Li tuj ordonas, ke oni kaptu ilin kaj konduku en malliberejon.
— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, diris Kandid.
— Pli ol iam ajn mi estas maniĥeano, diris Marten.
— Sed kien vi kondukas nin? diris Kandid.
— En iun subteran karceraĉon, diris la policoficiro.
Marten retrovinte sian flegmon, juĝis, ke la sinjorino, kiu ŝajnigis esti Kunegond, estis iu friponino, sinjoro la abato perigorda, iu fripono, kiu plej rapide ekspluatis la naivon de Kandid, kaj la policisto iu alia fripono, kiun oni povas facile subaĉeti.
Prefere ol riski la procedurojn de la juĝistaro, Kandid instruite de lia konsilo, kaj cetere ĉiam senpacience dezirante revidi Kunegond, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn je valoro de tri mil ormoneroj po unu.
— Ha! sinjoro, diris la homo kun la ebura bastono[68], eĉ se vi estus plej granda krimulo, vi tamen fariĝas homo plej honesta el la mondo; tri diamantoj! ĉiu havanta valoron de tri mil moneroj! Sinjoro! mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ konduki vin en karceron. Oni arestas ĉiujn fremdulojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diep[69] en Normandio, mi kondukos vin al li; kaj se vi havas iun diamanton por doni, li zorgos pri vi, kiel mi mem.
— Kaj kial oni arestas la fremdulojn? diris Kandid.
Tiam la perigorda abato ekparolis kaj diris:
„Tial ke iu sentaŭgulaĉo el Atrebatio[70] aŭdis stultojn: tio instigis lin fari patromortigon[71], ne tian, kiel estis tiu de 1610 en la monato majo[72], sed tian, kiel tiu de 1594 en la monato decembro[73], kaj tian, kiaj estis pluraj aliaj farataj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj sentaŭgulaĉoj, kiuj aŭdis sensencaĵojn.“
La policisto klarigis pri kio temas.
— Ha! la monstroj! ekkriis Kandid; kio! tiaj abomenindoj okazas ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Ĉu mi ne povos eliri kiel eble plej baldaŭ el tiu lando, kie simioj incitas tigrojn? Mi vidis ursojn en mia lando; mi vidis homojn nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro policisto, konduku min al Venezio, kie mi devas atendi F-inon Kunegond.
— Mi povas konduki vin nur en Malalt-Normandion, diris la policisto.
Tuj li ordonas, ke oni demetu liajn katenojn, diras, ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas al Diep Kandid kaj Marten kaj lasas ilin en la manoj de sia frato. Estis malgranda holanda ŝipo en la rodo. La Normando, per la helpo de tri aliaj diamantoj fariĝinte la plej servema el la homoj, enŝipigas Kandid kaj siajn servantojn, kaj la ŝipo alnaĝas al Portsmt[74] en Anglio. Ĝi ne estis la vojo al Venezio; sed Kandid kredis esti liberigita el la infero, kaj li nepre esperis ĉe la unua okazo sin denove direkti al Venezio.
23. Kandid kaj Marten iras al la bordoj de Anglio; kion ili vidas tie
— Ha Panglos! Panglos! Ha! Marten? Marten! Ha! mia kara Kunegond! kio do estas ĉi tiu mondo? diris Kandid sur la holanda ŝipo.
— Estas io tre freneza kaj tre abomena, respondis Marten.
— Vi konas Anglion; ĉu oni estas tie same freneza kiel en Francio?
— Estas alia speco de frenezo, diris Marten. Vi scias, ke tiuj du nacioj militas unu kontraŭ la alian pro kelkaj akroj da neĝo ĉirkaŭe de Kanado, kaj ke ili elspezas por tiu bela milito multe pli ol valoras Kanado[75]. Mi ne estas sufiĉe klera por diri al vi, ĉu en iu lando estas pli da frenezuloj ol en alia; mi scias nur, ke ĝenerale la homoj, kiujn ni baldaŭ vidos, estas tre nigrehumoremaj.
Tiel babilante, ili albordiĝis ĉe Portsmt; amasego da homoj kovris la bordon, kaj atente rigardis dikulon, kiu sur la ferdeko de unu ŝipo el la ŝiparo staris sur la genuoj, kun la okuloj vinditaj; kvar soldatoj, postenigitaj vid-al-vide tiu homo, tute trankvile pafis al li po tri kuglojn en la kranion; kaj la tuta kunvenintaro foriris treege kontenta.
— Kio estas ĉio ĉi? diris Kandid, kaj kiu demono superregas ĉie?
Li demandis, kiu estas tiu dikulo, kiun oni ĵus ceremonie mortigis?
— Ĝi estas admiralo,[76] oni respondis al li.
— Kaj kial mortigi tiun admiralon?
— Tial ke li ne kaŭzis la morton de sufiĉe da homoj; li batalis kontraŭ francan admiralon, kaj oni opiniis, ke li ne estis sufiĉe proksime de sia kontraŭulo.
— Sed, diris Kandid, la franca admiralo estis same malproksime de la angla admiralo, kiel ĉi tiu estis de la alia!
— Tio estas nekontraŭdirebla, oni rebatis al li; sed en ĉi tiu lando estas bone mortigi de tempo al tempo iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.
Kandid estis tiom senkonsciigita kaj ofendita de tio, kion li vidis kaj de tio, kion li aŭdis, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la holanda ŝipmastro (je la risko, ke li ŝtelos lin, kiel tiu el Surinam) por ke li veturigu lin senprokraste al Venezio.
La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis ĉe vido al Lisbono, kaj Kandid tremis[77]. Oni eniris la markolon kaj la Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venezio. „Dio estu laŭdata! diris Kandid ĉirkaŭbrakante Marten; estas ĉi tie, kie mi revidos la belan Kunegond. Mi fidas al Kakambo, kiel al mi mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.“
24. Pri Paket kaj frato Levkojo
Tuj kiam li estis en Venezio, li serĉigis Kakambo en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj, kaj ne trovis lin. Ĉiutage li sendis iun por eltrovi ĉiujn ŝipojn kaj ĉiujn barkojn: neniuj novaĵoj pri Kakambo.
„Kio! li diris al Marten, mi havis tempon transiri de Surinam al Bordo, iri de Bordo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Portsmuto, rondiri Portugalion kaj Hispanion, transiri la tutan Mediteraneon, pasigi kelke da monatoj en Venezio; kaj la bela Kunegond ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj perigordan abaton! Kunegond sendube mortis; restas al mi nur morti. Ha! estus preferinde resti en la paradizo de Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas! mia kara Marten, ĉio estas iluzio kaj malfeliĉego.“
Li falis en nigran melankolion, kaj ne partoprenis al la opero alla moda[78], nek al la aliaj distroj de la karnavalo; ne eĉ unu virino vekis ĉe li tenton. Marten diris al li: „Vi estas tre naiva, en vero, imagi, ke mestiza servisto, kiu havas en poŝo kvin aŭ ses milionojn, iros serĉi vian amatinon ĝis la fino de l’tero kaj kondukos ŝin al vi en Venezion. Li prenos ŝin por si, se li trovos; se li ne trovos ŝin, li prenos alian: mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegond.“ Marten ne estis tre konsola. La melankolio de Kandid pligrandiĝis, kaj Marten ne ĉesis pruvi al li, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.
Disputante pri tiu grava demando, kaj atendante Kunegond, Kandid ekvidis junan teatanon[79] sur la placo Sankta Marko, kiu tenis ĉe la brako iun junulinon. La teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian teatanon, kaj de tempo al tempo pinĉis al li la dikajn vangojn.
— Vi almenaŭ konsentos, diris Kandid al Marten, ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun mi trovis sur la tuta loĝebla tero, escepte en Eldorado, nur malfeliĉulojn; sed, koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun teatanon, mi vetas, ke ili estas tre feliĉaj kreitoj.
— Mi vetas, ke ne, diris Marten.
— Ni invitu ilin por vespermanĝi, diris Kandid, kaj vi vidos, ĉu mi eraras.
Tuj li proksimiĝas al ili, komplimentas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinon el Montepulciano, vinon nomitan larmoj de Kristo[80], vinon el Kipro kaj el Samos. La fraŭlino ruĝiĝis, la teatano akceptis la inviton, kaj la junulino sekvis Kandid, rigardante lin per okuloj, en kiuj kuŝis surprizo, konfuzo kaj kiuj malheliĝis de kelkaj larmoj. Apenaŭ ŝi estis enirinta la ĉambron de Kandid, ke ŝi diris:
[70]
Ĉe la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france:
[73]
La 27-an de decembro, Johano Ŝatel (france:
[75]
En 1759, la Angloj invadis Kanadon kaj Francio devis ĝin cedi per la Pariza kontrakto en 1763.
[76]
Admiralo Bing (angle:
[79]
La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. —