Ĝim ne aspektis entuziasma.
– Ŝajnas al mi, ke tio forprenas multon el la poezio de la ago.
– Ĉar por vi ĝi estas poezia?
Aminda pensis pri sia laboro. Kiom maltrafis lia vorto! Kaj tamen ĝi pinĉis ŝian koron. Tiun viron ŝi estus ŝatinta renkonti, antaŭe.
Ŝi karesis lian bruston, lian ventron, atingis la nun molan viraĵon, kaj ĝin milde palpadis.
– Mi estas kriplulo, kaj jen mia protezo, – li diris amare.
Aminda miris. Ŝi fojfoje aŭdis, ke ekzistas viroj, por kiuj seksa kuniĝo estas io alia ol pure besta, ĝuiga procezo, sed neniam ŝi renkontis iun similan. Ĝim estis fenomeno laŭ pli ol unu vidpunkto. Reveme, ŝi per unu mano masaĝe laŭiris la tutan longon de la alpendaĵo, dum la alia fingris lian balanon tiel sperte, ke lia seksumilo streĉiĝis ĝis nekredebla maksimumo. Ŝi surmetis la «artefaritan vaginon» kaj flustre ihvitis: «Venu!»
Sed li trovis kontraŭargumenton:
– Mia glano estas tro dika, ĝi ŝiros vin, eĉ kun tiu ĉi afero.
– Ne timu. La virina pasejo estas ege fleksebla. Ĉu vi jam vidis, kiel dika estas la kapo de novnaskito? Ĝi tamen pasas tra ĝi. Estas vere, ke vi estas granda laŭ ĉiuj dimensioj. Tial mi petos vin antaŭeniri nur tre malrapide, por ke miaflanke mi povu taŭge adaptiĝi.
Kun dubema esprimo, li eniĝis en la plastan manikon. Surprize, ĝi estis plaĉe varmeta, kaj glitfacila. Kiam li atingis ŝian sojlon, la diferenco tamen tuj sentiĝis.
– Atendu, – ŝi diris, – ne perfortu. Restu momente, ĝis mi komencos adaptiĝi. Ĉu vi povas?
Li estis fakte ege ekscitita, malgraŭ la artefariteco de la plastaĵo, sed li sukcesis paciencigi sin. Li sentis fortan inklinon stimuli ŝin fingre, sed pro la «protezo» ne eblis.
– Venu, – ŝi susuris, kun samtempe ĝema kaj plezura elspiro, – sed delikate, mi petas.
Li puŝis sin iomete. Estis por li nova, neesperita sperto: povi eniri sen vundi, sen perforti, sen ŝiri. Ŝia pordeto fermiĝis tre streĉe ĉirkaŭ lia vastega glano, kaj jam tio per si mem kaŭzis neatenditan volupton.
Milimetron post milimetro, li progresis. Ŝi adaptiĝis. Verŝajne tiel, kiel ŝi antaŭe rimarkigis, bebo naskiĝanta estigas organ-adapton. Li iris ĝis la fundo. La plasta plato lin haltigis. Li sentis ĝian malnaturecon, sed la fakto, ke io premas lian puboston, donis ian kontentigon al tiu pozicio.
– Restu momenton, – ŝi diris.
Unuflanke, estis sufiĉe plaĉe resti tiel kaj senti la tutan longecon falusan streĉe premata, eĉ se la diferenco inter la karna kaj la plasta partoj forte percepteblis. Aliflanke, la pozicio de la femuroj estis malkomforta, kaj, kvankam li parte estis en ŝi, ne estis agrable senti ŝin tiel malproksima. Li tamen komencis movi sin laŭ longaj, malrapidaj iroj kaj revenoj.
Bedaŭrinde, la plastaĵo laŭgrade perdis sian varmon, kaj al la trapasado laŭlonge de la malvarma tubo baldaŭ ekmankis ĉarmo. Krome, post kelkaj minutoj, unu el la rimenoj, kiuj fiksis la aparaton al la korpo de Aminda malligiĝis kaj tiel ĉesis la glata irado.
– Mi ne elportas tiun ĉi aferon, – li grumblis, elirante el ĝi.
Aminda malfiksis la restantan rimenon.
– Ankaŭ al mi, verdire, ĝi ne plaĉas, kvankam estis agrable senti vin en mi. Kaj, kredu min, neofte mi ĝuas la eneston de viro.
– Ĉu ne doloris?
Ŝi hezitis.
– Se paroli sincere, mi diru, ke jes. Estas io perforta en via ĉeesto, tiel dika via ilo estas. Sed la plezuro estis pli granda ol la doloro. Vi scias, ke kelkfoje virino ŝatas, ke viro ŝin premu al si per siaj brakoj kun tia forto, ke doloras. Estis iom simile.
– Nun alvenas la danĝera momento, – li diris. – Mi estas ekscitita. Mi komencis proksimiĝi al kulmino, kiam ĉio fuŝiĝis. Mi freneziĝos, se mi ne spertos orgasmon. Kaj tamen, mi petas vin, ne permesu, ke mi vin vundu!
– Venu sur min, – ŝi diris trankvile.
Li obeis. Lia longa faluso instaliĝis sur ŝia ventro, pasis inter ŝiaj mamoj, kaj ĝia kapo preskaŭ tiklis al ŝi la kolon.
– Almenaŭ estas varme, – li diris.
Movo de la lumboj puŝis lian krajonon antaŭen, kaj revene, laŭ senhasta kadenco.
Subite, li haltigis sian ritman movadon.
– Kio okazas? – ŝi demandis, mire rigardante lian konsterniĝan mienon.
Sed ek, li forlasis la liton, kuris banĉambren.
Kiam ŝi reatingis lin, li staris antaŭ la banujo, kun kruroj iom fleksitaj kaj kurbigita spino, puŝante antaŭen la gigantan ruĝecan palison, kiu elskuis al la kahela muro la ritmajn pafojn de sia semtorento. Nur kiam ŝi premis sian bruston al lia dorso kaj per la mano tenere ĉirkaŭis lian vibran plezurstangon, nur tiam ŝi rimarkis, ke li ploras knabete.
Ŝi forgesis, ke li estas kliento, ke ŝi devus ne enlasi en sin sentojn, ke viron ŝi ne rajtas ami. Per tre milda tono ŝi demandis:
– Kio estas al vi? Kiu turmento?
Sed li ne kapablis respondi, li nur samtempe gruntis kaj singultis, dum el li ŝprucis, plu kaj plu, la viva erupcio, kvazaŭ ĝi neniam devus halti. Nur kiam finfine lia korpo malstreĉiĝis, elĉerpita, li turnis al ŝi sian plorĉifonitan vizaĝon.
– Mi sentas min tiel groteska, – li diris.
– Groteska?
– Jes. Ridinda. Stari nuda antaŭ banujo kiel adoleskanto, kiu manĝuigas sin, dum mi estas plenkreska viro, kiu antaŭ nelonge kuŝis ĉe varma korpo virina! Ĉu vi komprenas, en kia situacio mi troviĝas? Via «haltigilo» ne estas akceptebla, mi ne povas iri ĝisfunde en vin, ĉar mi vin vundus, kaj se mi restus sur vi…
– Vian ŝprucon mi akceptus sur miajn kolon kaj vizaĝon. Tio estas parto de miaj profesiaj devoj.
– Ne. Tion vi povas fari kun ordinara kliento, ne kun mi. Post du minutoj, vi forturnus la kapon, kaj mia ĵeto trafus al la muroj, al la mebloj. Via ĉambro devas esti bela por la sekvanta kliento, mi ne povus allasi, ke mi kaŭzas al vi tian ĝenon. Ĉi tie, la fleksebla duŝtubo facile purigos.
– Vi estas fenomeno. Neniam miaj vizitantoj zorgas pri la sekvoj, rilate al mi, de sia konduto.
– Nu, tia mi estas. Se mi ne havus tiajn sentojn, mi ne lasus tiujn dommastrinajn demandojn invadi min, dum mi proksimiĝas al plezurklimakso, mi ne starus ĉi tie groteske, farante amon al banujo. Jes, groteske, kion ajn vi diru.
– Kompatinda! – ŝi prononcis, kaj ameme ŝi kisis lian moliĝintan, sed ankoraŭ rimarkindan semdonilon.
10
– S-ro Karal?
– Estas mi. Bonvolu sidiĝi. Kiel mi povas helpi vin?
– Mi estas tiu, kiu povas helpi. Vi okupiĝas pri la plenluna murdisto, ĉu ne? Nu, mi havas fortan suspekton.
– Ĉu vere? Bonvolu klarigi, en kio ĝi radikas.
– Mi estas amikino de Klara Majir, kiu sekretarias ĉe la jurmedicina servo. Nu, antaŭ nelonge, ni devis iri kune al Farobel por la semajnfino, kaj mi iris al ŝia oficejo fine de la vendreda labortago, por kune ekveturi tuj. Ŝi estis preskaŭ preta por min sekvi for, kiam d‑ro Kagan vokis ŝin al si por mi-ne-memoras-kiu tasko. Dum mi atendis ŝin, miaj okuloj nevole trafis raporton, kiun ŝi ĵus tajpis. Estis la medicina raporto pri la lasta el tiuj murdoj. – ŝi subite haltis.
– Kaj kiel tiu legado vekis en vi suspekton? Pri kio?
– Mi rekonis lin. Nenormalulo, kiun mi foje venigis al mia apartamento. Mi havas tre plaĉan unuĉambran apartamenton. Li estas tre bela, deloginda viro. Mi konfesas, ke mi pli trenis lin al mia loĝejo ol inverse. Mi sentis fortan deziron havi viron tiunokte, kaj mi facile allogis lin al mia lito.
– Ĉu li provis seksperforti vin, strangoli vin? Kial vi diris nenion al…?