Mia foresto estis rimarkita de Solla, kiam ŝi vekiĝis, kaj rapide ŝi informis al Tars Tarkas, kiu tuj ekiris kun kelkaj militistoj por postserĉi min. Kiam ili alproksimiĝis al la rando de la civito, ili vidis la virsimion, kiam ĝi kuregis en la konstruaĵon, ŝaŭmante pro kolero.
Tuj ili postsekvis ĝin, pensante, ke eble ĝiaj agoj estos signo pri mia situo, kaj vidis mian mallongan sed decidigan batalon kontraŭ ĝi. Tiu ĉi batalo, aldone al mia frapo al la Marsa militisto en la hieraŭo, kaj mia salta kapablo, igis ilin alte estimi min. Evidente mankas al ili ĉia delikata sentemo pri amikeco kaj amo, sed ili vere adoras korpan kapablon kaj kuraĝon, kaj emas doni ĉion ajn al siaj adoratoj, dum tiuj tenas sian rangon per ripetataj agoj de forto kaj kuraĝo.
Solla, kiu laŭvole akompanis la serĉantaron, estis la sola, kies vizaĝo ne tordiĝis de ridado dum mi luktis por mia vivo. Kontraŭe, ŝi estis serioza pro kompato, kaj tuj kiam mi finmortigis la monstron, ŝi kuris al mi kaj zorgeme ekzamenis mian korpon, esplorante pri vundoj.
Konstatinte, ke mi estas senvunda, ŝi ridetis al si, kaj preninte mian manon, ekiris al la ĉambropordo.
Tars Tarkas kaj la aliaj militistoj estis enirintaj kaj staris super la nun rapide reviviĝanta besto, kiu savis mian vivon, kaj kies vivon siavice savis mi mem. Ili ŝajnis profunde argumenti, kaj fine unu el ili alparolis min; sed rememoris, ke mi ne scias lian lingvon, kaj ree turnis sin al Tars Tarkas. Tiu ĉi faris iun ordonon al li, kaj sinturnis por sekvi nin el la ĉambro.
Io pri ilia sinteno al mia besto ŝajnis al mi minaca, kaj mi hezitis forlasi. Estis bone, ĉar la militisto tiris pistolon el ĝia ingo, kaj estis mortigonta la beston. Mi alsaltis, kaj suprenfrapis lian brakon. La kuglo trafis la lignan ĉirkaŭaĵon de la fenestro kaj eksplodis, borante truon tra la ligno kaj la masonaĵo.
Tiam mi surgenuiĝgis apud la teruraspekta besto kaj, levante ĝin surpiedige, gestis, ke ĝi akompanu min. Miaj agoj kaŭzis strangajn rigardojn de surprizo sur la vizaĝoj de la Marsanoj: ili ne povis kompreni, krom stulte, tiajn trajtojn, kiaj estas dankemo kaj kompato. La militisto, kies pafilon mi forfrapis, rigardis demande al Tars Tarkas, sed tiu ĉi gestis, ke oni lasu min agi laŭvole. Tiel ni reiris al la placo, kun mia granda besto ĉe miaj kalkanumoj kaj Solla, kiu firme prenis mian brakon.
Do mi havis minimume du amikojn sur Marso — unu, juna virino, kiu zorgis pri mi kun patrina zorgemo, la alia, muta besto kiu, kiel mi poste lernis, havis en sia malbela korpo pli da amo, pli da lojaleco, pli da dankemo ol oni povus trovi en ĉiuj kvin milionoj da verdaj Marsanoj, kiuj vagadas en la mortintaj civitoj kaj mortintaj marfundoj de Marso.
Ĉapitro VII. Infanbredado sur Marso
Post matenmanĝo, kiu precize estis kopio de la hieraŭa manĝo, kaj estis sama kiel preskaŭ ĉiu posta manĝo, kiun mi havis inter la verdaj homoj de Marso, Solla akompanis min al la placo, kie mi trovis la tutan popolon, kies anoj rigardis aŭ helpis, dum oni jungis mastodontajn bestegojn al grandaj triradaj ĉaroj. Ĉi tiuj veturiloj nombris je proksimume ducent kvindek. Ĉiun el ili tiris unuopa besto, kiu, laŭ sia aspekto, facile povus tiri la tutan ĉararon.
La ĉaroj mem estis grandaj, multspacaj, kaj lukse dekoraciitaj.
En ĉiu sidis Marsanino plenŝarĝita de metalaj ornamaĵoj, juveloj, silkoj kaj peltoj. Sur la dorso de ĉiu besto sidis juna Marsano kiel veturigisto. Same kiel la bestoj, sur kiuj rajdis la militistoj, ĉi tiuj tirbestoj portis nek buŝpecon, nek bridon — oni gvidis ilin nur per telepatio.
La telepatia kapablo estas multe evoluigita en ĉiuj Marsanoj, el kio rezultas la simpleco de ilia lingvo, kaj la malmultaj vortoj uzataj eĉ dum longa interparolado. Ĝi estas la Esperanto de Marso, per kiu la altaj kaj malaltaj bestoj de tiu paradoksa mondo povas pli malpli bone interkomunikiĝi, laŭ la intelekta medio de la genro kaj la evoluo de la individuo.
Dum la kavalkado formis sian unuoparan vicon, Solla kunenigis min en malplenan ĉaron, kaj ni ekiris kun la procesio, ĝis la loko, kie mi eniris la civiton en la antaŭa tago. Unuavice rajdis en la karavano ducent militistoj, laŭ linioj de kvin flank-al-flanke, kaj po dudek kvin eksterrajdantoj iris laŭ niaj flankoj.
Aparte de mi, ĉiuj personoj estis bone armitaj, viroj, virinoj kaj infanoj. Post ĉiu ĉaro trotis Marsa hundo. Mia propra hundo sekvis nian ĉaron proksime; fakte, la fidela besto neniam propravole forlasis min dum ĉiuj miaj dek jaroj sur Marso. Nia vojo kondukis transen al la eta valo antaŭ la civito, tra la montetoj kaj malsupren al la fundo de la mortinta maro, kiun mi antaŭe transiris, survoje de la kovilo al la placo. Efektive mi trovis, ke la kovilo estas la fina punkto de nia hodiaŭa vojaĝo, kaj ĉar la tuta kavalkado ekgalopis freneze, tuj kiam ni atingis la platan marfundon, ni baldaŭ atingis nian celon.
Oni restigis la ĉarojn kun militista precizeco ĉirkaŭ la kvar muroj de la enfermaĵo, kaj deko da militistoj, inkluzive de Tars Tarkas, kun la grandega ĉefulo kiel kondukanto, elseliĝis kaj aliris ĝin. Mi rimarkis, ke Tars Tarkas klarigas ion al la ĉefulo, kies nomo estis io simila al Lorkas Tomel-Jed — la ”Jed” estas nur titolo.
Mi baldaŭ sciis la temon de ilia parolo, ĉar Tars Tarkas vokis por Solla, kaj gestis al ŝi, ke ŝi venigu min al li.
Jam sperta pri la arto de Marsa marŝado, mi rapidis respondi al lia ordono, kaj iris al la flanko de la kovilo, kie staris la militistoj.
Kiam mi atingis ilin, unu rigardo sufiĉis por montri, ke preskaŭ ĉiuj ovoj elkoviĝis, ĉar la kovilo plenis de malbelaj diablidoj. Ili altis je proksimume unu metro, kaj senhalte ĉirkaŭvagis en la enfermaĵo, kvazaŭ ili serĉas nutraĵon.
Kiam mi haltis antaŭ li, Tars Tarkas montris transen al la kovilo, kaj diris ”Sak.”
Mi divenis, ke li volas ripetaĵon de mia hieraŭa saltego por mirigi al Lorkas Tomel, kaj, ĉar konfesinde mia kapablo plaĉis al mi, mi baldaŭ respondis, saltante eĉ transen al la ĉaroj, kiujn oni lasis ĉe la alia flanko de la enfermaĵo.
Kiam mi revenis, Lorkas Tomel gruntis ion al mi, kaj poste faris al siaj militistoj ian ordonon pri la kovilo.
Ili ne plu atentis min, kaj tiel mi povis resti proksime kaj rigardi iliajn agojn, kiuj rezultigis breĉon en la muro de la kovilo, sufiĉe grandan por lasi la Marsanidojn eliri.
Ambaŭflanke de la malfermaĵo, la virinoj kaj la junaj gemarsanoj formis el si du solidajn vandojn, kiuj kondukis inter la ĉaroj al la fora ebentero. Inter la du vandoj elkuris la Marsanidoj, sovaĝaj kiel cervoj. Oni lasis ilin kuri la tutan longecon de la koridoro, poste la virinoj kaj pli aĝaj infanoj kaptis ilin unuope; la lasta virino en la vico kaptis la unuan idon atingintan la finon, tiu kontraŭ ŝi en la vico kaptis la duan, kaj tiel plu, ĝis ĉiuj idoj estis forlasintaj la enfermaĵon kaj kaptitaj. Ĉiu virino kaptinta idon forlasis la vicon kaj reiris al sia ĉaro; ido kaptita de unu el la junuloj poste trovis sin donita al iu virino.
Mi vidis, ke la ceremonio, se tiel digne oni povus nomi la aferon, estas finita, kaj serĉinte Solla mi trovis ŝin en nia ĉaro, premanta al si unu el la malbelaj idoj.
Estas simpla laboro eduki la idojn de la verdaj Marsanoj; oni devas nur instrui ilin paroli kaj uzi la militilojn, per kiuj oni armas ilin de la unua jaro de ilia vivo.
Veninte el ovoj, en kiuj ili restis dum kvin jaroj, la periodo kova, ili pasas en la mondon plene evoluintaj, krom je grandeco. Tute nekonataj de la propraj patrinoj, kiuj siavice apenaŭ konas iliajn patrojn, ili estas infanoj de la komunumo, kaj estas edukataj de la virinoj, kiuj okaze kaptas ilin, kiam ili forlasas la kovilon.
Povas eĉ okazi, ke iliaj anstataŭaj patrinoj ne havis propran ovon en la kovilo; tiel estis pri Solla, kiu komencis ovdemeti nur je malpli ol unu jaro, antaŭ ol ŝi iĝis patrino al la ido de iu alia virino. Tia afero fakte estas bagatelaĵo inter la verdaj Marsanoj, ĉar la amo patra kaj fila estas tiel nekonata al ili, kiel ĝi estas ofta inter ni. Mi kredas, ke tia Marsana sistemo, kiu daŭris jam dum jarcentoj, ĝuste estas la kaŭzo, ke la kompatindaj bestoj perdis ĉiujn delikatajn kaj humanajn instinktojn. De la naskiĝo ili estas fremdaj al gepatra amo, kaj ne konas la signifon de la vorto ”hejmo.” Oni instruas al ili, ke ili rajtas vivi nur ĝis kiam ili povas demonstri per korpa forto kaj sovaĝeco, ke ili taŭgas por vivi. Se ili montriĝas iel misformitaj aŭ difektaj, oni tuj mortpafas ilin; kaj ili konstatas, ke neniu lasas unu solan larmon fali pro la multaj suferaĵoj, kiujn ili travivas dum la frua infanaĝo.