– Sed se li enamiĝis al vi, ĉu li toleros, ke vi foriru, eĉ post du jaroj? Vi troviĝos en malgranda emirlando, kie neniu povos helpi vin for, se li decidos perforte vin konservi.
– Diable! Mi ne pensis pri tio.
– Eble eĉ, se li sentus, ke vi deziras lin forlasi, li mortigus vin, kaj neniu tion scius en Eŭropo.
– Diable, diable! Mi ne ŝatas viajn ideojn.
– Tamen vi devas alfronti la realon realisme. Tiuj estas parto de la riskoj.
– Vi pravas. Mi ne konsideris tiujn punktojn. Sed mi nepre devos. Realisti necesas. Tamen, tiu grasulo aperas tiel milda…
8
Karal sin demandis, ĉu mencii la novaĵon al Ĝoja. Li preferus ne, sed li tuj pensis, ke la gazetoj ĝin nepre raportos, kun pliaj skandalkrioj pri polica nekapablo. Li do alparolis ŝin.
– Oni trovis plian viktimon.
– De la seksa perversulo?
Li rimarkis, ke ŝi reagas intense, kiel ĉiufoje, kiam tiu menciiĝis.
– Jes. Bela knabino. Naŭzas min tiu sadisto. Ankaŭ ŝi estis ŝirita per klabo pli ol 40-centimetrojn longa. Kaj strangolita, kiel la aliaj. Oni trovis ŝin en la arbaro de Verduga, apud lageto. Ĝoja, kio estas al vi? ŝajnas, ke tiu perversulo emociigas vin pli ol iu ajn krimulo!
– Pardonu, Jano, mi ne povas klarigi al vi. Mi esperas, ke iutage mi povos.
Kaj, sentante la bezonon promeni sola, strebe al reekvilibro, ŝi lasis lin tie kaj foriris el la domo.
– S-ro Karal? La persono ĉe la akceptejo direktis min al vi. Vi okupiĝas pri tiu enketo, ĉu ne, pri la strangolitaj junulinoj de plenluno?
– Jes. Kial vi deziras min renkonti?
– La gazetoj raportis pri la lasta krimo. Nu, mi vidis la viron, kiu foriris kun Helena Besar.
– Ĉu vere? Kie?
– Mi rendevuis kun mia amikino antaŭ kinejo Odeon. Mi rimarkis junan viron, kiu rigardis la filmfotojn, en la ekstera halo. Estis io en lia sinteno, kio ne plaĉis al mi. Lia maniero rigardi la preterpasantinojn. «Ĉasisto serĉanta predon», mi diris al mi. Tre ĉarma junulo, kun plaĉa vizaĝo, sed io perversa en la okuloj. Kaj jen alvenis junulino, kiun mi iom konas, Helena Besar. Ŝi aspektis furioza. Ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon. Min okulfrapis, kiel tiu alia ulo ŝin rigardas, oblikve, preskaŭ palpe, kun speco de ironia, aventurema rideto.
– Kio okazis poste?
– Li aĉetis bileton kaj eniris. Li iris sidi tuj apud ŝi. Mi vidis ilin, ĉar mia amikino kaj mi sidis malantaŭe. Ili karesis kaj kisis unu la alian, nu, la kutima afero. Kaj ili foriris kune.
– Treege grava informo! Mi dankas vin. Ĉu vi povus priskribi tiun knabon?
Kun plej granda atento Karal notis la detalojn.
9
– Bonan, Ĝim! Mi estas kontenta revidi vin.
– Bonan, Aminda, ankaŭ mi ĝojas. Kiel vi?
– Ne malbone, dankon. Kaj vi, mia fenomeno, kiel vi fartas?
Ĝim rakontis pri la propono de la araba diplomato. Aminda Glor fajfis admire.
– Filo de puto! Kia propono! Ĉu vi akceptos ĝin?
– Mi hezitas. La salajro estas menskirle tenta, ĉefe rilate al la postulata laboro!
Ŝi ekridis. Ili eksidis sur la liton, kaj li metis manon sur ŝian genuon.
– Ĝim, karulo, estas amuze! Se vi konsentus, ni fariĝus kolegoj!
– Prave! Mi luus al li, kontraŭ mono, mian am-uz-ilon!
Ŝi eksplodis per rido.
– Karuleto! Kiel sprite! Jam de jaroj mi ĉiutage enigas tiajn amuzilojn en ĉiujn truojn de mia korpo, sed neniam mi pensis pri tiu signifo. Cetere, kiel fartas via persona amuzilo?
– Peze!
Ambaŭ reridis.
Ŝi malzipis lian pantalonon kaj mane kovris lian problemon, tenere.
– Vi pravas, – ŝi diris, – erektita, ĝi devas pezi tri aŭ kvar kilogramojn.
– Ĝi pezigas mian koron, kaŭzas al mi pezajn zorgojn. Eĉ se mi akceptus la proponon de tiu arabo, mia handikapo ne ŝanĝiĝus. Ĉu vere mia deziro priĝui per ĝi virinon kaj per ĝi ĝuigi ŝin neniam realiĝos? Ĉu mi estas kondamnita al diversaj formoj de masturbado?
– Kompatinda! La mondo estas malbone farita. La viroj, kiuj vizitas min, neniam zorgas pri tio, ĉu ili ĝuigu virinon aŭ ne, ili pensas nur pri la propra plezuro; la kunludantino estas por ili nur rubujo, kien ili ĵetas sian virkraĉon. Kaj vi, kiu konsideras la personon de virino kaj ŝatus doni ĝuon al ŝi, jen vi ne povas donaci tion, kion vi dezirus.
Ambaŭ ĝemspiris.
– Ĉu vi prezentis mian kazon al via seminario? – li demandis espere.
– Kompreneble, – ŝi respondis, komencante senvestigi sin.
Li faris same. Nur rigardi ŝin sufiĉis por ke lia mirindaĵo komencu bombasti.
– Ĉu rezultis io?
– Estis pluraj ideoj, preskaŭ neniu vere realisma.
– Kiuj ili estis?
– Mi ne memoras ĉion. Unu estis, ke kvar aŭ kvin virinoj okupiĝu pri vi samtempe. Ni kalkulis, ke ili povus kovri vian tutan longon per la manoj. Se ili ritme masaĝos, aŭ lasos vin iri kaj veni tra tiu varma mantunelo, ne estus perfekte kiel normala ĝisfunda penetro, sed tamen eble pli bone ol nenio, ĉu ne?
Ĝim ne respondis. Lia imago bildigis al li grupon da belulinoj, kun malsamaj vizaĝoj kaj korpoj, sed same nudaj, prizorgantaj lin palpe, karese, leke. La ideo ne estis malplaĉa. Li fermis la okulojn kaj lasis sian menson vagi laŭ plezuraj revvojoj.
Nuda, li staris sur herbejo, ne malproksime de maro. Floroj abundis, kaj ne mankis arboj, palmoj kaj aliaj. Lia giganta erektaĵo, anstataŭ lin ĝeni, estis ĉi-foje kaŭzo de fiero. Ĉirkaŭ li baletis sep aŭ ok knabinoj, diverse sed egale amindaj. Li dancis surloke, centre de la rondo.
Ĉiuj ridis kaj ĵetis florojn unu al la alia. Unu eĉ ornamis per lekanteta krono lian orgojlan amilon. Kaj jen la belulina rondo pli kaj pli proksimiĝis al li, ĝis ĉiu knabino, sin reciproke tenante ĉe la talio, premis sin al li. Ilia varmo, iliaj junaj haŭtoj estis ege plaĉaj al lia epidermo.
Nun li kuŝis kaj ĉiuj knabinoj genuis ĉirkaŭ li. Ili karesadis la krurojn, la bruston, la nukon, la brakojn, ĉiuj samtempe laŭ ritmo de anĝeleca muziko. Ili kisadis lin laŭ la tuta korpo. Per siaj manoj, ili formis tunelon, en kiu ĝi povis daŭrigi la dancon pli kaj pli ĝue. Aŭ, okope, ili lekis ĝin, de la dikega balano ĝis la firma bazo pilastra. Jes, jes, ĝuon tia opo scius doni, al viro sekse elnorma.
Li malfermis la okulojn.
– Pri kio do vi pensis? – demandis Aminda. – Via stango dikiĝis kaj emis vibri, dum vi kuŝis kun okuloj malfermitaj.
– Mi pensis pri la plezuro ludi sekse kun grupo da belaj inoj. La ideo de via seminario ne estas malbona.
– Bedaŭrinde ĝi ne estas realigebla.
– Kial?
– Pro plej proza kaŭzo: kostus tro multe.
Li alprenis malĝojan esprimon.
– Kompreneble, – li diris.
– Jam mi kostas tro, por ke vi povu veni regule, kun via salajro, kvankam mi tre ŝatas vin kaj mi kapablus akcepti vin senpage, nur pro malsaĝa korinklino. Sed miaj koleginoj ne estas simile filantropaj, kaj ili postulus la normalan prezon. Do imagu, kiom kostus, eĉ se estus nur kvar el ili dum unu horo!
– Kompreneble, – li ripetis, kun falantaj vizaĝtrajtoj. – Estis nur bongusta revo. Nu, ĉu nenio alia rezultis el viaj diskutoj?
– Tamen jes. Estas io, sed ĉu akceptebla, mi ne scias.
Ŝi kisis lian ventron, amike taŭzetis liajn virajn partojn, kaj diris:
– Atendu momenton, mi tuj revenos.
Kiam ŝi revenis el la banĉambro, ŝi portis strangan objekton, el sufiĉe rigida plasta materialo, kiu prezentiĝis kiel tubo, iom pli ol 30-centimetra, ĉe kies ekstremaĵo troviĝis, unuflanke, iom kurba plato, kelke firma, sed tamen ne rigida, kaj aliflanke ronda rando iom pli dika ol la tubo mem.
– Kio estas tio? – li demandis, kaj la sola vido de tiu aĵo jam igis lian pafilon eksinki.
– Oni ĝin nomas haltigilo. Ĝi estas uzata por kazoj similaj al la viaj, kvankam neniu el miaj koleginoj iam ajn aŭdis pri iu komparebla laŭdimensie al vi. Ĝi konservas dum sufiĉe longa tempo la varmecon de la akvo, en kiun oni metis ĝin antaŭ la uzo, kaj oni ŝmiras la internon per speciala pomado por ĝin lubriki. La virino fiksas ĝin al si per ĉi tiuj rimenoj. Tiel, ŝia amkoridoro ricevas longiĝon, la viro do povas penetri ŝin, kaj lia puba parto estas haltigita de la plato, kiu estas varmeta, firma, tamen iom fleksebla, tiel ke ĝi elvokas korpon. Ĉu vi volas provi? Laŭdire, la sensaco, por viro kun longa fluto, estas preskaŭ la sama, kiel se li enirus la virinon normale.