Выбрать главу

Sanganta kaj malforta, mi atingis miajn virinojn, kiuj, alkutimitaj al tiaj aferoj, kuracis miajn vundojn, aplikante la mirindajn kuracilojn, kiuj kaŭzas, ke nur la plej severegaj vundoj montriĝas mortigaj. Donu al Marsa virino plej etan eblecon por kuraco, kaj la morto devas fuĝi.

Baldaŭ ili tiel flikis mian korpon, ke krom malforteco pro sangelfluo kaj iom da doloro ĉirkaŭ la vundo, mi malmulte suferis pro glavpiko, kiu kun Tera kuracado certe estus kuŝiginta min dum pluraj tagoj.

Tiel baldaŭ, kiel la virinoj finis sian laboron, mi rapidis al la ĉaro de Deja Toris, kie troviĝis mia kompatinda Solla kun la brusto ĉirkaŭvolvita de bandaĝoj. Ŝajnis tamen, ke ŝi ne multe suferis pro la atako de Sarkoja, kies ponardo estis trafinta la randon de unu el la metalaj brustornamaĵoj de Solla, kaj, tiel deturnita, faris nur negravan karnvundon, Kiam mi alproksimiĝis, mi trovis Deja Toris kuŝanta sur siaj silkoj kaj peltoj, kaj ŝian sveltan korpon skuata de plorspasmoj. Ŝi ne rimarkis mian ĉeeston, nek aŭdis min paroli kun Solla, kiu staris iomdistance de la ĉaro.

”Ĉu ŝi estas vundita?” mi demandis al Solla, montrante per la kapo al Deja Toris.

”Ne,” ŝi respondis, ”ŝi pensas, ke vi mortis.”

”Kaj ke de nun estos neniu por poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino?” mi demandis, ridetante.

”Miakrede vi malprave juĝas ŝin, Johano Carter,” diris Solla. ”Mi ne komprenas viajn agmanierojn, nek ŝiajn, sed mi estas certa, ke la nepino de dek mil jedakoj neniam estus tiel ĉagrenita pro la morto de iu, kiun ŝi taksas sub sia digno, aŭ pro iu, kiu ne havas plej grandan pretendon al ŝia amo. Ili estas fiera raso, sed justa, kiel ĉiuj Barsumanoj, kaj sendube vi multe ĉagrenis ŝin por kaŭzi, ke ŝi malatentas vin, kiam vi vivas, sed funebras pri vi, kiam vi estas morta.”

”Malofte oni vidas plorojn sur Barsumo,” ŝi daŭrigis, ”kaj estas malfacile por mi fari interpreton pri ili. Nur dufoje en mia tuta vivo mi vidis iun plori; la unuan fojon oni ploris pro ĉagreno, la duan fojon pro kolerego. Unue, mia patrino, multajn jarojn antaŭ ol oni mortigis sin; due, Sarkoja, kiam hodiaŭ oni fortiris ŝin de mi. ”

”Via patrino!” mi ekkriis, ”sed certe. Solla, neniam vi konis vian patrinon, infano mia.”

”Sed certe jes. Kaj mian patron ankaŭ,” ŝi aldonis. ”Se vi volas aŭskulti la strangan kaj malbarsuman historion, venu al la ĉaro hodiaŭ nokte, Johano Carter, kaj mi rakontos al vi ion, kion neniam en la vivo antaŭe mi rakontis.

Kaj nun oni donas la signalon por rekomenci la marŝadon, necesas, ke vi iru.”

”Mi venos hodiaŭ nokte, Solla,” mi promesis. ”Kaj nepre diru al Deja Toris, ke mi estas vivanta kaj bonsana.

Mi ne trudos min al ŝi. Kaj certe ne lasu ŝin scii, ke mi vidis ŝin ploranta. Se ŝi volas paroli al mi, mi atendas ŝian ordonon por alvenigo.”

Solla suriris la ĉaron, kiu estis aliranta sian lokon en la vico, kaj mi rapidis al mia atendanta toato, kaj galopis al mia loko apud Tars Tarkas, je la vosto de la sekvantaro.

Ni estis impona kaj timiga spektaklo, dum ni transiris la flavan pejzaĝon. Du cent kvindek multornamitaj kaj brilkoloraj ĉaroj, kun antaŭa gvardio de ducent militistoj kaj ĉefuloj, kvinope rajdantaj, kun dudeko da flankrajdantoj; kvindek pliaj mastodontoj, fortaj tirbestoj kiujn oni nomas ”zitidaroj,” kaj la kvin aŭ ses cent pliaj toatoj libere kurantaj en la kvadrataĵo formita de la ĉirkaŭaj militistoj. La brilantaj metaloj kaj juveloj de la viroj kaj virinoj, ornamaĵoj kiuj troviĝis kaj sur la garnaĵoj de la zitidaroj kaj toatoj, donis barbaran belon al karavano, kiu certe estus farinta Hindan princon verda pro envio.

La grandegaj larĝaj radringoj de la ĉaroj, kaj la kusenaj piedoj de la bestoj, sur la muskokovrita marfundaĵo faris nenian bruon. Ni antaŭeniris en plena silento, kiel grandega fantomaro, krom kiam la trankvilo rompiĝis pro la gorĝa muĝado de spronita zitidaro, aŭ la henado de batalantaj toatoj.

La verdaj Marsanoj malmulte interparolis, kaj ĉiam per unuopaj silaboj, basvoĉaj, similaj al malproksimaj malklaraj tondretoj.

Ni transiris senvojan dezerton de musko, kiu, kliniĝinte sub la premo de larĝa radringo aŭ kusena piedo, denove leviĝis post ni, tiel ke nia transiro lasis neniun spuron. Fakte, ni povus esti la fantomoj de la forlasintaj mortintoj sur la mortinta maro de tiu mortanta planedo, tiel malmulte da bruo aŭ postsigno ni lasis dum nia surpasado. Tio estis por mia vido la unua marŝado de granda aro da homoj kaj bestoj, kiu lasis nenian spuron kaj levis neniom da polvo; sur Marso ne troviĝas polvo, krom en la kulturitaj regionoj dum la vintraj monatoj, kaj eĉ tiam la manko de fortaj ventoj faras ĝin preskaŭ nerimarkebla.

Ni kamploĝis tiun nokton ĉe la malsupro de la montoj, al kiujn dum du tagoj ni proksimiĝis, kaj kiuj signis la sudan limon de tiu regiono. Niaj bestoj dum du tagoj estis sen trinko, kaj de post kiam ili estis venintaj de Tark dum preskaŭ du monatoj, ili ne havis akvon. Tars Tarkas klarigis al mi, ke ili bezonas malmulte, kaj povas vivi preskaŭ senlime per la musko, kiu kovras la tutan teron de Barsumo, kaj kiu enhavas en siaj etaj tigoj sufiĉe da malsekaĵo por kontentigi la malmultan bezonon de la bestoj.

Enkorpiginte mian vesperan manĝon de fromaĝsimila nutraĵo kaj vegetaĵa lakto, mi serĉis Sollan, kiun mi trovis laboranta, en lumo de torĉo, je la ornamaĵoj de Tars Tarkas. Kiam mi alproksimiĝis, ŝi suprenrigardis al mi, kaj ŝia vizaĝo montris plezuron kaj bonvenigemon.

”Mi ĝojas, ke vi venis,” ŝi diris. ”Deja Toris dormas, tiel ke mi sentas min soleca. Mia propra popolo ne ŝatas min, Johano Carter; mi tro malsimilas al ĝi. Tio estas malfeliĉa sorto, ĉar mi devas elteni mian vivon inter ĝi, kaj ofte mi bedaŭras, ke mi ne estas vera verdMarsanino, sen amo kaj sen espero; sed ja mi travivis amon, kaj tiel mi estas perdita.”

”Mi promesis rakonti al vi mian historion, pli ĝuste la historion pri miaj gepatroj. Laŭ tio, kion mi lernis pri vi kaj pri la moroj de via popolo, mi estas certa, ke la historio ne estos stranga por vi, sed inter la verdMarsanoj ĝi ne havas paralelon en la memoro de la plej maljuna vivanta Tarkano, kaj niaj legendoj enhavas malmulte da tiaj rakontoj.”

”Mia patrino estis malgranda, tiel malgranda, ke oni ne permesis al ŝi esti patrino. Niaj ĉefuloj bredas precipe por la grandeco. Ŝi estis ankaŭ malpli malvarmkora kaj kruela ol la plejmulto da verdMarsaninoj, kaj, ne ŝatante kunesti kun ili, ŝi ofte vagadis sola la dezertajn avenuojn de Tark, aŭ sidis inter la sovaĝaj floroj sur la apudaj montoj, kun la menso plena de pensoj kaj deziroj kiujn miakrede nur mi, inter la hodiaŭaj virinoj de Tark, povas kompreni. Ĉu mi ne estas infano de mia patrino?”

”Kaj tie, sur la montoj, ŝi renkontis junan militiston, kies devo estis gardado de la manĝantaj zitidaroj kaj toatoj.

Komence ili interparolis nur pri temoj de ordinara intereso al Tarkanoj, sed iom post iom, kiam ili pli ofte renkontiĝis, (kiel evidentiĝis al ili ambaŭ, ne plu pro hazardo) ili parolis pri si mem, pri siaj ŝatoj, siaj esperoj kaj siaj ambicioj. Ŝi fidis lin, kaj parolis al li pri la antipatio, kiun ŝi sentis pri la krueleco de siaj samrasanoj, pri la malbela, senama vivo ilia. Poste ŝi atendis la tempeston de kolero venonta el liaj malvarmaj, malmolaj lipoj; sed anstataŭe li ĉirkaŭprenis ŝin per siaj brakoj kaj kisis ŝin.”

”Dum ses longaj jaroj ili tenis la sekreton pri sia amo. Ŝi, mia patrino, apartenis al la sekvantaro de la eminenta Tal Hajus, dum ŝia amanto estis simpla militisto, portanta nur la propran metalon. Se oni eltrovus ilian perfidon al la tradicio de la Tarkanoj, certe la plej severa puno, en la granda areno antaŭ Tal Hajus kaj liaj hordoj, trafus ilin ambaŭ.”

”Oni kaŝis la ovon, el kiu mi devenis, sub granda vitraĵo sur la plej alta kaj neatingebla el la parte ruinaj turoj en antikva Tark. Unufoje en ĉiu jaro mia patrino vizitis ĝin, dum la kvin longaj jaroj de ĝia restado dum la kovtempo.