— Ĉu vi trovas tion interesa?
— Al kolektanto de fabeloj.
Doktoro Mortimero tiris el sia poŝo falditan tagĵurnalon.
— Nun sinjoro Holmso, mi konigos al vi ion iomete pli lastatempan. Jen estas la Devona Graflanda Kroniko de la 14a de junio ĉi-jara. Ĝi estas mallonga raporto pri la faktoj eltrovitaj pri la morto de kavaliro Karlo Baskervilo, kiu okazis kelkajn tagojn antaŭ tiu dato.
Mia amiko iomete klinis sin antaŭen kaj lia mieno iĝis atenta. Nia vizitanto reĝustigis siajn okulvitrojn kaj komencis:
— «La lastatempa subita morto de kavaliro Karlo Baskervilo, kies nomo estis menciita kiel probabla liberala kandidato en la venonta balotado, superombras la graflandon. Kvankam kavaliro Karlo loĝis en Baskervila Halo dum kompare mallonga periodo, lia amikeca karaktero kaj ekstrema malavaro akiris la amon kaj respekton de ĉiuj, kiuj kontaktiĝis kun li. En la nuna tempo de novaj riĉecoj, estas freŝige trovi kazon, kie la estro de malnova graflanda familio trafinta malprosperajn tagojn povis riĉigi sin kaj reveni kun sia riĉeco por restarigi la iaman grandiozon de sia linio. Kavaliro Karlo, kiel bone estas konate, perlaboris grandajn monsumojn per sud-afrika spekulado. Pli saĝa ol tiuj, kiuj daŭrigas ĝis la rado turniĝas kontraŭ ili, li realigis siajn gajnojn kaj revenis al Anglujo kun ili. Antaŭ nur du jaroj li ekloĝis en Baskervila Halo, kaj komune priparolita estas la grandiozo de la planoj por rekonstruado kaj plibonigo, kiujn interrompis lia morto. Estante mem seninfana, li malkaŝe esprimis deziron, ke la tuta graflando profitu, ene de lia vivotempo, de lia bonfortuno, kaj multaj havos personajn motivojn funebri lian tro fruan pereon. Liaj malavaraj donacoj al lokaj kaj graflandaj bonfaraĵoj estas ofte notitaj en niaj kolumnoj.
Oni ne rajtas pretendi, ke la cirkonstancoj ligitaj al la morto de kavaliro Karlo estas tute klarigitaj per la mortenketo, sed almenaŭ farita estas sufiĉo por silentigi tiujn onidirojn, kiujn estigis lokaj superstiĉoj. Tute ne ekzistas kialo por suspekti misagadon, aŭ ke la morton kaŭzis io alia ol naturaj cirkonstancoj. Kavaliro Karlo estis vidvo, kaj homo pri kiu oni povas diri, ke lia mensa sinteno estis kelkrilate nekutima. Malgraŭ la konsiderinda riĉeco, liaj personaj gustoj estis simplaj, kaj liaj endomaj servistoj ĉe Baskervila Halo konsistis el la geedza paro Barimoro: la edzo rolis kiel la ĉefservisto kaj la edzino kiel dommastrino. Ilia atestaĵo, subtenita de la atestaĵo de pluraj amikoj, emas montri, ke la sano de kavaliro Karlo estis dum kelka tempo nekontentiga kaj aparte indikas iun malfortecon de la koro, kiu vidigis sin per kolorŝanĝiĝoj, spirmanko kaj akutaj deprim-atakoj. Doktoro Jakobo Mortimero, amiko kaj kuracisto de la mortinto, atestis samsence.
La faktoj pri la okazo estas simplaj. Kavaliro Karlo Baskervilo kutimis ĉiunokte antaŭ la enlitiĝo promeni tra la fama taksusa aleo de Baskervila Halo[6]. La atestaĵo de la Barimoroj pruvas, ke tio estis lia kutimo. La 4an de junio kavaliro Karlo deklaris sian intencon ekvojaĝi morgaŭ al Londono, kaj li ordonis, ke Barimoro pretigu lian valizaron. Tiunokte li eliris laŭkutime por sia vespera promeno, dum kiu li kutimis fumi cigaron. Li neniam revenis. Je la noktomezo Barimoro, trovinte ke la dompordo estas ankoraŭ malfermita, alarmiĝis kaj, fajriginte lanternon, iris serĉi sian mastron. La tago estis pluva, kaj la piedsignoj de kavaliro Karlo estis facile spureblaj tra la aleo. Duonvoje laŭ tiu pado troviĝas pordeto, kiu ellasas sur la erikejon. Indikoj estis, ke kavaliro Karlo staris tie kelkan tempon. Li poste pluiris tra la aleo, kaj ĉe ties ekstremo estis trovita lia kadavro.
Unu fakto ankoraŭ ne klarigita estas la deklaro de Barimoro, ke la piedsignoj de lia mastro ŝanĝis la karakteron, post kiam li pasis la erikejan pordeton, kaj ke ŝajne li de tie marŝis sur la piedpintoj. Iu Merfio, cigana ĉevalkomercisto, estis sur la erikejo ne malproksime je tiu tempo, sed evidentiĝas laŭ lia propra konfeso, ke li estis iom ebria. Li deklaras, ke li aŭdis kriojn, sed ne povas diri, el kiu direkto ili venis. Neniuj perfortosignoj estis trovitaj sur la kadavro de kavaliro Karlo, kaj kvankam la kuracista atestaĵo indikis vizaĝan distordon preskaŭ nekredeblan — tiel ampleksan, ke doktoro Mortimero rifuzis kredi en la komenco, ke antaŭ li kuŝas efektive lia amiko kaj paciento — estis klarigite, ke tio estas simptomo ne malofta ĉe kazoj de asfiksio kaj morto pro kora elĉerpiĝo. Tiun klarigon konfirmis la postmorta ekzamenado, kiu montris longedaŭran organan malsanon, kaj la mortenketa ĵurio deklaris verdikton laŭ la medicina atestaĵo. Estas bone tiel, ĉar evidente estas ege grave, ke la heredonto de kavaliro Karlo ekloĝu en la Halo kaj daŭrigu la bonan laboron tiel malĝojige interrompitan. Se la prozeca verdikto de la mortenketisto ne ĉesigus la romanecajn rakontojn, kiujn oni flustris pri la afero, estus malfacile trovi tenanton de Baskervila Halo. Oni komprenas, ke la heredonto estas sinjoro Henriko Baskervilo, filo de l’ pli juna frato de kavaliro Karlo Baskervilo, se tiu ankoraŭ vivas. Tiu junulo, kiam oni lastfoje aŭdis pri li, estis en Ameriko, kaj esploroj estis komencitaj por sciigi al li lian favoran fortunon.»
Doktoro Mortimero refaldis sian paperon kaj remetis ĝin en sian poŝon.
— Tiuj estas la publikaj faktoj, sinjoro Holmso, rilate al la morto de kavaliro Karlo Baskervilo.
— Mi devas danki vin, — diris Ŝerloko Holmso, — pro tio ke vi atentigis min pri kazo, kiu certe prezentas kelkajn interesaĵojn. Mi ja rimarkis tiutempe iom da ĵurnala komentado, sed mi tre okupiĝis pri tiu afereto de la vatikanaj kameoj, kaj pro mia deziro komplezi al la Papo mi maltrafis plurajn interesajn anglajn kazojn. Tiu artikolo, vi diras, enhavas ĉiujn publikajn faktojn?
— Jes.
— Do konigu al mi la privatajn.
Li kliniĝis malantaŭen, kunmetis siajn fingropintojn, kaj mienis sian plej senemocian kaj juĝeman vizaĝesprimon.
— Tion farante, — diris doktoro Mortimero, kiu komencis vidigi signojn de iu forta emocio, — mi rakontas tion, kion mi al neniu malkaŝis. Ke mi ne menciis tion dum la mortenketado motivigas tio, ke sciencisto ne volas loki sin en publikan pozicion de ŝajna konfirmo de popola superstiĉo. Min plue motivigis, ke Baskervila Halo, kiel diras la ĵurnalo, certe restus sen loĝantoj se io estus farita por plifortigi ĝian iom malfavoran reputacion. Pro ambaŭ kialoj mi taksis prave, ke mi rakontu malpli ol mi sciis, ĉar neniu praktika bonaĵo povus rezultiĝi de malkaŝado, sed ĉe vi ne ekzistas motivo por ne esti tute verdira.
La erikejo estas tre malmulte loĝata, kaj tiuj kiuj proksime najbaras ofte kontaktiĝas. Pro tio mi ofte renkontiĝis kun kavaliro Karlo Baskervilo. Escepte de sinjoro Frenklendo de la Laftera Halo kaj sinjoro Stepeltono, la naturesploristo, ne estas aliaj kleruloj tra multaj mejloj. Kavaliro Karlo estis homo netrudiĝema, sed la hazardo de lia malsano kunligis nin, kaj komunaj interesoj pri scienco firmigis tion. Li reportis multajn sciencajn informojn el Sud-Afriko, kaj multajn agrablajn vesperojn ni pasigis kune, diskutante la komparajn anatomiojn de la boŝmanoj kaj hotentotoj.
Dum la kelkaj lastaj monatoj iĝis pli kaj pli klare al mi, ke la nerva sistemo de kavaliro Karlo streĉiĝas al krizpunkto. Li treege okupiĝis pri tiu legendo, kiun mi legis al vi — ĝis tioma grado, ke kvankam li volonte promenis sur la propra posedaĵo, nenio persvadus lin eliri sur la erikejon nokte. Kiom ajn nekredebla tio eble ŝajnas al vi, sinjoro Holmso, li estis malfalse konvinkita, ke terura sorto minacas lian familion, kaj certe la raportoj, kiujn li povis doni pri siaj antaŭuloj ne estis kuraĝigaj. La koncepto pri hida fiestaĵo konstante hantis lin, kaj pli ol unufoje li demandis min, ĉu dum miaj noktaj kuracistaj vojaĝoj mi iam vidis strangan kreaĵon aŭ aŭdis bojadon de hundo. Tiun lastan demandon li starigis al mi plurfoje, kaj ĉiam per voĉo vibra pro ekscitiĝo.
Mi bone memoras, ke mi veturis al lia domo vespere, proksimume tri semajnojn antaŭ la okazaĵo. Hazarde li staris ĉe sia dompordo. Mi deiris de mia kabrioleto kaj staris apud li, kiam mi vidis liajn okulojn direktiĝi trans mian ŝultron kaj fiksrigardi preter min kun esprimo plej terure timoplena. Mi rapidege turniĝis kaj ĝustatempe ekvidis ion, kion mi supozis granda nigra bovido, preterpasanta la finon de la aleo. Tiom ekscitita kaj timigita li estis, ke mi estis devigata aliri la lokon, kie la besto estintis kaj ĉirkaŭserĉi ĝin. Tamen ĝi jam foriris, kaj la okazaĵo ŝajne impresis plej malfavore lian menson. Mi restis kun li la tutan vesperon, kaj ĝuste tiam, por klarigi la montritan emocion, li transdonis al mi tiun historion, kiun mi legis al vi post mia alveno. Mi mencias tiun etan okazaĵon, ĉar ĝi akiras iom da graveco lige al la tragedio kiu sekvis, sed mi estis tiutempe konvinkita, ke la afero estis bagatela kaj ke lia ekscitiĝo ne havis pravigon.
6
Halo (angle