— Sed tio ĉi estas mia speciala ŝatokupo, kaj la diferencoj estas same evidentaj. Ekzistas tiom da malsameco laŭ mia vidpunkto inter la burĝaj tiparoj kun grandaj linipaŝoj de la Tempa artikolo kaj la malordema presado de vespera duonpenca ĵurnalo, kiom inter via negro kaj via eskimo. Rekono de litertiparoj estas unu el la plej simplaj scifakoj por speciala krimeksperto, kvankam mi konfesas, ke kiam mi estis tre juna, mi misidentigis la Merkuron de Lidzo kiel la Okcidentan Matenan Novaĵaron. Sed ĉefartikolo en Tempo estas tute rekonebla, kaj tiuj vortoj povis veni de neniu alia loko. Ĉar tio estis farita hieraŭ, estis ege probable, ke ni trovos la vortojn en la hieraŭa eldono.
— Do ĝis tie mi povas sekvi vin, sinjoro Holmso, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — iu eltranĉis tiun mesaĝon per tondilo…
— Porunga tondilo, — diris Holmso. — Oni povas vidi, ke temis pri tondilo kun tre mallongaj klingoj, ĉar la tondinto devis dufoje tranĉi super «tenu for».
— Tiel estas. Iu do eltranĉis la mesaĝon per etklinga tondilo, alpaperigis ĝin per ia fiksilo…
— Gluo, — diris Holmso.
— Alpaperigis per gluo. Sed mi volas scii, kial la vorto «erikejo» estas manskribita?
— Ĉar li ne sukcesis trovi ĝin presita. La ceteraj vortoj estis ĉiuj simplaj, kaj povus esti trovitaj en iu ajn eldono, sed «erikejo» estas malpli ofta.
— Nu, kompreneble, tio klarigas ĝin. Ĉu vi legis ion alian en tiu ĉi mesaĝo, sinjoro Holmso?
— Troviĝas unu-du indikoj, kaj tamen ekstremaj penoj estis uzitaj por forigi ĉiujn postsignojn. La adreso, vi vidas, estas skribita per krudaj literoj. Sed Tempo estas ĵurnalo malofte trovebla en ies manoj krom de tre edukitaj homoj. Ni rajtas konkludi sekve, ke la leteron verkis edukito, kiu volis supozigi sin needukito, kaj lia klopodo kaŝi sian propran manskribon sugestas, ke tiu skribmaniero povus esti rekonata, aŭ poste estos konata al vi. Krome, vi rimarkas, ke la vortoj ne estas gluitaj laŭ preciza linio, sed ke iuj estas pli altaj ol aliaj. Ekzemple, «vivo» estas tute for de la ĝusta loko. Tio eble indikas malzorgon aŭ maltrankvilon flanke de la tondinto. Entute mi emas al la dua supozo, ĉar la afero estis evidente grava, kaj estas neverŝajne, ke la verkinto de tia letero estis malzorga. Se li rapidis, tio starigas interesan demandon, kial li estis tiel rapidema, ĉar iu ajn letero enpoŝtigita ĝis la frumateno atingus kavaliron Henriko antaŭ lia foriro el la hotelo. Ĉu la verkinto timis interrompon — kaj de kiu?
— Ni jam alvenas iom en la regionon de la konjektoj, — diris doktoro Mortimero.
— Diru prefere, en la regionon, kie ni pesas probablecojn kaj elektas la plej verŝajnan. Tio estas scienca utiligo de la fantazio, sed ni ĉiam havas iun materian fundamenton laŭ kiu ni komencas niajn spekulativajn rezonojn. Nu, tion ĉi vi volus nomi konjekto, sendube, sed mi preskaŭ estas certa, ke tiu ĉi adreso estis skribita en hotelo.
— Kial diable vi povas diri tion?
— Se vi zorge trarigardos ĝin, vi vidos, ke la plumo kaj la inko ambaŭ kaŭzis problemojn al la verkinto. La plumo dufoje sputetis en unu vorto, kaj sekiĝis trifoje dum mallonga adresado, kio montras, ke en la botelo estis tre malmulta inko. Nu, al privataj plumo kaj inkujo estas malofte permesate atingi tian staton, kaj kombino de la du certe estas tre rara. Sed vi konas hotelan inkon kaj hotelan plumon, kie rare troveblas io alia. Jes, mi malmulte hezitas diri, ke se ni povus trarigardi la rubujojn en hoteloj ĉirkaŭ Ĉaring-Kruco ĝis ni trovus la restaĵon de la mutilita Tempo, ni povus senprokraste kapti la personon, kiu sendis ĉi tiun eksterordinaran mesaĝon. Ha! Ha! Kio estas tio?
Li zorge ekzamenis la folion, sur kiu estis gluitaj la literoj, tenante ĝin proksime al siaj okuloj.
— Nu?
— Nenio, — li diris, deĵetante ĝin. — Ĝi estas sensigna duonfolio da papero, sen eĉ akvomarko sure. Mi opinias, ke ni eltiris tiom kiom eblas de tiu ĉi stranga letero; kaj nun, kavaliro Henriko, ĉu io alia interesa okazis al vi de kiam vi estas en Londono?
— Nu, ne, sinjoro Holmso. Mi opinias, ke ne.
— Vi ne rimarkis, ke iu postsekvis aŭ spionis vin, ĉu?
— Ŝajnas kvazaŭ mi marŝis rekte en la mezon de malaltkvalita romano, — diris nia vizitanto. — Kial, je la tondro, iu volus postsekvi aŭ spioni min?
— Ni venos al tio. Vi volas nenion alian raporti al ni antaŭ ol ni konsideros tiun ĉi aferon, ĉu?
— Dependas de tio, kion vi taksas raportinda.
— Mi opinias, ke io ajn ekster la ordinara vivrutino tre raportindas.
Kavaliro Henriko ridetis.
— Mi ankoraŭ ne scias multon pri la brita vivmaniero, ĉar mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon en Usono kaj en Kanado. Sed mi esperas, ke perdi unu ŝuon ne apartenas al la ordinara vivrutino ĉi tie.
— Vi perdis unu el viaj ŝuoj, ĉu?
— Kara sinjoro, — ekkriis doktoro Mortimero, — ĝi estas nur mislokita. Vi trovos ĝin reveninte al la hotelo. Kiom utilas ĝeni la sinjoron — per tiaj bagateloj?
— Nu, li petis de mi ion ajn ekster la ordinara rutino.
— Ĝuste, — diris Holmso, — kiel ajn stulteta ŝajnas la okazaĵo. Vi perdis unu el viaj ŝuoj, ĉu vi diris?
— Nu, mislokis ĝin ĉiuokaze. Mi metis ambaŭ ekster mian pordon hieraŭ nokte, kaj troviĝis nur unu matene. Mi ne povis eltiri sencon el la ulo, kiu purigas ilin. Plej malbone estas, ke mi aĉetis la paron nur hieraŭ vespere en Strandostrato, kaj mi neniam surmetis ilin.
— Se vi neniam surmetis ilin, kial vi elmetis ilin por purigado?
— Ili estis ŝuoj tanitaj kaj neniam ciritaj. Pro tio mi elmetis ilin.
— Do mi komprenas, ke veninte al Londono hieraŭ, vi tuj eliris kaj aĉetis paron da ŝuoj.
— Mi sufiĉe multe butikumis. Doktoro Mortimero akompanis min. Vidu, se mi estu bienestro tie, mi devas vesti min konforme, kaj povas esti, ke mi iĝis iomete senzorga pri miaj moroj en okcidenta Ameriko. Interalie mi aĉetis tiujn brunajn ŝuojn — pagis por ili ses dolarojn — kaj unu estis ŝtelita antaŭ ol mi surmetis ilin.
— Ĝi ŝajnas ŝtelo elstare senutila, — diris Ŝerloko Holmso. — Konfesinde, mi dividas la opinion de doktoro Mortimero, ke baldaŭ la mankanta ŝuo estos trovita.
— Kaj nun, sinjoroj, — diris la kavaliro decideme, — ŝajnas al mi, ke mi sufiĉe priparolis tiun malmulton, kiun mi scias. Jam tempo estas, ke vi plenumu vian promeson, plene rakontante al mi pri tio, kion ni aldirektiĝas.
— Via peto estas tre pravigebla, — Holmso respondis. — Doktoro Mortimero, mi opinias, ke plej oportune estos, ke vi rakontu vian historion tiel, kiel vi rakontis ĝin al ni.
Tiel kuraĝigite, nia sciencista amiko eltiris el sia poŝo siajn paperojn, kaj prezentis la tutan aferon, kiel li faris je la antaŭa mateno. Kavaliro Henriko Baskervilo aŭskultis tre atente, kun okazaj ekkrioj pro surprizo.
— Nu, ŝajnas, ke mi ricevis tre emfazan heredaĵon, — li diris, kiam finiĝis la longa rakontado. — Kompreneble, mi aŭdis pri la ĉashundo de kiam mi estis en nia vartejo. Ĝi estas la ŝatata historio en mia familio, kvankam mi neniam pensis trakti ĝin serioze antaŭe. Sed rilate la morton de mia onklo… Nu, ĝi ŝajnas tute bolanta en mia kapo, kaj mi ankoraŭ ne povas trakti ĝin klare. Ŝajnas, ke vi ĝis nun ne tute konkludis, ĉu necesas policano aŭ pastro?
— Ĝuste.
— Kaj nun estiĝis tiu ĉi afero de la letero al mi ĉe la hotelo. Mi supozas, ke tiu eniras sian lokon.
— Ĝi ŝajnas montri, ke iu scias pli ol ni pri tio, kio okazas sur la erikejo, — diris doktoro Mortimero.
— Kaj ankaŭ, — diris Holmso, — ke iu estas ne malbonema al vi, tial ke li avertas vin pri danĝero.
— Aŭ povas esti, ke tiu deziras propramotive fortimigi min.
— Nu, kompreneble, ankaŭ tio eblas. Mi tre multe ŝuldas al vi, doktoro Mortimero, pro tio ke vi prezentis al mi la problemon, kiu starigas plurajn interesajn alternativojn. Sed la praktika punkto, pri kiu ni nun devas decidi, kavaliro Henriko, estas ĉu aŭ ne estas konsilinde, ke vi iru al Baskervila Halo.