aŭskultu, kara amiko. Mi ŝatus, ke ni plu diskutu mian proponon, sed mi unue iros surmeti aliajn vestojn, ĉiuj ĉi estas makulitaj, kaj mi venigos iun por purigi. Ni ne povus ĉi tie babili komforte, ĉar ĉiuj seĝoj estas sigelitaj per via mirinda lafo, kaj cetere la odoro efikas ebriige al mi. Bonvolu atendi min iomete en la apuda ĉambro. Ha! Sed mi konstatas, ke ankaŭ viaj ĉemizo kaj jako estas malsekaj. Mi petos mian sekretarion trovi por vi aliajn. – Kaj li parolis arabe en la interkomunikilon.
– Sinjoro ambasadoro, mi dankas, sed unue mi ŝatus peti de vi favoron.
– Ion ajn, amiko, ion ajn, mi pretas donaci ion ajn al vi.
– Ne temas pri donaco. Sed ĉu estus eble foti ĉi tiun lokon?
– Kial? Kion vi deziras foti?
– Mi deziras fotojn, kiuj montras, en kia stato troviĝas ĉambro, post kiam mi… e …post kiam mia fekundeco eksplodis.
– Jes, jes, kompreneble. Tamen fiera, ĉu ne? Mia sekretario tuj venos, kaj li estas bonega fotisto. Li scias ĉion fari, cetere. Mi ne dubas, ke li trovos la plej taŭgajn lum-aranĝojn, por reliefigi la amplekson de ĉi tiu bapto, al kiu vi tiel brile vin fordonis.
6
Helena estis furioza. Kio plej kolerigas ol konstati la propran naivecon? Je la amesprimoj de Bernardo ŝi fidis, sed nun ŝi vidis lin, propraokule. Li kisis iun inon, eĉ ne belan. Li kisis ŝin pasie. Kompreneble, li imagis, ke Helena laboras en la oficejo. Ŝi devis labori vespere hodiaŭ; li ne povis scii, ke la aranĝo lastminute ŝanĝiĝis. Kaj malbeninda hazardo faris, ke ĝuste …
Nun Helena vagis sur la trotuaro, ne sciante, kion fari. Jam de kelkaj minutoj la komenca malĝojo cedis lokon al kolero. Pli kaj pli ŝi sentis emon venĝi sin.
La lumaj reklamoj de kinejo haltigis ŝin: «La forlasita sin venĝas», titoliĝis la filmo. Ĉu ne signo de l’ destino? Ŝi enpaŝis en la atendovicon.
Juna viro staris, ne en la vico, sed tuj apude, studante la filmfotojn. Ekvibris liaj nazmuskoletoj: li flaris. Apenaŭ movante la kapon, per okuloj streĉitaj ĝis la ekstrema rando orbita, li rigardis ŝin. Ŝi odoris je virino deziranta viron, eble eĉ nescie.
Li inventaris: iom tro grandafrunto, sed varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj, brusto palpinda, malavaraj koksoj, belaj kruroj. Ĉiuj havindaj kurboj ĉeestis kaj harmoniis inter si. Li faris unu paŝon kaj troviĝis en la vico. Nur unu kliento apartigis lin de ŝi.
Kiam li eksidis en la apudan seĝon, kvankam la kinejo estis preskaŭ malplena, kaj li povus elekti iun ajn lokon, ŝi ridetis al li. Li tiel sciis, ke jam sukcesis la entrepreno. Por ricevi konfirmon, li larĝe apartigis la genuojn, tiel ke la dekstra troviĝis en ŝia teritorio, sed ne tuŝis ŝin. Ŝi movis nepercepteble sian maldekstran kruron, ĝis ŝia genuo tuŝis lian. La lumoj estingiĝis ĝuste tiumomente.
[1]
filodendro: planto devenanta el ekvatora kaj tropika Ameriko, kun rampanta rizomo kaj fingrecaj folioj, uzata en aliklimataj regionoj kiel ornama kreskaĵo enloĝeja