Выбрать главу

— Li vidis lin unu-dufoje, sed tiu estas ruzulo kaj nenion perfidas. Komence Seldeno supozis lin policano, sed baldaŭ li konstatis, ke li havas iun propran projekton. Speco de ĝentlemano li estas, kiom li povis juĝi, sed kion li faras, Seldeno ne povas diveni.

— Kaj kie, laŭ li, tiu loĝas?

— Inter la malnovaj domoj sur la monteta flanko — la ŝtonkabanoj, kie la prauloj kutimis loĝi.

— Sed kio pri ties nutraĵo?

— Seldeno eltrovis, ke li havas junulon, kiu laboras por li kaj alportas al li ĉiujn bezonaĵojn. Supozeble li iras al Kum-Tresio por ĉio, kion li deziras.

— Tre bone, Barimoro. Ni eble pli parolos pri tio ĉi alian fojon.

Post la foriro de la domservisto mi iris al la nigra fenestro, kaj mi trarigardis nebuligitan vitron al la peliĝintaj nuboj kaj la skuiĝanta konturo de la ventoblovataj arboj. Eĉ de interne temas pri nokto sovaĝa, kaj kia ĝi nepre estas en ŝtona kabano sur la erikejo? Kia pasia malamo motivas homon kaŝiĝi en tia loko kaj je tia tempo? Kaj kiun profundan kaj seriozan celon povas havi tiu, kiu postulas tian aflikton? Tie, en tiu kabano sur la erikejo, ŝajnas kuŝi la centro mem de tiu problemo, kiu tiel dolorige ĝenis min. Mi ĵuras, ke ne forpasos alia tago ĝis mi estos farinta ĉion en homa kapablo por atingi la kernon de la mistero.

11. La viro ĉe la monteta pinto

La eltiraĵo el mia privata taglibro, kiu formas la pasintan ĉapitron, kondukis mian rakonton ĝis la 18a de oktobro, je kiu tempo la okazaĵoj komencis moviĝi rapide al siaj teruraj konkludoj. La okazaĵoj de la postaj kelkaj tagoj estas neforviŝeble gravuritaj sur mia memoro, kaj mi povas rakonti ilin sen relego de la notoj faritaj tiutempe. Do mi komencas ekde la tago sekvinta tiun, en kiu mi konfirmis du faktojn tre gravajn: unue, ke sinjorino Laŭra Liono el Kum-Tresio skribis al kavaliro Karlo Baskervilo kaj starigis rendevuon kun li en la loko kaj horo mem de lia morto; due, ke la sinkaŝulo sur la erikejo troveblas inter la ŝtonaj kabanoj sur la monteta flanko. Posedante tiujn du faktojn mi sentis, ke aŭ mia inteligento aŭ mia kuraĝo devas esti mankhava, se mi ne povos ĵeti pli da lumo sur tiujn malhelajn lokojn.

Mi ne havis okazon sciigi al kavaliro Henriko, kion mi eksciis pri sinjorino Liono la antaŭan vesperon, ĉar doktoro Mortimero restis kartludante kun li ĝis tre malfrua horo. Ĉe la matenmanĝo mi tamen informis lin pri mia eltrovo kaj demandis, ĉu li ŝatus akompani min al Kum-Tresio. Komence li tre deziris kuniri, sed laŭ posta pripenso al ni ambaŭ ŝajnis, ke la rezulto eble estus pli kontentiga, se mi irus sola. Ju pli formala la vizito, des malpli da informoj ni eble ricevus. Sekve mi postlasis kavaliron Henriko ne sen iom da konsciencriproĉo, kaj forveturis por mia nova esploro.

Alveninte al Kum-Tresio mi ordonis al Perkinso enstaligi la ĉevalojn, kaj mi enketis pri la damo, kiun mi venis demandi. Ne estis malfacile trovi ŝian ĉambraron, kiu estis centra kaj bone ekipita. Servistino senceremonie enlasis min, kaj kiam mi eniris la virino sidanta antaŭ tajpilo Remingtono saltleviĝis kun agrable bonveniga rideto. Ŝia esprimo tamen desapontiĝis, kiam ŝi vidis nekonaton, kaj ŝi residiĝis kaj demandis pri la celo de mia vizito.

La unua impreso postlasita de sinjorino Liono estis pri ekstrema belo. Ŝiaj okuloj kaj haroj estis same avelkoloraj, kaj ŝiaj vangoj, kvankam konsiderinde lentugaj, estis ardaj je la rava velureco de brunulino, tiu delikata ruĝeto sinkaŝinta en la koro de sulfurrozo. Admiro estis, mi ripetas, la unua impreso. Sed la dua estis kritikemo. Io subtile misis pri la vizaĝo, ia krudeco de esprimo, ia malmoleco, eble, de la okuloj, ia malstrikto de lipoj, difektanta ĝian belperfekton. Sed tiuj, kompreneble, estas postpensoj. Tiumomente mi simple konsciis, ke mi staras antaŭ virino tre bela, kaj ke ŝi demandas min pri la motivoj de mia vizito. Mi ne tute komprenis ĝis tiu momento ĝuste kiom delikata estas mia komisio.

— Mi havas la plezuron koni vian patron, — mi diris.

Tio estis enkonduko mallerta, kaj la damo sentigis tion al mi.

— Nenio komuna ekzistas inter mia patro kaj mi, — ŝi diris. — Mi ŝuldas al li nenion, kaj liaj amikoj ne estas miaj. Sen la forpasinta kavaliro Karlo kaj kelkaj aliaj bonkoruloj mi povis malsatadi sen zorgigo de mia patro.

— Ĝuste pro la forpasinta kavaliro Karlo Baskervilo mi venis viziti vin.

La lentugoj videbliĝis sur la dama vizaĝo.

— Kion mi povas sciigi al vi pri li? — ŝi demandis, kaj ŝiaj fingroj palpetis nervoze la klavojn de ŝia tajpilo.

— Vi konis lin, ĉu ne?

— Mi jam diris, ke mi ŝuldas al li multon pro lia bonkoreco. Se mi kapablas vivteni min, tio ŝuldiĝas grandparte al lia intereso pri mia malfeliĉa situacio.

— Ĉu vi korespondis kun li?

La damo rapide suprenrigardis kun kolera ekbrilo en la avelaj okuloj.

— Kion celas tiuj demandoj? — ŝi akre demandis.

— La celo estas eviti publikan skandalon. Estas preferinde, ke mi demandu ĉi tie ol ke la afero pasu ekster nian regatecon.

Ŝi silentis, kaj ŝia vizaĝo estis tre pala. Fine ŝi suprenrigardis kun malprudento kaj defio en sia sinteno.

— Nu, mi respondos, — ŝi diris. — Kiaj estas viaj demandoj?

— Ĉu vi korespondis kun kavaliro Karlo?

— Mi certe skribis al li unu-dufoje por agnoski lian delikatecon kaj lian malavaron.

— Ĉu vi konas la datojn de tiuj leteroj?

— Ne.

— Ĉu vi iam renkontis lin?

— Jes, unu-dufoje, kiam li venis al Kum-Tresio. Li estis homo tre retiriĝema, kaj li preferis bonfari kaŝe.

— Sed se vi vidis lin tiel malofte kaj skribis tiel malofte, kiel li sciis sufiĉe pri viaj aferoj por helpi vin, kiel laŭ vi li faris?

Ŝi renkontis mian demandon tute senhezite.

— Troviĝis kelkaj sinjoroj, kiuj konis mian malĝojan historion kaj unuiĝis por helpi min. Unu el ili estis sinjoro Stepeltono, najbaro kaj intima amiko de kavaliro Karlo. Li estis elstare afabla, kaj pere de li kavaliro Karlo eksciis pri miaj aferoj.

Mi jam sciis, ke kavaliro Karlo Baskervilo utiligis Stepeltonon kiel peranton plurokaze, tial la deklaro de la damo portis la stampon de vereco.

— Ĉu vi iam skribis al kavaliro Karlo petante, ke li renkontu vin? — mi daŭrigis.

Sinjorino Liono denove ruĝiĝis kolere.

— Vere, sinjoro, tio estas tre eksterordinara demando.

— Mi bedaŭras, sinjorino, sed mi devas ripeti ĝin.

— Do mi respondas: nepre ne.

— Ĉu ne en la tago mem de la morto de kavaliro Karlo?

La ruĝiĝo forvelkis tuj, kaj mortpala vizaĝo vidiĝis antaŭ mi. Ŝiaj sekaj lipoj ne kapablis prononci la «Ne», kiun mi pli vidis ol aŭdis.

— Certe via memoro perfidas vin, — mi diris. — Mi povas eĉ citi parton el via letero. Ĝi legiĝis: «Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron kaj estu apud la pordeto je la deka horo».

Mi pensis, ke ŝi svenis, sed per ekstrema klopodo ŝi refortiĝis.

— Ĉu neniu estas ĝentlemano? — ŝi spasme eligis.

— Vi traktas maljuste kavaliron Karlo. Li ja bruligis la leteron. Sed kelkfoje letero legeblas eĉ bruligite. Vi konsentas, ke vi skribis ĝin, ĉu?

— Jes, mi skribis ĝin, — ŝi ekkriis, elverŝante sian animon en vorttorento. — Mi skribis ĝin. Kial nei tion? Mi ne havas motivon honti pri tio. Mi deziris, ke li helpu min. Mi opiniis, ke per interparolado mi povus gajni lian helpon, do mi petis, ke li renkontu min.

— Sed kial je tia horo?

— Ĉar mi nur tiam sciiĝis, ke li iros al Londono la postan tagon kaj eble forestos dum monatoj. Ekzistis kialoj, ke mi ne povis aliri pli frue.

— Sed kial rendevuo en la ĝardeno anstataŭ en la domo?

— Ĉu vi supozas, ke virino povus iri sola je tia horo al la domo de fraŭlo?

— Nu, kio okazis, kiam vi venis tien?

— Mi neniam venis.

— Sinjorino Liono!

— Ne, mi ĵuras al vi je ĉio sankta al mi. Mi neniam iris. Io intervenis por malhelpi mian iron.

— Kio estis tio?

— Tio estas afero privata. Mi ne povas sciigi ĝin.