Tri semajnojn poste Mors Kajak kaj liaj oficiroj, kune kun Tars Tarkas kaj Solla, reiris al Heliumio, sur grandega aviadilo, sendita al Tark por alporti ilin por la ceremonio, kiu faros unu homon el Deja Toris kaj mi.
Dum naŭ jaroj mi servis en la konsilantaroj kaj batalis en la armeoj de Heliumio, kiel princo de la familio de Tardos Mors. Ŝajnis, ke neniam la popolo enuas, verŝante sur min honorojn, kaj neniu tago pasis, kiu ne alportis novan pruvon pri ilia amo al mia princino, la unika, la unusola Deja Toris.
En ora kovejo sur la tegmento de nia palaco kuŝis neĝblanka ovo. Dum preskaŭ kvin jaroj dek soldatoj el la jedaka gvardio konstante staris apud ĝi, kaj kiam mi estis en la civito, ĉiutage Deja Toris kaj mi staris manon en mano antaŭ nia sanktejo, pensante pri la estonteco, kiam la delikata ŝelo rompiĝos.
Neta en mia memoro estas la nokto, kiam ni sidis tie, babilante pri la romanca sorto, kiu kunligis niajn du vivojn, kaj pri la mirigaĵo venonta por pliintensigi nian feliĉon kaj plenumi niajn esperojn. En la malproksimo ni vidis la brilblankan lumon de alvenonta aviadilo, sed neniel ni atribuis grandan signifon al vidindaĵo tiel ordinara.
Fulmrapide ĝi veturis al Heliumio, ĝis fine ĝia ega rapideco komencis esti signifoplena. Briligante signalojn por montri, ke ĝi portas komunikojn por la jedako, ĝi cirkle veturis senpacience, atendante la patrolan aviadileton, kiu portos ĝin al la palacaj dokoj. Dek minutojn post ĝia alveno al la palaco oni postulis mian ĉeeston en la konsilantara ĉambrego, kiun mi trovis homplena.
Sur la trona estrado troviĝis Tardos Mors, kiu paŝis tien kaj reen kun streĉita vizaĝo. Kiam ĉiu okupis sian sidlokon li turnis sin al ni.
”Hodiaŭ matene famo atingis la diversajn registarojn de Barsumo, ke la intendanto de la atmosfera fabrikejo faris neniun radian raporton jam de du tagoj kaj ke ripetitaj komunikoj al li, el dudeko da ĉefurboj, ricevis neniun respondon. La ambasadoroj de la aliaj nacioj petis nin okupiĝi pri la afero kaj rapide sendi la helpintendanton al la fabrikejo. Dum la tuta tago mil aviadiloj serĉis lin, kaj unu ĵus revenis kun lia kadavro, kiun oni trovis, terure hakita, en la kavoj sub lia domo.
”Ne necesas akcenti la gravecon de tio por ni, Barsumanoj. Necesus monatoj da laboro por penetri tiujn gigantajn murojn. Ne ekzistus motivo por timo, se la motoro de la pumpilaro bone funkcius, kiel jam de pluraj jarcentoj ĝi funkciis. Sed fakte ni treege timas. La mezuriloj indikas rapide malpliiĝantan aerdenson sur ĉiuj regionoj de Barsumo. La motoro ĉesis funkcii. Sinjoroj, maksimume ni povos vivi ankoraŭ tri tagojn.”
Dum pluraj minutoj regis absoluta silento. Poste leviĝis juna nobelo, kiu levis sian glavon alte super sian kapon, kaj parolis al Tardos Mors. ”La viroj de Heliumio ĉiam fieris, ke ili kapablas montri al Barsumo, kiel ruĝMarsanoj povas vivi, kaj nun venis por ni oportuna tempo montri al ili, kiel ili mortu. Ni reiru al niaj aferoj tiel, kvazaŭ kuŝus antaŭ ni ankoraŭ mil utilaj jaroj.” Sonoj de aplaŭdegado plenigis la ĉambregon, kaj por forigi la timojn de la ordinaraj homoj ni disiĝis kun ridetoj sur la vizaĝoj, malgraŭ tio, ke la ĉagreno mordis en niaj koroj.
Reveninte al la palaco, mi trovis, ke la famo jam atingis al Deja Toris, tial mi rakontis al ŝi ĉion, kion mi aŭdis.
”Johano Carter, ni travivis tempon de grandega feliĉo, kaj mi dankas al kia ajn sorto trafonta nin, ke ĝi permesos al ni morti kune.”
La postaj du tagoj ne montris rimarkindan ŝanĝon en la aerprovizo, sed en la mateno de la tria tago la spirado iĝis pli malfacila sur la pli altaj tegmentoj. La avenuoj kaj placoj de Heliumio pleniĝis de homoj, kaj ĉiu komerco ĉesigis. Plejparte la homoj brave rigardis en la vizaĝon de sia neevitebla sorto, sed de tempo al tempo iu viro aŭ virino sin donis al ĉagreno.
Ĉirkaŭ tagmezo multaj malfortuloj komencis subiĝi, kaj baldaŭ poste la Barsumanoj milope falis en la komaon, kiu antaŭiras la asfiksian morton.
Deja Toris kaj mi, kun la aliaj anoj de la reĝa familio, kuniĝis en ĝardeno de la interna korto de la palaco. Ni parolis en mallaŭtaj tonoj, sentante, ke ombro de morto baldaŭ kovros nin. Eĉ Ula ŝajnia partopreni niajn sentojn, ĉar ĝi premis sin al Deja Toris kaj al mi, kaj plendploretis kompatige.
Laŭ peto de Deja Toris oni alportis de la palaca tegmento nian etan kovejon, kaj ŝi sidis rigardanta la etan vivon, kiun ŝi neniam konos.
La spirado iĝis ankoraŭ pli malfacila, kiam leviĝis Tardos Mors kaj parolis al ni. ”Ni diru adiaŭon unu al la alia, ĉar la tagoj de la grandiozeco de Barsumo estas preskaŭ finitaj. La morgaŭa suno rigardos al mortinta planedo, kiu dum la eterneco trairos la spacon sen la rememoro pri ni. Venis por ni la fino.” Li kliniĝis kaj kisis la virinojn, kaj metis sian fortan manon sur la ŝultrojn de la viroj. Kiam ĉagrene mi turnis min for de li, mi rigardis al Deja Toris. Ŝia kapo kliniĝis al la brusto, kaj ŝi ŝajnis senviva. Kriante mi saltis al ŝi kaj levis ŝin per miaj brakoj.
Ŝi malfermis la okulojn, kaj rigardis al mi. ”Kisu min, Johano Carter. Mi amas vin! Mi amas vin! Kruela estas la sorto, kiu ŝire apartigas nin, tuj kiam ni komencis kunvivadon aman kaj feliĉan.”
Dum mi premis ŝiajn karajn lipojn al miaj, revenis al mi la malnova sento de potenco kaj de kapablo, kaj saltis en miaj vejnoj la batala sango de Virginio.
”Tiel ne estos, princino mia,” mi kriis. ”Nepre ekzistas rimedoj, kaj Johano Carter, kiu batale hakis vojon tra fremda mondo, pro amo al vi, nepre li trovos ilin!” Kaj eĉ dum mi parolis, trans la sojlo de mia nekonscia menso venis serio de naŭ sonoj jam de longe forgesitaj. Kiel subita ekbrilo de fulmo ilia signifo trafis min; ili estas la ŝlosilo al la tri pordegoj de la atmosfera fabrikejo! Turnante min al Tardos Mors, dum ankoraŭ mi premis mian mortantan amatinon al mia brusto, mi kriis: ”Aviadilon havigu, ho moŝta jedako! Rapidu! Ordonu kiel eble plej rapidan, rapide al la palaca tegmento. Eĉ nun mi povas savi vian planedon.”
Li ne atendis por min demandi, kaj tuj pluraj gvardianoj kuregis al la plej proksima doko; malgraŭ la jama maldenseco de la aero ili sukcesis venigi al la palaca tegmento la plej rapidan unuopulan aviadilon, kiun sur Barsumo oni iam konstruis.
Kisinte dekfoje mian amatinon, kaj ordoninte al Ula, kiu volis sekvi min, ke ĝi restu kaj gardu ŝin, mi saltis, laŭ mia malnova facilmoveco kaj forteco, al la altaj remparoj de la palaco. Post momento mi estis vojaĝanta al la celo de ĉiuj esperoj de Barsumo.
Mi devis flugi malalte por akiri sufiĉan aeron por spiri, sed mi elektis rektan vojon super la fundo de la mortinta maro, kaj tiel devis esti nur unu-du metrojn super la tero. Mi veturis laŭ rapideco preskaŭ malsaniga. La vizaĝo de Deja Toris restis ĉiam antaŭ mi. Mi konsciis, ke se ne renoviĝos la aerprovizo, ŝi falos en la finan komaon antaŭ la morto. Forĵetinte al la ventoj ĉian ornamaĵon, ĉian superfluaĵon, ĉion krom motoro kaj kompaso, kaj forlasinte ĉian singardemon, mi kuŝis surventre laŭlonge de la ferdeko, kun unu mano sur la gvidilo kaj la alia pusanta la rapidumilon al ĝia plejalto.
Unu horon antaŭ la mallumiĝo mi subite vidis la grandajn murojn de la atmosfera fabrikejo altantaj antaŭ mi. Mi subite frapiĝis al la tero kaj trovis min antaŭ la pordeto, kiu detenas la vivrimedojn de la loĝantaro de tuta planedo. Apud la pordo granda aro da viroj estis laborintaj por penetri la muregon, sed apenaŭ ili sukcesis fari cikatron sur la siliksimila surfaco, kaj nun ili plejparte kuŝis en la lasta dormo, nevekeblaj eĉ de aero. Kelkaj ankoraŭ estis konsciaj, kaj mi parolis al unu el ili.
”Se mi povos malfermi la pordojn, ĉu ekzistas viro kapabla funkciigi la motorojn?”
”Mi mem kapablas,” li respondis, ”se vi rapidos. Nur kelkajn momentojn mi povos elteni ankoraŭ. Ne utilas tamen. Ili ambaŭ mortis, kaj neniu alia sur Barsumo konas la sekreton de tiuj teruraj seruroj. Dum tri tagoj jam, viroj frenezaj pro timo amasiĝis ĉe tiu ĉi pordeto, vane provante solvi ĝian enigmon.”