Dum lia patro falis mortinta al la tero, la nova jedako per tordiĝo liberigis sin de Deja Toris, kaj ni frontis denove unu la alian. Baldaŭ aliĝis al li kvar oficiroj. Kun dorso al la ora trono, mi batalis ankoraŭ unufoje por Deja Toris.
Estis malfacile defendi min, kaj tamen ne doni mortigan frapon al Sab Tan, kaj samtempe al la ebleco, gajni la virinon kiun mi amas. Mia glavklingo moviĝis fulmrapide, dum mi deturnis la klingojn de miaj oponantoj. Jam mi senarmigis du el ili kaj faligis trian, kiam ankoraŭ aliaj alkuris por helpi sian novan reganton, kaj venĝi la morton de la reginto. Dum ili alkuris oni kriis: ”La virino! La virino! Frapu ŝin al la tero! La komploto estas ŝia, mortigu ŝin!”
Kriante al Deja Toris, ke ŝi lokigu sin post mi, mi ade iretumis al pordeto malantaŭ la trono, sed la oficiroj komprenis miajn intencojn. Tri el ili saltis malantaŭ min, kaj malebligis mian alvenon al loko, kie mi povus doni protekton al Deja Toris kontraŭ tuta armeo de glavbatalantoj.
La Tarkanoj sufiĉe malfacile defendis sin meze de la ĉambro, kaj mi komencis kompreni, ke nur miraklo povus evitigi la morton al Deja Toris kaj mi. Subite mi vidis, ke Tars Tarkas hakas vojon tra la ĉirkaŭanta pigmearo. Per unu glavbato li kuŝigis dekduon da kadavroj, kaj faris tiel vojon al ŝi, ĝis fine li staris apud mi sur la estrado, dekstren kaj maldekstren donante morton kaj detruon.
La kuraĝo de la Zodanganoj meritis la plej altan admiron.
Neniu el ili provis fuĝi, kaj kiam la batalado ĉesis, tio estis tial, ke krom Deja Toris kaj mi, restis vivantaj en la halo nur Tarkanoj. Sab Tan kuŝis morta apud la patro, kaj la kadavroj de la nobelaro kaj kavaliraro de Zodanga kovris la plankon.
Post la batalo mi pensis unue al Kantos Kan. Zorginte, ke Deja Toris estu protektata de Tars Tarkas, mi rapidis kun deko da militistoj al la subpalacaj karceroj. Ĉiuj karceraj oficistoj estis aliĝintaj al la batalo en la halo, kaj ni povis esplori la labirintan malliberejon sen kontraŭstaro.
En ĉiu koridoro mi laŭte kriis la nomon de Kantos Kan, kaj fine mi povis aŭdi mallaŭtan respondon.
Gvidita de la sonoj, ni baldaŭ trovis lin ligita en malluma alkovo. La ege ĝojis revidi min, kaj aŭdi klarigon pri la batalo, kies malproksimaj sonoj atingis lian karcereton.
Li diris, ke la aera patrolo kaptis lin antaŭ ol li atingis la altan turon de la palaco, tiel ke li eĉ ne vidis Sab Tan.
Ni trovis, ke estus senutile provi fortranĉi liajn ĉenarojn.
Laŭ lia sugesto mi iris por esplori la kadavrojn sur la supra etaĝo por trovi la ŝlosilojn de liaj seruroj; feliĉe, la unua kiun mi esploris, montriĝis esti la deĵorinto de lia karcero, kaj Kantos Kan povis tuj aliĝi al ni en la tronhalo.
De la stratoj venis sonoj de pafado kaj kriegoj, kaj Tars Tarkas forrapidis por priordoni la eksteran bataladon.
Kantos Kan akompanis lin kiel gvidanto, la verdaj militistoj komencis esploron de la palaco por pluaj Zodanganoj kaj por rabaĵo, kaj Deja Toris kaj mi troviĝis solaj.
Ŝi falsidiĝis en unu el la oraj tronoj, kaj salutis min per laca rideto.
”Ĉu iam antaŭe ekzistis tia viro? Certe tian oni neniam konis sur Barsumo. Ĉu ĉiuj viroj de Tero similas al vi? Sola, fremdula, persekutata, minacata, vi faris dum kelkaj monatoj tion, kion en ĉiuj pasintaj epokoj de Barsumo faris neniu; vi kunligis la sovaĝajn hordojn de la marfundoj, kaj venigis ilin por kunbatali kun ruĝMarsana popolo.”
”La respondo estas facila, Deja Toris. Tion faris ne mi, tion faris amo, amo al Deja Toris, amo, kies potenco povus fari eĉ pli grandajn miraklojn.”
Bela ruĝo de embarasiĝo kovris ŝian vizaĝon. ”Vi rajtas diri tion nun, Johano Carter, kaj mi rajtas aŭskulti, ĉar mi estas libera.”
”Kaj ankoraŭ mi volas paroli, antaŭ ol denove estos tro malfrue,” mi respondis. ”Dum mia vivo mi ofte agis strange, agis, kiel ne kuraĝus pli saĝaj viroj, sed neniam dum miaj plej fantazia revado mi imagis, ke iam Deja Toris estos mia, ĉar neniam mi imagis, ke ekzistas tia virino, kia la Princino de Heliumio. La fakto, ke vi estas princino, do ne timigas min, sed la fakto, ke vi estas tia virino, kia vi ja estas, tio vere igas min dubi pri mia propra menso, dum mi petas al vi, princino mia, ke vi iĝu ankaŭ mia edzino.”
”Tiu nenecese dubas, kiu devus scii la respondon al sia peto jam antaŭ ol li petas,” ŝi respondis. Ŝi leviĝis, kaj metis la karajn manojn sur miajn ŝultrojn, kaj mi volvis ŝin per miaj brakoj, kaj kisis ŝian brovon.
Tiel estis, ke meze de batalŝirata urbo, plena de la alarmoj de milito, kie regis morto kaj detruo, angoro kaj rabado, Deja Toris, Princino de Heliumio, vera filino de Marso, la Dio de Milito, promesis sin kiel edzinon al Johano Carter, ĝentlemano, de la ŝtato Virginio, en Usono.
Ĉapitro XXVI. Tra buĉado al ĝojo
Iom poste Tars Tarkas kaj Kantos Kan revenis, kaj rakontis ke Zodanga estas preskaŭ neniigita. Ĝiaj militistaroj ĉiuj kaptiĝis aŭ preskaŭ detruiĝis, kaj interne oni ne atendas pluan kontraŭstaron. Pluraj miloj da militaj kaj komercaj aviadiloj troviĝas sub gardo de Tarkaj militistoj.
La hordoj jam komencis rabi, kaj disputi inter si.
Ni decidis kolekti tiom da militistoj kiom eble, meti kaptitojn de Zodanga por labori sur aro da aviadiloj, kaj per ili ekiri al Heliumio sen prokrasto. Kvin horojn poste ni ekvojaĝis de la dokaj tegmentoj, du cent kvindek batalaviadiloj, portantaj preskaŭ cent mil verdajn militistojn, kaj sekvis nin aro da ŝargaviadiloj portantaj niajn toatojn. Ni lasis la frapitan civiton malantaŭ ni, al la ferocaj manoj de kvardek mil verdaj militistoj el la pli malgrandaj hordoj. Ili estis rabantaj, murdantaj, kaj batalantaj inter si. En cent lokoj ili per torĉo komencis incendion, kaj amasoj da fumo altiĝis super la civito, kvazaŭ por kaŝi al la ĉielaj okuloj la terurajn farojn, kiuj okazas sobe.
Meze de posttagmezo ni vidis la skarlatan kaj flavan turojn de la civito Heliumo, kaj baldaŭ granda aro da batalaviadiloj leviĝis el la vicoj de la Zodangaj sieĝantoj ĉirkaŭ la civito, kaj alvenis atake al ni. Ni portis flagojn de Heliumio, sed la Zodangaj aviadiloj ne bezonis tian avizon pri nia malamika sinteno, ĉar jam kiam ili komence leviĝis de la tero, niaj verdaj militistoj pafis al ili, kaj pro sia ĝusta celado bone trafis ilin.
La ĝemelcivitoj de Heliumio, komprenante ke ni estas amikoj, sendis centojn da aviadiloj por helpi nin, kaj nun komenciĝis la unua grandega aerbatalo, kiun mi ĝis nun vidis.
La aviadiloj portantaj niajn verdajn militistojn devis cirkle iri super la interbatalantaj aviadilaroj de Heliumio kaj Zodanga, ĉar iliaj pafegiloj estis senutilaj por la Tarkanoj, kiuj kutimas uzi nur malgrandajn manpafilojn. Ĉi tiujn, tamen, ili multefike uzis nun, tiel ke ili certe helpis decidi la finan venkon. Komence la du aviadilaroj cirkle ĉirkaŭiris je la flama nivelo, pafante salvon post salvo unu en la alian. Baldaŭ grandega truo ŝiriĝis en aviadilo de la partio de Zodanga; ĝi tute renversiĝis, kaj la etaj homfiguroj elfalis al la tero tri cent metrojn sube; poste, terurrapide, la grandega maŝino same falis, kaj preskaŭ subterigis sin en la sablargilaĵon de la malnova marfundo.
Kriego de batalĝojo leviĝis de la Heliumianoj, kaj ankoraŭ pli feroce ili ĵetis sin al la aviadilaro de Zodanga.
Per lerta manovro du aviadiloj de Heliumio lokiĝis super siaj kontraŭuloj, kaj el siaj kilaj bombejoj elversis lavangon da eksplodanta detruaĵo. Poste, unu post unu, la aviadiloj de Heliumio sukcesis leviĝi super tiuj de Zodanga, kaj baldaŭ granda nombro el tiuj de Zodanga, senespere difektitaj, drivis al la skarlata turo de la pli granda civito de Heliumo. Aliaj penis fuĝi, sed miloj da etaj unuopulaj aviadiloj ĉirkaŭiris ilin, kaj super ĉiu ŝvebis granda aviadilo preta por lasi fali kaptontaron.