— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas du nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en la lando grandajn avantaĝojn.
Li estis daŭriganta, sed lia lango kripliĝis, kiam li vidis tiujn du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi ĉe iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.
— Mi ne antaŭvidis tiom da bonanimeco, diris fine Kandid al Kakambo, kiu rebatis:
— Nu, vi faris belan ĉefverkon, mia mastro; vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.
— Iliaj amatoj! ĉu eble? vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?
— Mia kara mastro, rebatis Kakambo, vi ĉiam estas pri ĉio mirigita; kial vi juĝas stranga, ke en kelkaj landoj estas simioj, kiuj akiras favoron de virinoj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone Hispano.
— Ho ve, daŭrigis Kandid, mi memoras, esti aŭdinta majstron Panglos diri, ke similaj akcidentoj jam okazis, kaj ke el tiuj miksiĝoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn vidis pluraj altranguloj; sed mi konsideris tion kiel fabelojn.
— Nu, vi nun devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis ian edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.
Tiuj solidaj pripensoj instigis Kandid forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li verspermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo, ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la enlandanoj, katenis ilin per ŝnuroj el ŝelo de arbo, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ili estis ĉirkaŭitaj de kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, frapilegoj kaj hakiloj el ŝtono: unuj boligis akvon en granda kaldrono; aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriis: „Ĝi estas jezuito, ĝi estas jezuito! ni estos venĝataj, kaj havos bonan manĝon; ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon!“[47]
— Mi jam diris al vi, mia kara mastro, ekkriis Kakambo, ke tiuj du junulinoj insidos al ni.
Kandid ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:
— Ni certe estos ĉu rostataj, ĉu boligataj. Ha! kion dirus majstro Panglos, se li vidus, kiel kondutas primitivuloj? Ĉio estas bona, konsentite; sed mi konfesas, ke estas tre kruele esti perdinta F-inon Kunegond kaj esti rostota de Grandoreluloj.
Kakambo neniam perdis sian memregon. Li diris al la malĝojigita Kandid:
— Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiuj popoloj; mi tuj parolos al ili.
— Ne forgesu, diris Kandid, admone komprenigi al ili, ke ili kondutas terure malhumanece, kuirante homojn, kaj ke tio estas tute nekristana.
„Sinjoroj, diris Kakambo, ĉu do vi hodiaŭ intencas manĝi unu jezuiton? nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Se ni ne profitas nian rajton ĝin manĝi, estas pro tio cetere, ke ni havas bonan alian manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi al korvoj kaj kornikoj la rezultaĵon de sia venko. Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi kredas esti trapikontaj per rostostango jezuiton, kaj estas via defendanto, estas malamiko de viaj malamikoj, kiun vi estas rostonta. Rilate min, eksciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, li surhavas ties vestojn: jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la regno de los padres; demandu, ĉu mia mastro ne mortigis jezuito-oficiron. Vi bezonos malmulte da tempo; vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis al vi. Sed, se mi diris al vi la veron, vi tre certe liberigos nin, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.“
La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis, kunportante bonajn sciigojn. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afabloj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limapudoj de siaj ŝtatoj, kun ĝojego kriante: „Li ne estas jezuito, li ne estas jezuito!“
Kandid ne laciĝis admiri la motivon de sia liberiĝo. „Kia popolo! li diris, kiaj homoj! kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon esti per mia spado trapikinta la korpon de la frato de F-ino Kunegond, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil ĝentilojn, tuj kiam ili eksciis, ke mi ne estas jezuito.“
17. Pri alveno de Kandid kaj de lia servisto en la landon Eldorado[48] kaj pri tio, kion ili tie vidis
Kiam ili estis ĉe la limoj de la lando de la Grandoreluloj, Kakambo diris al Kandid:
— Vi vidas, ke ĉi tiu mondparto ne estas pli bona ol la alia: kredu al mi, ni reiru en Eŭropon per la plej mallonga vojo.
— Kiel reiri tien, diris Kandid, kaj kien iri? Se mi iras en mian landon, la Bulgaroj kaj Abaroj tie buĉas ĉion; se mi revenos en Portugalion, tie oni bruligos min; se ni restos en ĉi tiu lando, ni riskas je ĉiu momento esti stange trapikataj kaj rostataj. Sed kiel decidi forlasi la parton de l’mondo, kie loĝas F-ino Kunegond?
— Ni direktu nin al Kajeno, diris Kandid: tie ni trovos Francojn, kiuj travojaĝas la mondon; ili povos helpi al ni. Dio eble kompatos nin.
Ne estis facile iri al Kajeno: ili bone sciis la proksimuman direkton; sed montoj, riveroj, profundegoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud malgranda rivero borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.
Kakambo, kiu ĉiam donis same bonajn konsilojn kiel la maljunulino, diris al Kandid:
— Ni estas elĉerpitaj, ni sufiĉe marŝis; mi ekvidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni plenigu ĝin per kokosoj; ni enboatiĝu, ni konfidu nin al la fluo; rivero ĉiam kondukas al iu loĝigata loko. Se ni ne trovos agrablajn aferojn, ni almenaŭ trovos novajn aferojn.
— Nu, diris Kandid, ni konfidu nin al la Providenco.
Ili alnaĝis kelkajn mejlojn inter bordoj jen flororiĉaj, jen senkreskaj, jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝis; fine ĝi forfluis sub arkaĵo el teruraj rokoj, kiuj altiĝis ĝis la ĉielo. La du vojaĝantoj havis la kuraĝon sin fordonadi al la akvoj sub tiun arkaĵon. La riverego, mallarĝa en tiu loko, portis ilin kun terurega rapido kaj bruo. Post dudek kvar horoj ili revidis la lumon; sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; ili devis treniĝi de roko al roko dum tuta mejlo; fine ili eltrovis vastegan horizonton, ĉirkaŭitan per nealireblaj montoj. La lando estis kulturita por la plezuro, kiel por la bezono; ĉie la utilo estis agrabla. La vojoj estis kovritaj aŭ pliĝuste ornamitaj per veturiloj el formo kaj materio brilanta, portantaj virojn kaj virinojn de aparta beleco, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[49], kiuj superis je rapideco la plej belajn ĉevalojn el Andaluzio, el Tetuan kaj el Meknes.
[47]
Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikadon de la
[48]
Nomo, kiun la Eŭropanoj en la XVI-a jarcento donis al iu fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de iu supozita lago Parimo, en la nuna Venezuelo. —
[49]
Sendube Volter aludas al la alpako, al la lamao, kaj aliaj remaĉuloj, kun flavruĝaj haroj, el Sud-Ameriko. —