– Ne, tute ne, – ŝi interrompis. – Eble ĉar mi ekscitis lin tro, kaj mi tuj vidis… Li trovis min ege-ege dezirinda kaj…
Ŝi efektive estis bela. Ŝi havis manekenan figuron, perfekte vestitan per robo el batik-desegna silko. Intensaj verdaj okuloj, malhelblonda hararo, verŝajne nature onda, sens-amaj lipoj, trajtoj simetriaj: la vizaĝo admirinde kronis la sveltan, flekseblan korpon, virtikle kurbohavan.
– Kiam vi rimarkis, ke li estas nenormala?
– Li kisis min, li premis min al si. Mi sentis lian… e… virecon. Komence, mi nur pensis: kia viro! Ĉar mi sentis la aferon multe pli forte ol kutime, kaj mi konfesu, ke mi ne malkutimas senti virecon strikti al mia korpo. Sed post momento, li mem ne plu eltenis. Li devis …
Ŝi denove paŭzis.
– Kion li devis fari? – Jano trankvilvoĉe demandis.
– Estas malfacile klarigi. Ĝi fariĝis tiel granda, ke lia pantalono ne plu povis ĝin enteni. Li tiuminute ankoraŭ surhavis la vestojn. Mi mem malzipis lian pantalonon.
– Ĉu li atakis vin? – diris Jano, ĉar ŝi refoje sin interrompis.
– Ne. Tute ne. Nur, mi ne scias, kiel min esprimi. Mi ne estas pruda, sed mi ne kutimas paroli pri tiuj aferoj. Kiam lia pantalono glitis planken, elkalsone elstaris rapide kreskanta afero. Ne, ne, ne rigardu min tiel. Mi havas sperton, kiel mi jam diris. Mi scias, kiel funkcias viro. Nur… Lia … ilo estis vere giganta, kaj nekredeble dika.
– Kiom granda, proksimume?
– Mi povas diri la informon, kiun li mem donis al mi. Kiam mi ekkriis, ke mi neniam vidis tiel elnorman aferon, li diris, ke, efektive, tio estas lia plago en la vivo: erektita, ĝi mezuras 48 centimetrojn, li diris. Mi tion volonte kredas.
– Kion vi… Kion vi opiniis pri… kuŝi kun li?
– Mi ne povus. Mi ne povis kaŝi mian hororon. Mi diris, ke mi ne povus akcepti lin. Ĝi tute certe vundus. Ĉiaokaze, mi tre timis ĝin.
– Kiel li reagis?
– Komence li estis furioza. Li kaptis min ĉe la ŝultroj, skuis min, diris, ke konstante li spertas la saman travivaĵon, ke virinoj logas lin, delogas lin al sia lito, sed poste lin rifuzas, ke tio estas netolerebla. Mi timis. Mi petis lin ĉesi min skui, minacis voki la policon. Li fine kvietiĝis kaj foriris. Sed mi konsciis, ke mi eskapis etaŝance. Ne mankis multo, ĝis li ekperfortus min.
– Kial vi ne raportis la aferon pli frue?
– Nu, li faris nenion al mi. Kaj la gazetoj, kiuj publikigis artikolojn pri la murdoj, neniam menciis la detalojn, kiujn mi legis en tiu jurmedicina raporto, nome, ke la viktimoj estis penetritaj de objekto pli malpli 40-centimetrojn longa kaj kun verŝajne 6-centimetra diametro. Legante tion, mi tuj pensis pri li, pri lia monstra organo, kaj ankaŭ pri la terura seksa frustriĝo.
– Dankon. Via atesto treege helpas nin. Dank’ al vi ni malkovris novan spurvojon. Ĉu vi scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno?
– Ho jes, tute certe: Ĝim Juga.
– Simpatia vizaĝo, – pensis ambaŭ Georgo Spiro kaj Miĥaelo Dunja, la du policanoj, kiuj, helpe al Jano Karal, estis komisiitaj enketi pri Ĝim. Ili klarigis la motivon de sia ĉeesto.
– Ĉu oni suspektas min? – Ĝim mire demandis.
– Ne suspektas. Nur informiĝas. Vi estas unu el la eblecoj. La vorto «suspekta» estas miskompreniga. Mi diru jenon: el la tuta loĝantaro, per ia elimina procezo montriĝas, ke nur 100 personoj respondas al ĉiuj kriterioj, kiuj ebligas difini la krimulon. Ni devas kontroli pri la cent. Alivorte, vi havas 99 ŝancojn el 100 esti senkulpa, sed ni ne rajtas pretervidi tiun centan.
– Ĉu mi povas demandi, pro kio mi troviĝas inter la cent ebluloj?
– Ne. Tio estas polica sekreto, kaj nia armilo. Se ni dirus ĝin, vi tre facile scius, kiamaniere kaŝi la veron. Nu, ni deziras scii, kie vi troviĝis je la datoj kaj horoj, kiujn mi tuj diros.
El la sekvanta konversacio riveliĝis, ke Ĝim Juga havas aŭ tre malbonan memoron, aŭ seriozan mankon de konfirmoeblecoj pri sia lokiĝo, kiam la krimoj okazis. Ĉu tio kreskigis la suspekton? Ne vere. La murdoj efektiviĝis ĉiumonate, kaj ne ĉiam estas facile ĝuste memori, kion oni faris je preciza dato.
Finfine, la policanoj atingis la ĝenan parton de la pridemandado:
– Ni eble devos peti vin submetiĝi al medicina ekzameno, – diris Spiro.
– Ĉu vere? Tio estas tre ĝena? – Ĝim respondis. – Verŝajne ĝi okazos en la malnova urbo kaj oni atendigos min dum eterno antaŭ ol okupiĝi pri mi.
– Eble ni povus jam likvidi tiun problemon nun, se vi konsentus, – Dunja sugestis.
– Pri kio temas?
– Unue, ĉu vi scias, al kiu sangogrupo vi apartenas? Ĉu vi havas dokumenton, kiu tion pruvas?
Ĝim havigis al ili karton de regula sangdonanto. Li estis el la grupo 0. Kiel la krimulo. Kiel ankaŭ tre ampleksa tavolo de la loĝantaro.
– Ni eble foje bezonos ion pli precizan, por kio necesos eltiri sangospecimenon, sed tio ĉi portempe sufiĉos.
La dua afero estas pli delikata. Kiel ni klarigis, la krimoj, pri kiuj ni esploras, estas esence seksaj. Ni scias detalojn pri la seksa morfologio de la krimulo. Ekzameno de la seksaj organoj povus ege helpi limigi la kampon de nia serĉado. Ĉu vi konsentus, ke ni…
– Se tio ebligas gajni tempon, kial ne? Mi estas senkulpa, do kial mi hezitus? – Ĝim respondis kun rideto.
– Tiu sinteno estas plej favora al vi, mi gratulas, – Spiro komentis, dum Ĝim nudigis sian subzonan korpon.
– Belan ilon vi havas, – deklaris Dunja, dirante al si, ke la virineto, kiu vizitis Janon, ĉerpis siajn informojn el sia imago. 48-centimetra! Da frenezuloj ĉiam estas pli ol oni emus pensi. Se ĉi tiu longis 10 centimetrojn, tio estis maksimumo.
– Ni petas vian pardonon, sed en nia raporto ni devas indiki viajn dimensiojn. Ni do devos mezuri, – li aldonis.
Ne lasante al Ĝim la tempon eventuale rifuzi, li tiris mezurbendon el sia poŝo, kaptis la penison, kaj aplikis la bendon al ĝi. Lia mano estis varma, kaj la tuŝo kaŭzis etan eksciton. Kelkaj viroj tute ne ekscitiĝas ĉe kontakto kun ulo el la sama sekso, sed Ĝim, kvankam tute ne samseksema – vide, ekzemple, lin ekscitis nur virinoj – estis ege respondema je ĉiu tuŝo en tiu korporegiono. Tial ankaŭ ĉe la arabo li tiel pozitive reagis.
– Niaj ĉefoj havas vere strangajn ideojn, – Dunja diris ridante. – Ili petas nin mezuri penisojn, sed la longeco ŝanĝiĝas de sekundo al sekundo. Kio estos la ĝusta?
Parolante, li tuŝis la organon iom pli ol necesus por simpla mezurado. Eble li havis iajn samseksemajn tendencojn.
– Pri la longeco, ni metos ian mezan mezuron, – li diris. – Eble notu 17, Georgo. Kiam mi komencis estis 15, kaj nun jam estas 20. Sed kion fari pri la cirkonferenco? Tio multege ŝanĝiĝas ekde antaŭ kelkaj minutoj. Kaj ni devas noti la cirkonferencon de la balano. Mi eble komencu per tiu. Kia profesio, diable, kia profesio!
Metante la mezurbendon ĉirkaŭ la glanon, li unge tuŝis ties rimeneton, kio kaŭzis al Ĝim fortan ekscitan sensacon.
«Mi erektos», ĉi-lasta diris al si. «Mi sentas nun, ke mi erektos». Li estis ege ekscitiĝema tiuloke, kaj la fakto, ke ĝin tiklis viro nenion ŝanĝis pri tiu fiziologia karakterizo.
Same kiel la penso ruĝiĝi akcelas ruĝiĝon ĉe homo timema, tiu penso nur povis akceli la fizikan reagon. Lia vira ornamaĵo iĝis pli kaj pli malmola. Ĝim tute ne deziris, ke la policanoj vidu, kia li aspektas ĉe plena seksa varmiĝo – li neniam ŝatis, ke oni vidu lin tiastata, ĉar tio akrigis lian senton pri nenormaleco – kaj se li komence konsentis sin montri, tio estis nur ĉar li opiniis, ke ili rigardos dum ne pli ol du sekundoj, kio estis tute akceptebla, tial ke, en trankvileco, lia karuleto estis absolute normala (laŭ dimensioj, se ne laŭ ĉarmo). Sed nun, li lasis ilin tuŝi ĝin, manipuli ĝin, kaj subpremi erekton estis tute neeble.
Kiam la du enketistoj revenis al la ĉefpolicejo, ili povis konfirmi la nekredeblan depozicion: la palison 48-centimetran ili propramane mezuris.