Li estis tre bela junulo, kun grasa tre kolora vizaĝo, kun alta brovo, kun viva okulo, kun ruĝa orelo, kun ruĝegaj lipoj, kun fiera mieno, sed lia fiero ne similis tiun de Hispano, nek tiun de jezuito. Oni redonis al Kandid kaj al Kakambo la armilojn, kiujn oni de ili estis deprenintaj, ankaŭ la du andaluziajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la branĉoŝirmaĵo, senĉese observante ilin, pro timo je surprizo.
Kandid kisis unue la malsupron de la robo de l’komandanto, poste ili altabliĝis.
— Do vi estas Germano? diris germanlingve la jezuito.
— Jes, mia respektinda patro, diris Kandid.
Ambaŭ, eldirante tiujn vortojn, rigardis unu la alian kun treege granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.
— Kaj el kiu lando de Germanio vi estas? diris la jezuito.
— El tiu malŝatinda provinco Vestfalio[45], diris Kandid: mi naskiĝis en la kastelo de Thunder-tentronckh.
— Ho ĉielo! ĉu estas eble! ekkriis la komandanto.
— Kia miraklo! ekkriis Kandid.
— Ĉu estas vi? diris la komandanto.
— Tio estas neebla, diris Kandid.
Ambaŭ falas renverse, ili ĉirkaŭbrakas sin, ili ploregas.
— Kio! ĉu estas vi, mia respektinda patro? vi, la frato de la bela Kunegond! vi, kiu estis mortigita de la Bulgaroj! vi, la filo de sinjoro la barono! vi, jezuito en Paragvajo! Oni devas konfesi, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Panglos! Panglos! kiom feliĉa vi estus, se oni ne pendigus vin!
La komandanto ordonis, ke la negraj sklavoj foriru kaj ankaŭ la Paragvajanoj, kiuj donis por trinki en pokaletoj el kvarca kristalo. Li dankis al Dio kaj sankta Ignaco milfoje; li premis Kandid en siajn brakojn; iliaj vizaĝoj estis superverŝataj per larmoj.
— Vi estus multe pli mirigata, pli kortuŝata, vi ne plu povus regi vin, diris Kandid, se mi dirus al vi, ke F-ino Kunegond, via fratino, kiu viakrede havis la ventron tratranĉita, estas tute sana.
— Kie?
— En via najbaraĵo, ĉe sinjoro la guberniestro de Bonaero; kaj mi venis por militi kontraŭ vin.
Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, estis nur sinsekvo de miregindaĵo post miregindaĵo. Ilia tuta animo kvazaŭ flugis per ilia lango, estis atentema en iliaj oreloj kaj brilegis en iliaj okuloj. Tial, ke ili estis Germanoj, ili restis ĉetable dum longa tempo, atendante la respektindan provincan patron; kaj la komandanto parolis jene al sia kara Kandid.
15. Kiel Kandid mortigis la fraton de sia kara Kunegond
» Dum mia tuta vivo mi memoros pri la terurega tago, en kiu mi vidis mortigataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj estis for, oni ne plu trovis tiun adorindan fratinon, kaj oni metis sur ĉaron mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri malgrandajn knabojn buĉitajn, por transporti nin al jezuita kapeleto, lokita du mejlojn for de la kastelo, kaj tie fari la enterigan ceremonion. Iu jezuito aspergis nin per benita akvo; ĝi estis terure salita; kelkaj gutoj eniris miajn okulojn: la pastra moŝto ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni flegis min, kaj post tri semajnoj mi estis tute resaniĝinta. Vi scias, mia kara Kandid, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krust, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendata al Romo. Lia patra generala moŝto bezonis rekrutaron da junaj germanaj jezuitoj. La suve- renoj de Paragvajo akceptas kiel eble malplej da hispanaj jezuitoj; ili preferas la fremdulojn, kies regateco ŝajnas al ili pli certa. La respektinda generala patro juĝis min taŭga por iri labori en tiun vinberejon. Ni forvojaĝis, unu Polo, unu Tirolo kaj mi. Ĉe mia alveno, mi havis la honoron esti elektata sub-diakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni vigle militas kontraŭ la trupoj de la reĝo de Hispanio; mi certigas al vi, ke ili estos ekskomunikataj kaj venkataj. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni. Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegond estas en la najbaraĵo, ĉe la guberniestro de Bonaero?“
Kandid ĵuris, ke nenio estas pli vera. Iliaj larmoj denove ekfluis. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandid; li nomis lin sia frato, sia savanto.
— Ha! eble, li diris, mia kara Kandid, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegond.
— Tion mi deziras, diris Kandid, ĉar mi esperis edziĝi kun ŝi kaj tion mi ankoraŭ esperas.
— Vi, malrespektulo! respondis la barono, vi havus tian aroganton edziĝi kun mia fratino, kiu havas sepdek du gradojn da nobeleco! mi opinias, ke vi estas tre impertinenta, kuraĝante paroli al mi pri tiom senkonsidera intenco!
Kandid, mirkonsternite de tia parolo, respondis: „Mia respektinda patro, ĉioma ajn nobeleco ne povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi kun mi. Majstro Panglos ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe mi edziĝos kun ŝi.
— Pri tio mi mem decidos, fripono! diris la jezuito barono de Thunder-ten-tronckh; kaj samtempe li forte batis lian vizaĝon per la plato de sia spado.
Tuj Kandid elingigas la sian kaj ĝin alpuŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barona jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulitan, li ekploris: „Ho ve! Dio mia, li diris, mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas plej bona homo el la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri estas du pastroj.“
Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l’branĉoŝirmaĵo, alkuras. „Restas al ni vendi kare nian vivon, diris lia mastro al li; oni sendube estas enironta en la branĉoŝirmaĵo, ni mortu kun armiloj ĉemane.“ Kakambo, kiu jam spertis aliajn similajn okazojn, ne perdis sian memregecon; li prenis la jezuitan robon per kiu sin vestis la barono, metis ĝin sur la korpon de Kandid, donis al li la kvadratforman ĉapon de la mortinto, kaj igis lin surĉevaliĝi. Ĉio ĉi tio estis farata dum tre mallonga tempo. „Ni kuru, mia mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas iu jezuito, kiu iras por komuniki ordonojn; kaj ni jam estos transpasintaj la landlimojn, antaŭ ol oni povos persekuti nin.“ Li jam rapidegis, eldirante tiujn vortojn kaj hispanlingve kriante: „Lokon, lokon por la respektinda patro kolonelo.“
16. Kio okazis al la du vojaĝantoj kun du junulinoj, du simioj, kaj kun la sovaĝuloj nomataj Grandoreluloj
Kandid kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj neniu ankoraŭ sciis en la tendaro pri la morto de l’germana jezuito. La vigle atenta Kakambo estis zor- ginta pri plenigo de sia kofro je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj ioma kvanto da vino. Rajdante sur siaj andaluziaj ĉevaloj, ili penetris en nekonatan landon, kie ili neniun vojon eltrovis. Fine bela herbejo tratranĉita de riveretoj aperis antaŭ ili. Niaj du vojaĝantoj paŝtas siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu kaj li mem ekmanĝas. „Ĉu estas eble, ke mi manĝu, diris Kandid, ĉe la penso, ke mi mortigis la filon de lia barona moŝto kaj ke mi estas kondamnita neniam plu vidi dum mia vivo la belan Kunegond? Ĉu utilas, ke mi plidaŭrigu miajn mizerajn tagojn, ĉar mi devas for de ŝi pasigaĉi ilin kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la ĵurnalo de Trevu?„[46]
Tiel parolante, li tamen manĝis. La suno malleviĝis. La du erarvagantoj aŭdis kelkajn krietojn, kiuj ŝajne estis eligataj de virinoj. Ili ne sciis, ĉu tiuj krioj atestis doloron aŭ ĝojon; sed ili rapidiĝante stariĝis kun tia maltrankviliĝo kaj tia timo, kiujn havigas ĉio en nekonata lando. Tiun brukriadon faris du junulinoj, tute nudaj, kiuj kvazaŭ flugetante kuris ĉe la rando de la herbejo, dum du simioj sekvis ilin, mordante iliajn sidvangojn. Kandid estis kortuŝata pro kompato: li lernis pafi ĉe la Bulgaroj, kaj li kapablis traffaligi nukseton en arbustotufo, ne tuŝante la foliojn. Li prenas sian dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas la du simiojn.
[45]
En letero de la 6-a de decembro 1740 Volter jam diris al Frederiko:
[46]
Aludo pri