Konfesendas, ke natura klarigo proponas preskaŭ tiom da malfacilaĵoj, kiom la alia. Kaj ĉiam, senkonsidere pri la ĉashundo, temis pri la fakto de la homa interveno en Londono, la viro en la fiakro kaj la letero, kiu avertis kavaliron Henriko kontraŭ la erikejo. Almenaŭ tiuj realis, sed ili povus esti ago de protekta amiko, tiel facile kiel de malamiko. Kie estas tiu amiko aŭ malamiko nun? Ĉu li restis en Londono, aŭ sekvis nin ĉi tien? Ĉu li povus esti la nekonato, kiun mi vidis sur la montopinto?
Estas vere, ke nur unu ekvidon al li mi havis, kaj tamen pri kelkaj aferoj mi estas preta ĵuri. Li estas neniu, kiun mi vidis ĉi tie, kaj mi jam renkontis ĉiujn najbarojn. Tiu figuro estis multe pli alta ol Stepeltono, multe pli svelta ol Frenklendo. Ĝi eble povus esti Barimoro, sed ni lin lasis poste, kaj mi certas, ke li ne kapablis sekvi nin. Fremdulo do plu spuras nin, samkiel spuris nin fremdulo en Londono. Ni neniam forskuis lin. Se mi povus submanigi tiun homon, tiam fine ni eble troviĝus je la fino de ĉiuj niaj malfacilaĵoj. Al tiu sola celo mi devas jam dediĉi tutan mian energion.
Mia unua impulso estis sciigi al kavaliro Henriko miajn planojn. Mia dua kaj plej saĝa estis ludi propran ludon kaj paroli laŭeble malmulte al iu ajn. Li estas silenta kaj distrita. Liajn nervojn strange skuis tiu sono sur la erikejo. Mi diros nenion, kio pliigus liajn zorgojn, sed mi agos proprapaŝe por atingi mian propran celon.
Okazis malgranda disputo hodiaŭ matene post la matenmanĝo. Barimoro petis permeson interparoli kun kavaliro Henriko, kaj ili estis enfermitaj en lia kabineto dum kelka tempo. Sidante en la bilardejo, mi pli ol unufoje aŭdis la sonon de laŭtigitaj voĉoj, kaj mi sufiĉe bone komprenis, kiu afero estas pritraktata. Post iom da tempo la kavaliro malfermis sian pordon kaj alvokis min.
— Barimoro opinias, ke li rajtas plendi, — li diris. — Li opinias, ke niaflanke estis mallojale persekuti lian bofraton, kiam li propravole sciigis al ni la sekreton.
La domservisto staris antaŭ ni tre pala, sed tre sinrega.
— Eble mi esprimis min tro arde, sinjoro, — li diris, — kaj se jes, mi certe petas vian pardonon. Samtempe mi tre surpriziĝis, kiam mi aŭdis vin du sinjorojn reveni hodiaŭ matene, kaj mi sciiĝis, ke vi ĉasis Seldenon. La kompatindulo havas jam sufiĉe da kontraŭluktaĵo sen tio, ke mi havigu al li pliajn spurantojn.
— Se vi sciigus nin propravole, tio estus alia afero, — diris la kavaliro. — Vi nur sciigis nin, aŭ prefere via edzino nur sciigis nin, kiam vi estis devigita kaj vi ne povis tion eviti.
— Mi ne supozis, ke vi profitos el tio, kavaliro Henriko, vere ne.
— Tiu homo endanĝerigas la publikon. Troviĝas izolitaj domoj dise tra la erikejo, kaj li estas ulo, kiun hezitigus nenio. Sufiĉas vidi lian vizaĝon por konstati tion. Pripensu la domon de sinjoro Stepeltono, ekzemple, kun neniu krom li por defendi ĝin. Neniu estos sekura, ĝis li estos en prizono.
— Li entrudiĝos en neniun domon, sinjoro. Mi donas al vi mian solenan ĵuron tiurilate. Kaj li neniam plu ĝenos iun ajn en tiu ĉi lando. Mi certigas vin, kavaliro Henriko, ke post tre malmultaj tagoj la necesaj aranĝoj estos kompletaj kaj li estos survoje al Suda Ameriko. Pro Dio, sinjoro, mi petegas vin, ke vi ne sciigu al la polico, kie li estas sur la erikejo. Ili rezignis pri la tiea persekutado, kaj li povas kuŝi trankvile ĝis la ŝipo pretos akcepti lin. Vi ne povas raporti pri li, ne enproblemigante mian edzinon kaj min. Mi petegas vin, sinjoro, diru nenion al la polico.
— Kion vi opinias, Vatsono?
Mi levis la ŝultrojn.
— Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.
— Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
— Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro. Ni provizis al li ĉion dezirindan. Fari krimon signifus indiki lian kaŝlokon.
— Tio estas vera, — diris kavaliro Henriko. — Nu, Barimoro…
— Dio benu vin, sinjoro, kaj dankon el mia koro! Mortigus mian kompatindan edzinon lia rekaptiĝo.
— Supozeble ni helpas kaj subtenas krimon, Vatsono, ĉu? Sed post ĉio aŭskultita mi ne sentas, ke ni povus transdoni la ulon, do jen finita la afero. En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri.
Post kelkaj balbutaj dankvortoj la homo sin turnis, sed li hezitis kaj poste revenis al ni.
— Vi tiom bonkoris al ni, sinjoro, ke mi ŝatus laŭeble komplezi al vi reciproke. Mi scias ion, kavaliro Henriko, kaj eble mi devis ĝin diri pli frue, sed longe post la mortenketo mi eltrovis ĝin. Mi neniam ĝis nun elspiris vorton tiurilate al ajna mortemulo. Temas pri la morto de kompatinda kavaliro Karlo.
La kavaliro kaj mi ambaŭ stariĝis.
— Ĉu vi scias, kiel li mortis?
— Ne, sinjoro, tion mi ne scias.
— Kion, do?
— Mi scias, kial li estis ĉe la pordeto je tiu horo. Por renkonti virinon.
— Por renkonti virinon? Ĉu li?
— Jes, sinjoro.
— Kaj la nomo de tiu virino?
— Mi ne povas sciigi la nomon, sinjoro, sed mi povas sciigi al vi la inicialojn. Ŝiaj inicialoj estas L.L.
— Kiel vi scias tion, Barimoro?
— Nu, kavaliro Henriko, via onklo ricevis leteron tiumatene. Li kutime ricevis multajn leterojn, ĉar li estis publika viro kaj bone konata pro sia bonkoreco, tiel ke ĉiu ĉagrenito volonte turnis sin al li. Sed tiumatene, hazarde, alvenis nur unu letero, do mi tiom pli atentis ĝin. Ĝi alvenis el Kum-Tresio, kaj ĝi estis adresita laŭ virina manskribo.
— Nu?
— Nu, sinjoro, mi ne plu pensis pri la afero, kaj neniam pensus sen interveno de mia edzino. Antaŭ nur kelkaj semajnoj ŝi purigadis la kabineton de kavaliro Karlo — ĝi estis komplete netuŝita depost lia morto — kaj ŝi trovis la cindron de bruligita letero funde de la kameno. Ĝia pliparto estis brulite dispecigita, sed unu peceto, la fino de paĝo, kunkroĉiĝis, kaj la skribo estis ankoraŭ legebla, kvankam griza sur nigra fono, kaj tio legiĝis: «Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron, kaj estu apud la pordeto je la deka horo.» Sube estis subskribite per la inicialoj L.L.
— Ĉu vi havas tiun peceton?
— Ne, sinjoro, ĝi tute dispeciĝis post kiam mi movis ĝin.
— Ĉu kavaliro Karlo pli frue ricevis aliajn leterojn laŭ la sama manskribo?
— Nu, sinjoro, mi ne aparte atentis liajn leterojn. Mi ne rimarkus tiun ĉi, se ĝi hazarde ne venus sola.
— Kaj vi tute ne scias, kiu estas L.L.?
— Ne, sinjoro. Ne pli ol vi mem. Sed mi supozas, ke se ni povus submanigi tiun damon, ni jam scius pli pri la morto de kavaliro Karlo.
— Mi ne komprenas, Barimoro, kiel okazis, ke vi kaŝis tiun gravan informon?
— Nu, sinjoro, tuj post tio venis al ni nia propra problemo. Kaj cetere, sinjoro, ni ambaŭ tre ŝatis kavaliron Karlo, kiel konvenas pro ĉio, kion li faris por ni. Elrasti tion ne helpus nian kompatindan mastron, kaj indas esti singarda, kiam temas pri damo en la afero. Eĉ la plej virta el ni…
— Ĉu vi pensis, ke tio eble lezus lian reputacion?
— Nu, sinjoro, mi pensis, ke sekvus nenio bona. Sed nun vi estis bonkora al ni, kaj mi sentas, ke mi traktus vin nelojale, se mi ne sciigus al vi ĉion, kion mi scias pri la afero.