— Sed vi, sinjoro Marten, li diris al la scienculo, kion vi pensas pri ĉio ĉi? Kia estas via opinio pri la morala malbono kaj la fizika malbono?
— Sinjoro, respondis Marten, miaj pastroj kulpigis min, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano[55].
— Vi mokas min, diris Kandid, ne plu ekzistas maniĥeanoj en la mondo.
— Mi estas unu el ili, diris Marten; mi ne scias kial, sed aliel mi ne povas pensi.
— Necesas, ke vi havu la diablon en la korpo, diris Kandid.
— Ĝi tiom aktive enmiksiĝas en la aferoj de ĉi tiu mondo, diris Marten, ke ĝi povas esti en mia korpo, kiel ĉie alie; sed mi konfesas al vi, ke ekrigardante ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi pensas, ke Dio forlasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi ĉiam faras escepton pri Eldorado.
Mi malofte vidis urbon, kiu ne deziras la ruiniĝon de la najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregojn, kies lanon kaj karnon oni vendas. Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion; kaj en la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homoj estas forkonsumataj de pli da envio, da zorgoj kaj maltrankviligoj ol sieĝata urbo havas da suferiloj. La kaŝitaj ĉagrenoj estas eĉ pli kruelaj ol la publikaj mizeroj. Unuvorte, da ili mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis maniĥeano.
— Ekzistas tamen bono, rebatis Kandid.
— Povas esti, diris Marten, sed ĝin mi ne konas.
Meze dum tiu disputo, oni aŭdis kanonbruon. La bruo duobliĝas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je trimejla distanco proksimume; la vento kondukis ambaŭ tiom proksime de la franca ŝipo, ke oni havis la plezuron vidi laŭplaĉe la batalon. Fine unu el la du ŝipoj pafadis tiom trafe kontraŭ la alian, ke ĉi tiu lasta dronis. Kandid kaj Marten klare ekvidis centon da homoj sur la ferdeko de la ŝipo, kiu subakviĝis; ili ĉiuj levis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriadojn: dum unu momento ĉio estis enabismigata.
— Nu, diris Marten, jen estas kiel la homoj traktas unuj la aliajn.
— Estas vere, ke en tiu afero estas io diabla.
Tiel parolante, li ekvidis mi ne scias kion kun brilega ruĝa koloro, kio naĝis apud la ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la naĝantan objekton: ĝi estis unu el liaj ŝafoj. Kandid havis pli da ĝojo, retrovante tiun ŝafon, ol li havis da aflikto perdante cent da ili, ĉiuj ŝarĝitaj per dikaj diamantoj el Eldorado.
La franca kapitano baldaŭ ekvidis, ke la kapitano de la subakviginta ŝipo estas hispana, kaj ke tiu de la subakvigita estis holanda pirato; ĝi estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandid. La grandegaj riĉoj, kiujn tiu krimegulo estis rabinta, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo estis savita.
— Vi vidas, diris Kandid al Marten, ke la krimo iafoje estas punata; tiu fripona holanda mastro havis la sorton, kiun li meritis.
— Jes, diris Marten; sed ĉu do necesis, ke la pasaĝeroj, kiuj estis sur lia ŝipo, ankaŭ pereu? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.
Dume la franca kaj la hispana ŝipoj plue iris, kaj Kandid daŭrigis sian interparoladon kun Marten. Dum dekkvin tagoj ili senĉese diskutis, kaj post tiu tempo la solvo estis same netrovebla kiel ĉe la unua tago. Sed almenaŭ ili parolis, ili komunikis ideojn unu al la alia, ili reciproke sin konsolis. Kandid karesis sian ŝafon. „Ĉar mi retrovis cin, li diris, mi povos ankaŭ retrovi Kunegond.“
21. Kandid kaj Marten proksimiĝas al la bordoj de Francio kaj rezonadas
Fine oni ekvidis la bordojn de Francio.
— Ĉu vi jam vizitis Francion? diris Kandid.
— Jes, diris Marten, mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie la duono el la loĝantoj estas freneza, kelkaj, kie ili estas tro ruzaj, aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe trankvilaj kaj sufiĉe malspritaj, aliaj, kie oni afektas spriton; kaj, en ĉiuj, la ĉefa okupado estas la amoro[56], la dua malice paroli, kaj la tria, diri stultojn.
— Sed, sinjoro Marten, ĉu vi vidis Parizon?
— Jes, mi vidis Parizon; ĝi konsistas el ĉiuj tiuj ecoj; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu trovas ĝin, almenaŭ laŭ tio, kiel ŝajnis al mi. Mi restis tie dum mallonga tempo; tie, vizitante, ĉe mia alveno, la foiron Sankta Germano, friponoj ŝtelis mian tutan havon; min mem oni rigardis kiel ŝteliston, kaj mi sidis ok tagojn en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por iri piede al Holando. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[57] kaj la konvulsianta kanajlaro[58]. Oni diras, ke en tiu urbo troviĝas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.
— Koncerne min, nenian deziron vidi Francion mi havas, diris Kandid; vi facile komprenas, ke kiam oni pasigis unu monaton en Eldorado, oni nur deziras vidi sur la tero F-inon Kunegond; mi en Venezion iros por ŝin atendi; ni transiros Francion por iri en Italion; ĉu vi akompanos min?
— Tre volonte, diris Marten; oni diras, ke Venezio estas bona nur por la nobelaj Venezianoj, sed ke oni bone akceptas la fremdulojn, kiam ili havas multe da mono; da ĝi mi ne havas, vi havas, ĉie mi akompanos vin.
— Jen, mi pensas, diris Kandid, ĉu vi opinias, ke origine la tero estis iu maro, kiel oni asertas en ĉi tiu dika libro[59], kiu apartenas al la kapitano de l’ŝipo?
— Mi tute ne kredas tion, diris Marten, nek je la revoj, kiujn oni pribabilas de kelka tempo.
— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? diris Kandid.
— Por spiti nin, respondis Marten.
— Ĉu ne mirigas vin, pludiris Kandid, la amo, kiun la junulinoj el la lando de la Grandoreluloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?
— Tute ne, diris Marten; mi ne vidas ion stranga en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke ne plu ekzistas io eksterordinara.
— Ĉu vi kredas, diris Kandid, ke la homoj ĉiam buĉis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? ke ili ĉiam estis mensogemaj, perfidemaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, malkonstantaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?
— Ĉu vi kredas, diris Marten, ke ĉiam la nizoj manĝis kolombojn, kiam da ili troviĝis ĉe ilia renkonto?
— Jes, sendube, diris Kandid.
— Nu bone! diris Marten, se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?
— Ho! diris Kandid, estas granda diferenco, ĉar la libera volo…
Tiel rezonante, ili alvenis ĉe Bordo.
22. Kio okazis en Francio al Kandid kaj al Marten
Kandid haltis en Bordo nur dum la tempo necesa por vendi kelke da ŝtonoj el Eldorado kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj: tial ke li nepre bezonis sian filozofon Marten; li estis nur tre ĉagrena pro tio, ke li estis devigata disiĝi de sia ŝafo, kiun li fordonis al la Borda Akademio de la sciencoj, kiu proponis kiel temon por la nunjara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. Kaj la premio estis aljuĝata al scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B, minus C, dividita per Z, ke la ŝafo devis esti ruĝa, kaj morti pro variolo.
Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandid renkontis survoje en la drinkejoj, diris al li: „Ni iras al Parizo“. Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan fortiriĝon de la vojo al Venezio.
[55]
Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la III-a jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. —
[58]
Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitis la tombon de la diakono Pâris kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Tiuj fanatikuloj estis ĝenerale jansenistoj, religia sekto malamika kun la jezuitoj. —