Выбрать главу

Mi rimarkis, ke ambaŭfoje, kiam mi vidis la kaptitinon, ŝi interparolis kun siaj gardistoj, kio konvinkis min, ke ili parolis komunan lingvon. Pro la nova stimulo mi persvadis al Solla, ke ŝi rapidigu mian lernadon, kaj post kelkaj tagoj mi estis lerninta la Marsan lingvon sufiĉe bone por povi paroli flue, kaj kompreni preskaŭ ĉion.

En la nuna tempo nian dormejon okupis tri aŭ kvar virinoj, kaj du el la ĵus elkovitaj idoj, krom Solla kaj ŝia juna protektato, mi mem kaj mia gardbesto Ula. Estis kutimo por la plenkreskuloj interparoli iom sencele antaŭ ol endormiĝi, kaj nun, kapabla kompreni iliajn vortojn, mi aŭskultis entuziasme, malgraŭ tio, ke neniam mi partoprenis la konversacion.

En la nokto post la vizito de la kaptitino al la aŭdiencejo la interparolado priis tiun temon, kaj miaj oreloj tuj atentis. Mi ĝis nun timis demandi al Solla pri la bela kaptitino, ĉar mi notis la strangan esprimon sur ŝia vizaĝo post mia unua renkonto kun la nuna enkarcerulino.

Mi ne povis nepre diri, ke ĝi estis esprimo de ĵaluzo, tamen, juĝante laŭ mezuriloj de nia Tero, mi decidis ŝajnigi indiferentecon pri la afero, ĝis mi lernos pli certe pri la sinteno de Solla al tiu, okupinta mian menson.

Sarkoja, unu el la pli aĝaj virinoj en nia ejo, ĉeestis la aŭdiencon kiel gardantino, kaj al ŝi oni faris la demandojn.

”Kiam,” demandis iu el la virinoj, ”ni povos regaliĝi per la agonio de la ruĝulino? Au ĉu Lorkas Tomel-Jed intencas teni ŝin por reaĉeto?”

”Oni intencas kunkonduki ŝin kun ni al Tark, kaj fari ekspozicion de ŝia agonio dum la granda ludaro antaŭ Tal Hajus,” respondis Sarkoja.

”Kiamaniere ŝi mortos?” demandis Solla, ”ŝi estas etkorpa kaj tre bela; mi esperis, ke oni tenos ŝin por reaĉeto.”

Sarkoja kaj la aliaj virinoj gruntetis kolere pro tia malforteco de Solla.

”Estas bedaŭrinde, Solla, ke vi ne naskiĝis antaŭ jarmiliono,” abrupte diris Sarkoja, ”kiam la kavoj de la tero plenis de akvo, kaj la homoj estis tiel molaj, kiel la likvaĵo sur kiu ili velis. Nuntempe ni progresis ĝis punkto, kiam tiaj sentimentoj signas malfortecon kaj atavismon. Ne estos bone, se Tars Tarkas ekscias, ke vi havas tiajn degenerajn sentimentojn; mi dubas, ĉu vian tipon li kredus taŭga por la gravaj respondecoj de patrineco.”

”Mi konstatas nenion malbonan pri mia esprimo de intereso pri la ruĝulino,” rediris Solla. ”Neniam ŝi faris malbonon al ni, kaj ŝi ne farus, se ni estus ŝiaj kaptitoj.

Nur la viroj de ŝia raso estas, kiuj militas kontraŭ ni, kaj mi ĉiam kredis, ke tion ili faras nur pro nia malamika sinteno al ili. Ili pace vivas kun ĉiuj, krom kiam laŭdeve ili militas; kontraŭe, ni pace rilatas kun neniu. Konstante ni militas inter ni, kaj ankaŭ kontraŭ la ruĝuloj, kaj en niaj komunumoj eĉ la individuoj batalas inter si. Ho, daŭras nur konstanta sangoverŝado de la momento kiam ni frakasas nian ovon, ĝis ni ĝoje aliras la sinon de la mistera rivero, la malluma kaj malnovega rivero Iss, kiu portas nin al nekonata, sed certe ne pli terura ekzisto! Feliĉa estas tiu, kiun trafas frue la morto! Diru, kion oni volas al Tars Tarkas, li ne povas fari al mi pli teruran sorton, ol daŭro de la inkuba vivo, kiun ni devige havas nun.”

Tiu ĉi subita elkordiro de Solla tiel surprizis kaj konsternis la aliajn virinojn, ke post kelkaj vortoj da riproĉo ili ĉiuj refalis en silenton, kaj baldaŭ endormiĝis. La epizodo ja certigis min pri la amika sinteno de Solla al la kompatindulino, kaj konvinkis min, ke feliĉa sorto trafigis min en ŝiajn manojn, anstataŭ al la zorgo de la aliaj virinoj. Mi sciis, ke ŝi ŝatas min, kaj nun, kiam mi trovis, ke ŝi malamas kruelecon kaj barbarecon, mi estis certa, ke mi povas dependi je ŝi por helpi min kaj la kaptitinon forkuri, kondiĉe, kompreneble, ke forkuro eblos.

Mi eĉ ne sciis, ĉu ekzistas pli bonaj lokoj, al kiuj fuĝi, sed mi tre volis riski mian sorton inter homoj iom laŭ mia propra speco, prefere ol resti pli longe inter la malbelegaj kaj sangavidaj verdaj homoj de Marso. Tamen, kien iri, kaj kiel, estis por mi nun la problemo.

Mi decidis, ke tuj kiam montriĝos ebleco, mi konfidencos al Solla, kaj malkaŝe petos ŝian helpon, kaj forte decidinte tion, mi faris turnon en mian silkaron kaj peltaron, kaj eniris la sensonĝan kaj refreŝigan dormon de Marso.

Ĉapitro X. Ĉampiono kaj ĉefulo

Frue en la posta mateno mi ellitiĝis. Oni lasis al mi multan liberecon, ĉar Solla informis min ke, kondiĉe ke mi ne provos forlasi la civiton, mi rajtas senĝene promeni.

Ŝi avertis min tamen, ke mi ne iru senarmila, ĉar la civito, kiel ĉiuj forlasitaj urboj de la antikva Marsa civilizo, estas loĝata de la grandaj blankaj simioj, kiujn mi jam renkontis.

Ŝi klarigis krome, ke Ula certe malhelpos min forlasi eĉ se mi provos, kaj ŝi avertis min ne eltiri ĝian sovaĝecon per ignoro al la ordono. Ĝia karaktero estas tia, ŝi diris, ke ĝi certe revenigus min, mortan aŭ vivan, se mi kontraŭstaros ĝin — ”prefere mortan,” ŝi aldonis.

En tiu mateno mi elektis novan straton por esploro, kaj subite trovis min ĉe la limo de la civito. Antaŭ mi estis malaltaj montoj, inter kiuj troviĝis kanjonoj, alloge invitantaj al mi. Venis al mi la penso, ke jen bona tempo por provi la kvalitojn de Ula. Mi estis certa, ke la besto amas min; mi jam vidis pli da amemo ĉe ĝi ol ĉe iu ajn alia Marsa vivantaĵo, ĉu homa ĉu besta, kaj mi estis certa, ke dankemo pro la dufoja savo de ĝia vivo ludos pli grandan rolon ĉe ĝi, ol la devosento al kruelaj kaj senamaj mastroj.

Kiam mi alproksimiĝis al la civitlimo, Ula kuris zorgeme antaŭ min, kaj premis sian korpon al miaj kruroj. Ĝia esprimo estis pli pledanta ol sovaĝa, kaj ĝi ne montris la dentegojn, nek eligis siajn terurajn gorĝavertojn. For de la amo kaj amikeco de samspeculoj, mi jam formis por mi grandan amon por Solla kaj por Ula, ĉar normala Terano nepre devas havi ian eliron por sia natura amemo, kaj tial mi decidis turni min al simila instinkto en la granda besto, certa, ke ĝi ne seniluziigos min.

Ĝis nun mi neniam karesis ĝin, sed nun mi sidis sur la tero kaj metis la brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo. Mi karesadis ĝin, parolante en mia nove lernita Marslingvo, same kiel mi parolus hejme al mia propra hundo aŭ al iu alia besta amiko, ĝia respondo al mi estis rimarkinda; ĝi malfermis al ekstremo sian faŭkon, plene nudigante sian supran dentegaron, kaj taŭzante sian nazon ĝis la grandaj okuloj kovriĝis de karnfaldoj. Se iam vi vidis la ridon de skota ŝafhundo, vi povas bildigi al vi la vizaĝan distordi ĝon de Ula.

Ĝi ĵetis la dorson alteren kaj rulis sin ĉe miaj piedoj; saltis al mi kaj per sia pezo ruligis min sur la teron; poste tordis sin ĉirkaŭ mi kiel ludema hundido, kiu prezentas sian dorson por avidata karesado. La ridindeco de la afero plene venkis min; tenante miajn flankojn, mi ŝanceliĝis pro ridado, la unua ridado pasinta miajn lipojn dum multaj tagoj, efektive la unua ridado depost iu amuza okazaĵo, kiun mi travivis kun Poveli.

Mia ridado timigis Ulan, ĝiaj groteskaj movoj ĉesis, kaj ĝi rampetis kompatinde al mi, ŝovante sian malbelan kapon en miajn genuojn. Tiam mi memoris la signifon de ridado sur Marso — torturo, sufero, morto. Trankviligante min, mi frotis ĝian kapon kaj dorson, parolis al ĝi dum kelkaj minutoj, poste per ordona tono sekvigis ĝin, alirante la montojn.

Ne plu temis pri ordonado; de tiu momento Ula estis sindona sklavo, kaj mi ĝia sola mastro.

Necesis nur kelkaj minutoj por marŝi al la montoj, kaj tie mi trovis nenion speciale interesan. Multaj brilkoloraj kaj strangformaj floroj diversloke koloris la kanjonojn, kaj de la supro de la unua monto mi vidis en la nordo perspektivon de montaro post montaro, ĝis la okuloj trafis tre grandajn montojn; mi poste trovis, ke montegoj estas maloftaj sur Marso, kaj efektive nur kelkaj superas la altecon de pli ol mil tricent metroj.