„Jen lando, diris Kandid, kiu tamen pli valoras ol Vestfalio.“ Li alteriĝis kun Kakambo ĉe la unua vilaĝo, kiun li renkontis. Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj ĉe la enirejo de l’vilaĝo; niaj du viroj el la alia mondo amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis rondaj pecoj, flavaj, ruĝaj, verdaj, kiuj havis tute apartan brilon. Kaptis ilin la deziro kolekti kelke da ili; ĝi estis oro, ĝi estis smeraldoj, ĝi estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Mogol. „Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando, kiuj ludas per ĵetdisketoj.“ La vilaĝa instruisto ĉe tiu momento aperis por revenigi ilin en la lernejon. „Jen estas, diris Kandid, la guvernisto de la reĝa familio.“
La malgrandaj buboj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandid prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj princaj moŝtoj forgesis sian oron kaj siajn gemojn. La vilaĝa instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandid kun multe da surprizo, kaj daŭrigis sian vojon.
La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn. „Kie mi estas? ekkriis Kandid; certe la infanoj de la reĝoj de ĉi tiu lando estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili malŝati la oron kaj la gemojn.“ Kakambo estis same surprizata kiel Kandid. Ili fine proksimiĝas al la unua domo de la vilaĝo; ĝi estis konstruita kiel palaco el Eŭropo. Popolamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj aŭdis, ke oni parolas peruve: ĝi estis lia gepatra lingvo: ĉar ĉiu ajn scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukuman, en vilaĝo, kie oni konas nur tiun lingvon. „Mi servos al vi kiel interpretisto, li diris al Kandid; ni eniru; ĉi tio estas gastejo.“
Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la tablo de la gastiganto. Oni alportis kvar supojn garnitajn ĉiu per du papagoj, bolitan kondoron, kiu pezis du cent funtojn, du rostitajn simiojn treege bongustajn, tri cent kolibrojn sur unu plado, kaj ses cent similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn saŭcaĵojn, delikategajn kukojn; ĉio kuŝis sur pladoj el ia speco de diafana kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝis plurajn likvorojn el sukerkano.
La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj treege ĝentilaj, kiuj faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej singardema diskreto, kaj kiuj respondis liajn laŭ kontentiga maniero.
Kiam la manĝado estis finita, Kakambo, same kiel Kandid, opiniis, ke ili malavare pagas sian parton, ĵetante sur la tablon de la gastiganto du el tiuj larĝaj oraj pecoj, kiujn ili kolektis; la gegastigantoj ekrideigis, kaj longe tenis al si la koksojn. Fine ili kvietiĝis: “Sinjoroj, diris la gastiganto, ni bone vidas, ke vi estas fremduloj; da ili ni ne kutimas vidi. Pardonu al ni, se ni ekridis, kiam vi proponis ŝtonojn el niaj vojoj kiel pagilon. Vi sendube ne havas enlandan monon, sed tio ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. Ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’komercado estas pagataj de la registaro. Ĉi tie vi malbone manĝis, tial ke ĝi estas malriĉa vilaĝo; sed ĉie alie vi estos gastigataj kiel vi meritas esti.“ Kakambo klarigis al Kandid ĉiujn parolojn de la gastiganto, kaj Kandid ilin aŭskultis kun la sama admiro kaj sama konfuzo, laŭ kiu lia amiko Kakambo tradukis ilin. „Kiu do estas tiu lando, ili ambaŭ diris, de neniu konata sur la tero, kaj kie la naturo estas el speco, kiu tiom malsimilas la nian? Konjekteble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke ekzistu unu el tia speco. Kaj, malgraŭ tio, kion diris majstro Panglos, mi ofte ekvidis, ke ĉio sufiĉe malbonstatas en Vestfalio.“
18. Kion ili vidis en la lando Eldorado
Kakambo konfesis al sia gastiganto sian tutan scivolemon; la gastiganto diris al li: „Mi estas tre nescia, kaj tio al mi ne domaĝas; sed ni havas ĉi tie retiriĝintan el la kortego maljunulon, kiu estas la plej klera el la reĝlando, kaj la plej malkaŝema.“ Li tuj kondukas Kakambo ĉe la maljunulon. Kandid ludis la rolon nur de duaranga persono, kaj akompanis sian serviston. Ili eniris tre simplan domon, ĉar la pordo estis nur el arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro, sed prilaboritaj kun tiom da bongusto, ke la plej riĉaj paneloj ne superis ilin. La antaŭĉambro, estas vere, estis inkrustita nur el rubenoj kaj smeraldoj, sed la ordo laŭ kiu ĉio estis aranĝita, bone kompensis tiun tre grandan simplecon.
La maljunulo akceptis la du fremdulojn, petante, ke ili sidiĝu sur sofon, remburitan per plumoj de kolibroj, kaj antaŭ ilin metis likvorojn en vazoj el diamanto; poste li kontentigis ilian scideziron per jenaj paroloj:
» Mi havas la aĝon de cent sepdek du jaroj, kaj mi eksciis de mia mortinta patro, kiu estis subkavaliro de la reĝo, pri la mirigaj revolucioj okazintaj en Peruvio, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estis la malnova patrio de la Inkasoj[50], kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por iri milite submeti unu mondparton, kaj kiuj fine estis formortigataj de la Hispanoj.
» La princoj de ilia familio, kiuj restis en sia naskiĝlando, estis pli saĝaj; ili ordonis, laŭ la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda reĝlando; kaj tio konservis al ni nian senpekecon kaj nian feliĉon. La Hispanoj havis malklaran scion pri ĉi tiu lando, ili nomis ĝin Eldorado, kaj iu Anglo, nomita kavaliro Rali[51], eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume cent jaroj; sed, tial ke ni estas ĉirkaŭitaj per nealireblaj rokoj kaj profundegoj, ni ĉiam ĝis nun estis ŝirmataj kontraŭ la rabemo de la nacioj el Eŭropo, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por la ŝtonoj kaj por la koto de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta.“
Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandid, kiu ĉiam havis emon por la metafiziko, demandis pere de Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.
La maljunulo iomete ruĝiĝis. „Nu! li diris, kiel vi povas pri tio dubi? Ĉu vi rigardas nin kiel maldankemulojn?“ Kakambo humile demandis, kiu religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis. „Ĉu povas ekzisti du religioj? li diris; ni havas, mi kredas, la ĉies religion; ni adoras Dion de la vespero ĝis la mateno.
— Ĉu vi adoras nur unu Dion? diris Kakambo, kiu ĉiam divenis la dubojn de Kandid.
— Memkompreneble, diris la maljunulo, ne ekzistas du, nek tri, nek kvar. Mi konfesas al vi, ke la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.“
Kandid nelaciĝis demandadi la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado. „Ni ne preĝas al li, diris la bona kaj respektinda saĝulo; ni ne bezonas peti ion de li; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese dankas al li.“ Kandid havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili troviĝas. La bona maljunulo ridetis. „Miaj amikoj, li diris, ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiusemajne solene kantas dankajn kantojn; kaj kvin aŭ ses mil muzikistoj akompanas ilin.“
— Nu! ĉu do vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel ili?
— Necesus por tio, ke ni estu frenezaj, diris la maljunulo; ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.
Ĉe ĉiuj tiuj paroloj Kandid statis kvazaŭ ekstaze kaj diris ai si pense: „Ĉi tio tre diferencas je tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto: se nia amiko Panglos estus vidinta Eldoradon, li ne plu dirus, ke la kastelo de Thunder-ten-tronckh estas la afero plej bela sur la tero; estas ja certe, ke oni devas vojaĝi.“
[50]
Nomo de la dinastio, kiu reĝis en Peruvio antaŭ la hispana konkero. La lasta reĝo de la familio de la Inkasoj, Atahualpa, estis mortigata de Pizaro, en 1533.