Li eniris laŭ la antaŭurbo Sankta-Marso, kaj kredis esti en la plej malbela vilaĝo el Vestfalio.
Apenaŭ Kandid estis en sia gastejo, kiam li estis atakata da malgrava malsano, kaŭzita de siaj laciĝoj. Tial ke li havis ĉe la fingro eksterordinare grandan diamanton, kaj ke oni estis ekvidinta en lia pakaĵaro kesteton mirige pezan, li tuj havis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj ne forlasis lin, kaj du bigotinojn, kiuj varmigis liajn tizanojn. Marten diris: „Mi memoras, ke mi ankaŭ estis malsana en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa: tial forestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj, kaj mi resaniĝis.“
Tamen, dank’al multaj kuraciloj kaj sangelverŝoj, la malsano de Kandid pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandid ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo[60]. Kandid respondis, ke li ne estas laŭmoda homo. Marten volis ĵeti la pastron trans la fenestrojn; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandid; Marten same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se li daŭrigos sin trudi. La disputo akriĝis; Marten kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.
Kandid resaniĝis; kaj dum lia resaniĝado li havis aron da tre bone edukitaj homoj por vespermanĝi ĉe li. Oni vetludis grandajn sumojn. Kandid estis tre mirigita, ke neniam la asoj trafis lin, kaj Marten tute ne miris.
Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malaltkreska abato el Perigordio,[61] unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj ŝtelatendas la fremdulojn ĉe ilia trapaso, rakontas al ili la skandalan aferon de la urbo, kaj proponas al ili ĝuaĵojn por ĉiu prezo. Ĉi tiu kondukis unue Kandid kaj Marten al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandid sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la rezonemuloj, kiu apudsidis, diris al li dum interakto:
— Vi tute malprave ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; la aktoro, kiu ludas kun ŝi, estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo estas eĉ pli malbona ol la aktoroj; la aŭtoro ne scias eĉ araban vorton, kaj tamen la sceno okazas en Arabio; kaj, plie, ĝi estas homo, kiu ne kredas je la kunnaskitaj ideoj: mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj mallaŭdas lin.
— Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? diris Kandid al la abato, kiu respondis:
— Kvin aŭ ses mil.
— Estas multe, diris Kandid; kiom da ili estas bonaj?
— Dek kvin aŭ dek ses, respondis la alia.
— Estas multe, diris Marten.
Al Kandid tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ludas kelkfoje. „Tiu aktorino, li diris al Marten, tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun F-ino Kunegond; mi estus tre kontenta saluti ŝin.“ La perigorda abato sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandid, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.
— Oni devas distingi, diris la abato; en provinco, oni kondukas ilin[62] en drinkejon; en Parizo, oni respektas ilin, kiam ili estas belaj, kaj oni ĵetas ilin en rubejon, kiam ili mortis.
— Reĝinojn en rubejon! diris Kandid.
— Jes, certe, diris Marten; sinjoro abato pravas: mi estis en Parizo, kiam F-ino Monim[63] pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu vivo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honorojn de la entombigo, t.e. putri kun ĉiuj malriĉuloj el la kvartalo en malbela tombejo; ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj, kio certe tre ĉagrenis ŝin, ĉar ŝi pensis tre noble.
— Tio estas tre malĝentila, diris Kandid.
— Kion vi volas, diris Marten; tiaj naskiĝis ĉi tiuj homoj. Kaj malgraŭ ĉiuj iliaj kontraŭdiroj, ĉiuj eblaj neakordeblecoj, vi tamen vidos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.
— Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? diris Kandid.
— Jes, diris la abato, sed furiozante: ĉar ridegante oni plendas pri ĉio kun eksplodoj de rido; eĉ ridante oni agas plej abomeninde.
— Kiu estas, diris Kandid, tiu porkego[64], kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj tiom amuzis min?
— Ĝi estas ia malica mizerulo, respondis la abato, kiu laborakiras vivrimedojn, mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiu sin nutras per koto kaj veneno; li estas iu gazetistaĉo.
— Kion vi nomas gazetistaĉo? diris Kandid.
— Ĝi estas, diris la abato, verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, iu F…
Tiel rezonadis Kandid, Marten kaj la Perigordano sur la ŝtuparo, vidante preterpasi la homojn ĉe la foriro el la teatro. “Kvankam mi sopiregas revidi F-inon Kunegond, diris Kandid, mi deziras tamen vespermanĝi kun F-ino Kleron, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.“
La abato ne estis el la speco de homoj, kiujn akceptus F-ino Kleron, kiu rilatis nur kun ŝatindularo. „Ŝi ne estas libera ĉi tiun vesperon, li diris; sed mi havos la honoron konduki vin al nobelino, ĉe kiu vi konatiĝos kun la pariza bonedukitaro, kiel se vi estus en la urbo jam de kvar jaroj.“
Kandid, kiu estis laŭnature scivolema, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, en la fundon de la antaŭurbo Sankta Honorato; tie oni estis okupata per ia kartludo, nomita faraono: ĉiu el la dek du ludantoj tenis en manoj malgrandan kajeron el kartoj, kornhavan registron por siaj malbonŝancoj. Regis profunda silento, palo kuŝis sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankiero, kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankiero, observis kvazaŭ per linkaj okuloj ĉiujn paroliojn, ĉiujn sepojn kaj la vadekampon[65], pro kiuj ĉiu ludanto angulfaldis siajn kartojn; ŝi zorgis pri la ludado kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleris, pro timo perdi siajn klientojn: la sinjorino nomigis sin markizino de Parolinjak. Ŝia filino, dek-kvinjara, estis unu el la ludantoj kaj avertis per palpebrumo pri la friponaĵoj de tiuj kompatinduloj, kiuj provis artifike kompensi la malbonŝancon[66]. La perigorda abato, Kandid kaj Marten eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupataj per siaj kartoj. „Ŝia baronina moŝto Thunder-ten-tronckh estis pli ĝentila“, diris Kandid.
Tamen la abato proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duone ekstaris, honoris Kandid per favora rideto, kaj Marten per tute nobla mieno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandid, kiu perdis kvindek mil frankojn en du ludoj: poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandid ne estas ekscitata pro sia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo: „Sendube estas ia riĉegulo angla“.
La noktomanĝo estis sama kiel plejparte el la noktmanĝoj en Parizo: unue silento, due ia bruo el nedistingeblaj paroloj, poste ŝercoj, kies plejparto estas senspritegaj, falsaj novaĵoj kaj multe da malicaj diroj; oni eĉ parolis pri novaj libroj:
— Ĉu vi vidis, diris la perigorda abato, la romanon de sinjoraĉo Goŝa[67], doktoro pri teologio?
— Jes, respondis unu el la kunmanĝantoj, sed mi ne povis finlegi ĝin. Ni havas amason da impertinentaj verkoj, sed ĉiuj kune ne entenas tiom da impertinento, kiom tiu de Goŝa, doktoro pri teologio; mi estas tiom sata je tiu grandega amaso da malŝatindaj libroj, kiuj superŝutas min, ke mi preferas faraonludi.
[63]
Aludo al fama tiutempa aktorino, Adrienne Lekuvreŭr, al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. —
[66]
Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de
[67]
France: